Poemo por Juliano la Apostato

POEMO POR JULIANO LA APOSTATO

Mário Quintana, brazilano (1906-1994)

En la tempo de la dioj
ĉio estis simpla kiel ili
kaj natura kaj homa,
kaj ili regadis en la mondo.

Sed venis iu dio uzurpema kaj unika
kaj li igis la mondon nekomprenebla,
ĉar lia regno ne estis el ĉi tiu mondo.

Kaj ĝis nun neniu sciis, kial do li forpelis la aliajn diojn
kaj regadis sola
kaj igis ĉiujn homojn peki
— kion ili neniam antaŭe faris —
ĉar peki senkulpe ne estas peki…

Kaj la homoj ekkonis la ravan teruron de la peko
— kaj tiel la nova dio portis al ili ian novan volupton.

Tradukis el la portugala lingvo: Júlio César Pedrosa.