Malantaŭ la fajroj en Amazonio, la tutmonda apetito por bovaĵo kaj brazila sojo

Ĉi skribaĵo baziĝas sur franca-lingva artikolo

Bova viando kaj GMO-sojofaboj, avide aĉetitaj tra la tuta mondo: jen la agrikulturaj agadoj, kiuj turmentas la Amazonon kaj, laŭ ĉiuj esploristoj, klarigas la drastan kreskon de incendioj.

“Ampleksa brutobredado estas la ĉefa faktoro de senarbarigo en Amazono. Iom pli ol 65% de la tero senarbarigita en Amazono estas nun okupata de paŝtejo”, klarigas Romulo Batista, esploristo ĉe Greenpeace.

Brazilo estas la plej granda monda eksportanto de bovaĵo. Ĝiaj bovaj eksportaĵoj atingis rekordan 1,64 milionon da tunoj en 2018 (fonto: Asocio de Viando-Eksportantaj Industrioj en Brazilo). La ĉefaj merkatoj estas Ĉinio, sekvata de Egiptio, kaj poste Eŭropa Unio.

Malantaŭ ĉi tiu unua rango, iom pli ol dudek jaroj de sensaciega kresko. Inter 1997 kaj 2016, ekzemple, la lando simple dekobligis siajn eksportaĵojn de bovaĵo (kaj en pezo kaj en valoro).

La merkato estas regata de tri mastodontoj: JBS, Minerva kaj Marfrig.

Eŭropa “dependeco”

Agrikulturaj agadoj okupas preskaŭ 6,5% de la senarbarigita areo.

Jam la plej granda monda eksportanto de sojfabo antaŭ Usono, Brazilo eksportis rekordon 83,6 milionoj da tunoj en 2018, 22,6% pli ol en 2017, laŭ la brazila Ministerio pri Ekonomio.

Ĉi tiu agado estas ĉefe klarigita per la apetito de Ĉinio, la unua kliento de brazilaj sojfaboj, ĉefe GMO: la komerca milito, kiu kontraŭstaras Pekinon kaj Vaŝingtonon dum preskaŭ jaro, kondukis la Mezan Imperion aĉeti pli en Brazilo por nutri siajn brutojn.

Brazilaj sojfabaj eksportaĵoj al Ĉinio saltis preskaŭ 30% en 2018.

Sojo estis unu el la ĉefaj kultivaĵoj kiuj manĝetas la Amazonan pluvarbaron. Sed de kiam moratorio ekvalidis en 2006, “malpli ol 2% de sojfaboj plantitaj en la Amazono devenas de areoj senarbarigitaj post 2008”, diras Batista.

Eŭropo ankaŭ estas kliento de brazilaj sojfaboj, kiuj estas uzataj ĉefe por brutara nutrado, laŭ Greenpeace. La NRO [neregistara organizaĵo] denuncis en junio 2019 eŭropan “dependecon” al ĉi tiuj sojfabaj eksportaĵoj el Sudameriko, uzataj precipe por kortobirda kaj porka industriaj bredadoj.

Ĉefa greno-rikolto en Brazilo, sojo spertis nekredeblan pliiĝon en la 1970aj jaroj, kun la migrado de produktantoj de la sudo al okcident-centra Brazilo, la disvolviĝo de novaj kultivaj teknikoj kaj la uzo de insekticidoj.