Produktado de energio fare de konsumantoj vigle plialtiĝas

En Brazilo la nombro de konsumantoj kiuj produktas sian propran elektran energion kreskis je 400% lastjare. Laŭ Nacia Agentejo pri Elektra Energio ili estis 5.525 je septembro 2016, kontraŭ 1.155 je septembro 2015 kaj 293 je septembro 2014. Ĝi kalkulas, ke tiu merkato daŭros kreskanta, kaj en 2024 entute estos 1,2 milionoj da mikrogeneratoroj produktante elektran energion.

La sistemo de malgranda generado distribuita permesas al iu ajn homo produkti energion por propra konsumado, kaj liveri la nekonsumitan kvanton al la retoj de la firmaoj, por estonta uzado de la rilata kredito ĝis 60 tagoj poste.

Kiu decidas produkti sian propran energion, tiu unue kontraktu firmaon por taksi la taŭgecon de la projekto. La efikeco de la fotovoltaikaj sunpaneloj dependas de faktoroj kiel regiono kaj posicio de la tegmento. Tiuj faktoroj rekte influas la tempodaŭron de repago al la konsumanto, pri ties investo farita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Populara pasvorta mastrumilo iĝas tute senpaga

LastPass estas kromaĵo por retumiloj, kaj ankaŭ apo por tabletoj kaj poŝtelefonoj. Tiu programo postulas konton en la retejo, kaj estigo de ĉefa pasvorto. Tiam, kiam la uzanto estos enreta en la servo, ĉiuj pasvortoj antaŭe konservitaj tie estos aŭtomate metitaj en la retaj formularoj.

La servo rolas kiel ĉifrita sekurŝranko en la “nubo”, kie estas konservataj la pasvortoj. Aliron tie oni faras pere de ĉefa pasvorto, kiu ne estas konservita de la sistemo. Antaŭe paga, nun senpage oni povas ekhavi tiun solvon por trakti diversajn pasvortojn kiujn oni uzas ĉiutage je malsamaj aparatoj.

La vicprezidanto kaj fondinto de LastPass, Joe Siegrist, asertis ke tiu ŝanĝo estis farita pro la nuntempaj bezonoj, kiuj estis tute malsamaj je 2008, kiam la servo estis lanĉita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nova komunikilo por firmaaj teamoj aperas

Celante firmaojn, Mikrosofto prezentis ĉi-merkrede (la 2-an de novembro), la mesaĝsistemon “Microsoft Teams”, estigante konkurencon al la ekfirmao “Slack” kaj al la similaĵo de Fejsbuko nomata “Workplace”.

La nova softvado enkadriĝas en la servoj de “Office 365”, kiu estas mikrosofta softvaro kun konservado de dosieroj en la nubo, enhavanta pli ol 85 milionojn da aktivaj uzantoj tutmonde.

Slack, kiu posedas inter siaj klientoj “CBS”, “BuzzFeed”, universitatojn kaj la usonan registaron, atingis pli ol 4 milionojn da aktivaj uzantoj tage en oktobro. Kun sidejo en San-Francisko (Usono), ĝi aperigis tutpaĝan anoncon sur la ĵurnalo “New York Times”, tuŝante la eniron de Mikrosofto en tiu merkato.

“Ni estas vere ekscititaj, ke ni ekhavas konkuron”, tion asertis Slack pere de la anonco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Konkurso celas amuzajn fotojn pri bestoj

Du fotistoj loĝantaj en Tanzanio, Tom Suliam e Paul Jolyson-Hicks, respondecas la konkurson “Comedy Wildlife Photo Awards”, starigite en 2015, kiu premias tiujn kiujn faras la plejbonajn fotojn pri animaloj.

Je ĝia unua eldono Julian Radd estas la venkinto, per bildo de hamstro, kiu ŝajnas hastema.

La konkurso estiĝis kadre de partnereco kun la fondaĵo “Born Free” (Libera Naskiĝinto), kiu agadas favore al la besto-rajtoj kaj apogas la estingon de la distra ĉasado tutmonde, ĉefe en Tanzanio.

“Anstataŭ atentigi la ĝeneralan publikon pri vulpoj dispecigitaj de hundoj ni cerbumis, ke ni povus celebri la sovaĝan vivon kaj tiamaniere plialtigi tian konsciecon”, tion asertis Tom.

Pli ol 3 mil bildoj aliĝis al la konkurso de 2016.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Instagramo testos rimedon por aĉetado per apo

Pere de afiŝo sur sia blogo la firmao klarigis, ke komence partoprenos la provon nur 20 firmaoj kaj uzantoj en Usono, kiuj posedas Instagram-apon je aparatoj ludantaj operaciumon Ajoŭeson (angle iOS).

La nova ilo permesos al firmaoj marki produktojn sur bildoj, samkiel homoj markas amikojn. Post unua alklako en la bildo pli da informoj pri la produkto aperos, kaj poste la dua alklako la retejo de la firmao malfermos ene de la apo mem.

Tio estas la unua ago de Instagramo, kadre de pli granda strategio por helpi homojn rete aĉetadi, tion asertis James Quarles, vicprezidanto pri enspezo de la firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Kuntrejnado por veganaj komencantoj

Kadre de entreprena universo la klientoj de “kuntrejnado” (angle “coaching”) ŝerĉas sukceson al ties negocoj kaj trovas pli bonajn vojojn al progresado.

Nu, ĉu tio ideo povus esti aplikita al veganismo?

Pripensante tion la gaŭĉa Fernanda Locatelli, kiu estas fakulino pri NLP (*), pasintjare en Brazilo disvolvis procedon uzantan ilojn de NLP kaj kuntrejnado, por helpi homojn volantajn iĝi veganaj sed ankoraŭ ili spertas malfacilaĵojn.

Laŭ tiu proceso, gravas la volo al la ŝanĝo, kies decido farendas ene de la homo, kaj la kuntrejnado helpas je tia persona transiro.

La 1-a de novembro estas monda tago de veganismo.

(*) Neŭrolingvistika programado (laŭvorta traduko el la anglalingva nomo neuro-linguistic programming, ofte mallongigita NLP) estas aro da modeloj, principoj kaj kredoj, kiuj celas priskribi la rilatojn de la homaj menso kaj lingvo. Antaŭ ĉio ĝi tamen estas aro da teknikoj, kiuj, laŭ la adeptoj de la praktiko, kapablas ŝanĝi la homan konduton kaj solvi mensajn kaj korpajn problemojn kaj tiel evoluigi la personecon. Ĝi estis kaj estas uzata en tiel diversaj kampoj kiel vendado, komunikado, edukado, trejnado, sporto, komerca administrado kaj homaj rilatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo kaj Esperanta Vikipedio.

Geniuloj povas kolekti aĉajn lernejajn notojn

Kiom da fojoj vi ĝeniĝis pro malbonaj lernejaj notoj?

Oni rimarkas, ke ordinara eduksistemo grupigas je sama klasĉambro malsamaj infanoj, kaj postulas el ĉiuj ili saman rendimenton.

Laŭ la psikologo de Universitato de Harvardo, Howard Gardner, kiu estas aŭtoro de la “Teorio pri Multoblaj Inteligentecoj”, unutipa inteligenteco ne ekzistas, sed multaj.

“Oni pritaksas nin inteligentaj, kiam oni sukcesas bonaj lernejaj notoj. Sed vizitante teatron, farmon aŭ bienon oni perceptos, ke aliaj inteligentecoj gravas”, tion asertis li. En 2011 Gardner gajnis la gravan “Premio Princo de Asturio”-n pro lia kontribuo al psikologio kaj edukado.

Eblas identigi geniulojn inter homoj taksataj (laŭ la tradicia eduk-sistemo) kiel mezvaloraj, ĉar laŭ la usona psikologo ekzistas ok tipoj pri inteligenteco:

  • Inteligenteco logik-matematika
  • Inteligenteco lingvistika
  • Inteligenteco muzika
  • Inteligenteco spaca
  • Inteligenteco korpa kaj sinestezia
  • Inteligenteco interpersona
  • Inteligenteco intrapersona
  • Inteligenteco naturalisma

Nune la esploristo kaj lia skipo analizas ĉu la kapablo “instrui” povus esti nova lerteco enlistigita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Usono: salajra ranglisto por ĵusaj diplomiĝintoj, laŭ profesio

Post recenzo de centoj da miloj de kariertabeloj kaj raportoj, la retejo “Glassdoor” diskonigis rangliston pri la okupoj kiuj pagas la plejbonajn salajrojn al freŝaj diplomiĝintoj en Usono. La studo analizis la enspezon ricevitan dum la unuaj kvin jaroj post diplomiĝo.

La rezulto ne alportas surprizon. Plejparto de la karieroj rilatas al sciencaj areoj, teknologioj, inĝenierarto kaj matematiko, kiuj estas sektoroj valorigitaj de la dungantoj tutmonde.

Tamen la listo ankaŭ inkluzivas karierojn malpli evidentajn, kiel ekzemple flegado. Jen ĝi, esprimanta la koncernajn monatajn salajrojn per USD (usonaj dolaroj):

  • Informadiko – 5,8
  • Elektra inĝenierarto – 5,7
  • Mekanika inĝenierarto – 5,6
  • Kemia inĝenierarto – 5,4
  • Industria inĝenierarto – 5,3
  • Informa teknologio – 5,3
  • Konstruinĝenieriko – 5,1
  • Statistiko – 5,0
  • Flegado – 4,9
  • Informsistema administrado – 4,8

Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La 28-a de oktobro: Internacia tago de animacia filmo

La unua animaciita projekcio (surekrane) estis kreata en Franclando, fare de Charles-Émile Reynaud, kiu estis franca scienca instruisto. Reynaud kreis la praksinoskopon en 1877 kaj la “Théâtre Optique” en Decembro 1888.

La 28an de oktobro 1892 li projekciis la unuan animacion en publiko, nome “Pauvre Pierrot”, ĉe la Muzeo Grévin en Parizo. Tiu filmo estas ankaŭ elstara kiel la unua konata ekzemplo de filmperforaĵoj uzataj.

Liaj filmoj ne estis fotitaj, ili estis desegnitaj rekte sur travidebla strio.

Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el vikipedia artikolo.

La antaŭeniro de robotaj intervjuoj por dungado

Videa intervjuo celante elekto de dungito, sed sen ĉeesto de intervjuanto flanke de la firmao, plialtiĝas kaj povos iĝi neeviteblaj.

Jake Rosen, ĵus diplimiĝita de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, kandidatiĝis al posteno de asistanto ĉe la televidkanalo NBC, eksciis ke li ne bezonus ĉeesti en oficejo por priparoli siajn kapablojn, sed li faris tion pere de kamerao sur portebla komputilo.

Kaj ne temis pri uzo de Skajpo, anstataŭ tion li ricevis registritajn demandojn, kiuj li resendis kune kun siajn ankaŭ registritaj respondoj. Per tiaj sistemoj, oni havas difinitan tempon por respondi, kaj ĉe la fino kelkaj permesas re-registradon.

Al kandidatoj sinĝenaj tia maniero de intervjuo certe estas plenumo de sonĝo, aliflanke por ĉiuj aliaj ĝi estas minimume malkonforta situacio.

“Certe mi ne estas Jutuba stelulo. Paroli per kamerao estis tre stranga sperto. Honeste tio estis terure”, tion asertis Jake.

HireVue estas unu el malmultaj firmaoj kiuj produktas softvarojn por videaj intervjuoj, partnere kun 600 grandaj organizoj. Ĉi-jare ĝi plenumos 2,5 milionojn da intervjuojn, kontraŭ 13 mil antaŭ kvin jaroj. Ĉirkaŭ 90% el ili plenumiĝos sen ĉeesto de intervjuanto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.