Fejsbuko povos konkuri kun Linkdeno

La plej granda socia reto, Fejsbuko, provas novan rimedon kiu permesos al administrantoj krei afiŝojn pri laborpostenoj kaj ricevi aliĝojn de kanditadoj. Tiu servo povos afekti la operaciojn pri varbado de Linkdeno, la socia reto pri negocoj.

“Surbaze de sintenoj rigardataj je multaj malgrandaj negocoj, kiuj aperigas anoncojn pri laborpostenoj sur siaj Fejsbukpaĝojn, ni estas testanta sistemon por administranto krei anoncojn kaj ricevi informojn pri kandidatoj”, tion asertis proparolanto de Fejsbuko.

La plejparto de la enspezo de Linkdeno venas el homoj kiuj ŝerĉas dungadon, kaj el dungagentejoj kiuj pagas monatkotizojn por publikigi kariertabelojn kaj pligrandigi siajn retojn pri kontaktuloj.

Pere de tiu rimedo por dungado de Fejsbuko la firmaoj povos estigi pli da trafiko al siaj paĝoj sur la socia reto, kaj tio ebligos al ili pagi por disvastigi siajn oportunojn pri laborpostenoj al pligranda kvanto da kandidatoj, tion reliefigis la retejo TechCrunch.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ubero estas kondamnita pro ŝofora eraro

stiristo

La firmao Ubero, pri transporto kaj interreto, estos devigita pagi kompensodevon je 12 mil realoj (ĉirkaŭ 3,4 mil eŭroj) al ina kliento, ĉar ĝia stiristo faris malĝustan vojon dum veturado.

Ŝi alvokis la servon  de Ubero, pere de ties apo, en la urbo Rio de Ĵanejro (Brazilo), por veturi al flughaveno “Galeão” de kie ŝi enaviadilos por flugo al la urbo San-Luiso (subŝtato Maranjano), sed la ŝoforo misfaris la vojon, kaj ŝi maltrafis la flugon pro malfrua alveno.

Malgraŭ Ubero argumentis ion celante ĝia ne kulpigo, la juĝisto rifuzis ĝin, kaj reliefigis ke la firmao mem rekonis sian eraron kaj ofertis repagon al la kliento, rilate al la kroma pago pro la malĝusta vojirado okazinta.

La juĝisto eĉ asertis je sia verdikto, ke ankaŭ li estas ofta kliento de Ubero, kaj tute ne ŝatus iĝi viktimo de tiaj fuŝoj je la servoj liveritaj de la firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉu baza enspezo universala nepros, pro senlabora estonteco?

Elon Musk estas la ĉefa afergvida oficisto de la usona kompanio Tesla Motors, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn. Li opinias, ke oni bezonos ian bazan universalan enspezon en la estonto, kaj ties kialo estas la aŭtomatigo.

Kio okazos tiam, kiam robotoj ŝtelos oniajn laborpostenojn? Tiu estas reliefigita demando ekde la apero de la “artefarita inteligenteco”. Robotoj jam malaperigis postenojn ĉe fabrikoj, kaj nune eĉ taskoj taksataj kreiveco-postulantajn estas minacitaj, kiel ekzemple tiaj amaskomunikilaj firmaoj produktante novaĵojn pere de artefarita inteligenteco.

“Ekzistas ŝanco pri estiĝo de ia baza enspezo universala, aŭ similaĵo”, tion argumentis Musk al televidkanalo CNBC. Ĝi konsistus je regula rento disdonata al loĝantoj de urbo aŭ lando, fare de la registaro, kaj ĝi povus anstataŭigi kelkajn socialajn profitojn.

Sed nune tia socialisma-demokratia paradizo estas nur fantazio, ĉar ĝia enkonduko dependus de eksponenciala estingo de laborpostenoj pro robotigado, por ke la publiko akceptus registaran helpadon porĉiuj senescepte.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pliigita realo povas allogi klientojn al butikumado

realecego

La aplikado de la nova teknologio nomata “pliigita realo” ŝanĝos onian manieron rimarki la mondon, kaj aperigos multajn negocojn. Ĝi ebligas projekcii sur telefona ekrano tridimensian komputilan bildon.

Tia teknologio populariĝis pere de “Pokemono”, la videoludo pri surstrata kaŝado de fikciaj bestecaj roluloj. “Ni produktas softvarojn, apojn, kaj ni pripensis enkonduki la pliigitan realon je la pomalgranda komerco. Do, tio sukcesiĝis”, tion raportis la entreprenistino Simone Ramos, en Brazilo.

Pere de la apo, ekde gravuraĵo stampita sur la varo oni spertas sur la ekrano de poŝtelefono, la bildon per 3-dimensia movo, estigita de la rimedo “pliigita realo”, klarigis Alexandre, partnero de Simone.

Laŭ ili, pliigita realo ne donas nur distraĵon, sed ĝi vere povas plialtigi la profitojn de la entreprenoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Produktado de energio fare de konsumantoj vigle plialtiĝas

En Brazilo la nombro de konsumantoj kiuj produktas sian propran elektran energion kreskis je 400% lastjare. Laŭ Nacia Agentejo pri Elektra Energio ili estis 5.525 je septembro 2016, kontraŭ 1.155 je septembro 2015 kaj 293 je septembro 2014. Ĝi kalkulas, ke tiu merkato daŭros kreskanta, kaj en 2024 entute estos 1,2 milionoj da mikrogeneratoroj produktante elektran energion.

La sistemo de malgranda generado distribuita permesas al iu ajn homo produkti energion por propra konsumado, kaj liveri la nekonsumitan kvanton al la retoj de la firmaoj, por estonta uzado de la rilata kredito ĝis 60 tagoj poste.

Kiu decidas produkti sian propran energion, tiu unue kontraktu firmaon por taksi la taŭgecon de la projekto. La efikeco de la fotovoltaikaj sunpaneloj dependas de faktoroj kiel regiono kaj posicio de la tegmento. Tiuj faktoroj rekte influas la tempodaŭron de repago al la konsumanto, pri ties investo farita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Populara pasvorta mastrumilo iĝas tute senpaga

LastPass estas kromaĵo por retumiloj, kaj ankaŭ apo por tabletoj kaj poŝtelefonoj. Tiu programo postulas konton en la retejo, kaj estigo de ĉefa pasvorto. Tiam, kiam la uzanto estos enreta en la servo, ĉiuj pasvortoj antaŭe konservitaj tie estos aŭtomate metitaj en la retaj formularoj.

La servo rolas kiel ĉifrita sekurŝranko en la “nubo”, kie estas konservataj la pasvortoj. Aliron tie oni faras pere de ĉefa pasvorto, kiu ne estas konservita de la sistemo. Antaŭe paga, nun senpage oni povas ekhavi tiun solvon por trakti diversajn pasvortojn kiujn oni uzas ĉiutage je malsamaj aparatoj.

La vicprezidanto kaj fondinto de LastPass, Joe Siegrist, asertis ke tiu ŝanĝo estis farita pro la nuntempaj bezonoj, kiuj estis tute malsamaj je 2008, kiam la servo estis lanĉita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nova komunikilo por firmaaj teamoj aperas

Celante firmaojn, Mikrosofto prezentis ĉi-merkrede (la 2-an de novembro), la mesaĝsistemon “Microsoft Teams”, estigante konkurencon al la ekfirmao “Slack” kaj al la similaĵo de Fejsbuko nomata “Workplace”.

La nova softvado enkadriĝas en la servoj de “Office 365”, kiu estas mikrosofta softvaro kun konservado de dosieroj en la nubo, enhavanta pli ol 85 milionojn da aktivaj uzantoj tutmonde.

Slack, kiu posedas inter siaj klientoj “CBS”, “BuzzFeed”, universitatojn kaj la usonan registaron, atingis pli ol 4 milionojn da aktivaj uzantoj tage en oktobro. Kun sidejo en San-Francisko (Usono), ĝi aperigis tutpaĝan anoncon sur la ĵurnalo “New York Times”, tuŝante la eniron de Mikrosofto en tiu merkato.

“Ni estas vere ekscititaj, ke ni ekhavas konkuron”, tion asertis Slack pere de la anonco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Konkurso celas amuzajn fotojn pri bestoj

Du fotistoj loĝantaj en Tanzanio, Tom Suliam e Paul Jolyson-Hicks, respondecas la konkurson “Comedy Wildlife Photo Awards”, starigite en 2015, kiu premias tiujn kiujn faras la plejbonajn fotojn pri animaloj.

Je ĝia unua eldono Julian Radd estas la venkinto, per bildo de hamstro, kiu ŝajnas hastema.

La konkurso estiĝis kadre de partnereco kun la fondaĵo “Born Free” (Libera Naskiĝinto), kiu agadas favore al la besto-rajtoj kaj apogas la estingon de la distra ĉasado tutmonde, ĉefe en Tanzanio.

“Anstataŭ atentigi la ĝeneralan publikon pri vulpoj dispecigitaj de hundoj ni cerbumis, ke ni povus celebri la sovaĝan vivon kaj tiamaniere plialtigi tian konsciecon”, tion asertis Tom.

Pli ol 3 mil bildoj aliĝis al la konkurso de 2016.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Instagramo testos rimedon por aĉetado per apo

Pere de afiŝo sur sia blogo la firmao klarigis, ke komence partoprenos la provon nur 20 firmaoj kaj uzantoj en Usono, kiuj posedas Instagram-apon je aparatoj ludantaj operaciumon Ajoŭeson (angle iOS).

La nova ilo permesos al firmaoj marki produktojn sur bildoj, samkiel homoj markas amikojn. Post unua alklako en la bildo pli da informoj pri la produkto aperos, kaj poste la dua alklako la retejo de la firmao malfermos ene de la apo mem.

Tio estas la unua ago de Instagramo, kadre de pli granda strategio por helpi homojn rete aĉetadi, tion asertis James Quarles, vicprezidanto pri enspezo de la firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Kuntrejnado por veganaj komencantoj

Kadre de entreprena universo la klientoj de “kuntrejnado” (angle “coaching”) ŝerĉas sukceson al ties negocoj kaj trovas pli bonajn vojojn al progresado.

Nu, ĉu tio ideo povus esti aplikita al veganismo?

Pripensante tion la gaŭĉa Fernanda Locatelli, kiu estas fakulino pri NLP (*), pasintjare en Brazilo disvolvis procedon uzantan ilojn de NLP kaj kuntrejnado, por helpi homojn volantajn iĝi veganaj sed ankoraŭ ili spertas malfacilaĵojn.

Laŭ tiu proceso, gravas la volo al la ŝanĝo, kies decido farendas ene de la homo, kaj la kuntrejnado helpas je tia persona transiro.

La 1-a de novembro estas monda tago de veganismo.

(*) Neŭrolingvistika programado (laŭvorta traduko el la anglalingva nomo neuro-linguistic programming, ofte mallongigita NLP) estas aro da modeloj, principoj kaj kredoj, kiuj celas priskribi la rilatojn de la homaj menso kaj lingvo. Antaŭ ĉio ĝi tamen estas aro da teknikoj, kiuj, laŭ la adeptoj de la praktiko, kapablas ŝanĝi la homan konduton kaj solvi mensajn kaj korpajn problemojn kaj tiel evoluigi la personecon. Ĝi estis kaj estas uzata en tiel diversaj kampoj kiel vendado, komunikado, edukado, trejnado, sporto, komerca administrado kaj homaj rilatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo kaj Esperanta Vikipedio.