1,8-tuna bombo de la Dua Mondmilito estis malaktivigita

dua-mondmilito-bombo

Ĉirkaŭ 54 mil homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn en la sudgermana urbo Aŭgsburgo ĉi-dimanĉe (la 25-a de decembro) pro malaktivigo de granda bombo (1,8 tuno peza) de la Dua Mondmilito – la plej granda tia operacio ekde 1945.

Laŭ la polico, je ĉirkaŭ la 19-a horo tiea, du fakuloj sukcesis post pli ol kvar horoj da laborado malmunti la ellaboraĵon, kiu estis brita fabrikaĵo, ebligante tiamaniere la hejmrevenon de la loĝantoj.

En Aŭgsburgo loĝas 287 mil homojn, kaj ĝia urbodomo decidis efektivigi la malaktivigon hodiaŭ ĉar supoze la rutino de la loĝantoj estis malpli trafata ol je alia semajntago.

La bombo estis falita de la britoj dum la Dua Mondmilito (1939-1945) kaj estis malkovrita je la lasta 21-a de decembro en konstruata vorko.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Usona patrino akuŝis kvinnaskitojn

kvinnaskitoj

La usonana Margaret Baudinet estis helpata de 24 san-profesiuloj por naski kvin bebojn en la medicina centro “St. Joseph’s” de la urbo Fenikso (Usono), laŭ informo fare de la novaĵagentejo AP.

Nur 17 minutoj sufiĉis por ĉiuj naskiĝoj, kies infanoj pezis ĉirkaŭ po 1,5 kilogramojn. Ĉeestis tiam du anestezistoj, tri kirurgoj kaj 15 funkciuloj el intensa flego-stacio.

Baudinet kaj sia edzo Michael bonvenigis kvar knabinojn kaj unu knabo, je la 4-a de decembro. La paro estas el la usona subŝtato Virginio, sed provizore translokiĝis al Arizono pro proksimo je ŝia kuracisto, nome John Elliott, kiu estas fakulo pri gravedeco kaj ĝemela akuŝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Britaj aŭtoritatoj neas religian statuson al la Ĵedajoj

jxedajoj

Karitata Komisio, kiu estas registara brita departamento pri kontrolo de karitataj organizaĵoj decidis, ke Ĵedajismo (la adorado de la mitologio de la kavaliroj de Ĵedajo, de la film-serio “Stelaj Militoj”) ne estas religio.

Tiu departamento rifuzis peton, kiu igus “Ĵedaj-ordena Templo” karitatan institucion. La decido asertas, ke la ĵedajismo ne antaŭenigas plibonigojn ĉu etikaj ĉu moralaj, laŭ postulo de la koncerna leĝo pri tia organizaĵo en Britujo kaj Kimrujo.

Laŭ datumoj de la censo de 2011 estis 177 mil homoj kiuj sin deklaris kiel ĵedajistoj kiam demanditaj pri siaj religioj, kaj tiu nombro igus ĝin la sepa plej populara religio en tiu regiono.

Daniel Jones, kiu estas la gvidanto de la ĵedajismo en Unuiĝinta Reĝlando, asertis, ke la ĵedajoj restos laborantaj je karitato eĉ sen tia leĝa statuso, kaj li certas, ke post kvin jaroj ĝia movado sukcesos je tia leĝa religia statuso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aparato ebligas kisadon inter malproksimaj homoj

kisado

Jen novaĵo: iu aparato nomata “Kissenger”, kiu estas kunmetaĵo de la angalj vortoj “kiss” (kiso) kaj “messenger” (mesaĝilo), ebligas iun homon  senti la kison fare de alia ekde malproksimo. La elpensinto de tia stranga aparato estas la esploristo de Singapuro nome Hooman Samani.

La aparato funkcias kuplite je poŝtelefono, kaj enhavas kuseneton kie impresoj pri la kisado okazas. Por sendi kison, la uzanto kompreneble nepre kisu la kuseneton kaj sekve la aparato sendos signalon al la alia aparato, kiu reproduktos tiun (ne)pasian kison. Kaj la kamerao de la telefono certe alportos pli da realeco al tia virtuala amindumado.

Ĉu vi emus sperti tion?


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Barato disdonos USD 50 milionojn por popularigi ciferecan monon

cifera-mono

Spertanta monan krizon, la registaro de Barato decidis entrepreni kampanjon por redukti uzadon de monbiletoj, disdonante kvanton samvalora al 50 milionoj da usonaj dolaroj por instigi la homojn uzadi ciferecan monon. Laŭ la ret-portalo CNN ĉirkaŭ du milionoj da loĝantoj povos partopreni iun lotadon kiu ligas la civitanan identigan numeron al la reta registara pagsistemo.

Kiu uzos la sistemon, tiu ricevos numeron, kiu devos esti inkludita en taga lotado disdonanta 15 premiojn po mil rupioj (ĉirkaŭ USD 15), kaj semajne estos 7 mil premioj po 2,5 mil ĝis 50 mil rupioj.

La lotadoj validos de la 25-a de decembro ĝis la 14-a de aprilo, kaj en tiu lasta tago estos aliaj ses lotaĵoj kun valoroj je 17 mil ĝis 1,5 milionoj da usonaj dolaroj.

Nuntempe la ciferecaj pagoj en Barato nombras nur 5% de la tuta konsumado”, tion asertis Amitabh Kanti, kiu estas inter la respondeculoj de la projekto pri reduktado de uzo de monbiletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Franca poŝto ektransdonos per spavoj

“DPDgroup”, kiu estas la subfirmao de la franca poŝto, anoncis antaŭnelonge, ke ĝi komencos realigi transdonojn per spavoj (telestirata aviadilo). La entrepreno akiris permeson de la franca reguliga agentejo pri aviado por operacii 15-kilometran flug-itineron, je kies longo la spavoj flugos semajne por plenumi transdonojn.

La spavo flugos inter la urboj “Saint-Maximin-La-Sainte-Beaume” kaj “Pourrières”, en la regiono de Provenco, sudfrance. Dekomence ĝi liveros korespondaĵojn nur de tiaj ne-hejmaj klientoj, inklude deko da teknologiaj firmaoj ekzistantaj tie. Tiu estos la unua fojo, fare de iu poŝta federala agentejo, ke spavoj plenumos tian taskon.

Francujo diras, ke tiu novaĵo estas ia venko, ĉu teknologia ĉu leĝa. Malgraŭ tio, ke la rilata teknologio jam estas sufiĉe konata, ankoraŭ serio da reguligaj baroj trapasendaj ekzistas. Dume, similaj servoj estas testataj de aliaj firmaoj en Usono kaj Aŭstralio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La jam praavo Mick Jagger denove iĝas patro

Rolling Stones in Concert - Boston

Mirinde estus, se rok-muziko igus onin junecaj homoj mense, same kiel ĝi igas la 73-jaraĝan Mick Jagger tia. La kantisto kaj komponisto de la brita rok-bando “The Rolling Stones” festis la naskiĝon de sia oka filo je la lasta 8-a de decembro, laŭ informo de la retejo “Jahuo Novaĵoj”.

La filo de Jagger kun la baletistino Melanie Hamrick estas pli juna ol la pranepino de la rokmuzikisto, naskiĝinta en 2014. Aliaj gefiloj liaj aĝas inter 17 kaj 46 jaroj.

Ankaŭ estas neordinara la nomo de tiu nova filo de la kantisto: Deveraux Octavian Basil Jagger.

La celebro pri tiu nova vivo de Jagger samtempas al la sukceso pri “Blue & Lonesome”, kiu estas la unua albumo de ĝia bando post jardeko, ranganta je la 4-a pozicio en la ranglisto “Billboard 200”, pri la 200 plej vendataj albumoj en Usono.

Mick Jagger, aŭ Sir Michael Phillip Jagger, naskiĝis la 26-an de julio 1943 en Dartford, Kent, Anglujo. Kiel artisto li uzas la nomon Mick Jagger, eĉ post kiam li estis nobligita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kubo proponas al Ĉeĥujo pagon per rumo

rumo

Entute ĉirkaŭ 250 milionoj da eŭroj estas la ŝuldo de Kubo al la ĉeĥoj, kaj tiu centramerika lando proponis nekutiman solvon pri ĝi: kvitiĝi kun la kreditoro per boteloj de sia fama rumo. Se la propono estos aprobita, la ĉeĥoj ekposedos rumprovizon sufiĉe por pli ol jarcento.

La ŝuldo havas sian originon je la tempo la Malvarma Milito, kiam la tiama Ĉeĥoslovakujo apartenis al la Orienta Bloko. Tamen Prago jam signalis, ke preferas ricevi almenaŭ parto de la ŝuldo per mono.

Asertas la kubanoj, ke ili havas malmulte da mono kaj amaso da rumo. Sed Ĉeĥujo emas negocii jene: mono, rumo kaj farmaciaj produktoj el Kubo. Tamen estas baro, rilate al kubaj kuraciloj: ili ne estas atestitaj en Eŭropa Unio.

Sub la gvidado de Raúl Castro, Kubo strebas por kvitigi ŝuldojn kontraktitajn dekjarajn antaŭe.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Forpasis la kreinto de fama medicina manovro

La kuracisto Henry Heimlich,  96-jaraĝa, kies nomo estas ankaŭ tiu de fama sukura tekniko, mortis sabatmatene (la 17-a de decembro) ĉe hospitalo de la urbo Cincinnati (Usono), tion informis la usona novaĵagentejo AP. Laŭ lia filo li estis trafita de koratako.

Hajmliĥ-manovro estas “vivsava tuj-ago” ĉe minacanta sufokiĝo pro ŝtopiĝo de la spirvojo, kiu estis unuafoje priskribita en 1974 fare de la malkovrinto, la usona kuracisto Henry Jay Heimlich. Oni provas per premo de la abdomeno estigi tropremon en la korpo kaj tiel forigi la fremdajn korpon el la spirvojo.

Ankoraŭ pasintmaje en la rezidejo por maljunuloj kie li loĝis, per sia fama manovro Heimlich savis sian koleginon Patty Ris (86-jaraĝan virinon).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Fejsbuko atentigos pri falsaj novaĵoj

Post kelkaj tagoj Fejabukon intencas lanĉi novan rimedon kontraŭ nefidindaj novaĵoj. Tiel, kiam iu ĉu afiŝi ĉu kunigi ligilon enhavantan falsan novaĵon, tiam tiu uzanto povos esti antaŭe avertita pere de oficiala sigelo en la platformo.

Partnere kun la usona gazetara organizaĵo “Poynter”, Fejsbuko starigis skipon, kiu kapablos iom sukcese difini falsajn novaĵojn. Se iu artikolo estos taksita kiel falsa, ĝi ricevos ian sigelon de la socia reto, kiu prezentiĝos al ties uzantoj eĉ post la koncerna afiŝado.

Laŭ Adam Mosseri, la vicprezidanto de Fejsbuko kiu respondecas pri disvolvado de novaj produktoj, la firmao nuntempe strebas, kadre de tiu socia reto, je “faligo” de retejoj starigitaj celante disvastigadon de falsaj novaĵoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.