“Je la aĝo 30-jara mi korinfarktiĝis, kaj mi forlasis ĉion por iĝi kuracisto”

korinfarto

Decembre de la jaro 2012-a je iu sabato João Paulo Mauler vekiĝis kun ia doloro, kiun li neniam spertis antaŭe.

“Temis pri ega premo ĉe la brusto, ia doloro kiu plialtiĝis iom post iom. Ĉe hospitalo la deĵoranta kuracisto volis returnigi min hejmen asertante, ke la afero estas malgrava kaj neniu tia samaĝa mia spertis ‘tiajn aferojn’ (kiel koratako)”, tion rememorigis la nuna 36-jaraĝa medicina studento, kiu loĝas en la urbo Juiz de Fora, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo.

João estis detale ekzamenita nur pro insisto de lia patrino ĉe la medicina skipo, raportante al ili okazintaĵojn pri kormalsanoj de lia patro.

“Post la ekzamenoj, mi eksciis pri la diagnozo per la plej malbona maniero – iu kuracisto eniris ĉambren kune kun siaj studentoj kaj post rimarki mian slipon li klarigis al la lernantoj: ‘ĉi-tiu ulo estis trafita de korinfarkto’, kaj ili foriris. Mi afliktiĝis”.

Post kirurgio de malobstrukco je tri arterioj kaj glata resaniĝo, io ŝanĝiĝis ĉe la pensmaniero de João. Diplomiĝinta pri Socia Komunikado, li perlaboris je administraj aferoj ĉe registara fondaĵo.

Fine de la resaniĝo, post multa legado kaj enketado ĉe la kuracistoj pri ĉiu fazo de la kuracado, li konfesis al sia fratino: “Ekestas ĉe mi deziro je diplomiĝo pri medicino”. Li aŭlskultis de ŝi: “Kial ne?”. Jen la instigo, kiu sufiĉis al li.

La nuna studento diris, ke lia sperto kiel paciento multe influis je lia decido iĝi kuracisto. “Tiam mi estis spertinta kaj bonaj kaj malbonaj sintenoj, ĉefe pri personaj pritraktadoj, nome tiaj kuracistoj senprudentaj, sed ankaŭ tiaj tute neriproĉeblaj.

João opinias pri tiuj profesiuloj, ke ili nepre prizorgu la humanecan sintenadon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Venkinto de urbestra balotado estis difinita per monerumado

monerumado

Monerumado estis aplikata por decidi balotadon pri urbestro ĉe malgranda urbo de la subŝtato Ilinojso en Usono.

Last-ĵaŭde, la 20-a de aprilo, la sinjorino Tammy O’Daniell-Howell estis difinita kiel la nova urbestro de la urbo Colp, post falo de iu monero, turnige ĵetita en la aeron.

La malvenkinta kandidato, Bryan Riekena, permesis al Tammy elekti la monerflanko. Ŝi elektis tian numeritan, kaj ŝi estis sukcesinta.

En la balotado, kiu estis okazigita je 4-an de aprilo, la kandidatoj sukcesis po 11 voĉdonojn. La urbeto, kiu estas 190 kilometroj for de Saint Louis (subŝtato Misurio), havas 250 loĝantojn.

Ĉiokaze la koncerna leĝaro de la ŝubstato Ilinojso rajtigas tian solvon je remiso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La universitata profesoro kiu spertas duonprimitivan vivmanieron

 

Pripensu tion: estas tempo por tagmanĝi. Ĉe kuirejo vi prenas pakaĵon da frostigita manĝo, varmigas ĝin per mikroondilo kaj voras ĝin sublitkovrile antaŭ televidilo. Tio estas rapida, simpla kaj facila (krom pigreca) maniero sin satigi, ĉu ne? Nu, tia ne estas ordinara kutimo ĉe la familio de la usona profesoro Bill Schindler.

Per antropologiaj lecionoj en la universitato Schindler instruas al siaj studentoj kiel vivi laŭ la praaj homoj, sed ne nur, ĉar li mem vivas tiamaniere kune kun Cristina, sia edzino, kaj tri gefiloj en Usono, subŝtato Marilando.

Ilia dieto konsistas ĉefe je viando, kiu estas ĉasita de ili, kaj ĝi inkluzivas panojn, kiuj estas bakitaj per bakforno en la korto. Al siaj filoj aĝantaj 13, 11 kaj 9 jaroj la patro instruis fiŝadon, frukt- kaj legom-kultivadon, kaj li konstruis “kavernon” ĉe sia kelo.

Schindler kredas, ke la nuntempaj homoj estas “malkonektitaj” je siaj nutraĵoj kaj pri la fundamentaj lertecoj kiuj igis nian specion evoluintan. Instruante arkeologion li miris rimarkante, ke siaj studentoj ne scipovas eĉ kiel rompi ovon. La kialo? Neniu instruis al ili kiel fari tion.

“Nune oni tiom alkutimiĝis pri aliuloj farante ĉion anstataŭ ni, ke oni rimarkas la nutraĵon nur kiel pakaĵoj sur superbazaraj bretoj. Ni manĝas ĝin per malmulta aŭ nenia konsidero pri ĝia rolo sur nia telero”, tion asertis tiu “kavernulo” al la gazeto “New York Times”.

Laŭ Schindler gravas, ke la karnomanĝulo mem mortigu ties manĝotan beston, kaj la homoj devus almenaŭ unufoje fari tion en la vivo. “Mi vere kredas, ke se vi finigu la vivon de iu besto, ĝi nepre estu signifa por vi”, tion li diris.

Kvankam Schindler ĉasas per pafarko kaj uzas virkalsono el cerva felo, li loĝas kun sia familio en antaŭurba domo, kaj lia edzino profesie laboras kun eduka teknologio.

La usona profesoro ne volas ke la mondo adoptu lian primitivan vivmanieron, sed li celas kunlabori je edukado de la homoj koncerne al media interagado kaj respekto al la prenitaj rimedoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Easy rabatas 20 realojn je taksiveturado kontraŭ prezento de trafika monpuno

taksifirmao-easy

La firmao “Easy Taxi”, kiu regas iun aplikaĵon por mendi taksion, anoncis nekutiman merkatikaĵon: kiu prezenti trafikan monpunon, tiu rajtos rabaton de 20-realoj je taksiveturado, mendite per tiu aplikaĵo en la urbo São Paulo, Brazilo.

Per tiu agado, nomita “Ticket to ride”, la firmao celas estigi oportunon por averti, ke ĝia servo povas esti pli malmultekosta ol elspezaro de aŭtomobilo en la urbo.

Kadre de tiu ago validas nur trafikaj malobeoj je la kategorioj mildaj kaj mezaj. Por partopreni ĝin, sufiĉas uzi la aplikaĵon, aŭ registri strekokodon de la trafika monpuno ĉe aparta retpaĝo. Oni povas registri kaj pagitajn kaj pagotajn kvitancojn.

La registritaj kreditoj validos ĝis la 30-an de junio kaj ili povos iĝi rabato por veturado per la aplikaĵo, sed limigite semajne po 20 realoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Virino mensogis pri elpostenigo de Trump por ke ŝia eks-edzo maljunaĝa “pace forpasus”

michael-garland-elliott

Tiu okazintaĵo okazis en Oregono, kiu estas subŝtato de Usono. Michael Garland Elliott estis 75-jaraĝa kaj suferadis pri diversaj problemoj rilataj al koro, kiuj kaŭzis lian morton je la 6-a de aprilo, hejme.  Li malaprobadis la prezidenton de la lando.

Kiam lia sanstato malpliboniĝis, tiam lia eks-edzino Teresa Elliott decidis diri al li, ke proceso por elpostenigo de la usona prezidento estiĝis. La virino klarigas, ke malgraŭ la eksedziĝo okazis ĉirkaŭ 20 jaroj antaŭe, ŝi restis sufiĉe kunligita al li kaj ofte vizitis lin kvazaŭ “plejbona amiko”.

“Mi sciis, ke tiuj estis liaj lastaj momentoj, kaj tia novaĵo havigus al li komforton”, tion diris Teresa al la loka gazetaro. Krome ŝi informis, ke li estis “maniulo pri novaĵoj”, kaj ĉiam manifestiĝis kontraŭ la sintenado de la nuna usona prezidento.

Laŭ nekrologo la lastaj vortoj de la virino al li estis “Trump estis trafita de elpostenigo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kirurgo estis senkulpigita pro fortranĉo de infana peniso dum cirkumcido

cirkumcido

Iu kuracisto (urologo) estis senkulpigita ĉi-merkrede, la 19-a de aprilo, post esti akuzita kiel respondeca pri tragika akcidento okazinta en 2014 sur kirurgia tablo en Genevo, Svislando. Tiam tiu profesiulo estis plenumanta cirkumcidon ĉe 4-jaraĝa knabo, kaj ties patro estis spektanta la procedon, portante kameraon.

La akcidento okazis kiam dum la cirkumcida procedo la patro alvokis sian infanon por fotado. En tiu momento estante operacianta, la infano subite turniĝis, kaj pro tio la kirurgo nevole amputis la penison de la knabo. La organo eĉ falis planken.

Laŭ la gazeto “Daily Mail” spite la akuzo pri korpa vundado pro neglekto, la 59-jaraĝa svisa kuracisto estis senkulpigita de la loka justico, kiu agnoskis ke li ne povus esti respondeca pri tia “neantaŭvidebla ago” flanke de la knabo por pozi al fotado.

Je multaj religioj cirkumcido estas rigardata kiel celebrinda okazintaĵo, kvazaŭ ia puriga bapto de la knabetoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Retpaĝo helpas bremsi kalumniojn kontraŭ Napolo

napolo

Kiuj aludi al la itala urbo Napolo kiel “kloako de Italujo”, diri ke “Vezuvion devus lavi per fajro la napolanojn”, aŭ aserti ke la loka loĝantaro rilatas kun la mafieca organizaĵo Kamoro, tiuj povos estonte esti procesitaj.

Post jarojn da malbonaj komentoj, ofendoj kaj insultoj ĉiaj, la itala municipo gvidata de la urbestro Luigi de Magistris celas ĉesigi tiajn atakojn al la urbo kaj ties loĝantaro, per helpo de la retpaĝo “Difendi La Città” (Defendu la Urbon).

En tiu retpaĝo oni povos denunci ofendaĵojn pruvante ilin per fotoj, aŭskultaĵoj, filmetoj kaĵ eĉ ekrankopioj de retpaĝoj kaj afiŝoj sur sociaj retejoj, kiuj poste estos pli detale esploritaj de la urbo celante estigon de procesoj, se tiel decidi la loka polico.

“Temas pri interesa novaĵo – komunumo kiu defendas sian propran komunumon”, tion diris Magistris. Tamen la anonco pri tiu retpaĝo jam estigis kontraŭstarantajn reagojn, nome flanke de tiuj favoraj kaj de tiuj kiuj opinias esti la afero ia “ĉasado de sorĉistinoj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Maŭzoleo de Lenino remalfermiĝis post prizorgoj je mumio de la komunista gvidanto

Estis re-malfermita ĉi-marde, la 18-a de aprilo, la maŭzoleo de la fondinto de Sovetunio, Vladimir Lenin, post du-monata flegado ĉe la mumio de la gvidanto de la rusa revolucio, kies centjariĝo okazas en 2017.

Pro la proksimiĝo de tiu jubileo plialtiĝas intereson de la turistoj pri la mumio de Lenino, kiu estas ekspoziciita ekde 1924 en tiu maŭzoleo, kiu estis konstruita ĉe la remparo de Moskva Kremlo. (Dum la dua mondmilito ĝi restis en Siberio dum 1.360 tagoj)

Dujare, fakuloj pri biotekniko de Rusia Akademio de Sciencoj plenumas procedojn por konservado de la mumio de Lenino. Scientistoj asertas, ke pro la nunaj teknologioj la korpo de Lenino povos esti konservata eble porĉiame.

Lenino ne lasis testamenton kaj lia vidvino kontraŭis al ekspozicio de lia korpo, asertante ke li esprimis sian deziron ripozadi kune kun siaj patrino kaj frato en la tombejo Volkovo de Sankt-Peterburgo.

Vladimir Putin, kiu estas la nuna prezidento de Rusujo, konservas la sintenon daŭre konservi Leninon en tiu maŭzoleo ĝis tiam kiam la plimulto de la rusoj publike manifestiĝos male.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Bebo estis alvokita al intervjuo ĉe ambasadejo pro lia supoza emo al terorismo

terorista-bebo

Harvey Kenyon-Cairns estas brita bebo aĝanta tri monatoj, kiu estis akirinta flugon al Orlando (Florido – Usono), kiam sia avo fuŝe plenigis la formularon por ricevo de vizo antaŭ tiu planata vojaĝo ĉe la ambasadejo de la koncerna lando.

Je la formularo ESTA (Elektronika Sistemo pri Rajtigo de Vojaĝo) la 62-jaraĝa avo Paul Kenyon mise respondis al la demando “Ĉu vi iam partoprenis en agadoj pri terorismo, spionado, sabotado kaj genocido, aŭ vi planas tion fari?”

La sinjoro konsciiĝis pri sia eraro nur kiam la vizo al lia nepo estis neata. Por solvi la aferon ili veturis de la urbo Poynton ĝis Londono por trapasi demandaron fare de oficistoj de la usona ambasadejo tie. Poynton-Londono-Poynton postulis dek horojn da veturado.

“Mi ne povis kredi, ke ili ne rimarkis la simplan eraron okazintan, kaj ke 3-monataĝa bebo ne danĝeras”, tion diris Kenyon, kaj krome: “La bebo Harvey sin kondutis tre bone, li ploris eĉ ne unu fojo dum la intervjuo. Mi planis konduki lin surhavante orangkoloran ŝelkpantalonon, sed prudente mi rezignis je tio”.

Tiu konfuzo plialtigis je 3 mil britaj pundoj la koston de la familia vojaĝo, ĉar la vizo ne pretiĝis ĝis la valido de la unuaj flugbiletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉu retaj atakoj estas uzataj por saboti nord-koreajn testojn de misiloj?

kibernetika-atako

Teorion cirkuladas tra brita gazetaro kaj interrete, ke Usono per reta atako sabotis la teston de misilo en Nord-Koreujo je la 15-a de aprilo,  la lasta dimanĉo. Ĝia aŭtoro estas brita politikisto, la konservativulo Malcom Rifkind, kiu estas eks-ministro pri eksteraj rilatoj kaj eks-ministro pri defendado en la periodo de la eks-ĉefministro John Major de Britujo.

Laŭ li ĉi-tiu lasta testo, kaj ĉiuj aliaj malsukcesaj fare de Nord-Koreujo supoze estis sabotitaj de Usono, pere de kodumuloj. “La testo povus esti fiaskinta pro paneo de la sistemo aŭ ĉar Usono, pere de retaj atakoj, sukcesis kelkafoje ĉesigi tiajn agojn”, tion asertis la brita eks-kanceliero. La gazeto “The Daily Telegraph” memoris, ke en 2014 la tiama usona prezidento Barack Obama ordonis la intensigon je la agado de kodumuloj, pere de kibernetikaj metodoj, celante ruinigon de la milita kapablo de Nord-Koreujo.

Tiu lasta misilo eksplodis post kvar aŭ kvin sekundoj de sia lanciĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.