Ĉinlando uzas transviolan radiadon por malinfekti busojn

Antaŭ tiu nuna tutmonda malsano kaŭzita de la kronviruso nome COVID-19, kiu jam mortigis en Ĉinlando pi ol 3.100 homojn, la tieaj firmaoj estas premataj por nepre plenumi la aŭtoritatajn instruojn pri antaŭzorgo. Transviola radiado por malinfekti busojn kaj liftojn: tia estas teĥnikara solvo ankaŭ uzata por kontraŭbatali la novan kronviruson.

Yanggao, kiu estas la firmao pri publika transporto de la urbo Ŝanhajo, ŝanĝis ordinaran tunelon por lavi aŭtobusan al ejo por malinfektado – ĝi estas ekipata kun 120 tuboj por transviola radiado. Tiu elpensaĵo malaltigis la tempodaŭron pri malinfektado, de 40 al 5 minutoj.

Sude de la lando, firmao de la provinco Gŭangdongo provizas “inteligentajn sistemojn por malinfeti liftojn per ultraviola radiado”, kaj pasintmonate la Centra Banko de Ĉinlando ordonis, ke la bankoj nepre trafu la monon per transviola radiado kaj varmegon, krom konservi ĝin en deponejo dum 7-14 tagoj antaŭ rekonduki ĝin al la publiko.

Ĉasistoj mortigis du blankajn ĝirafojn, el tiuj tri tiam ekzistantaj en la mondo

En la afrika lando Kenjo, ĉe vilaĝo de la provinco Garissa (antikva nordorienta provinco), arbaraj gardistoj trovis la ostaron de du maloftaj blankaj ĝirafoj (iu ina kaj sia ido), kaj laŭ mediaktivuloj ili estis mortigitaj de ĉasistoj. Alia blanka ĝirafo restas vivanta, kaj ili kredas, ke nun ĝi estas la sola tutmonde.

La blanka aspekto de tiuj ĝirafoj koncernas leŭcismon (aŭ leŭkismon) kaj laŭ Vikipedio ĝi “estas kondiĉo karaktera pro malpliiĝanta pigmentado ĉe animaloj kaj homoj. Malkiel ĉe albinismo, ĝi estas kaŭzata de malpliigo de ĉiuj tipoj de haŭtaj pigmentoj, ne nur el melanino”.

Ĉirkaŭ 40% de la tutaĵo pri ĝirafoj malaperis la lastajn 30 jarojn, kaj daŭras la ĉasado de iliaj viando kaj felo, laŭ “Africa Wildlife Foundation”. La kvanto da 155 mil bestoj ekzistantaj en 1985 malantiĝis al 97 mil en 2015, laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angla mallongigo IUCN). La ĉefa organizaĵo pri mediprotektado en orienta Afriko asertis, ke ĝi estas enketanta pri tiuj murdoj.

Pro COVID-19 Greta Thunberg proponas, ke la morgaŭa manifestacio pri klimato estu cifereca

Hieraŭ (merkrede, la 11-an) la sveda aktivulino Greta Thunberg alvokis, ke la morgaŭa (vendrede, la 13-an) tutmonda manifestacio pri klimato estu cifereca pro tio, ke la aŭtoritatoj malrekomendas aŭ malpermesas la okazigon de amaspopolaj eventoj, por malhelpi la disvastiĝon de tiu nuna tutmonda malsano kaŭzita de la kronviruso nome COVID-19.

En la sociaj retejoj ŝi diris, ke la defio konsistas trovi novajn manierojn allogi la publikon al la klimatdefendo, tamen sen estigi koncentriĝojn de multaj homoj. Ŝi petis, ke oni konservu “malaltajn nombrojn kaj altajn spiritojn”.

Por la morgaŭa manifestacio Greta sugestas, ke ĉiuj rete aperigu fotojn montrante siajn afiŝtabulojn kaj markante ilin per la kradvortoj #DigitalStrike aŭ #ClimateStrikeOnline.

Por infektigi volontulojn per kronviruso, laboratorio proponas po £ 4 mil

“Queen Mary BioEnterprises Innovation”, kiu estas laboratorio pri vivscienco kaj ĥemio en Londono (Unuiĝinta Reĝlando), serĉas 24 volontulojn por injekti al ili la kronviruson (COVID-19), celante testi la efikon de nova disvolvanta vakcino.

Kiuj aliĝi al tiu provo, tiuj elektitaj gajnos po 4 mil britajn pundojn, kaj spertos du malfortajn dozojn de tia viruso, kiu kaŭzos kelkajn mildajn simptomojn, kaj poste ili spertos vakcinojn, ĉu ekzistantajn ĉu novajn. Trapasinte 14-tagan kvarantenon ili denove faros la provojn por kontroli la efikon de la kuracado.

Tiu laboratorio estas inter tiuj 20 tutmonde, kiuj strebas je eltrovo de vakcio tiom frue kiom eble, tamen la fakuloj agnoskas, ke tio ne okazos sufiĉe baldaŭe por kontraŭbatali la nunan epidemion.

Samurbano mia kaptis belan bildon pri la hieraŭa “superluno”

Tiu supra bela bildo estis farita de Valmir Antonio Tiossi hieraŭ vespere (lunde, la 9-an) okaze de la apero de la luno surper la horizonto. La “alklako” efektiviĝis en la viadukto super la Avenuo Onofre de Paula, en la urbo Votuporanga, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo.

Laŭ Vikipedio “…superluno aŭ granda luno estas plenluno ĉe kiu la distanco al la tero estas la plej malgranda (perigeo). La distanco de la luno varias ĉiumonate inter proksimume 405 500 km kaj 363 345 km pro ĝia elipsa orbito ĉirkaŭ la tero. La punkto kie la luno estas plej malproksima de la tero nomiĝas apogeo. La averaĝa distanco inter la tero kaj la luno estas 384 450 km”.

En tiu fenomeno (plenluno kune kun perigeo) la luno rigardata de la tero povas aspekti ĝis 14% pli granda kaj 30% pli hela ol tiam, kiam okazas apogeo, laŭ la usona kosmagentejo NASA.

Virino estis malliberigita dum sia centjariĝa festo

Pasintsemajne (merkrede, la 4-an) la sinjorino Ruth Bryant, en la urbeto Roxboro de la usona subŝtato Norda Karolino estis arestita de la loka polico pro tio, ke ŝi iĝis 100-jaraĝa! Tamen tiu okazintaĵo koncernis planon de la centjarulino men: kiel donaco ŝi volis efektivigi la deziron esti malliberigita almenaŭ unufoje en la vivo.

Laŭ raporto de la televidgazeto “WRAL Morning” la policistoj alvenis per veturilo kun sonanta sireno kaj alparolis ŝin kadre de ŝia naskiĝtaga festo en maljunulejo, kaj uzante mankatenojn kondukis ŝin al la veturilo. Komediante ŝi kontraŭstaris la oficistojn piedbatante ilin.

Alveninte en la malliberejon ŝi estis devigita forigi la juvelojn, fari la faman “mugshot”-on (tian foton por polica dosiero). “Mi estas en malliberejo nun! Finfine mi sukcesis”, tion ŝi diris. Post resti kelkajn minutojn ĉe la ĉelo, fine de la sperto ŝi gajnis tian oranĝkoloran vestaĵon por malliberuloj.

Jen nova risko en la reto: “falsaj vizaĝoj” produktitaj per homfarita inteligenteco

Nova teĥnikara ondo povas pli nubkovrigi la ideon pri veraĵoj kaj falsaĵoj en la cifereca mondo: algoritmoj de homfarita inteligenteco nun estas uzataj por fari tre realajn fotojn kaj filmetojn pri homaj vizaĵoj. Temas pri vizaĵoj de ne ekzistantaj homoj. Tiamaniere ŝajnas, ke post tiu tempo pri “fake news” (falsaĵ novaĵoj) la interreto spertos tiun tempon pri “fake faces” (falsaj vizaĝoj).

Komence tiu teĥnikaro estis elpensita por provizi bildojn diverscele, kiel reklamoj, komputilludoj, kinfilmoj, artaĵoj kaj ŝercoj. La servo estas provizata de diversaj retejoj kaj ekfirmaoj. Tamen estas zorginda, ke ĝia uzado politkcele jam okazas.

Tiurilate ekzemple, je la lasta monato pasintjare Fejsbuko forigis ĉirkaŭ 900 paĝojn, grupojn kaj falsajn kontojn kiuj estis afiŝantaj enhavojn ligitajn al “EpochMediaGroup”, kiu estas grupo defendanta konservismajn kaŭzojn en Usono. Multaj mesaĝoj kun duba enhavo estis subtenanta la usonan prezidanton Donald Trump koncerne al la juĝafero pri ties elpostenigo. Fejsbuko sendis la materialon al sendependaj esploristoj por analizado kaj malkovris, ke parto de la forigitaj kontoj estis uzanta profilbildojn produktitaj per homfarita inteligenteco.