La monda loĝantaro malaltiĝos ekde 2064

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Laŭ rezulto de scienca studo aperigita lastmerkrede (la 15-an) sur la brita gazeto Lancet, en la jaro 2100 estos 23 landoj loĝataj de malpli ol duono de la nuna loĝantaro. La esploristoj taksas, ke la pinta monda loĝantaro okazos la en 2064 kun 9,73 miliardoj da homoj, kaj poste ĝi malaltiĝos al 8,78 miliardoj en 2100 – tio malsamas al la antaŭvido de 10,9 miliardoj por 2100 fare de UN en 2019.

En 2017 ni estis 7,64 miliardoj da loĝantoj en la tuta mondo. Tiurilate la ĉefa kialo laŭ tiu studo konsistas el la falanta naskindikaĵo: la mezuma nombro de infanoj de la virinoj, kiu estis en 2017 po 2,37 povos ne esti pli ol po 1,66 en 2100. La plej loĝataj landoj en 2100 laŭ antaŭvido: Hinda Unuio (1,09 miliardoj), Niĝerio (790 milionoj) kaj Ĉinlando (730 milionoj).

La mondo bezonus sep terglobojn se ĉiuj sekvus la G20-manĝokutimon


(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Se ĉiu terano manĝus bovaĵojn kaj laktaĵojn samkiel manĝas la loĝantaro de G20, oni bezonus ĝis ses kromajn terglobojn por nutri la mondon, laŭ la unua kompara studo pri karbondioksida ellaso kaŭzata de manĝokutimo. G20 estas la grupo de la 20 plej gravaj industriaj kaj sojlaj landoj, neformala kunigo el 19 ŝtatoj kaj la Eŭropa Unio.

La raporto “Diets for a better future” (Nutromanieroj por pli bona estonteco), fare de la NRO kun sidejo en Norvegolando nome “EAT” aperis hieraŭ (ĵaŭde, la 16-an) kaj indikas ekzemple, ke Brazilo, Germanlando, Argentino, Kanado kaj Usono estas inter tiuj landoj, kiuj ege superas la elteneblajn nivelojn pri karbondioksidaj ellasoj, ĉefe pro iliaj altaj konsumadoj de ruĝviando kaj laktaĵoj.

Nur Hinda Unio kaj Indonezio spertas nutromanierojn sufiĉe malaltaj je karbondioksida ellaso por efektivigi la celon de la pariza klimata interŝtata interkonsento (2015), por limigo de la tutmonda varmiĝo al 1,5 ºC super tiu de antaŭ la industria epoko. Tiurilate ruĝviando kaj laktaĵoj estas nutraĵoj inter tiaj malpli elteneblaj, kaj ili troviĝas inter tiuj tro konsumataj ĉe G20.

Kato kun grizonigra vizaĝo naskigis idon grizan kaj alian nigran

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
La virkato Narnia, kiu vivas en Anglolando, famiĝis en interreto pro tio, ke ĝi havas vizaĝon dukoloran – duongrizan kaj duonnigran. Posedante 250 mil ŝatantojn sur la sociretejo Instagramo, tie oni kundividas la novan vivetapon de la besto: ĝi patriĝis, kaj kurioze la idoj estas unu griza kaj unu nigra. Ili nomiĝas Prada kaj Phoenix.

Al la retejo Bored Panda la posedantino de la katoj Stephanie Jiminez asertis, ke okazigis genan teston por kontroki ĉu Narnia estas ĥimero, kun nea rezulto. La kato ŝategas ludi kun siaj idoj. La koloroj koncernantaj ilin konsistas el misteraĵo al la scienco.

La monda konkuro pri la k18-hACE2

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Laboratoriaj musoj abundas, tamen eĉ se ili rekte kontaktas la koronviruson Sars-Cov-2 la ebleco, ke ili malsaniĝu je kovimo estas malalta. Tial Jackson Laboratory, kiu estas organizaĵo pri vivkuracado kun sidejo en Usono, disvolvis la transgenan muson nome k18-hACE2, kiu estas inter tiaj malmultaj kapablantaj infektiĝi.

Tiu nova transgena muso gravas por la esplorado koncerne al kovimo, kaj Jackson Laboratory spertas “vicon” da mendoj el scientistoj de la tuta mondo. Cat Lutz, kiu estas direktorino de tiu laboratorio esperas malaperigi la nunan atendovicon provizante la mendintojn ĝis la fino de ĉi tiu monato.

Birdo ne flugas, ĝi ŝvebas

Ni ĉiuj scias, ke birdoj flugas. La ago flugi estas bati per flugiloj. Sed ne estas ĉiuj birdoj, kiuj tielmaniere flugas. La anda kondoro nur ŝvebas: ĝi batas per flugiloj nur 1% de la tempo.

Lastatempa studo observis andajn kondorojn en sia medio. La esploristoj estis kunlaboro inter la P-ro Emily Shepard de la Universitato de Swansea en Kimrio kaj D-ro Sergio Lambertucci en Argentino. La rezultoj estis publikigitaj en la revuo Proceedings of the National Academy of Sciences (PNAS Usono).

La tempo, kiam la anda kondoro pli flugifrapadas, estas dum ekflugo. Post tiam, ĝi ŝvebas sur termikoj uzante siajn grandajn etendajn flugilojn. Tra la studo, flugregistrilo fiksita sur unu birdo malkovris tion, ke la birdo senflugifrapade flugis 172 km for dum 5 horoj.

Enĝenieroj devas fari ege pli eltrovaĵoj por atingi tian efikecon en homaj aviadiloj.

fonto: BBC

Grandega simbolo sur tritikkampo allogas la atenton de scivolemuloj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
La apero de grandega simbolo sur tritika kampo allogas la atenton de scivolemuloj en la franca urbo Vimy. Multaj homoj veturis tiom da kilometroj por kontroli tiun signon.

Al la terkultivisto posedanto de tiu plantejo la vidindaĵo alportis perdon. Laŭ li ĉirkaŭ 300 kvadratmetroj da tritikareo estis detruita antaŭ kelkaj tagoj de la rikoltkomenco. Mistere oni ne scias kiun faris tiun simbolon en tiu kampo.

Kato postvivis al 12 minutoj ene de funkcianta lavmaŝino

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
En la aŭstralia urbo Mudjimba la hejma kato nome Oscar trapasis ĉirkaŭ 12 minutojn ene de funkcianta vestaĵlavmaŝino kaj postvivis – ĝi vundiĝis pro la varmakva lavciklo, tamen ĝi restis vivanta kaj eĉ trankvila, laŭ ĝia posedantino, Amanda Meredith.

Meredith estis aŭdinta strangan miaŭadon post ke ŝia edzo metis en la maŝinon litotukojn por lavado. La miaŭado persistis kaj ŝi konstatis, ke la kato troviĝis interne de la maŝino – ĝi havis la piedojn ĉe la vitro, kaj dum la turniĝa movado ĝi estis rigardanta Meredith-n, kiu priskribis tiun okazintaĵon kiel tragedia.

La besto, kiu estas de la birma raso, ricevis kuracilojn kiel kontraŭinflamojn kaj restis tutan tagon ĉe bestokuracisto antaŭ reveni hejmen, kie li dormadis dum sep tagoj.

Kliento donacis mil usonajn dolarojn kiel dankmono en restoracio

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
En la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo la laboristoj de la restoracio “The Starving Artist Restaurant” surpriziĝis pro trinkmono donacita de malavara kliento: mil usonaj dolaroj. Tiun donacon faris familio, kiu elspesis tie USD 43,18 je la 4-an ĉimonate, la festotago de la sendependeco de Usono. Krome ili lasis skribaĵon, kiu reliefigas la laboradon de la restoracia teamo dum la nuna sankrizo pri kovimo.

“Mi ŝokiĝis, kaj bezonis dufoje kontroli la aferon”, tion diris la laboristo de la restoracio Allyson Smith, intervjue al la televidkanalo NBC. Sur socia retejo la restoracio afiŝis: “Tiu ago de malavareco kaj boneco transpasas la vortojn. Ĝi (la dankmono) estis kundividita inter la tuta teamo. La noto alkroĉita al la ĉeko plorigis nin. Elkoran dankon!”.

74-jaraĝulo postvivis al falo el la 8-a etaĝo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hieraŭ vespere (vendrede, la 10-an) en Brazilo 74-jaraĝa viro postvivis post fali el la 8-a etaĝo de loĝeja konstruaĵo en la kvartalo Encruzilhada, de la marborda urbo Santos, subŝtato San-Paŭlo. La falo iomete mildiĝis pro tio, ke sur ternivelo la falinta maljunulo trafis kovrilon de plurmetila metakrilato, kiu detruiĝis.

Atestanto diris al la polico, ke antaŭ la falo li rimarkis la pensiulon staranta sur seĝo ĉe la vestolavejo de la apartamento. Post la akcidento oni venigis la krizajn servojn, kiuj trovis la viktimon svenintan – ili faris la unuajn kuracadojn surloke kaj kondukis la viron al malsanulejo, kie li daŭras prizorgata.

Nov-Jorko stampis la frapfrazon ‘Black Lives Matter’ antaŭ la Trump Tower

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Apoge al la kontraŭrasisma movado, hieraŭ (ĵaŭde, la 9-an) en Nov-Jorko sur la fama Kvina Avenuo estis skribita per grandegaj literoj la frapfrazon ‘Black Lives Matter’, antaŭ la Trump Tower, la sidejo de la nemoveblaĵa grupo de la usona prezidanto.

Kiam pasintmonate estis diskonigata la tiurilata plano de la urbestro Bill de Blasio, tiam Donad Trump akuzis la demokratiulojn pri “nigrigi” tiun luksan avenuon per “malaman simbolon”. La urbrestro reagis asertante, ke celas vidigi al la prezidanto “tri vortojn, kiuj li ne respektas”.

Volontuloj el malsamaj organizaĵoj farbis la frapfrazon rigardataj de kelkaj policistoj kaj multaj gazetistoj – fine la urbestro kaj la pastro Al Sharpton, kiu estas aktivulo pri civilaj rajtoj, partoprenis la aferon per kelka peniktuŝo.