Vivresumo sur botelo de Koka-kolao furoras en interreto

Ĉi-semajne reliefiĝis en sociaj retejoj okazintaĵo kies rolanto, la 17-jaraĝa brazila junulino Beztriz Carmona, trovis kreivan manieron por atentigi firmaon, kie ŝi revas dungiĝi. Ŝi estas studento baldaŭe diplomiĝinta.

Impresiita de ŝia iniciato, la tvitero-uzanto @richardao faris pepaĵon raportante ŝian faron, kiu konsistis je sendo, al la celata firmao, de botelo da Koka-kolao, kies surskribo tekstis jene: “Miloj da vivresumoj oni sendas rubujen, sed jen tiu, kiu satigos vian soifon”, krom ŝia glata sinprezento kaj celo.

Tiu pepaĵo spertis pli ol 50 mil reagojn. ReachLocalBrasil estas la firmao kiu ricevis tian nekutimaĵon fare de la juna kandidato al laborposteno. Temas pri merkatika agentejo, kiu pere de Fejsbuko reagis tiamaniere: “Hej, Beatriz, ni ricevis vian vivresumon, kiu ege furoris kun tiom da reagojn ĉe sociaj retejoj. Ni ricevas pli ol 4.000 vivresumojn monate. Ĉu iu dubas, ke la faro de Beatriz sukcesis atentigi nin? La intervjua dato jam estas difinita, kaj ni senpaciencas por konatiĝi kun vi”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Monero prokrastas aerflugon je pli ol kvin horoj

Iu aviadilo modelo Airbus A-380 de la flugkompanio China Southern malfrue deteriĝis, pro ĵetado de moneroj al unu el la motoroj, fare de maljunulino, kiu celis per tiu ago, bonŝancon por la vojaĝo.

Kelkaj pasaĝeroj rimarkis la maljunulino ĵetante la monerojn ekde la enira ŝtuparo de la aviadilo, kaj ili informis tion al la skipo, laŭ informis ĉi-merkrede (la 28-a de junio) la ĉinaj amaskomunikiloj.

Riparistoj faris revizion de la motoro, kie oni trovis unu moneron, kaj aliaj ok moneroj estis en apudaĵo. Tiu aerflugo inter la ĉinaj urboj Kantono kaj Ŝanhajo, kies tempodaŭro estas preskaŭ du horoj, deteriĝis kun prokrasto de pli ol kvin horoj.

Laŭ la pasaĝeroj, la maljunulino aspektas 80-jaraĝa kaj estis akompanata de edzo kaj aliaj familianoj.

En la lastaj jaroj multnombraj incidentoj okazis enaviadile fare de ĉinaj pasaĝeroj, kiel misuzo de danĝer-elirejo, atako al skipano, inter aliaj, kaj tio instigis la registaron starigi liston pri homoj malpermesataj en aerflugoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Piedpilkado – Mortis eks-arbitracianto kiu forsendis Pelé

 

Ĉi-lunde (la 26-a de junio) forpasis en Medeĝino (Kolombio) en la aĝo 84 jaroj Guillermo “Chato” Velásquez, kiu estis markita kiel la arbitracianto kiu montris ruĝan karton al la brazila piedpilkisto Pelé, kadre de amikeca futbalmaĉo inter la piedpilkada teamo Santos FC kaj la olimpika piedpilkada teamo de Kolombio.

Pelé (artistnomo de Edison Arantes do Nascimento) estas konsiderata unu el la plej elstaraj aŭ eĉ la plej elstara piedpilkisto en la tuta historio.

Tiu fakto okazis en Bogoto (Kolombio) je la 17-a de julio 1968, kie la plej fama 10-ĉemizulo Pelé estis tiam la plej elstara partoprenanto de la matĉo, en la stadiono El Campín. Al la brazila teamo, Kolombio proponis tian amikecan matĉon, kadre de pretiĝo de sia olimpika futbalteamo al Olimpiaj Ludoj okazonta en Meksiko samjare. Sed je la 42-a minuto de la unua duontempo Velásquez decidis montri ruĝan karton al Pelé, pro ties faŭlo je kontraŭa defendanto. (Sekve, laŭregule, Pelé tuj kaj sen anstataŭado forlasis la ludkampon kaj ne plu rajtus partopreni en la matĉo).

Sed pro tre furioza reago kontraŭ tiu forsendo de Pelé, kaj de la brazilaj ludistoj kaj de la loka spektantaro, la respondeculoj pri la maĉo, timigante baldaŭan tragedion, faris nekutiman decidon: la anstataŭo de la arbitracianto kaj la rekonduko de Pelé en la matĉo, sub la delirado de 60 mil spektantoj.

Rezulto de la matĉo: Olimpika Kolombia Nacia Futbalteamo (2) x (4) Santos FC.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La diskreta ducentjariĝo de la biciklo

 

Malmultaj homoj scias, ke biciklo estis elpensita antaŭ 200 jaroj. La franca amatora historiisto Claude Reynaud, kiu de 50 jaroj defendas la memoron de la biciklo, rezignacie asertas: “Oni celebras nenion, ĉar oni ne konas pri tio”.

Reynaud mastrumas sian propran muzeon en Domazan, proksime al Avinjono en suda Francujo, kie li arigas reliefajn erojn de la historio pri duradaĵoj, inklude motorcikloj, kaj li agnoskas, ke li ŝategas biciklojn. “Mi kapablus priparoli tiun temon dum horoj”, tion diras li, kiu verkis diversajn librojn pri la afero, kaj vendas ilin nur en sia kastelo-muzeo. “Temas pri vera pasio”.

Li klarigas, ke en la regiono de Mannheim (Germanujo) je la 12-a de junio 1817 “unuafoje iu viro estis kvazaŭ en rajda pozicio sur durada veturilo, kaj ekveturis”. Tiu estis Karl Drais. “Li eltrovis la ekvilibron sur du radoj. Same kiel ĉiuj geniaj elpensoj, tio ŝajnas facila afero, sed iu devus pensi pri tio unuafoje”, li diras.

“Komence la afero fiaskis, kaj oni primokis lin, sed la semon estis lanĉita”, rakontas la historiisto. La franca gazetaro nomis ĝin “draisine”. Sed en propra Francujo la historio de biciklo akceliĝis. Metante pedalojn en “draisine”, Pierre Michaux ŝanĝis ĝin al velocipedo kun pedaloj en la jaro 1866-a.

Aliaj etapoj de la evoluado de biciklo legeblas sur Vikipedio. (LIGILO)

Reynaud bedaŭras, ke li neniam posedos unuon de la originala draisine – “restas nur kvar tiaj, ĉe naciaj muzeoj, kies vendo ne eblas, pro tio mi neniam ekhavos unu el ili”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Leteroj de Einstein estos aŭkciitaj

cartas de einstein

Aro da 56 leteroj de Einstein estos aŭkciita de la firmao Christie’s, inter la 6-a kaj la 13-a de julio. Ili ampleksas 50-jaran periodon kaj pritraktas diversajn aferojn, kiuj inkludas intelektajn temojn, la studado de la relativeco, la apero de Hitler kaj intimecoj de la privata vivo.

La genia fizikisto Albert Einstein, kiu ellaboris la teorion de la relativeco, foje montras grandan humilecon, kaj ankaŭ humuran mem-malplivalorigon, farante ŝercojn pri si mem, krom emfazi sian elkoran amon pri sia laboro.

Li priskribis sian sciencan progreson kiel “proksimiĝo al dio”.

Einstein mortis en la aĝo 76 jaroj en la urbo Princeton (Nov-Ĵerzejo, Usono), kaj li akiris usonan civitanecon en 1940. Li rezignis pri la germana civitaneco en la jaro 1933-a, post la alveno de nazioj ĉe la povo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Registaro kaj virino pridisputas konstruaĵon kie Hitlero naskiĝis

 

Pasintjanuare Gerlinde Pommer-Angloher ekprocesis ĉe aŭstra konstitucia tribunalo celante nuligo de leĝo, kiu rajtigis al la ŝtato eksproprietigi 3-etaĝan domon ĉe la urbo Braunau, en landlimo inter Aŭstrujo kaj Germanujo. Ŝi estis la lastatempa proprulo de tiu konstruaĵo, kiu estis aĉetita de ŝiaj geavoj en la jaro 1913-a.

La eksproprietigo de tiu loko, kie naskiĝis Adolfo Hitlero, estas kontraŭkonstitucia, kaj tia ne estas la ununura maniero eviti la domon daŭri kiel vidindaĵo al novnazianoj, laŭ asertis ĉe la tribunalo ĉi-ĵaŭde (la 22-a de junio) la advokato de la virino.

“Daŭri kiel renkontiĝejo de neonazianoj post 70 jaroj de la fino de Dua Mondmilito estas fakto kiu tute ne rilatas al la eks-posedanto, S-rino Gerlinde Pommer-Angloher, kiu ĉiam havis neŭtralan sintenon je uzado de la domo”, tion diris la advokato Pommer-Angloher. Krome li diris, ke la solvo de tiu problemo koncernas al polico, aliaj sekurecaj fortoj kaj justico.

Laŭ la aŭstra registaro tia estis la ununura solvo por ĉesigi la disputon kun Pommer-Angloher, kiu estas emeritulo, ne havanta filojn kaj rifuzis antaŭajn proponojn fare de la ŝtato por aĉeto de la domo.

Ekde la jaro 1972-a la konstruaĵo estis luata al Ministerio pri Landinterno, sed en la lastaj jaroj pro tiu disputo ĝi estis neloĝata. Aŭstrujo planas reformi ĝin kaj starigi tie centron por tiuj kiuj spertas malfacilaĵojn je lernado. Tio ankaŭ estus provo por rompigi tie la ligon kun la hitlera ideologio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉevalo aŭkciita je BRL 7 milionoj mortis postmonate

cavalo

Mortis last-lunde vespere (la 19-a de junio), en la subŝtato Suda-Riogrando (Brazilo), la virĉevalo nomata “Equador de Santa Edwiges”, kiu nune staris inter la plej reliefigitaj reproduktantoj de la lando. Subite ĝi estis trafita de abdomena malkomfortaĵo, kies akriĝo mortigis ĝin, malgraŭ tio, ke ĝi estis zorgita de veterinara hospitalo ĉe la federala universitato de la urbo Pelotas-RS.

Tiu besto estis bredita de la faka bieno “Cabanha Santa Edwiges”, de la urbo São Lourenço do Sul-RS, kaj ĝi estis patro de diversaj idoj, kiuj estis premiitaj kadre de ĉeval-konkursoj.

Pasintmonate, je la 19-a de majo, grupo da 21 bredistoj kune aĉetis per aŭkcio tiun beston, kontraŭ entute 6,97 milionoj da realoj (tio estas pli ol du milionoj da usonaj dolaroj). Tiu ĉevalo, kiu estis el la brazila raso nomata “crioulo”, 11-jariĝus en la venonta oktobro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Urino liveros elektran energion ĉe muzikfestivalo

glastonbury

Ĉi-merkrede, la 21-a de junio, malfermiĝis la pordegoj de la sidejo de “Glasto”, kiu estas muzikfestivalo okazonta en la malgranda urbo Glastonbury (Somerset, Anglujo – Unuiĝinta Reĝlando). La prezentadoj okazos vendrede ĝis dimanĉe.

Komence de ĉi tiu somero ĉe norda hemisferio, ĉirkaŭ 175 mil homoj venos en “Worthy Farm” (Bieno Worthy), proksime de tiu urbo, kiu spertos plifortigon je sekureco, pro ofteco de terorismaj atakoj en tiu lando lastatempe.

Ĉi-jare estas ia teknologia novigo – Bieno Worthy havas dek inform-panelojn, kiu estos funkciigitaj de urino, danke al 40 kemiaj necesejoj ekzistantaj proksime de la scenejo “Pyramid Stage”. La urino iĝas elektran energion per teknologio disvolviĝinta de la universitato “West of England”. Tie estas ankaŭ dua areo “liveranta de urino”, kies energio celos ŝarĝadon de poŝtelefonoj, kaj ankaŭ lokan lumigon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La unua monero, kiu brilas en mallumo

kanada-monero

Kanado pretiĝas cirkuladon de monero tia, kia estas brilanta en mallumo. Temas pri la monero de 2 kanadaj dolaroj, kiu estas loke konata kiel “toonie”, kaj estis konceptita post desegna konkurso kun pli ol 10 mil aliĝintoj. Ĝi prezentas du remantajn homojn, kun polusa lumo fone, kaj estis projektita de la kuracisto Timothy Hsia.

Royal Canadian Mint, kiu estas la oficiala monfarejo de Kanado, ekfaras la cirkuladon de 3 milionoj da “toonie”, kadre de festado pri la 150-jariĝo de la lando.

Antaŭe, je la jaro 2012-a, tiu lando jam estis provinta lanĉi brilantan moneron, pere de tia de 25 cendoj, kiu prezentis dinosaŭran skeleton, sed ĝia cirkulado ne efektiviĝis – laŭ la kanada gazetaro estis produktitaj 25 mil ekzempleroj por kolektistoj, kiuj estis venditaj je po ĉirkaŭ 30 kanadaj dolaroj.

La proparolanto de la monfarejo, Alex Reeves, diris, ke la celo estas “montri iom da kanada novigo, kaj fiero pro la jubileo”. Krom Kanado, “Royal Canadian Mint” produktas monerojn al aliaj 75 landoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Urso mortigis adoleskanton dum montokurado

urso-alasca

Je la lasta semajnfino junulo estis mortigita de urso dum kurkonkurenco okazinta en Alasko, laŭ informoj fare de la lokaj aŭtoritatoj hieraŭ, la 19-a de junio.

Dimanĉe (la 18-a de junio) Patrick Cooper, de la urbo Anchorage (Alasko – Usono), estis partoprenanta en jara montokurado, kiu trapasas sovaĝetan regionon, kaj tiam li ektrovis la urson.

Laŭ informis Nathan Michell, de la polica departamento de Anchorage, la junulo sukcesis sendi tekstomesaĝon al iu familiano sia, raportante ke la urso estis persekutanta lin.

Diversaj sukuristoj kaj partoprenantoj de la kurado mobiliziĝis por trovi Cooper, sed la ĉeesto de la urso malhelpis ilin, ĝis kiam la besto vundite forfuĝis, pro pafo fare de kampogardisto.

La korpo de Cooper estis trovita ĉe ia duonarbara zono, je 450 metroj malproksime de la vojo de la kurado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.