Ŝarĝoŝipo movata de ventoenergio povos transporti 7 milojn da aŭtomobiloj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

En Svedlando kunlaborado inter la Reĝa Teĥnikscianca Instituto (svede: Kungliga Tekniska Högskolan – KTH) kaj la mara ekspertiza firmao nome SSPA, kun superrigardo de la ŝipdesegnistoj de la kompanio Wallenius Marine, disvolvis la ŝipon nome wPCC (mallongigo por Wind Powered Car Carrier), kiu estas ŝarĝoŝipo tute movata de ventoenergio.

La sektoro de elektraj veturiloj forte kreskis por finuzantoj en la lastaj jaroj, kaj dume en la negoca mondo ĝi ne faris grandajn saltojn, ĉefe ĉe la mara transporto. Elektrajn ŝipojn malhelpas la pezo de la pilaroj, kaj pro tio anstataŭ pilaro, wPCC moviĝas per “veloj”. Ĝi estas 200 metroj longa, 40 metroj larĝa, 100 metroj alta (nur la veloj altas po 80 metrojn). Ĝi posedas elektrajn motorojn nur por havene eniri kaj eliri.

La wPCC koncernas daŭripovecon – ĝi transportos ĝis 7 mil aŭtomobilojn elsendante ĝis 90% malpli da gasoj ol samgrandaj ŝarĝoŝipoj movataj de fosiliaj brulaĵoj. Ĝia nura malavantaĝo estas tiu, ke ĝi trapasas la Atlantikon en tempodaŭro da 12 tagoj, kontraŭ 7 tagoj de tiaj ordinaraj ŝipoj. Oni antaŭvidas ĝian ekfunkciadon en 2024.

Malantaŭ la fajroj en Amazonio, la tutmonda apetito por bovaĵo kaj brazila sojo

Ĉi skribaĵo baziĝas sur franca-lingva artikolo

Bova viando kaj GMO-sojofaboj, avide aĉetitaj tra la tuta mondo: jen la agrikulturaj agadoj, kiuj turmentas la Amazonon kaj, laŭ ĉiuj esploristoj, klarigas la drastan kreskon de incendioj.

“Ampleksa brutobredado estas la ĉefa faktoro de senarbarigo en Amazono. Iom pli ol 65% de la tero senarbarigita en Amazono estas nun okupata de paŝtejo”, klarigas Romulo Batista, esploristo ĉe Greenpeace.

Brazilo estas la plej granda monda eksportanto de bovaĵo. Ĝiaj bovaj eksportaĵoj atingis rekordan 1,64 milionon da tunoj en 2018 (fonto: Asocio de Viando-Eksportantaj Industrioj en Brazilo). La ĉefaj merkatoj estas Ĉinio, sekvata de Egiptio, kaj poste Eŭropa Unio.

Malantaŭ ĉi tiu unua rango, iom pli ol dudek jaroj de sensaciega kresko. Inter 1997 kaj 2016, ekzemple, la lando simple dekobligis siajn eksportaĵojn de bovaĵo (kaj en pezo kaj en valoro).

La merkato estas regata de tri mastodontoj: JBS, Minerva kaj Marfrig.

Eŭropa “dependeco”

Agrikulturaj agadoj okupas preskaŭ 6,5% de la senarbarigita areo.

Jam la plej granda monda eksportanto de sojfabo antaŭ Usono, Brazilo eksportis rekordon 83,6 milionoj da tunoj en 2018, 22,6% pli ol en 2017, laŭ la brazila Ministerio pri Ekonomio.

Ĉi tiu agado estas ĉefe klarigita per la apetito de Ĉinio, la unua kliento de brazilaj sojfaboj, ĉefe GMO: la komerca milito, kiu kontraŭstaras Pekinon kaj Vaŝingtonon dum preskaŭ jaro, kondukis la Mezan Imperion aĉeti pli en Brazilo por nutri siajn brutojn.

Brazilaj sojfabaj eksportaĵoj al Ĉinio saltis preskaŭ 30% en 2018.

Sojo estis unu el la ĉefaj kultivaĵoj kiuj manĝetas la Amazonan pluvarbaron. Sed de kiam moratorio ekvalidis en 2006, “malpli ol 2% de sojfaboj plantitaj en la Amazono devenas de areoj senarbarigitaj post 2008”, diras Batista.

Eŭropo ankaŭ estas kliento de brazilaj sojfaboj, kiuj estas uzataj ĉefe por brutara nutrado, laŭ Greenpeace. La NRO [neregistara organizaĵo] denuncis en junio 2019 eŭropan “dependecon” al ĉi tiuj sojfabaj eksportaĵoj el Sudameriko, uzataj precipe por kortobirda kaj porka industriaj bredadoj.

Ĉefa greno-rikolto en Brazilo, sojo spertis nekredeblan pliiĝon en la 1970aj jaroj, kun la migrado de produktantoj de la sudo al okcident-centra Brazilo, la disvolviĝo de novaj kultivaj teknikoj kaj la uzo de insekticidoj.

Konkurso premias fotojn pri bestoj en amuzaj situacioj

Ĉu vi scias, ke ekzistas konkurso pri fotoj de bestoj en amuzaj situacioj? Temas pri la premio “The Comedy Wildlife Photography Awards”, kiu ĵus anoncis la aron de finalistoj. Laŭ la organizantoj tiu premiado celas “plialtigi la konsciigon pri la klopodoj je konservado, per maniero envolva kaj pozitiva”.

La venkanto estos anoncata je la 22-a venontmonate per ceremonio, kiu devos okazi rete. Tiu venkonto gajnos metalan trofeon manfaritan en Tanzanio (Afriko), unusemajnan ekspedicion por du homoj al Kenjo (Afriko) kaj fotilon kun lensoj, de la marko Nikon.

Jen fotaro de la finalistaj konkursaĵoj: ligilo

WSL konfirmis, ke la brazilanino Maya Gabeira superis sian propran rekordon pri plej granda ondo rajdita de virino: 22,4m

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Preskaŭ sep monatoj post rajdi unu el la plej grandaj ondoj rajditaj ĉi-jare en Nazaré (Portugallando), Maya Gabeira havis hieraŭ (ĵaŭde, la 10-an) ian tiom atendatan konfirmon: la monda ligo de ondorajdado nome WSL (angla mallongigo pri World Surf League) anoncis, ke la brazilanino superis sian propran rekordon pri plej granda ondo jam rajdita de virino en la historio, kun atingita marko da 73,5 futoj (tio estas 22,4 metroj).

Tiun ondon ŝi rajdis je la 11-a de la 2-a monato 2020, superinte sian antaŭan markon da 68 futoj (20,72 metroj), kiu estis la unua virina rekordo pri plej granda ondo aprobita de Guinness-libro de rekordoj – ĝi estis rajdita en 2018 ankaŭ en la trankvila portugala vilaĝo nome Nazaré, kiu lastatempe iĝis la “Mekao” por ondorajdistoj de marondegoj.

Mistera ĉina kosmoŝipo revenis Teren

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ĉinlando anoncis per Tvitero, ke revenis Teren la “eksperimenta reuzebla aerveturilo”, kiu estis sendita al spaco pasintsemajne pere de la raketo Long March 2F. En la afiŝo la komunikorganoj de la regado de Xi Jinping klarigas, ke tiu misio koncernas “gravan antaŭeniron en la esplorado de reuzeblaj aerveturiloj” – la kosmoŝipo orbitis la Teron dum du tagoj.

Oni kredas, ke la afero kadriĝas en la ambicio de la lando rilate al raketoj kaj reuzeblaj kosmoŝipoj, kun efektiva kostoreduktiĝo de la venontaj kosmaj misioj.

Oni akuzas mafiestron, ke li mordis kaj englutis fingron de mallibereja gardisto

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Giuseppe Fanara, kiu estas malnova estro de la sicilia mafio kaj plenumas ĝismortan malliberigon, estis rolinta perfortan okazaĵon ĉe la malliberejo Rebibbia, en Romo, la itala regurbo. Tiu 60-jaraĝa viro malbone reagis al inspekto ĉe sia ĉelo, kaj perforte atakis sep gardistojn.

Laŭ la itala gazeto “Il Messaggero”, dum la bataleto Fanara mordis iun fingron de la dekstra mano de unu gardisto, antaŭ ataki la aliajn ses gardistojn uzante balailan tenilon kiel armilon kaj kriante, ke li “tranĉos al ili la gorĝojn kiel oni faras al porkoj”.

Pro tio, ke la pecofingro malaperis, la publika akuzisto konkludis, ke ĝi estis englutita. La afero okazis antaŭ preskaŭ tri monatoj, kaj Fanara estis translokigita al la altkvalita sekureco de Sassari, en Sardolando, kaj nun li respondecas novajn akuzojn, nome pligravigita agreso kaj rezisto al aŭtoritatoj.

Junulo vendas donacojn akiritajn ekde sia naskiĝo: 28 botelojn da viskio

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Matthew Robson estas 28-jaraĝa viro loĝanta en Trauton, sudokcidenta Anglolando, kaj li planas aĉeti sian unuan domon per mono el la anoncata vendo de 28 boteloj da viskio, kiuj lia patro lin donacis okaze de ĉiu naskiĝdatreveno. Tiu rakonto estis malkaŝata de BBC, kiu klarigas, ke la patro nome Pete Robson, naskiĝinta en Milnathort (Skotlando), elspezis ĉirkaŭ 5.600 eŭrojn pri tiuj 28 boteloj 18-jaraĝa tipo Single Malt de la marko Macallan. Nun tiu kolekto valoras pli ol 40 milojn da britaj pundoj (45 milojn da eŭroj).

“Ĉiujare mi ricevis tiajn botelojn kiel naskiĝtaga donaco. Estis stranga donaco, mi pensis, ĉar mi estis tro juna por ektrinki. Tamen kune venis instruoj por nepre malfermi ilin neniam. Mi sukcesis tiurilate, ili ĉiuj estas netuŝataj”, tion diris Matthew.

La unua viskio (distilita en 1974, enboteligita en 1992) estis aĉetita “por malsekigi la kapon de la infaneto”. “Tiam mi taksis interesa afero, se mi aĉetus botelon ĉiujare kaj li fine havus 18 botelojn da 18-jaraĝa viskio je lia 18-jariĝo”, tion diris Pete Robson klarigante, ke “tiuj ne estis la ununuraj donacoj al la filo”.

Oni komisiis la vendon de tiu kolekto al la viskimakleristo Mark Littler.

Post eksigo Djokovic pardonpetis: “Jen leciono por mia evoluo”

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La 33-jaraĝa serba tenisludisto Novak Đoković reagis sur la sociretejoj pri la okazintaĵo, kiu eksigis lin el la teniskonkurso “US Open” hieraŭ nokte (dimanĉe, la 6-an). Li, kiu estas la numero 1 sur la ATP-listo (Asocio de Tenisaj Profesiuloj), pilkofrapis la arbitraciistinon de lineo, reaginte al la sia malvenko kontraŭ la hispana Pablo Carreño Busta, kiu sukcese revenigis la pilkon kadre de la unua interbato de la ludo en okonfinalo de la turniro de Grand Slam.

“Ĉi-okazintaĵo malfeĉigis kaj malplenigis min. Mi kontrolis ĉe la organizantoj la situacio de la arbitraciistino, kiu bonfartas, danke al dio. Mi ege bedaŭras, ke mi kaŭzis tiom da streĉo. Tiom nevole. Tiom erare. Mi ne konigas ŝian nomon por respekto al ŝia privateco. Pri la eksigo, mi bezonas interniĝi kaj pripensi mian elreviĝon kaj profiti je tio kiel leciono por mia evoluo profesia kaj homa. Mi pardonpetas al Us Open-turniro kaj al ĉiuj membroj, pro mia konduto. Mi dankegas miajn teamon kaj familion, ke ĉiam ili konsistas el mia subteno, kaj miajn ŝatantojn, kiuj ĉiam ĉeestas. Dankon, kaj mi bedaŭras”, tion li skribis sur Instagramo.

La apogpunkto

“Donu al mi apogpunkton kaj mi suprenlevos la teron” Arkimedo.

Ekde la komenco de civilizo, militoj, konkeroj kaj la stabileco de la teritorioj estis markitaj de teĥnologia progreso, kiuj malestimis ĉi tiujn progresojn estis kondamnita esti subigita.

La grekoj en Konstantinopolo forpuŝis la atakojn de la islamanoj danke al la teĥnologio de la greka fajro, kiam la hungara Orbano ofertis al ili la teĥnologio de potenca kanono kaj estis malakceptita de Konstantino la 11-a. Li kondamnis sian imperion ĉar ĉi tiu  teĥnologio alvenis al la manoj de la sultano Mehmed 2-a, kiu fine detruis la muregojn kaj konkeris la urbon.

“Problème générale de la stabilité du mouvement” (1892) estas la nomo de grava scienca eldonaĵo verkita de Aleksandr Lyapunov, rusa sciencisto, kiu, kiel multaj el tiuj, kiuj volis konigi sian verkon, devis fari tion en la lingva franka de la momento, la franca.

Ĉi tio estas spegulbildo pri unu el la randoj de lingva imperiismo, la kontrolo pri scienca disvolviĝo, la manipulado necesa por centri intelektan produktadon ĉirkaŭ la potenca centro de la momento, kaj ĝi funkcias tre bone, kiel malvirta cirklo, per lingva altrudo kreas alloganton, sciencistoj kaj intelektuloj ĝenerale volas publikigi ne nur en la lingvo sed en la reganta lando, eble loĝas tie, laboras en unu el ĝiaj universitatoj, kaj forlasas siajn proprajn landojn kaj kulturojn por povi iĝi de renomo. Provu ŝanĝi tion ĉar la neŭtraleco estas multe pli granda minaco ol imagas la naivaj noblaj mensoj de esperantistoj.

Kiam Persujo proponis al la Ligo de Nacioj post la unua mondmilito la uzon de Esperanto kiel internacian lingvon, la francoj reprezentitaj de Gabriel Hanotaux kaj Léon Bérard mokis kaj vetois la proponon: “la mondo jam havas universalan lingvon, la francan “La viro, kiu parolis tiujn vortojn, diris ilin, kiel li poste konfesos, sekvante ordonojn, la ekskuzon per kiu estis faritaj la plej grandaj abomenaĵoj en la historio. Ĉi tiu viro pensis, ke li faras la malpuran laboron, kiun lia lando ordonis al li fari, sed se ni pensas pri kiom longe la francoj konservis ĉi tiun privilegian statuson, ni povus pensi, ke ili efektive faras la malpuran laboron de Usono, lando, kiun Francio helpis krei por ĝeni la anglojn, en sufiĉe naiva nobla sinteno.

En 1906 fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistaj Sciencistoj kun la subteno de J.J. Thomson, Nobel-premiita sciencisto pri fiziko pro la malkovro de la elektrono kaj instruisto de Böhr, Rutherford, Oppenhaimer, mi aŭdacas, ke li estas la avo de la nuklea epoko. Ĉi tiu organizo skribis leteron al Albert Einstein en Esperanto en 1927 por inviti lin, mi ne scias, ĉu ĝi havis respondon aŭ eĉ se li legis ĝin, sed li konservis ĝin, ĉar ĝi estas en unu el liaj arkivoj ĉe la Jerusalema Universitato, estas du kuriozaj aferoj pri la letero. La unua estas, ke Einstein skribis 2 jarojn poste en 1929 leteron germane donante sian subtenon al Esperanto kaj la dua estas, ke la letero de 1927 estis skribita de Krakovo, kia minaco povus esti pli timinda por imperiismo ol malcentralizado? La fakto, ke tiu letero ne estis el Berlino, el Parizo, el Londono, signifis, ke ekzistas danĝero perdi kontrolon pri tio, kio eble estis la plej grava informo en la historio de la homaro kaj tio ne povus esti permesita.

La nazioj kaj stalinisma Rusio provis detrui Esperanton per materiala detruado de siaj parolantoj, Usono kun sia kaŭra imperiismo provis aliajn aferojn, ekzemple krei propagandon kiel “la lingvo de la agresanto”, kiu inkluzivis filmetojn de armeo minacanta kaj pridemandante en Esperanto kaj svingante Esperantan flagon, aŭ la subtenon, unue en Anglujo kaj poste en Usono de la interlingva lingvo, vera fiasko, sed kiu kreas la ĉiam utilan iluzion pri libereco.

Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire, do la Eŭropa Konsilio por Nuklea Esploro, estas kurioze vidi, ke io kreita post la dua mondmilito ne havas nomon kaj akronimon en la angla, kvankam fakte ĝi estas nek konsilia, nek eŭropa, nek ĝi estas por nuklea esplorado, en strikta senso.

Tie Usono ne kontribuas monon, sed se ĝi profitas la eŭropan malavarecon por trejni siajn proprajn profesiulojn, rabadon laŭ la plej bona Hollywooda stilo de la 50-aj kaj 60-aj jaroj, vi scias kun Sofia Loren parolanta en la angla. En tiu loko estis konceptita ideo, ke sen esti nuklea havis tutmondan atingon, revoluciante nian manieron komuniki kaj kreante merkatan valoron ĝis superado de la petroleaj kaj aŭtomobilaj kompanioj, la tutmonda reto, proponita de la brito Tim Berners-Lee kun la klopodoj de la belgo Robert Cailliau, kiu rekomendis lin renomi la projekton, reorganizi la proponon kaj montris al li kiel moviĝi ene de la burokratio (sciencistoj ankoraŭ ne inventis ion por forigi ĝin) por ke lia projekto realiĝu, sed kial tia invento havas tiel teruran nomon? En la angla, laŭ Douglas Adams, ĵurnalisto de The Independent WWW, ĝi estas la plej longa tri-litera akronimo elparolebla, kaj ĝi estas “la sola afero, kiun mi scias, kies mallongigita formo daŭras trioble pli longe ol ĝia plilongigita formo,” nu, ili devis meti nomo en la angla, vi scias, ke ĝi estu akceptita kiel nuntempaj filmoj. Persone mi tre ŝatas TTT Tut Tera Teksaĵo, estas pli facile diri T, T, T ol W, W, W kaj en ĉiuj lingvoj T estas T, sed hej, kion vi povas fari?

Kaj kio venas?

Nu, neniu scias, sed scio pri la pasinteco permesas al ni supozi iujn aferojn, same kiel Francio generis Usonon, dum la mandato de Richard Nixon, Usono generis la modernan ĉinan ŝtaton, tiu stranga miksaĵo de komunismo kaj sovaĝa kapitalismo, kiu prosperas al Okcidenta konsumismo kaj la ambicio de entreprenistoj, kiuj donas sian scion, ĉar ili pensas, ke la grava afero estas posedi markon.

Mandarena ĉina estos la lingvo de la estonteco, mi ne scias, sed mi ne kredas, ĝia grandega lingva distanco de hindeŭropa kaj subesta rasismo en la okcidenta pensmaniero certe rifuzos tiun eblecon, sed Ĉinio povus ludi la neŭtralan karton kaj proponi la Esperanto de reganta sed akordiga pozicio.

Kaj eble tiam, multe pli for ol Zamenhof povus imagi, staros apogpunkto, de kiu estos utiligita estonta scienca produktaĵo kaj la maniero kiel la mondo moviĝas.

Bonvolu pardoni mian nedenaskan Esperanton 😉

Oni starigis novan rekordon pri restado ene de skatolo plena je glacio

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Hieraŭ (sabate, la 5-an) ĉe la ĉefa placo de la aŭstra urbo Melk la 42-jaraĝa aŭstro Josef Koeberl starigis novan mondan rekordon, starante ene de skatolo plena je glacikuboj dum tempodaŭro da du horoj, 30 minutoj kaj 57 sekundoj.

Surhavante nur bankalsonon, restante kovrata ĝis la ŝultroj per glacio ene de travidebla skatolo, kun la brakoj krucitaj ĉe la brusto, li superis la antaŭan rekordon pri tutkorpa glacia tuŝado atingita pasintjare da du horoj, ok minutoj kaj 47 sekundoj.

Fininte la taskon, Koeberl diris al la gazetistoj: “Jen tre bona sensacio, super ĉio tiu de la suno – varmo bonas”, kaj “Mi memstare suksecos surmeti ŝtrumpetojn. Kiu afero unue varmigendas, tiu estas la piedoj”.