La Ejnŝtejno de la 21-a jarcento

“Mi estas nur studento. Mi multo lernendas. Mi ne meritas tiun atenton”. Tiamaniere la 24-jaraĝa fizikisto diplimiĝinta en MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio) Sabrina Gonzalez Pasterski, priskribas sin sur sia retejo “physicsgirl.com”, kiu estas ŝia unura cifereca ĉeesto, krom jutubkanalo. La usona junulino kun kuba deveno nuntempe kursas doktoriĝon pri fiziko en Harvard-Universitato, kaj ŝi elstariĝas ĉe la akademia komunumo, kie multoj pritaksas ŝin kvazŭ “eble la nova Ejnŝtejno”.

Kiam ŝi estis nur 22-jaraĝa, tiam la periodaĵo “Forbes Magazine” enlistigis ŝin ĉe “Forbes 30 Under 30”, kiu listigas junulojn kun aĝo malpli ol 30 jaroj, kiuj reliefas laŭ diverskampoj kiel entreprenado, teĥnikaro, amaskomunikilo kaj scienco.

Esploroj de la junulino jam estis cititaj eĉ de la fama brita fizikisto Stephen Hawking.

Daŭrigante ĉe akademia medio Sabrina jam konscias, ke la labormerkato jam malfermiĝas al ŝi. Jeff Bezos, kiu estas fondinto de la firmao “Amazon” kaj de la kosmonaŭta firmao “Blue Origin” diris, ke estas laborposteno atendante ŝin.

Ĉe Harvard-Universitato ŝi havas stipendion por disvolviĝo de esploroj, kaj permeso de sia instruisto por elekti siajn studaĵojn kaj metodojn. Sendependeco kaj memregeco allogas ŝin. “Estas tre bone havi stipendion por prizorgi nur cerbumadon. Mi havas multon por cerburmi”, tion Sabrina asertis.

Jen kelkaj konkeroj de Sabrina:
9-jaraĝa – kapablo je riparado kaj pilotado de aviadilo
14-jaraĝa – konstruo de propra aviadilo
16-jaraĝa – eniro en MIT, kie ŝi diplomiĝis per maximuma poentaro
24-jarĝa – diplomiĝanta en Harvard, kaj citita de Stephen Hawking


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Eldono por 2018 de la libro de rekordoj enlistigas 12-centimetrajn okulharojn

Virino loĝanta en la urbo Ĉangĝoŭo, de la provinco Ĝjangsuo en Ĉinlando havas sian nomon enlistigita de Guinness-Libro de Rekordoj en ties juŝa eldono por la jaro 2018, ĉar ŝi posedas impresajn okulharojn kun longeco da 12,4 centimetroj.

Ŝi nomiĝas You Jianxia, kaj raportis al la teamo de Guinness, ke ŝi rimarkis la kreskadon de siaj okulharoj en la jaro 2013-a, dum 18-monata restado ĉe naturo en ripozejo.

Laŭ vikipedio okulharoj estas la haroj kiuj kreskas en vicoj sur la palpebroj. Ili estas tre palpsensemaj, relative dikaj, rigidaj haroj kiuj en unuopa vico kreskas sur la supra kaj la malsupra palpebro; tiuj de la supra palpebro estas tamen rimarkinde pli longaj kaj dikaj. La funkcio de okulharoj estas por teni polverojn ekster la okulo; kiam ili estas tuŝataj eĉ de la plej malgranda objekto, la okulo reflekse fermiĝas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Milionula virino malaperinta estis trovita vivante kiel senhejmulo

Lastlunde (la 18-an de septembro) milionula virino, kiu estis konsiderata malaperinta antaŭ du jaroj, estis trovita vivante kiel senhejmulo ĉe placo de la urbo Milano (Itallando). Ŝi estas irandevena brito, 50-jaraĝa, studis en Kembriĝo, scipovas kvar lingvojn kaj nomiĝas Ariane Fuk.

Laŭ la itala gazeto “Corriere della Sera”, Ariane malaperis januare 2016. Malglate ŝi rilatiĝadis kun familio, kiu nur post monatoj notis ŝian foreston, ĉar ŝi kutime estis vojaĝanta dum semajnoj sen kontakti parencojn.

Post malsukceso de la brita polico je serĉado de la virino, ties fratino – Laila – kontraktis italan firmaon por detektivi la aferon, kaj havante nur unu foton de Ariane, ĝi sukcesis trafi ŝin post pli ol ses monatoj da enketado.

Ariane estus suferinta pri mensperturboj ekde la aĝo 20 jaroj, kaj estis prizorgata de la gepatroj ĝis ties mortoj antaŭ kvin jaroj, laŭ la britaj amaskomunikiloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Estigis polemikon aljuĝo de nonpuno al virino kiu urinis publike

Okazintaĵo pri nederlanda virino, kiu akiris monpunon da 90 eŭroj pro urini en paŝvojo urbocentre de Amsterdamo (Nederlando) kaŭzis debaton pri seksismo en tiu lando.

En la ĉefurbo de Nederlando, kun iom pli da 800 mil loĝantoj, ekzistas 35 pisejoj, kontraŭ tri necesujoj por virinoj.

La 23-jaraĝa virino Geerte Piening en la jaro 2015-a, post nokta drinkado ĉe la malkvieta placo Leidseplein, estis trovita de tri policanoj urinante en la urbocentro. Ŝi decidis tion fari ĉar la publika necesujo estis fora je kilometroj, la komerco jam estis fermita, la strato estis kvieta kaj tiam amikoj atentaj estis helpante ŝin. Sed policistoj aperis …

Piening insistis, ke ŝi uzis la paŝvojon kiel la lasta rimedo, kaj reliefigis la pli favorajn kondiĉojn de aliaj eŭropaj ĉefurboj tiurilate. La vira juĝisto diris al ŝi, ke anstataŭ urini publike, ŝi devus esti uzinta la urinejon por viroj.

En sociaj retejoj kelkaj virinoj reagis al tiu konsilo de la juĝisto, kaj fejsbukgrupo estiĝis por instigi la virinojn partopreni proteston venontvendrede (la 22-an de septembro), por provi la sugeston pri uzo de la viraj urinejoj. Pli ol 5.000 homoj jam esprimis emon partopreni la aferon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Forpasis la virino, kiu ĝis tiam estis la plej aĝa homo tutmonde

Vendrede la 15-an de septembro, je la horo 14:30, mortis en la medicina centro Fairview (urbo Montego Bay – Jamajko) la plej aĝa homo de la mondo, nome la jamajka virino Violet Brown, laŭ la gazeto “Jamaica Observer”.

Violet naskiĝis je la 10-a de marto 1900, kaj aprile 2017 ŝi iĝis la plej aĝa persono pro la morto de la itala virino Emma Morano. Ekde nun la japana virino Nabi Tajima, kiu ankaŭ estas 117-jaraĝa, posedas la titolon pri plej aĝa homo sur terglobo.

La jamajka ĉefministro, Andrew Holness, per tvitero konfirmis tiun novaĵon, kaj kondolencis: “Nia persono plej aĝa tutmonde, sinjorino Violet Mosse-Brown, mortis. Ŝi estis 117-jaraĝa. Restu pace, sinjorino Mosse-Brown”.

Elizabeth Riley kaj John Mosse estis la gepatro de Brown, kaj ambaŭ mortis je sama aĝo – 96 jaroj. Violet kaj sia edzo estis terkulturistoj, vendante siajn produktadojn de sukerkano al la sukera bieno Long Pond, en la paroĥo Trelawny.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Unuafoje virino rolis kiel arbitracianto en grava eŭropa piedpilkada turniro

La 38-jaraĝa germana policisto “Bibiana Steinhaus” iĝis dimanĉe (la 10-an de septembro) la unua virino arbitraciinta ludon pri piedpilkado de grava eŭropa turniro. Tiam ŝi arbitraciis la renkonton inter la teamoj “Hertha Berlim” kaj “Werder Brmen”, kun egalrezulto je 1×1.

Post dek jaroj da arbitriciado en la dua kategorio de la germana piedpilkado, kaj ankaŭ pro ĝia agado en la plej gravaj ludoj de la virina piedpilkado, ŝi estis invitita ĉi-jare partopreni la grupon da 24 arbitraciantoj de la germana ligo “Bundesliga”.

Iam Bibiana provis ludi kiel defendanto en piedpilkado, sed ŝi fiaskis, kaj pro tio ŝi iĝis policisto. Ŝi estas filino de eks-arbitracianto, ŝia edzo estas policisto, kaj ankaŭ li estas eks-arbitracianto.

“Neniam mi celis elstariĝon kiel ekzemplo pri virina emancipo, sed lertan arbitraciadon. Tio gravas al mi”, tion asertas Bibiana.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Marina Ruy Barbosa festis la tagon de la ruĝharuloj

Jaŭde, la 7-an de septembro, la brazila aktorino Marina Ruy Barbosa festis la tagon de la ruĝharuloj (nederlande “Roodharigendag”), kaj ŝi memorigis, ke la “gingers” konsistas el nur 2% de la monda loĝantaro. “Ni malmultas. Ni havu feliĉan tagon!”, tion ŝi skribis sur sia paĝo ĉe Instagramo.

Tiu okazintaĵo oni ekfestis en jaro 2005-a, ĉe la nederlanda urbo “Breda”, kiam la artisto Bart Rouwenhorst arigis ruĝharulojn cele al ties fotado.

Ankaŭ ĵaŭde Marina konigis la kovrilon de sia libro nomata “Inspirações– Uma Seleção Afetiva de Reflexões e Poemas” (Inspiroj – Elvoka Elektaro da Pripensoj kaj Poemoj). Venontdimanĉe, la 10-an de septembro, ekde la 18-a horo, ŝi ĉeestos en la 18-a Internacia Dujara Libro-Prezentado de Rio-de-Ĵanejro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Fraŭlino Unuiĝinta Reĝlando rezignos la kronon

Pro peto pri maldikiĝo, Zoiey Smale (28-jaraĝa), kiu estas la nuna Fraŭlino Unuiĝinta Reĝlando, anoncis, ke ŝi redonos la kronon. Ŝi estis pretiĝanta por partopreni internacian konkurson, sed decidis rezigni la industrion de beleco.

Pasintsemajne per Fejsbuko ŝi raportis pri la afero ĉe la organizantoj: “Post oni petis al mi por maldikiĝi, mi eksiĝis. Kelkaj el vi povas taksi tion kiel malkuraĝo, sed laŭ mi ne decas, ke mia vizaĝo estu kunkuranto je konkurso, kiu mi ne kredas. Mi redonos la kronon, kaj mi deziras bonŝancon al la nova posedanto”, tion ŝi skribis.

“Mi amas min, kaj pro neniu mi ŝanĝiĝos. Mia korpo tenas min de pli ol 20 jaroj, kaj ĝi ebligis al mi karieron pri kiu mi fieras, ĝi donis al mi infanon, kaj plejgrave el ĉio: mia korpo neniam rezignis pri mi”.

Smale asertis, ke ŝi restis ĉe la industrio pri beleco-konkurso dum 10 jaroj, kaj miras, ke ankoraŭ ekzistas konkursoj direktataj nur al junulinoj, kiuj survestas 36.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Protestoj per statuoj en Sud-Koreujo kolerigas Japanujon

En la lastaj tagoj ĉe busoj de kelkaj itineroj de la sud-korea ĉefurbo Seulo aperis nekutimaj pasaĝeroj – realgrandaj statuoj de senŝuaj virinoj, kiuj surhavas tradiciajn vestojn de la lando, kaj havas la manojn ripozantajn surkrure, kvazaŭ atendante venontajn ordonojn.

Tiuj statuoj aludas al la tielnomataj “konsolvirinoj”, kiuj estis la 200 mil koreaj virinoj uzataj de la japana imperio dum okupado de la korea duoninsulo, kadre de la Dua Mondmilito, por labori kiel seksaj rilatantoj kun soldatoj.

Protestoj tiurilate jam okazis en 1992, 2011 kaj januare-2017, sed Japanujo konsideras la aferon diplomatie solvita, pro la traktato subskribita de la landoj en 2015, kiu konsistis el formala japana pardonpeto kaj donaco je preskaŭ 10 milionoj da usonaj dolaroj al fonduso kiu helpas familianojn de la viktimoj trafitaj de tiu militkrimo.

“Ni maltrankviliĝas je tiuj malhelpoj kontraŭ la strebo por konservado de bonaj rilatoj inter Sud-Koreujo kaj Japanujo”, tion diris la japana proparolanto Yoshihide Suga, laŭ la gazeto “The Korea Times”.

Tamen flanke de la sudkoreanoj, la tempo de forgeso pri tiu afero ankoraŭ restas malproksime. Laŭ opinisondado fare de la usona firmao Gallup kaj diskonigita de la gazeto “The Japan Times”, 70% de la sud-korea loĝantaro konsideras, ke la traktado estis malbona, kaj ĝi devus esti denove pritraktata.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Restoracio rezignis pri sia afiŝo kun tabelo de rabatoj laŭ grando de mamoj

Ĉina restoracio estis vigle trafita de kritikoj post starigi kampanjon, kiu donis rabatojn al virinoj laŭ grando de ties mamoj. La afiŝoj enhavis vicon da virinoj surhavantaj subvestojn, tabelon da rabatoj, kaj la frazon “La tuta urbo serĉas mamojn”.

Post rimarki la anoncon de la restoracio “Trendy Shrimp”, en butikumcentro de la urbo Hangĝoŭo (Ĉinujo), la lokaj loĝantoj registris formalan plendon ĉe la municipa konsilio.

Laŭ la reklamacio, la afero estas aĉa kaj diskriminacia kontraŭ virinoj. La afiŝoj, kiuj aperis je la 1-a de aŭgusto, jam estis forigitaj, tamen la estro de la restoracio, s-ro Lan Shenggang, defendis tiun vendadostrategion de la firmao, asertante ke la nombro da klientoj plialtiĝis, kaj “multaj junulinoj fiere partoprenis ĝin”.

La estro informis, ke nur inaj funkciuloj kontrolis la grandon de la mamzonoj de la klientoj, cele eviti embarasiĝojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.