La fotokonkurso “Vikio Amas Monumentojn”

“Vikio Amas Monumentojn” (angle “Wiki Loves Monuments” – WLM) estas jara fotokonkurso okazigata dum la 9-a monato, kaj ĝi estas aranĝita de membroj de Vikimedio tra la mondo. La partoprenantoj de la konkurso fotas la monumentojn kaj la historiajn lokojn el siaj regionoj, kaj post alŝutas ilin al Vikimedia Komunejo.

Tiu konkurso celas videbligi la aron pri konstruheredaĵo de la landoj partoprenantaj, instigante la homojn fote registri ilin kaj publikigi la bildojn kiel liberaj verkoj, kaj tiamaniere ili povos esti uzataj ne nur en Vikipedio, sed ankaŭ ĉie, kaj de ĉiuj.

La unua konkurso “Vikio Amas Monumentojn” okazis en 2010 en Nederlando. En la sekva jaro ĝi etendiĝis al aliaj Eŭropaj landoj, kaj estis konsiderata de “Guinness-Libro de Rekordoj” kiel la plej granda fotokonkurso de la mondo. En 2012 la konkurso havis 35 landojn, ĉi-foje jam kun partopreno de ekstereŭropaj landoj.

El Brazilo konkursaĵoj unuafoje partoprenis en 2015, kaj ĉi-monate okazas “Vikio Amas Monumentojn / Brazilo 2018“.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La media defio de Haĝo – tiu grandega religia evento en Sauda Arablando

Laŭ Vikipedio, Haĝo estas unu el la tiel nomataj kvin pilieroj de islamo por sunaistoj sed ankaŭ unu el la ĉefaj principoj de la kredo por ŝijaistoj. Ĝi estas pilgrimado al Mekko, kiun ĉiu islamano devas fari almenaŭ unufoje en la vivo, se iel ajn eblas, kongrue kun fizikaj kaj materialaj rimedoj. Haĝo okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la islama kalendaro.

Mohammed al-Saati, la estro pri sanfavorigo de la urbo Mekko asertas, ke pli ol 42 mil tunojn da rubaĵo estiĝas dum la jara islama pilgrimado.

Ĉi-jare Haĝo komencis lastdimanĉe (la 19-an) kaj finis hieraŭ (la 24-an), kaj ĝi venigis al okcidento de Sauda Arablando preskaŭ 2,4 milionojn da islamanoj el la tuta mondo, laŭ oficialaj informoj.

Pli ol 13 mil agentoj kaj kunordigantoj estis postulitaj por la servoj de purigado dum la pilgrimada periodo, kiam la varmomezuriloj tiam estis indikantaj varman veteron, kun temperaturoj ĝis 44 gradoj celsiaj.

Sauda Arablando antaŭvidas, ke en 2030 ĉirkaŭ 30 milionoj da pilgrimantoj vizitos la landon dum la tuta jaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ponto 1400 metroj alta iĝas vidindaĵo

Interesa ponto 150 metroj longa, 1400 metroj alta, kaj apogata de du grandegaj “manoj” iĝis unu el la ĉefaj vidindaĵoj en Vjetnamlando. La “Ora Ponto” (“Cau Vang” per vjetnama lingvo) ebligas belan panoramon pri la arbaroj de “Ba Na”, proksime de Danango, centre de la lando.

La turisma urbo “Ba Na” estas 20 kilometroj for de Danango, kaj ĝi estis fondita de francaj koloniistoj en 1919. Post cent jaroj tiu loko iĝis alloga regiono en Vjetnamlando. Por plaĉi al vizitantoj la registaro konstruis tie diverskilometran kablovojon, kaj rekreis francan mezepokan vilaĝon kun kastelo kaj katedralo, krom vaskan muzeon kun skulptaĵoj de steluloj kiel Lady Gaga kaj Michael Jordan, inter aliaj.

Tiu komunisma lando strebas allogi fremdajn vizitantojn celante iĝi nepra turisma celo en sudorienta Azio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Moskva vidindaĵo – la sekreta sovetunia bunkro de la tempo pri Malvarma Milito

Laŭpete de la soveta diktatoro Josif Stalin granda subtera fortikaĵo estis konstruita 65 metroj sub la grunda nivelo de la moskva urbocentro.

Tiu ejo estis konstruata por protektado de sovetaj gvidantoj okaze de atommilito kontraŭ Usono, kaj ĝia proksimeco kun Moskva Kremlo – la ampleksa fortikaĵo, kiu enhavas la loĝejon de la ŝtatprezidanto – celis faciligi la translokiĝon de sovetaj gvidantoj al tiu rifuĝejo por daŭrigo de la landa estrado el sekura loko.

Oni povas turisme viziti tiun vidindaĵon kontraŭ pago da 2.200 rusaj rubloj – la enirejo situas en diskreta strato proksime de la subtera fervoja stacio Taganskaja.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Rekordo de vizitoj en muzeo rilatas al tiu amasego da grasaĵo obstrukciinta la londonan kloakon

Ekde la 2-a monato 2018 peco da solida grasaĵo estas ekspoziciata en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) ĉe faka muzeo pri la historio de tiu urbo. Laŭplane ĝia ekspoziciado finiĝus ĉi-semajne, sed la kuratoro Vyki Sparkes diris, ke ŝi surpriziĝis pro tiom da intereso, ke tiu objekto kaŭzis al la plubliko kaj pro plialtigo de la nombro de vizitantoj.

La grandega peco da grasaĵo – oni eknomis ĝin kiel “monstra glacimonto” – estis obstrukciinta la kloaksistemon de la londona kvartalo Whitechape (tiu de la supozaj atakoj de “Ĵakvo la Buĉisto” en la 19-a jarcento).

Kiam tiu blokego estis trovita pasintjare, tiam ĝi estis 130 tunoj peza kaj 250 metroj longa, kaj ĝia peco estas ekspoziciata alude al ekzemploj de la defioj spertantaj de la urbo kadre de mastrumado pri ruboproduktado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La plantaĵo plantita de Trump kaj Macron ĉe Blanka Domo ne plu estas surĝardene

Pasintmonate je la 23-a tago la ŝtatprezidantoj Donald Trump (usona) kaj Emmanuel Macron (franca) kune plantis arbon en la ĝardeno de “Blanka Domo” – la oficiala loĝejo de la prezidanto de Usono – sed ĝi ne plu restas tie. Tiu “malapero” iĝis mistera, ĝis alveno de klarigo fare de la koncernaj landoj: la plantaĵo estis sendita al kvaranteno.

Tiu plantitaĵo estas donaco de Macron al Trump okaze de oficiala ŝtatestra vizito. La arbo originas el norda franca regiono, kie en 1918 okazis batalo kadre de la unua mondmilito, kaj tiam 2 mil usonaj soldatoj mortis tie.

Laŭ la novaĵagentejo Reuters tiu kvaranteno celas analizi eblecon pri parazitminaco al la kreskaĵoj de la ĝardeno. “Vere estis gentileco fare de la prezidanto Trump al Franclando, ke li plantis la arbon okaze de la vizito de la (franca) prezidanto”, tion diris iu aŭtoritatulo de la laborĉambro de Macron.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La statuo pri knabino antaŭ la virbovo de “Wall Street” estos translokita

Tiu statuo pri staranta knabino – instalita antaŭ jaro vidalvide al la fama virbovo de Wall Street – estos translokita al fina ejo ĉi-jare. Nomata “Sentima knabino”, la bronza statuo estis surprize starigita la 7-an de la 3-a monato 2017 – antaŭtage al la internacia tago de virinoj – kaj ĝi estis finance subtenata de privata firmao.

Ĵaŭde – la 19-an de la 4-a monato – la urbestro de Nov-Jorko, Bill de Blasio anoncis, ke la verko translokiĝos fronte al Novjorka Borso. “Ni fieras pro tio, ke ni gastigas ‘Sentiman knabinon’. Temas pri pova simbolo alude al bezonata ŝanĝo ĉe la plej altaj niveloj de la kompania medio en Usono”, tion li diris.

Kaj Thomas Farlej (la prezidanto de Novjorka Borso) kaj Kristen Visbal (la usonanino kreinta la verkon) sin esprimis kontentaj pro tiu anonco, kies noto ankaŭ informis, sed sendetale, pri studo de simila translokiĝo por la fama virbovo, kiu simbolas Wall Street.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La renkontiĝo de la plej alta viro kun la plej malalta virino

Lunde la 29-an de januaro la piramidoj de Egiptolando estis scenejo por nekutima renkontiĝo: tiu de Sultan Kosen – la plej alta viro de la mondo – kun Jyoti Amge – la plej malalta virino tutmonde, laŭ Guinness-libro de rekordoj.

Kosen naskiĝis en Turklando, estas 34-jaraĝa kaj 2,465 metroj alta. Jyoti estas hindino, 25-jaraĝa kaj 62,8 centimetroj alta.

La iniciaton aranĝi tion faris la departamento kiu prizorgas la turismon en tiu lando, kadre de agoj por plialtigi la vizitojn al tiu regiono.

turco e indiana


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Preskaŭ duonkilometra, vitra ponto estis malfermita en Ĉinlando

La ŝtata ĉina televidkanalo CCTV informis pri la ekfunkciigo – la 24-an de decembro en la provinco Hebejo – de la tutmonda plej granda vitroponto, kiu estas 488 metroj longa kaj 218 metroj alta.

La ponto estis konstruita de la firmao “Bailu Group”, kaj en la malferma ceremonio ĉeestis ĉirkaŭ 3 mil turistoj, kiuj tiam povis sperti kvazaŭ kapturnan sentumon je piedirado sur travidebla planko inter du krutegaĵoj en la Parko Hongya.

La planko de la ponto konsistas el 1.077 vitraj tabuloj kun dikeco da nur kvar centimetroj, kiuj pendiĝas per stukturo fortigita per 12 ŝtalŝnuroj, kun rezista kapablo al tertremoj 6-Riĥtergradaj kaj uraganoj 12-gradaj laŭ la skalo Beaufort.

“Nia ponto estis projektita por elteni pli ol 3 mil homojn, sed por garantio de la sekureco de ĉiuj ni permesos nur 600 turistojn foje”, tion diris Yang Shaobo, kiu estas direktisto de la respondeca firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

2-tuna konstruaĵo estis translokita foren je 30 metroj

Post du-semajna laborado finiĝis dimanĉe, la 18-an de septembro, en la ĉina urbo Ŝanhajo, agado por translokiĝo de la ĉefa konstruaĵo de 135-jaraĝa budaisma templo, al loko 30 metroj malproksime.

Ĉiutage miloj da homoj vizitas tiun templon, nomata Jada Budaa Templo, kaj la aŭtoritatoj per tiu ago celas eviti la sufiĉe grandan riskon de brulego, pro tiom da incensaĵo brulanta tie.

“Pavilono Mahaviro”, kiu pezas preskaŭ du tunojn, estis malrapide movigita sur specifaj elpensitaj reloj, kaj tiamaniere pli da spaco ekestis ĉirkaŭe.

La statuoj de la pavilono estis antaŭe protektitaj kaj estis translokitaj kune kun la konstruaĵo, laŭ “Renmin Ribao” (Popola Taggazeto) – oficiala organo de la ĉina komunista partio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.