Ponto 1400 metroj alta iĝas vidindaĵo

Interesa ponto 150 metroj longa, 1400 metroj alta, kaj apogata de du grandegaj “manoj” iĝis unu el la ĉefaj vidindaĵoj en Vjetnamlando. La “Ora Ponto” (“Cau Vang” per vjetnama lingvo) ebligas belan panoramon pri la arbaroj de “Ba Na”, proksime de Danango, centre de la lando.

La turisma urbo “Ba Na” estas 20 kilometroj for de Danango, kaj ĝi estis fondita de francaj koloniistoj en 1919. Post cent jaroj tiu loko iĝis alloga regiono en Vjetnamlando. Por plaĉi al vizitantoj la registaro konstruis tie diverskilometran kablovojon, kaj rekreis francan mezepokan vilaĝon kun kastelo kaj katedralo, krom vaskan muzeon kun skulptaĵoj de steluloj kiel Lady Gaga kaj Michael Jordan, inter aliaj.

Tiu komunisma lando strebas allogi fremdajn vizitantojn celante iĝi nepra turisma celo en sudorienta Azio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Moskva vidindaĵo – la sekreta sovetunia bunkro de la tempo pri Malvarma Milito

Laŭpete de la soveta diktatoro Josif Stalin granda subtera fortikaĵo estis konstruita 65 metroj sub la grunda nivelo de la moskva urbocentro.

Tiu ejo estis konstruata por protektado de sovetaj gvidantoj okaze de atommilito kontraŭ Usono, kaj ĝia proksimeco kun Moskva Kremlo – la ampleksa fortikaĵo, kiu enhavas la loĝejon de la ŝtatprezidanto – celis faciligi la translokiĝon de sovetaj gvidantoj al tiu rifuĝejo por daŭrigo de la landa estrado el sekura loko.

Oni povas turisme viziti tiun vidindaĵon kontraŭ pago da 2.200 rusaj rubloj – la enirejo situas en diskreta strato proksime de la subtera fervoja stacio Taganskaja.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ruslando ne postulas vizon al fremdulo kun bileto por piedpilkada mondpokalo

Ekde la nula horo de la lasta lundo, la 4-an de la 6-a monato, estas ŝanĝita la politiko de Ruslando pri vizoj kaj landlima kontrolado, pro la okazigo en tiu lando de la Piedpilkada Mondpokalo FIFA 2018. Ĝis la venonta 15-an de la 7-a monato, kiu posedas la dokumenton “Fan ID”, tiu rajtos senvize eniri la landon kaj resti tie ĝis la 25-an de la 7-a monato.

Posedante la biletojn de la ludoj, oni pretiĝas “Fan ID-on” ĉe la retejo “www.fan-id.ru“, kaj poste oni prenas ĝin en Ruslando. Tiu sistemo estis elpensita de la rusa registaro por bari la eniradon de sportaj tumultistoj en piedpilkadejoj de la mondpokalo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3xM

Cristiano Ronaldo starigos restoracion en Brazilo

Laŭ la portugala gazetaro la mondfama piedpilkisto Cristiano Ronaldo pretigas en Brazilo restoracion, kiu ricevos la nomon de sia patrino – Sinjorino Dolores – kaj ĝi jam estas konstruata en la urbo Gramado – troviĝanta en la montara regiono nomata “Serra Gaúcha”, de la subŝtato Suda Rio-Grando, sude de la lando.

Faka pri la portugala kuirarto, tiu nova restoracio funkcios kunlabore kun du firmaoj de tiu regiono, kaj laŭ la gazeto “Jornal do Comércio” de tiu subŝtato, la menuo enhavos tiajn originalajn receptojn de Sinjorino Dolores.

“Dona Dolores Aveiro” (Sinjorino Dolores Aveiro) verkis kuirartan receptaron, kune kun Katia Aveiro, kiu estas fratino de Cristiano Ronaldo. Enlistiĝas en tiu publikaĵo la recepto de lia preferata plado, nome “Bacalhaŭ à Brás” (Gadaĵo laŭ Brás-maniero).

La malfermo de la restoracio estas planata por okazi venontjunie, profitante la etoson de la piedpilkada eventego “FIFA-Monpokalo 2018”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Londono kontraŭbatalas uzadon de plastboteloj

Fine de la 1-a monato 2018 la londona urbestro Sadiq Khan anoncis baldaŭan instalon de trinkfontanoj de trinkakvo ĉe diverslokoj de la brita regurbo celante eviti ununuruzajn plastbolelojn, por stimuli loĝantaron kaj turistojn kunporti siajn daŭrajn botelojn.

Komence kadre de tiu projekto oni starigos 20 trinkfontanojn ĝis la venonta somero, kaj alia ago jam komenciĝas, tiu pri partopreno de vendejoj, restoracioj kaj drinkejoj, kiuj ankaŭ ekinstalas trinkfontanojn ĉe siaj negocoj por senpaga akirado de trinkakvon.

En tiu projekto la londona urbodomo havas kunlaboradon de Zoological Society of London – ZSL (Bestoscienca Societo de Londono), kiu liveros la ekipaĵojn kaj kontrolos la atingojn pri malaltigo rilate al uzado de plastboletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La venonta vojaĝo ĉirkaŭ la mondo per vagonaro

Kontraŭ po 27.900 eŭroj vojaĝoŝatantoj povos partopreni la “Vojaĝon ĉirkaŭ la mondo per vagonaro 2018”, aranĝata de la vojaĝfirmao “Trains & Tours”, kunage kun la grupfirmao “TT Travel”. La afero inkluzivos veturojn ankaŭ per aviadilo kaj eĉ pramo (Helsinko al Stokolmo). Jen la koncernaj informoj:

Ekveturo: la 8-an de la 9-a monato 2018, ekde Ĉikago, Usono.
Finveturo: la 5-an de la 10-a monato 2018 en Stokolmo, Svedlando.
Tempodaŭro: 28 tagoj.
Veturota distanco: 21 mil kilometroj.
Vizitotaj urboj: 17
Vizitotaj landoj: Usono, Kanado, Ĉinlando, Ruslando, Mongollando, Finlando kaj Svedlando.
Tranoktoj: 10 vagonare, 15 hotele, 1 aviadile kaj 1 prame.

Vagonaroservoj:
1) California Zephy – Ĉikago ĝis Salt Lake City
2) Rocky Mountaineer – Banff ĝis Vankuvero
3) Ĉina Vagonaro – Pekino ĝis Erlian
4) Transsiberia Vagonaro – Erlian ĝis Moskvo
5) Sapsan – Moskvo ĝis Sankt-Peterburgo
6) Allegro – Sankt-Peterburgo ĝis Helsinko


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Balio: nek interreto nek flughaveno funkcios en la silentotago

Balio estas indonezia insulo oriente de Javo. Ĝi estas populara celo de turistoj, kaj fama pro ĝia aparta masaĝa kaj muzika stiloj. Ĉiujare tie oni okazigas ian silentotagon nomata “Nyepi”, kadre de hinda religia celebrado. En tiu tago la flughaveno fermiĝu, la homoj restu for de stratoj kaj strandoj, kaj la hejma lumigado estu minimuma.

Ĉi-jare la celebrado okzaos venontsabate, la 17-an tagon de la 3-a monato, kaj unuafoje la silento trafos ankaŭ interreton. Laŭ Nyoman Sujaya, la indonezia ministro pri komunikado, temas nur pri la moveba reto, kiu estos malŝaltita je la 6-a horo sabate kaj reŝaltita dimanĉe je la sama horo, laŭ interkonsento de la landaj telefonfirmaoj, reage al peto fare de religiaj gvidantoj.

“Ni faru unutagan ripozadon, liberigitaj de interreto, por sperti trankvilon ĉe niaj mensoj”, tion diris Gusti Ngurah Sudiana, kiu estas estro de la hinda asocio en Denpasar, la regurbo de la indonezia provinco Balio. En la sekva tago, dimanĉe, estos festata la tiea novjaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Baldaŭ la vagonarservo de Eurostar ligos Londonon kun Amsterdamo

Jam aĉeteblas fervojajn biletojn por la rapidega vagonarservo, kiu plenumos veturadon de Londono al Amsterdamo en tempodaŭro da ĉirkaŭ tri horoj kaj 40 minutoj, je rapideco da 300 kilometroj hore. La vojaĝoj komencos la 4-an de la 4-a monato, kontraŭ ekde po 40 eŭroj, kaj la biletojn oni povas retaĉeti sur la retejo de la firmao: LIGILO.

Komence la vojaĝo estos rekta nur por la iro de Londono al Admsterdamo. La vojaĝrevenon plenumos vagonaroj de alia firmao, nome “Thalys” – ĝis Bruselo – kie la pasaĝeroj trapasos enmigradan kontroladon kaj translokiĝos al Eurostar.

Laŭ la fervoja firmao la vojaĝreveno estas tia nerekta ĉar ne ekzistas interŝtata interkonsento inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando por pasporta kontrolado en la urbo Amsterdamo, sed tiurilate solvo estos ĝis la fino de la jaro 2019-a.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Botelo enhavanta mesaĝon verkita antaŭ 132 jaroj estis trovita de familio

Marde, la 6-an de la 3-a monato, Muzeo de Okcidenta Aŭstralio prezentis la pej antikvan botelmesaĝon konata en la mondo. Ĝi estis ĵetita de germana ŝipo antaŭ 132 jaroj kaj estis trovita de aŭstraliana familio, duonenterigita en sablo ĉe la malgranda insulo Wedge, kiu troviĝas 140 kilometrojn norden de la urbo Perto (okcidenta Aŭstralio).

La mesaĝo, de la sendinto “Bark Ship Paula”, tekstas jene: “Ĉi-tiu botelo estis ĵetita maren la 12-an de la 6-a monato 1886, je la latitudo 32°49′ suden, kaj longitudo 105° 25′ okcidenten de Grenviĉo. Kapitano: D [nelegeble], en la vojaĝo de Cardiff al Macassar. Oni petas al kiu trovos ĝin, tiu sendu la noton troviĝanta ene de la botelo al la germana Mara Observatorio en Hamburgo, aŭ al la plej proksima konsulejo, cele al ĝia redono al tiu agentejo, kun plenigo de informoj je la malantaŭa parto”.

Laŭ raportis Tonya Illman, kiam ili estis piedirantaj sur sablomontoj, tiam ŝi rimarkis ion ĉe la sablo. Germanaj aŭtoritatoj konfirmis la verecon de tiu trovo, kaj raportis pri okaziginta mara esploro kun tempodaŭro da 69 jaroj, kunordigita de la germana scientisto Georg von Neumayer, kadre de kiu miloj da tiaj botelmesaĝoj estis ĵetitaj por studado de tutmondaj marfluoj. Ĉirkaŭ 660 mesaĝoj estis redonitaj al Hamburgo, tio estas ĉirkaŭ 10% da ili. La antaŭa estis trovita en la jaro 1934-a en Danlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La paradizo pri marondegoj en Portugallando

Nazaré estas komunumo en la portugala distrikto Leiria, kaj ĝi estis konata pro sia kuirarto kaj la “nazarenas” – sinjorinoj surhavantaj apartajn ofte nigrajn vestojn, vendante sekajn fiŝaĵojn surstrate – sed lastatempe tiu trankvila vilaĝo iĝis la “mekaon” por ondorajdistoj de marondegoj.

En tiu loko grandegaj maraj ondoj trafadas la marbordon, aparte ĉe Norda Strando, allogante al veraj defioj la ondorajdistojn, kiel la brazilanino Maya Gabeira, kiu je la 18-a de la 1-a monato 2018 rajdis ondon kun alteco da 24 metroj – tio povos enlistigi ŝin en Guinness-libro de rekordoj.

La ondegoj okazas pro “Kanjono de Nazaré”, kiu estas submara kanjono troviĝanta en la portugala marbordo de Nazaré, ligita al la tavolŝoviĝo Nazaré-Pombal. La kanjono komenciĝas 500 metroj for de la marbordo, etendiĝante altamaren je 211 kilometroj, kun profundeco da 50 metroj proksime al marbordo, ĝis 5.000 metroj je la profundega Iberia ebenaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.