En Usono 8 mil kafejoj fermiĝos pro kontraŭrasisma trejnado de dungitaro

Starbucks – la plurlanda firmao kun sidejo en Seatlo, Usono – estas la plej granda kafeja ĉeno en la mondo, kaj je la venonta 29-a de la 5-a monato ĝi fermos siajn 8 mil usonajn proprajn vendejojn por trejni ĉirkaŭ 175 mil dungitojn pri kiamaniere oni evitu rasian diskriminadon.

Tiu anonco de Starbucks okazis kadre de ties klopodo je mildigo de krizo starigita post la aresto de du nigruloj ĉe unu kafejo de Filadelfo – la okazintaĵo vekis akuzojn pri rasisma diskriminaciado fare la firmao.

La aresto de la junuloj, kiuj tie estis atendantaj amikon, estis registrita de klientoj kaj la koncerna filmeto kaŭzis ĉe la sociaj retejoj generalan riproĉadon al la firmao, krom proteston antaŭ la vendejo kaj proponon pri bojkoto al la ĉeno.

Starbucks konsideras riproĉindan tiun okazintaĵon, kaj pardonpetis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Londono kontraŭbatalas uzadon de plastboteloj

Fine de la 1-a monato 2018 la londona urbestro Sadiq Khan anoncis baldaŭan instalon de trinkfontanoj de trinkakvo ĉe diverslokoj de la brita regurbo celante eviti ununuruzajn plastbolelojn, por stimuli loĝantaron kaj turistojn kunporti siajn daŭrajn botelojn.

Komence kadre de tiu projekto oni starigos 20 trinkfontanojn ĝis la venonta somero, kaj alia ago jam komenciĝas, tiu pri partopreno de vendejoj, restoracioj kaj drinkejoj, kiuj ankaŭ ekinstalas trinkfontanojn ĉe siaj negocoj por senpaga akirado de trinkakvon.

En tiu projekto la londona urbodomo havas kunlaboradon de Zoological Society of London – ZSL (Bestoscienca Societo de Londono), kiu liveros la ekipaĵojn kaj kontrolos la atingojn pri malaltigo rilate al uzado de plastboletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Unuafoje Koka-kolao surmerkatigos alkoholaĵon

En Japanlando la usona plurlanda firmao Koka-kolao pretiĝas por surmerkatigi sian unuan alkoholaĵon post pli ol 130 jaroj da historio de tiu fabrikanto de gastrinkaĵoj. Per noto aperigita sur la retpaĝaro de la kompanio, la prezidanto de la japanaj fabrikoj Jorge Garduno anoncis, ke ili faros merkateksperimenton: ladbotela trinkaĵo enhavanta alkoholon.

Tiu nova varo similos al la japana trinkaĵo nomata “Chu-Hi”, kiu estas miksaĵo en ladbotelo, enhavanta critonan gastrinkaĵon kun regionan distilitan alkoholaĵon nome “ŝoĉuo”, kiu povos esti anstataŭgita de vodko. Pliaj gustelektoj estos pruno, frago, liĉio kaj kivifrukto.

La plimulto de la tieaj bierfabrikantoj – Asahi, Kirin, Takara, Suntory – vendas ankaŭ tiajn gastrinkaĵojn kun ĝenerale 3% ĝis 9% da alkoholaĵo. Ili aparte furoras inter junuloj kaj virinoj. Tiu unua alkoholaĵo de la firmao Koka-kolao surmerkatiĝos nur en Japanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Alkoholo utilas je fremdlingva parolado

Nova esploro fare de la universitatoj Mastriĥto (Nederlando), Liverpolo kaj Kembriĝo (Unuiĝinta Reĝlando) kaj Frajburgo (Germanlando), garantias, ke trinki biereton, ekzemple, utilas je parolado de aliaj lingvoj.

Por tiu konkludo la esploristoj faris eksperimenton: trinkigo de grupo da 50 germanoj, kies membroj samnivele parolas la nederlandan lingvon. Duono de tiu grupo trinkis miksaĵon enhavanta 37,5% da alkoholo, dume la alia duono trinkis similan koktelon, sed enhavanta akvon anstataŭ alkoholon.

Post gluto de la trinkaĵo ĉiu partopreninto plenumis 2-minutan interparolon kun nederlandano, kiu taksis la parolkapablon de la trinkinto, koncerne al la nederlanda lingvo.

La rezulto estis klara: kiuj trinkis alkoholaĵon, tiuj ricevis notojn preskaŭ 10% pli altaj. “Nia studo montris, ke konsumo de alkoholo povas esti utila je prononcado de fremda lingvo antaŭnelonge lernita”, tion asertis Inge Kersbergen, kiu estas inter la aŭtoroj de la studo ĉe la Universitato de Liverpolo.

Tamen oni rimarku, ke la profito koncernas nur malgrandan kvanton da alkoholaĵo englutita. Je tiu provo la partoprenintoj trinkis nur 250 ml. Je plialta kvanto da alkoholaĵo trinkata la malo okazus: aĉa prononco, krom ebrieco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.