Ĉe flughaveno, 200 vivantaj blatoj estis trovitaj en valizo de ĉina paro

 

Laŭ la ĉina gazeto “Beijing Youth Daily”, je la 25-a de novembro en la internacia flughaveno de Baiyun de la urbo Kantono (Ĉinlando) la agentoj de doganejo surpriziĝis antaŭ valizo ĉar ĝi estis enhavanta 200 vivantajn blatojn.

La oficistoj rimarkis strangan movadon ĉe la valizon de maljuna paro, dum bildigo de ĝia interno per la iksoradia aparato.

Demandite pri la kialo, ke ili estis alportanta blatojn, la edzo asertis, ke tiuj insektoj estus miksitaj kun ŝmiraĵo por apliki sur la haŭto de lia edzino. Laŭ iu oficistino, temas pri antikva populara kuracilo.

Ĉar la ĉina aertransporta regularo ne permesas alportadon de vivantaj bestoj per manportebla valizo, la maljunuloj decidis lasi la blatojn ĉe zorgado de la oficistoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Aviadilo faris krizan alteriĝon pro nomo de sendrata reto

Ĵaŭde, la 30-an de novembro, iu aviadilo de la flugkompanio “Turkish Airlines” decidis fari krizan alteriĝon pro tio, ke la timiga nomo “enaviadiligita bombo” estis donita al iu sendrata reto kreita de nekonata pasaĝero.

Post rimarki la ekziston de tiu reto, la teamo de tiu aerflugo, kiu estis veturanta de Najrobo (Kenjo) al Istanbulo (Turklando) decidis fari paŭzon en la flughaveno de Ĥartumo (Sudano), kie la aviadilo estis esplorita kaj aprobita por daŭrigi la veturadon.

Turkish Airlines, per komunikaĵo al la gazetaro asertis, ke “laŭ fakuloj tiu sendrata reto estis kreita enaviadile. Oni ne trovis malkonformiĝojn dum la sekureca inspektado efektivigita, kaj la pasaĝeroj estis revenigitaj al la aviadilo”.

La flugfirmao ne informis, se la aŭtoritatoj malkovris la kreinton de tiu sendrata reto, kiu timigis la skipon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Teĥnikaro faciligis ŝtelon de aŭtomobilo

Aŭtomobiloj pli kaj pli iĝas inteligentaj kaj konektitaj, sed ankaŭ ŝtelistoj progresas helpe de teĥnikoscienco. En Unuiĝinta Reĝlando du el ili estis filmitaj dum ŝtelo, kiu ne bezonis armilon nek difektis la aŭton.

Ili trompis tian “keyless” sistemon (kun sentilo pri ĉeesta ŝlosilo), en kiu sufiĉas la alproksimiĝon kun la ŝlosilo enpoŝe por ke la aŭtopordoj malfermiĝu.

Per reelsendiloj de signalo, kiu aĉeteblas ĉie, la unua krimulo staris apud la garaĝopordo kaj per unu aparato kaptis la signalon de la aŭtoŝlosilo el interno de la domo, kaj sendis ĝin al la alia krimulo apud la celata aŭto, kiu pro tiu “trompo” malfermis la pordojn. Por ekfuncii la motoron, kiu estas farita per butono, ili same faris per tiaj aparatoj.

La tuta ago daŭris ĉirkaŭ unu minuton, je la 24-a de septembro en la urbo Solihull. Jen koncerna filmeto sur la jutubkanalo de la loka polico: LINK


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pola urbo sendis donacon al Tom Hanks

Fine de la pasinta jaro en la pola urbo Bielsko-Biala aperis ideo fari donacon de iu aŭtomobilo “Fiat 126” al la usona aktoro Tom Hanks, post ties afiŝo de foto je la 29 de oktobro 2016 en Tvitero, en kiu tiam en Hungarlando, li estis pozanta ĉe tia malgranda aŭto kaj esprimanta lian ŝaton pri ĝi.

Tiu “Fiat 126” estas tre populara en Pollando, tie ĝi estas konata kiel “Maluch” (etulo), kaj dum jardekoj ĝi estis produktata en la urbo Bielsko-Biala. La donacota unuo estis aĉetita komence de 2017, kaj de tiam ĝi estis rebonigita por fine forveturi (lunde la 20-an de novembro) al Varsovio, de kie ĝi venos aviadile al Los-Anĝeleso (Usono), la loĝloko de Tom Hanks.

Al la novaĵagentejo EFE la proparolanto de tiu iniciato, Monika Jaskolska, asertis tion: “Ni decidis profiti tiun okazon por donaci unuon de tiu Fiat, kiel maniero diskonigi la historion de Pollando kaj nia urbo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La usona mararmeo bedaŭris petolaĵon fare de ĝia piloto

Lastvendrede, la 17-an de novembro, la usona mararmeo taksis kiel “neakceptebla” la infaneca ŝercemo de unu el siaj pilotoj, kiu desegnis grandan penison en la ĉielo, pere de la spuroj de sia militaviadilo. Pri tiu okazintaĵo iu patrino plendis antaŭ la filmiloj de la loka televidkanalo KREM 2, kiu siavice petis klarigon tiurilate al la militaj aŭtoritatoj.

Ĵaŭde la loĝantoj de la urbeto Okanogan (subŝtato Vaŝingtonio, okcidente de Usono) iom time rimarkis la nekutimajn manovrojn plenumitaj de iu aviadilo Boeing EA-18G Growlers, apartenanta al armea aerbazo situanta proksime.

Post disvastigado de la bildoj tra interreto, la marinstitucio ekigis enketon pri tiu “nematura kaj nerespondeca ago”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Koenigsegg sukcesis superi la rekordon de Bugatti

Lastsabate, la 4-an de novembro, la sveda fabrikanto de sportaŭtomobiloj Koenigsegg anoncis, ke ĝi plialtigis la rekordon pri rapido, koncerne al la kategorio de aŭtomobiloj serie produktitaj.

Ekde la jaro 1968-a, por klasi la modelon de la aŭto, Internacia Federaĵo de la Aŭtomobilo aprobas kiel “serie produktita” tiun havanta minimume 25 identaj unuoj faritaj dum la lastaj 12 monatoj, por regula vendado al privatuloj.

Laŭ Koenigsegg, sia modelo Agera RS, kiu estis kondukita de la provpiloto Niklas Nilja, atingis la rapidon 444,6 km/h (277,9 mph) sur iu aŭtovojo en Pahrump, de la usona subŝtato Nevado.

Tiu 444,6 km/h konsistas mezumon inter du spurtoj faritaj ambaŭdirekte, kongruante kun la regularo de Guinness-Libro de Rekordoj, kiu decidos pri la konformeco de la nova rekordo.

La antaŭa atingo apartenas al Bugatti Veyron Super Sport, kiu je la 4-a de julio 2010 sur la provaŭtodromo de Grupo Volkswagen en Ehra-Lessien (Germanlando), sukcesis 431 km/h (269,3 mph).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Argentina flughaveno fakiĝos pri brazilaj turistoj

En la ĉirkaŭaĵo de la argentina regurbo situas la internacia flughaveno Ezeiza, kiu jare ricevas dek milionojn da pasaĝeroj, kaj inter ili estas unu miliono el Brazilo. Tiu najbara lando de Argentino situas en la unua pozicio pri uzantoj de la flughaveno, antaŭ Usono (700 mil) kaj Ĉilio (400 mil). Entute la brazilanoj konsistas el 17% de la turistoj kiuj vizitas la hispanparolantan landon.

Kadre de la evento Sud-Amerika Internacia Turisma Foiro, okazinta fine de oktobro en Buenos-Ajreso, la respondeca firmao pri la flughaveno Ezeiza anoncis, ke ĝi iĝos “brazilian-friendly” (brazilema).

Tiamaniere ĉie en tiu flughaveno estos kromaj afiŝtabuloj en la portugala lingvo parolata en Brazilo, krom voĉkomunikaĵoj fare de la sonsistemo, ankaŭ portugallingve, por informi la brazilajn turistojn.

Krome, la tieaj restoracioj ofertos ankaŭ tute brazilajn manĝaĵojn, ekzemple la fromaĝopano. Ankaŭ la aĉetado tie estos pli facile, ĉar la vendejoj akceptos ankaŭ la realon, kiu estas la brazila mono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Perdiĝintaj dum monatoj, usonaj virinoj estis savitaj en Pacifiko

Du usonaninoj kune kun siaj hundoj estis savitaj post resti monatojn perditaj en Pacifika Oceano, laŭ informo fare de la usona mararmeo ĉi-ĵaŭde, la 26-an de oktobro.

Printempe de la norda duonglobo, Jennifer Appel, Tasha Fuiaba, kaj siaj hundoj, per velŝipo forveturis el Havajo por pli ol 4.000 kilometroj da vojaĝado celante Tahition, en la franca Polinezio.

Je la 30-a de majo la motoro de ilia velŝipo paneis, sed ili estis fidanta je plenumo de la veturado nur pere de la veloj. “Sed post dumonata ŝipirado, kaj trapasite la tempodaŭro taksita por trafi Tahition, ili eksendi helpopetojn”, tion informis la sepa usona ŝiparo – militbazo situanta en Pacifiko.

La 24-an de oktobro iu fiŝkapta ŝipo el Tajvano trovis la velŝipon je ĉirkaŭ 1.500 kilometroj sudoriente de Japanlando, kaj tion estis sciigita al la usonaj aŭtoritatoj. Tiam, en la morgaŭa tago, la virinoj kaj hundoj estis savitaj.

“Oni savis niajn vivojn. Kiam ni ekvidis la ŝipon en la horizonto, tiam ni sentis ĝojon kaj fieron. Estis ja malstreĉiga momento”, tion diris Appel.

Ili postvivis trinkante sensaligitan marakvon kaj manĝante dehidratigitajn nutraĵojn, kies provizo sufiĉus por pli ol jaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La estonta plej granda flughaveno estas konstruata

Pekino – la ĉina regurbo – prezentis ĉi-semajne bildojn pri konstruata flughaveno, kiu povos esti la plej granda tutmonde je ties malfermo, antaŭvidita por oktobro 2019. Tiu nova flughaveno buĝetita je 12,14 miliardoj da usonaj dolaroj lokiĝas sude de la pekina ĉirkaŭaĵo, en la urbo Daxing.

Tiu grandega flughaveno iĝos la plej granda “flugkompania nabo” – angle “airline hub” ( “aerlinia nabo”), en la lingvaĵo de aviado estas flughaveno, kiun unu aŭ pluraj flugkompanioj uzas kiel alven- kaj forirloko de aparte multaj aerflugoj. Ĝi enhavos sep aviadodromojn, kaj areo da 47 km2.

“Se oni vicigus la pordegojn, tiu vico estus 5-kilometra longa”, tion diris Zhu Wenxin, kiu estas la proparolanto de la projekto.

Komence oni antaŭvidas jaran servadon de 45 milionoj da pasaĝeroj, kaj la flughaveno estis projektita por entute 100 milionoj da uzantoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kvazaŭ tridimensia, iu zebrostria pasejo estis farita ankaŭ en Islando

Pasintmonate en la ilslanda urbeto Ísafjörður estis pentrita surstrate zebrostria pasejo, kiu ŝajnas tridimensia kaj donas al stiristoj impreson, ke baro estas tie. Kompreneble la celo de tiu rimedo estas kontroli la rapidecon de trafiko en tiu loko.

Laŭ Gautur Ivar Halldorsson – kiu estas estro de la respondeca firmao, nome Vegamálun GIH – la efekto estiĝas nur ĉe aparta angulo kaj dum kelkaj sekundoj. “La stiristo kredas je tiu truko nur ĉe difinita distanco, sed alproximiĝante li ekscias pri la falsaĵo, sed prizorgante supozan trafon li certe ekbremsos milde”.

Similaĵoj tiaj antaŭe aperis en Barato, Ĉinlando kaj Kartvellando.

Jen filmeto pri la aĵo en Ísafjörður: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.