Bolt asertis, ke Pelé kuraĝigis lin iĝi piedpilkadisto

Intervjue al la brazila gazeto “Estadão”, la eks jamajka kuristo Bolt (Usain St. Leo Bolt) asertis, ke la fama brazila eks piedpilkadisto Pelé (Edison Arantes do Nascimento) kuraĝigis lin iĝi ludisto de piedpilkado, post lia emeritiĝo kiel atleto faka en rapida kurado.

Jare post Atletika Monda Ĉampioneco de 2017 en Londono, Bolt estas plenuminta sian promeson anoncitan tiam (ludi piedpilkadon), ĉar nuntempe li, kiu estas 32-jaraĝa, spertas aventurojn ĉe piedpilkadejoj, anstataŭigante kurŝuojn per ŝotŝuoj n-ro 46.

Bolt apartenas al la aŭstralia piedpilkada teamo “Central Coast Mariners FC”, kaj ludis unuafoje la 31-an pasintmonate, uzante ĉemizon kun la numero 95, alude al sia rekordo pri 100-metra kuro: 9,58 sekundoj (en 2009, tiam nova monda rekordo).

Flanke de la aŭstralia publiko estas kareso, kiu instigas tiun jamajkanon je ties klopodado ĉe piedpilkado, post lia plena regado kadre konkursoj de rapida kurado en Atletismo, kun akiro de ok ormedaloj ĉe Olimpiaj Ludoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pro nova reklamo usonanoj detruas varojn de la marko Nike

Kadre de la plej freŝa reklamkanpanjo de Nike – la marko pri sportproduktoj – la partopreno de tiu ludisto pri “usona piedpilkado” nome Colin Kaepernick, kaŭzis multajn reagojn ĉe la sociaj retejoj, kaj koncerne al ties produtoj estas unuflanke tiuj kiuj proteste detruas ilin, kaj aliflanke tiuj kiuj ĝuste pro la reklamo apoge ekaĉetas ilin.

La koncerna anonco prezentas la foton de Kaepernick – li estas 30-jaraĝa – kun la frazo: “Apogu ion, eĉ se tio postulus ĉian strebadon”.

Tiu eksludisto de la teamo “San Francisco 49ers” ne plu ludas kadre de NFL – la organizaĵo pri la sporto en Usono – ekde la sezono 2016-2017, kiam li komencis ian protestmanieron: genuiĝo dum ludado de la himno por atentigi pri la polica perforto kontraŭ malplimultoj en la lando. Tiam li asertis: “Mi ne leviĝos, por montri fieron al flago de lando, kiu subpremas nigrajn homojn. Por mi tio plej gravas ol piedpilkado. Mi estus egoisma rigardante alian flankon. Kadavroj estas surstrate”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pro sudkorea venko en Aziaj Ludoj, Son liberiĝas el sia milita devo

Ĉe Sud-Korelando la viroj estas devigataj je dujara militservo, kaj la koncerna aliĝo nepre efektiviĝu ĝis la 27-jariĝo, kaj venontjare la sudkorea ludisto Son Heung-Min havos tian aĝon. Li apartenas al la tradicia teamo de piedpilkado “Tottenham”, de la britia regurbo Londono (Unuiĝinta Reĝlando), kaj li ankoraŭ ne plenumis sian militan devon en sia devena lando.

Tamen ĉe lia naskiĝlando al ludistoj eblas iĝi nedeviga je tiu militservo, se oni akiras honoraĵon tian por venko de konkursoj konsiderataj gravaj de la registaro, kiel Aziaj Ludoj, FIFA-Mondpokalo kaj Olimpiaj Ludoj.

Tiurilate Son havis la unuan oportunon en 2012 kadre de la Olimpiaj Ludoj en Londono, tamem tiam Sud-Korelando falis antaŭ Brazilo. Poste, en 2014, malbonŝance lia tiama germana teamo “Bayer Leverkusen” malpermesis lian partoprenon en la Aziaj Ludoj okazinta en Sud-Korea mem, kiu venkis tiam.

Finfine hieraŭ (sabate, la 1-an de la 9-a monato) Sud-Korelando venkis kontraŭ Japanlando en la finalo de Aziaj Ludoj en Indonezio (la ludo bezonis eĉ aldonan periodon), kaj gajnis la oran medalon de la piedpilkada konkurso. Tiamaniere la partopreno de Son ĉifoje, kun tiu venko, rajtigas lian liberiĝon el la milita devo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La unua McLaren Senna estis liverita al brita entreprenisto

Ĉi-semajne la prezidanto de la fabrikanto de sportaŭtomobiloj McLaren (McLaren Automotive), en ties sidejo en Woking (Unuiĝinta Reĝlando), enmanigis al la brita entreprenisto David Kyte, la ŝlosilojn de la unua produktita “McLaren Senna”, kiu sekve estis stirita de sia posedanto ĝis la aŭtodromo “Paul Ricard” en Franclando – tio estas fora je 1.400 km, kiu estis vojaĝataj kune kun aliaj McLaren, unu el ili kondukita de Bruno Senna, kiu partoprenis la disvolvadon de tiu modelo kaj estas nevo de la brazila piloto Ayrton Senna, mortinta en 1994.

Kyte estas 57-jaraĝa, profesiulo pri financoj kaj li iĝis milionulo dum la 1980-aj jaroj.

Laŭ la firmao tiu estas la plej malpeza aŭto produktita ekde la modelo “McLaren F1”, kaj ankaŭ la plej potenca per eksplodmotoro farita de ili. Ĝi posedas motoron 4.0 V8 Twincharged kun 800 ĈP (ĉevalpovo) por pezo da nur 1.198 kilogramoj.

La farbado de “McLaren Senna 001” postulis ĉirkaŭ 600 horojn, kun detaloj kiel la subskribo de Ayrton Senna sur la pordo, kaj la desegno de la brazila aŭtodromo “Interlagos” sur la kapoto, kun la markemblemo de McLaren ĉe la “alvenlinio” de la desegnaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Alvoko estis centoble anoncita samtempe sur gazeto

La kareso de la perua loĝantaro al la trejnisto Ricardo Gareca estis elmontrita ne nur je la reveno de la teamo pri piedpilkado de Peruo el la lasta FIFA-Mondpokalo en Ruslando. Kadre de nacia plendo, peruaj sportŝatantoj aperigis 100 anoncojn sur la argentina gazeto “Clarín” por peti al la trejnisto, ke li restu en tiu posteno ĉe la nacia perua teamo.

“Gareca, nepre revenu al Peruo. 32 milionoj da senkondiĉaj subtenantoj atendas vin, por ke vi konduku nin al Kataro en 2022. Ne hezitu. Revenu. #GarecaVuelve”, tion tekstas la anoncon, kies publikado centobliĝis samtempe, plenigante preskaŭ la tutan gazetpaĝon.

Laŭ la gazeto “Mundo Deportivo” por la tuta paĝo de anoncoj oni elspezis 31 mil argentinajn pesojn (ĉirkaŭ 970 eŭrojn).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Faloj de Neymar inspiris retkomputiloludon

Mokado pri la faloj de la brazila ludisto Neymar kadre de FIFA-Mondpokalo daŭras, kaj antaŭnelonge tiurilate aperis la retkomputiloludo nomata “NeyBoy Challenge”, elpensita de la brazila firmao “Push Start”.

Tiu “10-toĉemizo” estas la ĉefrolulo de la ludokomputilo, kies celo estas konservi Neymar-on stara, uzante la sagojn de klavaro.

La unuaro plialtiĝas laŭ la tempodaŭro, ke li restas ne tuŝanta la grundon, krom per piedoj. Foje aliaj gravuloj aperas ĉe li, kiel la brazila trejnisto Tite kaj la argentina ludisto Messi.

Ĉu vi volas provludi “NeyBoy Challenge”-on? ALKLAKU ĈI TIE.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Rusa Mondpokalo de Piedpilkado havos novan piedpilkon ekde la okonfinaloj

Nomiĝanta “Telstar 18” – la piedpilkon de la mondpokalo okazanta ĉe dek rusaj urboj – havos novan piedpilkon ekde la fazo “okonfinaloj”, kiu komenciĝos venontsabate (la 30-an).

Ĝi estas produktita de la germana plurlanda firmao “Adidas AG”, kaj la ŝanĝo temas pri koloroj: la kombinaĵo blanka/nigra/ruĝa anstataŭigis tiun blanka/griza/nigra. Krome ĝi havas specialan nomon: Revo (ruslingve “Мечта”).

La koncernan anoncon faris marde (la 26-an), FIFA kune kun Adidas, kiu ekde la 1970-Mondpokalo liveras la piedpilkojn de la ludoj.

Laŭ Vikipedio, la 21-a Vira Piedpilkada Mondpokalo okazas en Ruslando, la 6-an kaj 7-an monaton 2018. Ĝi estas la unua tia evento en tiu lando, sed ankaŭ la unua en la tuta orienta Eŭropo. Ĝi cetere estas la unua mondpokalo, kiu disvolviĝas samtempe sur du mondpartoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3HG

Familio da 15 homoj kun sesfingreco kredas, ke Brazilo konkeros la sesan FIFA-mondpokalon

En la brazila regurbo Braziljo, ĉe la familio “Silva”, 15 el siaj 22 membroj estas trafitaj de sesfingreco – kaj sur manoj kaj sur piedoj – kaj pro tio ekde 2014 ili iĝis kvazaŭ “amuleto por bonŝanĉo” al la nacia brazila teamo de piedpilkado, kiu jam gajnis kvin mondpokalojn kaj strebas por la sesa.

Laŭ Vikipedio, sesfingreco konsistas nekutiman anomalion – ses fingroj sur unu ekstremaĵo. En tiu familio tiu anomalio komencis per unu el la pioniroj de la regurbo, la jam mortinta S-ro Francisco de Assis Carvalho da Silva, kiu estis advokato kaj muzikisto, konata kiel “Six”.

Amuze ili asertas: “Ni jam havas rilaton kun ‘ses’, kaj jen oportuno al Brazilo iĝi tia. Nun tio ja okazos.”

os silva


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3FW

La emblembesto de FIFA-Mondpokalo 2018 estis kreita de junulino

Ĉiuj ludoj de la okazanta FIFA-Mondpokalo 2018 en Ruslando havas komunan trajton, nome la ĉeesto de la “lupo Zabivaka”, kiu estas la oficiala emblembesto de tiu eventego.

Lunde (la 18-an), intervjue al la rusa gazeto “The Moscow Times”, Ekaterina Bocharova (nuntempe 22-jaraĝa) diris, ke Zabivaka iĝis kvazaŭ talismano por ŝi ekde la 21-an de la 10-a monato 2016, kiam FIFA anoncis, ke ŝia kreitaĵo venkis la du aliajn konkurantojn de la konkursa finfazo. La nomon “Zabivaka”, kiu signifas “etan plurgolanton” elpensis la organizanta komitato de la mondpokalo.

La koncerna konkurso de FIFA okazis kiam ŝi estis studanto pri grafika fasonado en Provinca Universitato de Tomsk, kiu estas publika, fondita en 1878 en Siberio, 3.500 kilometroj for de la rusa regurbo Moskvo.

La konkursa premio da 500 usonaj dolaroj estis nur simbola, tamen laŭ ŝi profitojn aliajn ŝi ekspertis pro tio, ke ŝia nomo eniris la historion pro tiu afero – ekzemple, patronado ebligis ŝian translokiĝon al Moskvo por studado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Et

“Canarinho Pistola” estis barita al Piedpilkada Mondpokalo

Ekde 2016 la teamo pri piedpilkado de Brazilo havas karisman emblembeston, nome “Canarinho” (“Kanarieto”), kiu estas ege ŝatata en la sociaj retejoj, kie ĝi estas nomata “Canarinho Pistola” (“Kolera Kanarieto”), sed tiu maniero nomi ĝin tute ne plaĉas al Brazila Konfedero pri Piedpilkado, kiu prizorgas ĝin.

Malĝoje al ĝiaj ŝatantoj, tiu personaĵo estis barita de la organizaĵo FIFA, kiu aranĝas la mondpokalon, ĉar laŭ la regularo de tiu eventego nur la oficiala emblembesto, nome la lupo “Zabivaka”, rajtas promenadi tra la rusaj piedpikladejoj.

Pri “Canarinho Pistola” jen albumo da 21 fotoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3AU