Juĝisto malpermesas al Trump, ke li baru uzantojn de Tvitero

Sinjorino Naomi Reice Buchwald, kiu estas federa juĝisto en Nov-Jorko (Usono) determinis merkrede (la 23-an), ke la usona ŝtatprezidanto Donald Trump laŭleĝe ne rajtas bloki uzantojn de la socia retejo Tvitero, ĉar tiu ago kontraŭas la rajton al parollibereco, kies garantion donas la Unua Ŝanĝo al la Usona Konstitucio.

Ŝi ne tekste ordonis la malbaron de tiuj jam blokitaj, tamen ŝi supozas, ke pro sia decido, li aŭ lia komisiito pri sociaj retejoj, Dan Scavino, faros tion.

Tiu verdikto de Buchwald koncernas al juĝafero prezentita la 7-an monaton 2017 flanke de Instituto Knight pri Unua Ŝanĝo de Kolumbio-Universitato, kaj diversaj uzantoj de Tvitero.

Usona Departmento pri Juĝistanco, kiu reprezentas Trump en tiu juĝafero, asertis la jenon: “Ni respekte malkonsentas tiun tribunalan decidon, kaj ni pripensas la venontajn paŝojn tiurilate”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vj

En Usono 8 mil kafejoj fermiĝos pro kontraŭrasisma trejnado de dungitaro

Starbucks – la plurlanda firmao kun sidejo en Seatlo, Usono – estas la plej granda kafeja ĉeno en la mondo, kaj je la venonta 29-a de la 5-a monato ĝi fermos siajn 8 mil usonajn proprajn vendejojn por trejni ĉirkaŭ 175 mil dungitojn pri kiamaniere oni evitu rasian diskriminadon.

Tiu anonco de Starbucks okazis kadre de ties klopodo je mildigo de krizo starigita post la aresto de du nigruloj ĉe unu kafejo de Filadelfo – la okazintaĵo vekis akuzojn pri rasisma diskriminaciado fare la firmao.

La aresto de la junuloj, kiuj tie estis atendantaj amikon, estis registrita de klientoj kaj la koncerna filmeto kaŭzis ĉe la sociaj retejoj generalan riproĉadon al la firmao, krom proteston antaŭ la vendejo kaj proponon pri bojkoto al la ĉeno.

Starbucks konsideras riproĉindan tiun okazintaĵon, kaj pardonpetis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ekvadoro ĉesigas interretaliron al Julian Assange

Laŭ anoncis Ekvadoro la 28-an de la 3-a monato, al la fondinto de WikiLeaks, Julian Assange, estis haltigita aliron al la sistemoj por komunikado al ekstero de la ekvadora embasadejo en Londono, kie li loĝas kiel rifuĝinto ekde 2012.

“Pravigis tiun decidon la malobeo de Assange al interkonsento subskribita de li kun la registaro fine de 2017, koncerne al evitado de mesaĝoj kies enhavo enmiksiĝus ŝtatajn aferojn”, diras la komunikaĵon. Lunde la 26-an per Tvitero Assange kritikis la kunordigitan forpelon de rusaj diplomatiistoj fare de okcidentaj landoj.

Sur Vikipedio oni legas, ke “WikiLeaks estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne donas nomojn kaj adresojn de homoj, kiuj afiŝas dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedlando. Kvankam ĝi havas nomon similan al Wikipedia, ĝi estas parto nek de Wikipedia nek de WikiMedia Foundation, kaj eĉ ne estas vikio. Konata aktivulo de Wikileaks estas la aŭstralia ĵurnalisto kaj aktivisto Julian Assange. Per la agado de la retejo la fenomeno de informotraliko atingis grandskalan kaj tutmondan publikan atenton”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Apple proponas grupon da bildsignoj alude al nekapableco

Vendrede la 23-an de la 3-a monato la usona komputila firmao Apple prezentis al la organizaĵo Unikoda Asociiĝo (angle “The Unicode Consortium”) proponon pri inkluzivo de bildsignoj rilatantaj al nekapableco, kun celo plialtigi la reprezentivecon de nekapabluloj.

Per tiu unua propono tiurilate oni inkluzivos 9 novajn bildsignojn – 13, konsiderante eblojn por viro kaj virino, aŭ 45 konsiderante eblojn pri haŭtkoloroj.

Jam estas nova aro da 157 bildsignoj, kiu trafos la telefonaparatojn ĉi-jare, sed tiu ĵusa propono ŝajne ne estos aldonita nun. La venonta kunveno de la organizaĵo Unikoda Asociiĝo okazos venontmonate en la usona urbo San-Joseo, subŝtato Kalifornio, kaj tiam la estroj de pluraj firmaoj pri teĥnikoscienco pritraktos la novajn bildsignojn kaj skribsignojn kiuj estos enkondukitaj poste, ŝajne venontjare.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Por antaŭenigo de adopto, katoj estas ekspoziciitaj sur vitra plafono

Ĉi-monate je la tagoj 15-a ĝis 19-a okazas en Nov-Jorko (Usono) evento, kies celo estas instigi la adopton de katoj. Temas pri foiro de tiuj bestoj, kies ekspoziciado efektiviĝas ĉe vitra galerio, ebligante interesajn rigardadon kaj fotadon el nekutimaj anguloj.

La evento estas apogata de influaj sociretuloj kiel Hannah Shaw, BriAnne Wills kaj Nala Cat, kaj ankaŭ partoprenas kiel organizanto la usona organizaĵo pri bestaj rajtoj “The Humane Society Of New York”, fondinta en la jaro 1904-a.

Oni povas libere fotafiŝi la katojn, kaj la eniro tie estas senpaga.

(gatos NY 2)


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nova programeto ebligas al uzantoj diskonigon de lokaj novaĵoj

Ĵaŭde, la 25-an de januaro, la firmao Guglo prezentis novan servon pri novaĵoj, kiu inkluzivas la komunumon. Temas pri la programeto “Bullletin”, kies fokuso estas la diskonigado de tute loka novaĵaro, kun ebleco pri kontribuado fare de ajna uzanto.

Komence tiu projekto ekvalidis en la urboj Naŝvilo (Tenesio) kaj Oakland (Kalifornio), kaj la interesataj uzantoj nepre aliĝu al ĝi per reta formularo [LIGILO].

La programeto “Bulletin” subtenas bildojn, filmetojn kaj tekstojn, kaj la afiŝado de okazintaj kaj okazantaj eventoj oni faras rekte per poŝtelefono.

Guglo ne klarigis, ĉu estos redaktado aŭ moderigado de la enhavoj, cele al evitado de misuzoj kaj falsaĵoj. Jen la oficiala klariga retpaĝo (angle): LIGILO.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Programeto promesas “kontrakton” por seksumado

Norveglando planas plibonigi sian leĝon kontraŭ seksperforto, kaj tio instigis, ke nederlanda ekfirmao kreis programeton – por poŝtelefonaparato – kiu ebligos al la homoj laŭlege konsenti pri seksumado.

La programeto “LegalFling” ebligas al la uzantoj “agordi” multnombrajn trajtojn pri iliaj preferoj kadre de seksrilatoj, kaj registras tion je ia koncerna jura agordo.

Uzante la teĥnikoscienco “blockchain” (tiu de la pagosistemo Bitmono), la programeto estas tute imuna kontraŭ nerajtigitaj ŝanĝoj.

Atendante aprobojn de Apple (iOS) kaj Google (Android), la surmerkatigo de LegalFling estas planata por okazi post tri semajnoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉinlando ekis projekton por utiligi WeChat-on kiel identigilo

Merkrede la 27-an de decembro la ĉina gazeto “South China Morning Post” informis, ke la registaro de la provinca regurbo Kantono komencis ĉi-semajne projekton por utiligi la popularan poŝtelefonan programeton “WeChat” por identigi siajn uzantojn, same kiel pasporto aŭ ordinara identiga karto.

Laŭplane post kelkaj tagoj tiu eksperimenta projekto trafos la tutan provincon – Gŭangdongo aŭ Kantonio – kaj oni volas jam ekde la venonta januaro testi ĝin ankaŭ tutlande.

Uzante la teĥnikosciencon pri vizaĝrekono, kiu plialtiĝas en Ĉinlando, per tiaj virtualaj dokumentoj oni povos ekzemple registriĝi en hoteloj aŭ uzi kelkajn servojn ĉe registaraj organizaĵoj sen bezono prezenti la ordinaran identigilon.

Kune disvolvas tin projekton la ĉina ministerio pri publika sekureco kaj la ĉina interreta firmao “Tencent Holdings”, kiu posedas “WeChat”-on.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

6-jaraĝa knabo enspezis USD 11 milionojn spertante ludilojn

La usona knabo Ryan (6-jaraĝa) ĉefrolas ĉe la jutubkanalo “Ryan ToysReview”, elpakante ludilojn kaj ludante per ili.

Laŭ la esploro nomata “La plej bone salajritaj steluloj de Jutubo tutmonde”, fare de la revuo Forbes, tiu kanalo de Ryan rangas je la oka pozicio inter tuj kiuj plej enspezas – ĝia enspezo de 2016 trafis 11 milionojn da usonaj dolaroj.

Ekde la komenco de tiu jutubkanalo en la jaro 2015, ĝi jam akumuladas 16,87 miliardojn da vidoj.

La kanalo estas mastrumata de la familio de Ryan, ĉefe de lia patrino, kiu klarigis pri ĝia starigo. Kiam li estis 3-jaraĝa, tiam li oftege estis spektanta tiajn recenzajn kanalojn pri ludiloj, kaj li demandis al ni: “Kial mi ne estas en Jutubo, same al tiuj infanoj?” Do, tiam responde al li ni diris: “Jes, ni povos fari tion”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nova plej bela knabino

Post la kreskiĝo de la franca manekeno Thylane Blondeau, kiu nuntempe estas 16-jaraĝa, ŝajne la nova plej bela knabino de la mondo estiĝis: la 6-jaraĝa rusino Anna Knyazeva.

Thylane faris historion kiel la plej juna manekeno, kiu pozis al la moda revuo Vogue, kiam ŝi estis nur 10-jaraĝa.  Nun la junulino progresas kiel manekeno.

Anna, kvazaŭ bela pupeto, jam brile ludis kiel manekeno je reklamaj kampanjoj en sia naskiĝlando kaj aliande tra Eŭropo.

Nuntempe tiu “elekto” de Anna venas el sia famiĝo ĉe la socia retejo Instagramo, kie ŝia konto kalkulas je pli ol 530 mil sekvantoj. La konto estas kontrolata de ŝia patrino, kaj ĝi estas plena je fotoj pri tiu knabineto kun glata, kaŝtankolora longhararo, franĝo kaj bluokuloj. [ LIGILO ]


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.