Kodumuloj ŝtelis USD 70 milionojn da bitmonoj

Per informadika atako al la slovena firmao NiceHash – kiu mastrumas fakan platformon pri servoj je virtualaj valutoj – nekonataj kodumuloj ŝtelis pli ol 4.700 bitmonojn, kiu egalas al ĉirkaŭ 70 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ informo fare de la gazeto “Delo” (ĵaŭde la 7-an de decembro en Ljubljano), la firmao NiceHash fermis aliradon al sia platformo post rimarki matene de tiu tago, ke kodumuloj ĝiris la bitmonojn el ĝia virtuala monujo al alia retloko.

Pro tio, ke tiu mono ne havas ajnan respondecan organizon, la ŝtelita firmao agnoskis la malaperintan sumon kiel perdo, kaj rekomendis al siaj klientoj nepra ŝanĝo de iliaj pasvortoj antaŭ uzi la platformon. Krome ĝi denoncis la okazintaĵon al la koncernaj aŭtoritatoj, kaj promesis plibonigi la sekurnivelojn.

En la lastaj tagoj bitmono spertas sinsekvajn kurzaltiĝojn, kaj ĝia unuo jam alproksimiĝas al po 15 mil usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

La lando de la ŝvitbanejoj deklaris sian sendependecon antaŭ 100 jaroj

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la oktobra revolucio en Ruslando, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedlando, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la rusa imperio, kiel memrega grandprinclando.

En tiu lando tradicia nacia manio estas: saŭnado.

Saŭno estas ŝvitbanejo laŭ finna maniero, kie troviĝas forno kun varmega ŝtonaro, sur kiun la verŝata akvo nebule vaporiĝas. En Finnlando la ŝvitbanejoj troviĝas eĉ en la laborejoj. Kun loĝantaro de 5,5 milionoj da homoj la lando havas ĉirkaŭ 2 milionojn da saŭnoj, 60% en domoj, la restaĵo en hoteloj, naĝejoj, ripozdomoj.

La finnaj ripozdomaj saŭnoj troviĝas ĉe bordo de lagoj, estas apartaj dometoj hejtitaj per betula ligno, kaj la urbaj per elektra kurento. La urba saŭno estas loketo en banejo, kovrita interne per ligna murkovraĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

WeChat jam pli merkatvaloras ol Fejsbuko

La mona merkatvaloro de la ĉina interreta firmao “Tencent Holdings” superis tiun de “Facebook”, kiu nuntempe posedas pli ol du miliardojn da aktivaj uzantoj. Unuafoje okazas, ke azia entrepreno merkatvaloras pli ol 500 miliardojn da usonaj dolaroj.

Tiu firmao posedas “WeChat”-on, kiu estas programeto por tujmesaĝoj kaj retpagoj, kaj en la lastaj jaroj ĝi iĝis tre populara en Ĉinlando.

La ĉino Ma Huateng, kiu estas la ĉefa afergvida oficisto de Tencent, jam estas pli riĉa ol la fondintoj de Guglo, nome Larry Page kaj Sergey Bin, laŭ la magazino “Forbes”, kiu informis (marde la 21-an de novembro), ke lia riĉaĵon grandas je 48,3 miliardoj da usonaj dolaroj, igante lin la naŭa plej riĉulo tutmonde.

Kadre de klasigo de Forbes la pozicio de Ma Huateng pliboliĝis post anonco, ke li enkondukos venontjare en Malajzion la pagoservojn de WeChat.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La robota helpanto de leterportisto

Bad Hersfeld estas urbo en la germana subŝtato Hesio, kaj tie de tri semajnoj estiĝis nova maniero por liveri poŝtaĵojn tra la stratetoj de ĝia malnova zono: per teamo konsistanta el homo kaj robota prototipo, kiu estis alnomita “Postbot”.

La nova “kolego” de la poŝtisto Cindy Rexrodt estas flav-nigr-kolora – la koloroj de la koncerna firmao “Deutsche Post AG”, kiu estas la tutmonde plej granda entrepreno pri poŝto. “Ĝi estas ega mildigo por mi, kaj por mia dorso”, tiel ŝi laŭdis la maŝinon.

Per kvar radoj “Postbot” sekvas “Rexrodt” (35-jaraĝulino) observante distancon je unu metro malantaŭe. Ĝiaj perlumsentiloj nepre celas la kurojn ŝian – ĝiaj mezuroj estis skanitaj kaj konservitaj en la memoro de la roboto, kiu rekonas kaj sekvas nur tiujn.

En tiu eksperimento estas dua funkciulo, kiu per teleregilo pretas reagi al neatenditaj okazoj pri misfunkcio de la poŝta roboto, kiu ĝis nun glate deĵoradis, laŭ asertis la franca firmao kiu respondecas pri tiu teĥnikaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

La estonta plej granda flughaveno estas konstruata

Pekino – la ĉina regurbo – prezentis ĉi-semajne bildojn pri konstruata flughaveno, kiu povos esti la plej granda tutmonde je ties malfermo, antaŭvidita por oktobro 2019. Tiu nova flughaveno buĝetita je 12,14 miliardoj da usonaj dolaroj lokiĝas sude de la pekina ĉirkaŭaĵo, en la urbo Daxing.

Tiu grandega flughaveno iĝos la plej granda “flugkompania nabo” – angle “airline hub” ( “aerlinia nabo”), en la lingvaĵo de aviado estas flughaveno, kiun unu aŭ pluraj flugkompanioj uzas kiel alven- kaj forirloko de aparte multaj aerflugoj. Ĝi enhavos sep aviadodromojn, kaj areo da 47 km2.

“Se oni vicigus la pordegojn, tiu vico estus 5-kilometra longa”, tion diris Zhu Wenxin, kiu estas la proparolanto de la projekto.

Komence oni antaŭvidas jaran servadon de 45 milionoj da pasaĝeroj, kaj la flughaveno estis projektita por entute 100 milionoj da uzantoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nova servo aperis, por partopreni funebron sen forlasi aŭtomobilon

En Japanlando la firmao pri funebraĵoj “Kankon Sosai Aichi Group” ofertas eblecon preĝi al mortintoj ĉe funebroj sen bezono forlasi la aŭtomobilon. Tiu servo aparte utilas al maljunuloj kaj homoj kun limigita moviĝemo.

Jen la procedo: urno por cindroj estas prezentita al la vizitanto, kiu povas resti ene de la aŭtomobilo kaj plenumi la koncernajn taŭgajn gestojn, kiuj estas filmitaj kaj elsenditaj al la ceremonia ĉambro.

La prezidento de la firmao, Masao Ogiwara, pravigas tiun servon, ĉar “foje maljunuloj rifuzas partoprenon en la funebraĵoj ĉar ili bezonas peti helpon por forlasi la aŭton”.

Rapide maljuniĝas la japana loĝantaro, kaj jare la kvanto de mortoj jam superas tiuj de naskiĝoj. En tiu lando la funebraĵa merkato grandas jare je pli ol 1,7 miliardoj da enoj (16,1 miliardoj da usonaj dolaroj).

Alia nova servo nelonge anoncita en tiu sektoro estas robota pastro.

Krome, pro manko da spaco en la urbaj tombejoj, konstruaĵoj estis aranĝitaj por gastigado de la cindroj de mortintoj. La cindrurno estas aŭtomate translokita al altaro, per uzo de magnetkarto kun informoj de la mortinto, kiam vizitanto alvenas tien por preĝi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Dubajurbo testis flugroboton kiel taksio

Dubajurbo estas la ĉefurbo de Dubajo (unu el la sep emirlandoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj). Tie, je la 25-a de septembro, okazis testo de flugroboto (senpilota aviadilo) uzata kiel taksio, kadre de evento aranĝita de la germana firmao Volocopter al la tiea princo Sheikh Hamdan bin Mohammed.

Tiam tiu flugtaksio estis provata sen homoj ene. La aparato kvazaŭas malgrandan helikopteron, enhavanta du sidlokojn kaj 18 helicojn. Ĝi kapablas flugi dum 30 minutoj, funkcias sen teleregilo, havas rotacikernojn, rezervojn de pilaroj kaj du paraŝutojn.

En tiu sektoro, Volocopter havas kiel konkurantoj la firmaojn “Kity Hawk” (subtenata de Lary Page, la kunfondinto de Guglo), “Uber” kaj la giganta “Airbus”, kiu planas lanĉi flugtaksion ĝis la jaro 2020-a.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Milano lanĉis projekton por instigi bicikladon

Por festi la eventojn “semajno de la modo 2017” kaj “semajno de la urba moviĝemo”, Milano ofertos, inter la tagoj 20-a kaj 25-a de septembro, du favorajn elekteblecojn por tiu kiu luos biciklon celante rondiri la urbon.

Tiurilare antaŭnelonge la itala urbo Milano subskribis akordon kun MOBIKE, kiu estas programeto por lerta poŝtelefono, por helpi je luado de bicikloj.

Kutime oni pagas tie 50 cendojn da eŭro po 30 minutoj da bicikloluado, sed ĉi-monate en la tagoj 20 ĝis 25 tiu prezo malaltiĝos al 15 cendoj. Krome, en tiu sama periodo, homoj kiuj rilatiĝas al moda sektoro, tiuj rajtos senpagan luadon de bicikloj.

La dua avantaĝo rilatas al festado de la tago de urba moviĝemo, la 22-an de septembro. En tiu tago iu ajn homo rajtos senpage lui biciklon. Por partopreni sufiĉas instali en lerta poŝtelefono la programeton MOBIKE, kaj trovi biciklon en la ĉirkaŭaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aperis roboto kiu rolas kiel budhisma sacerdoto ĉe funebraj ceremonioj

La ĉarma roboto nomata “Pepper”, de la firmao Softbank, jam enlistigis sur sia vivresumo diversajn rolojn kiel ekzemple kelnero, butikvendisto kaj helpanto de maljunuloj, kaj ekde nun jen plia: budhisma sacerdoto por konduki funebrajn ceremoniojn.

Laŭ informoj de Reuters, la roboto kapablas deklami mantrojn per sia robota voĉo, kaj dume ĝi ludas tamburon. Ĝiaj novaj funkcioj estis prezentitaj ĉe la evento “Life Ending Industry Expo” en la urbo Tokio (Japanlando).

Elpensis la aferon la firmao “Nissei Eco”, pro tia pli kaj pli kreskanta japana loĝantaro, kontraŭ nesufiĉa kvanto da budhismaj monaĥoj por funebraĵoj. Krome, uzo de roboto tiucele estas pli malmultekosta ol kontrakti monaĥon. Laŭ Reuters kontrakti “Pepper-n” kostas 350 usonajn dolarojn, kaj homan monaĥon 2.200.

Tiu robota servo celas klientojn, kiuj koncerne al novigoj estas malfermmensaj, diris la firmao “Nissei Eco”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Virino malvirgigita de ginekologia ekzameno ricevis mon-kompenson

 

29-jaraĝa virino, kiu estis fianĉino, gajnis ĉirkaŭ 800 eŭrojn kiel kompenso post ŝi perdi sian virgecon dum medicina ekzameno en la urbo Novosibirsko (Siberio – Rusujo). La himeno de tiu fraŭlino estis rompita kiam ŝi estis ekzamenita sur ginekologia seĝo, malgraŭ tio, ke ŝi avertis la kuracistinon, ke ŝi estas virgulino.

La junulino diris al la gazeto “Siberian Times”, ke dum la procedo ŝi spertis doloron kaj rimarkis sagon sur la ganto de la kuracistino, kiu tamen asertis ke ĉio enordas. Sed per alia kliniko la viktimo konfirmis la rompiĝon de sia himeno.

Pro tiu okazaĵo la fianĉo finigis la amrilaton kun la virino, kiu estas fervora kristanino kaj dezirus edziniĝi estante virgulina, laŭ la gazeto. “Tiam mi  restis veka dum la tuta nokto, kaj en la sekva tago mi ne sukcesis ĉesi ploradon”, ŝi diris. Pro tio ŝi decidis procesi pri kompenso de la perdoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.