Poemo por Juliano la Apostato

POEMO POR JULIANO LA APOSTATO

Mário Quintana, brazilano (1906-1994)

En la tempo de la dioj
ĉio estis simpla kiel ili
kaj natura kaj homa,
kaj ili regadis en la mondo.

Sed venis iu dio uzurpema kaj unika
kaj li igis la mondon nekomprenebla,
ĉar lia regno ne estis el ĉi tiu mondo.

Kaj ĝis nun neniu sciis, kial do li forpelis la aliajn diojn
kaj regadis sola
kaj igis ĉiujn homojn peki
— kion ili neniam antaŭe faris —
ĉar peki senkulpe ne estas peki…

Kaj la homoj ekkonis la ravan teruron de la peko
— kaj tiel la nova dio portis al ili ian novan volupton.

Tradukis el la portugala lingvo: Júlio César Pedrosa.

Operacimasko, mamzono, kaj eĉ plastbotelego, kiel barilo al koronaviruso…

Konsiderata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kiel plurlanda publiksana krizo, la amasinfekta malsano pri koronaviruso jam mortigis ĉirkaŭ 360 homojn en Ĉinlando, kaj suspektoj de malsanuloj jam estas en 28 landoj.

Kadre de tia kriza situacio oni rimarkas diversajn sintenojn de kelkaj homoj, kiuj por sin protekti kontraŭ la trafo de la viruso surhvas operacimaskojn, maskojn faritaj el mamzonoj, kaj eĉ plastbotelegojn krom plastsakojn.

Bedaŭrinde, laŭ fakuloj, tiaj provoj kun plastaĵoj ne baziĝas je sciencaj fundamentoj, kaj la operacimaskoj, mamzonoj, ne 100% efikas. Inter la rekomendoj por redukti la riskon akiri aŭ transmisii spirinfektajn malsanojn rimarkinde estas (laŭ brazila ministerio pri sano):
Eviti proksiman kontaton kun tiaj malsanuloj;
Ofte lavi la manojn;
Purigi la nazon per unuuza, nereutiligebla naztuko;
Kovri nazon kaj buŝon dum ternado kaj tusado;
Ne kunhavigi personajn objektojn, kiel mangilaro;
Konservi la ĉirkaŭaĵon aerigata.

Ekfunkcias malsanulejo konstruita je limtempo da 10 tagoj

La unuaj kuracatoj trafitaj de la nova koronaviruso alvenis ĉi-lunde (la 3-an) al tiu 1000-lita malsanulejo, kiu estis konstruita je limtempo da 10 tagoj en Uhano, la ĉina urbego de la provinco Hubejo, kie la koncerna amasinfekta malsano komencis.

Lastĵaŭde (la 30-an pasintmonate) Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) deklaris la aferon kiel plurlanda publiksana krizo, kies situacio ĉi-matene jenas: 17.238 malsanuloj kaj 361 mortintoj en Ĉinlando, krom 148 malsanuloj en ceteraj landoj kun 1 mortinto en Filipinoj.

La konstruado de tiu kuracada strukturo da 25 mil kvadratmetroj komencis la 23-an pasintmonate, kaj post du tagoj komencis por tiu krizo la konstruado de la dua nova malsanulejo, nome Leishenshan, kun 30 mil m2 , 1600 litoj kaj oni antaŭvidas, ke ĝi ekfunkcios je la venonta merkredo (la 5-an).

La Popola Liberiga Armeo, kiu estas la milita branĉo de la Ĉina Komunista Partio, provizis la novan malsanulejon per 1.400 kuracistoj, flegistoj kaj aliaj laboristoj.

Propono: trietaĝa lito por pli komforto al flugpasaĝeroj de la ŝparema klaso

Nuntempe abundas proponoj celante igi pli komfortan la flugvojaĝoj, ĉefe tiaj pli longaj, de la pasaĝeroj aĉetintaj biletojn de la ŝparema klaso, kaj tiurilate nova projekto el Nederlando, fare de Delft University of Technology, volas starigi apartan areon ĉe la subetaĝo de la aviadiloj, lokigante tien trietaĝajn litojn por dormado de la vojaĝantoj.

La projekto estas inter tiuj indikitaj al la ĉi-jara faka premio Crystal Cabin Award, pri novigo ĉe aviadiloj, aperinta unuafoje en 2007 en la germana urbo Hamburgo.

Laŭ tiu propono la pasaĝeroj troviĝantaj ĉe vicoj de tri brakseĝoj povos, post deteriĝon, rearanĝi la sidlokojn laŭ trietaĝaj litoj. Delft University of Technology, tamen, ankoraŭ ne allogis atenton de flugkompanioj al tiu projekto.

Usonano aĉetis reklamon kontraŭ USD 6 milionoj por danki bestokuracistojn

Je la 7-a monato pasintjare la 7-jaraĝa hundo nomata Scout, de la raso orkolora reporthundo, estis diagnozigta kun tumoro en la koro, kaj prognozo indikis postvivon de nur monato. Tiam la kuracistoj sugestis por ĝi eŭtanazion.

Tamen ĝia posedanto, David MacNeil, rifuzinte la sugeston sukcesis je akiro de kuracado, kaj pro tio venontdimanĉe (la 2-an) aperos dum la tiel nomata Super Bowl (tiu ludo decidanta la ĉampionon de la sezono pri usona piedpilkado) reklamo, kiu li pagis 6 milionojn da usonaj dolaroj por danki al tiuj bestokuracistoj, kiuj savis la hundon.

La 30-sekunda filmeto reliefigas la kuracadan vojon de Scout, kaj instigas la homojn fari mondonacojn al la fako pri bestokuracado de la Wisconsin-Madison-Universitato, kie okazis la kuracado de la hundeto.

Jen la reklamfilmeto: LIGILO

Oni savis pli ol 500 fiŝkaptistojn sur grandega apartiĝinta glacitavolo

En Ruslando la krizaj servoj bezonis 7-horan agadon por savi 536 fiŝkaptistojn, kiuj restis sur grandega glacitavolo disiĝinta de la insulo Saĥaleno, oriente de Siberio. Tiam ĉirkaŭ 60 homoj jam estis sukcesintaj mem reveni marborden lastmarde (la 28-an), laŭ informoj de laboristoj de tiuj servoj.

Laŭ kelkaj rusaj fiŝkaptistoj kiam ili estis savitaj, tiam ili jam estis ĉirkaŭ 200 metroj for de la insula marbordo, disigitaj per frostaj akvoj. Bildoj de tiu okazaĵo montras gropojn uzante glacitavolojn kiel pramŝipojn, strebante je remado ĝis la marbordo, dum la glaciblokego kun la fiŝkaptistoj estis malrapide malproksimiĝanta.

Je limtempo da semajno en la regiono de tiu insulo tia okazintaĵo okazis trifoje. Krom tiu lasta, savadoj de fiŝkaptistoj sur disiĝintaj glaciblokoj okazis ĉimonate ankaŭ je la 22-an (ĉirkaŭ 300 homoj) kaj lastdimanĉe (la 26-an, ĉirkaŭ 600 homoj).

GM malkaŝis senŝoforan aŭtomobilon sen stirrado

La firmao Cruise, kiu estas la faka branĉo pri senŝoforaj aŭtoj de la plurlanda aŭtomobila fabrikfirmao General Motors (GM), malkaŝis tiun senŝoforan elektran aŭtomobilon nomata “Origin”. Ĝi ne celas la uzadon laŭ privata posedado, sed oni planas, ke iam oni povos voki ĝin per telefonprogrameto.

Pro tio, ke tiu veturilo enhavas nek eksplodmotoron nek stirradon kaj kontroligajn pedalojn, la Cruise Origin povas komfortigi 6 homojn – flanke po 3 pasaĝerojn, unuj antaŭ la aliaj. La pordoj malfermiĝas per kodo, la moviĝo estiĝas per postaĵa elektra trakcio, kaj ĝi estos testata ĉe la usona urbo San-Francisko “en baldaŭa estonto”.

En Usono jam estas konkurantaj projektoj en tiu sektoro: la firmao Waymo (antaŭe konata kiel “la projekto de la senŝofora aŭtomobilo de Guglo”) testas etajn kamionetojn tute senŝoforaj en Fenikso (la regurbo de la subŝtato Arizono), kaj la firmao Ford promesis funkciigi venontjare servon pri senŝofora taksio en Aŭstino (la regurbo de la subŝtato Teksaso).