Dek debutaĵoj en la historio de interreto

Jen aludo al kelkaj okazintaĵoj kaj ties roluloj en la historio de interreto.

1971 – Ray Tomlinson kreis la retpoŝton, kaj sendis la unuan retpoŝtmesaĝon.

1985 – Teknologia firmao aĉetis la unuan interretan domajnon, nome “symbolics.com“.

1992 – Tim Berners-Lee publikigis la unuan bildon, pri la grupo Les Horribles Cernettes. Ankaŭ la unua retpaĝo estis publikita de li antaŭjare.

1994 – La firmao “Geffen Records” publikigis la unuan muzikon, nome “Head First”, de la usona rokmuzika bando Aerosmith.

1998 – La unua serĉo en Guglo-serĉilo estis plenumita de John Hennessy, kiu tajpis la nomon Gerhard Casper.

2003 – Aperis la unua torrent-dosiero, eble tiu de la filmo “Matrix” (per la komputila kodo askio, angle ASCII). Tiaj dosieroj estas fifamaj ĉe defendantoj de aŭtoraj rajtoj pri verkoj.

2004 – La juna studento de Israelo, Arie Hasit, estis la unua homo ekster la teamo de Fejsbuko, kiu kreis personan profilon ĉe tiu socia retejo.

2005 – La unua filmeto en Jutubo estis ege malkvalita. Ĝi nomiĝas “Me At The Zoo” kaj estis publikigita de Jawed Karim.

2009 – La unua mesaĝo per Vacapo (angle WhatsApp) estis sendita, fare (eble) de iu el la kreintoj de la firmao, Jan Koum kaj Brian Acton.

2010 – La kunfondinto de Instagramo, Kevin Systrom, publikigis la unuan bildon en tiu socia retejo. Ĝi estis plenekrana, enhavanta piktogramoj. Tuj post li publikigis la duan, pri sia hundido.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements