Vundkovrilo ege cikatriga estis kreita – farite el la proteino de ananaso

Tia efekto kontraŭinflama de iu proteino trovata en ananaso estis aldonata ĉe bakteria miliardoncelulozo, kaj tio rezultigis vundkovrilon – ĉu gluplastre ĉu gelatene – utila je cikatrigado de vundoj, brulvundoj kaj eĉ ulceraj vundoj.

Tiu scienca novaĵo venas el studado de esploristoj de UNISO (portugallingva mallongigo por Universitato de Sorokabo) kaj UNICAMP (Subŝtata Universitato de Kampinaso). Apogata de registara organizaĵo en subŝtato San-Paulo (Brazilo), nome FAPESP, la esploro havis siajn rezultojn publikigitaj sur la scienca gazeto “Scientific Reports”.

Per laboratoria eksperimento oni konstatis naŭobligon de la kontraŭmikroba agado de la bakteria miliardoncelulozo, kies membranoj estis dum 24 horoj lasitaj ĉe solvaĵo de bromelaino, la ananasa proteino.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

128-jaraĝa virino asertas, ke spertis neniam feliĉan tagon la tutan vivon

“Mi neniam spertis eĉ ununuran feliĉan tagon dum la vivo”. Tiun plendon faras la viriro Koku Istambulova, kiu estas 128-jaraĝa kaj loĝas en vilaĝo de Ĉeĉenlando.

“La tutan vivon mi ĉiam multe laboris fosante ĝardenojn. Mi lacas”, ŝi diris intervjue al lokaj gazetoj, krom aserti, ke ŝia vivdaŭro ne estas dia donaco, “sed puno”. Ŝiaj filoj jam estas mortintoj – Tamara, la lasta filino antaŭ kvin jaroj, 104-jaraĝa.

Pri sia vivdaŭro ŝi ne konas la kialon – “estis la dia volo” – sed diris ke ĉiam ŝategis fermentintan lakton, kaj manĝas nek viandaĵon nek supojn.

Naskiĝinta la 1-an de la 6-a monato 1889 – tion konfirmas la rusa registaro post analizo de dokumento – Istambulova povos trafi la rekordon pri la plej longe vivanta homo en tuta historio.

La plej aĝa VIRO estis tiu japano mortinta en 2013, nome Jiroemon Kimura, kiu travivis 116 jarojn kaj 54 tagojn. Pri la plej aĝa HOMO, koncernas la francinon Jeanne Louise Calment, mortinta en 1997, je la aĝo 122 jaroj kaj 164 tagoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3sS

Post 60 jaroj da sangodonacado, viro “emeritiĝis” tiurilate

En 1951 James Harrison estis 14-jaraĝa kaj tiam li trapasis torakoperacion kun sangaldono, kiu savis lin. Ekde kiam li 18-jariĝis, li iĝis preskaŭ semajna sangodonacanto en Aŭstralio. Nuntempe li estas 81-jaraĝa kaj ĉi-semajne li “emeritiĝis” pri tiu funkcio. Laŭ “Ruĝa Kruco” li helpis 2,4 milionojn da infanetoj.

Dum 60 jaroj entute 1117 sangosakoj estis donitaj de li, kaj tio estas rekordo, laŭ la organizaĵo. “Mi esperas, ke tiu rekordo estos superita de iu, ĉar tio signifus, ke oni sin dediĉas al tiu afero”, tion diris Harrison.

Jemma Falkenmire, de la aŭstralia Ruĝa Kruco, intervjue al la gazeto “The Washington Post” informis, ke iu antikorpo de lia sangoplasmo estas malofta kaj ĝi helpis kuracadon de gravedaj virinoj kontraŭ la malsano HDN, kiu mortigadis ĵus naskitojn ĝis 1967 en Aŭstralio. Pro lia speciala sango li eĉ gajnis vivasekuron je 1,8 milionoj da realoj. Li iĝis volontulo je esploroj kaj testoj, kiuj rezultis la disvolviĝon de la vakcino “Antikorpo Kontraŭ-D”. Tri milionoj da dozoj kun lia sango estis disdonitaj al la patrinoj de tiu lando.

Laŭ ŝi “Aŭstralio ŝuldas grandan dankon al James Harrison”, kiu helpis ĝin iĝi la unua lando memsufiĉa pri produktado de Kontraŭ-D”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3rE

Celante infanojn, junulo elpensis desegnofilmon, kiu uzas la brazilan signolingvon

“Min e as maõzinhas” (Yasmin kaj la etaj manoj) estas projekto kiu celas alporti edukadon kaj distriĝon al infanoj kun nesufiĉa aŭdkapablo. Ĝi estis kreita de Paulo Henrique Rodrigues, kiu estas 27-jaraĝa filmodezegnisto el la brazila subŝtato San-Paŭlo, sed loĝanta en la urbo Itaĵaio – subŝtato Santa-Katarino. Paulo asertis, ke por tiu projekto li estis helpata de la loka municipa organizaĵo CEMESPI, pri faka edukado kadre de nekapableco.

Temas pri 13-epizoda rakonto de la surda knabino “Yasmin”, kiu dum siaj aventuroj lernigas la signolingvon al la spektantoj. “La celo estas prezenti la brazilan signolingvon kiel ilo por superi lingvajn barojn, anstataŭ lingvo por superi personajn malkapablojn. Elefanto parolas la elefantoloingvon, kato parolas katolingvon, kaj tiamaniere neniu interkompreniĝas. Sed “LIBRAS” estas solvo al ili. Pro scipovo de tiu nova lingvo ili sentime komunikiĝas, iĝante pli kaj pli amikemaj, estiĝante socio pli kompreniĝanta kaj inkluziviga”.

Oni antaŭvidas, ke la unua epizodo de “Min e as maõzinhas” unue aperos en kelkaj kinejoj de Santa-Katarino je la 9-a monato 2018.

Jen portugallingva raporto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

UN testas flugrobotojn kontraŭ malutilaj kuloj en Brazilo

Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) estas la sciencoteknika organizo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĝi sukcese efektivigas en Brazilo testojn kun flugrobotoj, nome ROMEO, por kontraŭbatali kulojn, kiuj transdonas malsanojn.

Tiuj malgrandaj senpilotaj veturiloj alportas milojn da insektoj senfruktigitaj per radiado, kiuj estas liverataj sur naturmedio kaj iliaj parigoj kun la tieaj naturaj kuloj ne generos idojn. La koncerna tekniko nomiĝas SIT (angla mallongigo pri “Sterile Insect Technique”, Esperante “Tekniko pri senfrukta insekto”).

Laŭ la insektosciencisto Jeremy Bouyer – esploristo ĉe la komuna fako de IAEO kaj NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo) – tiu tekniko konsistas el grava novigo, kontraste al tia ĝisnune manlabora liverado de insektoj, ĉar oni povos grandskale fari tion, kaj draste redukti la mortigon de la insektoj dum transportado.

Partoprenas tiun UN-projekton la brazila firmao “Moscamed Brasil”, kiu estas produktanto de senfruktaj insektoj, en la urbo Ĵuazejro, subŝtato Bahio. La lando uzos tiun rimedon, ĉu urbe ĉu kampare, je la 1-a monato 2019 – tiam estos somero kaj tempo pri tiuj kuloj transdonantaj malsanojn kiel dengo, zika febro kaj aliaj.

Rilate al la flugrobotoj, kunlaboras kun tiuj UN-organizoj la usona firmao “WeRobotics”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Norveglando mortigis pli ol 1.400 boacojn

Por bari ian infektan cerban malsanon pli ol 1.400 sovaĝaj boacoj estis mortigitaj en Norveglando ekde la 11-a monato 2017, en la regiono de Nordfjella, inter Oslo kaj Bergeno. Pasintmarde la norvega ministerio pri medio anoncis la finon de la koncerna mortigado komenciĝinta post malkovro de la malsano, kiu trafis 17 bestojn. Entute estis ekzaminitaj 38 mil boacoj.

Tiu malsano nomata CWD (angla mallongigo pri “chronic wasting disease”) ekizistas en Nordameriko, Sudkorelando, kaj eŭrope nur en Norveglando, kie ĝi estis unuafoje trovita je la 4-a monato 2016 en ununura boaco ĉe la montoj inter Hemsedal kaj Laerdal, centre de la lando.

CWD estas infekta malsano simile al tiu popole konata kiel “malsano de bova freneziĝo” (Bova Spongoforma Cerba Malsano), kaj Ŝaftremo (priona malsano de ŝafoj kaj kaproj). Ĝi trafas la centran nervan sistemon, kaj estas mortiga.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Gluita surhaŭte, ia treege maldika ekrano ebligas legadon de vivparametroj

Takao Someya estas esploristo en la Tokio-Universitato, kaj li inventis ilon, kiu povos revolucii la kontroladon de pacientoj en malsanulejoj. Anstataŭ tiaj tradiciaj, grandaj kaj pezaj aparatoj, tiu nova inventaĵo gluita sur la haŭto de malsanulo, prezentas ties informojn pri vivparametroj. Kaj per sendrata konekto la informoj povas esti sendataj realtempe interrete.

Laŭ la kreinto, tiu nova ilo ankaŭ utilas je hejmzorgado de maljunuloj, kiuj certe spertas pli da malfacileco je uzado de la nunaj aparatoj. La fleksebla LED-ekrano estas nur 1 milimetro dika, kaj enhavas sentilojn kaplabantajn mezuri temperaturon, sangopremon kaj muskolajn elektrosignojn. Krome, ĝi produktas kvazaŭan elektrokorregistraĵon.

La treege maldika LED-ekrano estis publike prezentita lastsemajnfine en Aŭstino (Teksao – Usono) kadre de la jara evento de Usona Asocio por Scienca Antaŭenigo, angla mallongigo AAAS. Oni taksas, ke la surmerkatigo de tiu novigo okazos post tri jaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Unuafoje scientistoj maturigis homajn ovolojn en laboratorio

Virinoj naskiĝas enhavanta ene de siaj ovarioj tiajn nematurajn ovolojn (nome oocito), kiuj iĝas plene disvolviĝintaj post la virina seksmaturiĝo, kaj ekde tiam kadre de la monataĵa ĉicko ĉe virinoj unu el tiuj nematuraj ovoloj maturiĝas.

Ĉi-vendrede, la 9-an de februaro sur la scienca revuo “Molecular Human Reproduction” scientistoj de Edimburgo-Universitato en Skotlando, aperigis la rezulton pri eksperimento kiu ekster la ovarioj – en laboratorio – disvolvigis homajn ovolojn pretajn por fekundiĝo.

La ovoloj estis disvolvitaj ekde la ovaria histo de dek virinoj, kaj el 48 ovoloj plenumintaj la antaŭlasta fazo de la sinsekvo, naŭ atingis la plenmaturiĝon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Michael Phelps raportis senkuraĝigon kaj penson pri sinmortigo

La plej elstara gajninto pri olimpikaj medaloj de la historio, la usonano Michael Phelps, raportis ĉi-semajne kadre de iu konferenco en Ĉikago (Usono), ke li estis trafita de senkuraĝigo kaj eĉ pensis pri sinmortigo.

Malkaŝe priparolante tiun temon, tiu eksnaĝisto klarigis, ke lia plej severa krizo okazis post la Somera Olimpiko 2012, okazinta en Londono – tiam li gajnis ses el siaj 28 medaloj: “Tiam mi volus ne plu esti sportisto; mi volus ne plu esti vivanto”. En tiu tempo ofte li estis restanta sole dormoĉambre dum tri ĝis kvin tagoj, nek manĝante nek sufiĉe ripozante, tion li informis.

Agado kadre de altkvalita sportumado multe kostis al li, kaj liaj problemoj tiurilate komencis en la jaro 2004-a: “Verdire post ĉiu olimpiko mi estis sentanta krizon pri senkuraĝigo”. Laŭ li ne estis simpla la decidon akiri helpon, sed la kuracado savis lin.

Laŭ Phelps rakonti sian sperton, kiu eble povos utili al aliaj homoj, konsistas el pova oportuno: “Mi tre dankas min, ke mi ne estingis mian vivon”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pilolo por mezurado de intestaj gasoj antaŭmalhelpas digestajn malsanojn

Aperis en la brita scienca revuo Nature, la 8-an de januaro, rezulto pri testoj fare de aŭstralianaj scientistoj ĉe sep sanaj homoj kun dietoj alta kaj malalta koncerne al manĝa fibro. La esploristoj disvolvis novan pilolon, kiu povos revolucii la evitadon kaj diagnozon de digestaj malsanoj.

La pilolo, kies grando samas tiu de vitaminpilolo, estas englutebla, ĝi trovas kaj mezuras la intestajn gasojn – hidrogeno, karbona dioksido kaj oksigeno – kaj realtempe sendas la koncernaj informoj al poŝtelefonaparato. Tiu teĥnikaro ankaŭ povas plej efike mezuri la agadon de la aro de etaj organismoj en stomako kaj intesto.

Post la sukcesa provado ĉe homoj, la teamo planas surmerkatigi tiun teĥikosciencon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.