Papo Francisko decidis malpermesi la vendadon de cigaredoj en Vatikano

Ĵaŭde la 9-an de novembro la plej alta estro de Katolika Eklezio, nome Papo Francisko, ordonis la malpermeson – ekde 2018 – pri vendado de cigaredoj en Vatikanurbo, pro la sanproblemoj kaŭzataj de ili.

“La kialo simplas: Sankta Seĝo ne povas agi favore al afero, kiu ja trafas la sanon de la homoj”, tion asertis per komunikaĵo Greg Burke, la proparolanto de Vatikano.

“Malgraŭ tio, ke la vendado de cigaredoj al oficistoj kaj emerituloj je malalta prezo konsistas bonan enspezon al Sankta Seĝo, neniu profito praviĝas, se ĝi kostas homajn vivojn”, tion diras la komunikaĵo. Tie la vendejoj estas senimpostaj.

Vatikano havas ĉirkaŭ ses mil oficistoj, kaj ricevas miloj da vizitantoj ĉiutage. Papo Francisko, kiu en juneco estis trafita de sanproblemo ĉe unu pulmo, ne estas fumanto.

En la jaro 2002-a, plifrue ol Itallando, Vatikano aprobis leĝon kontraŭ fumado sur publikaj lokoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Nova servo aperis, por partopreni funebron sen forlasi aŭtomobilon

En Japanlando la firmao pri funebraĵoj “Kankon Sosai Aichi Group” ofertas eblecon preĝi al mortintoj ĉe funebroj sen bezono forlasi la aŭtomobilon. Tiu servo aparte utilas al maljunuloj kaj homoj kun limigita moviĝemo.

Jen la procedo: urno por cindroj estas prezentita al la vizitanto, kiu povas resti ene de la aŭtomobilo kaj plenumi la koncernajn taŭgajn gestojn, kiuj estas filmitaj kaj elsenditaj al la ceremonia ĉambro.

La prezidento de la firmao, Masao Ogiwara, pravigas tiun servon, ĉar “foje maljunuloj rifuzas partoprenon en la funebraĵoj ĉar ili bezonas peti helpon por forlasi la aŭton”.

Rapide maljuniĝas la japana loĝantaro, kaj jare la kvanto de mortoj jam superas tiuj de naskiĝoj. En tiu lando la funebraĵa merkato grandas jare je pli ol 1,7 miliardoj da enoj (16,1 miliardoj da usonaj dolaroj).

Alia nova servo nelonge anoncita en tiu sektoro estas robota pastro.

Krome, pro manko da spaco en la urbaj tombejoj, konstruaĵoj estis aranĝitaj por gastigado de la cindroj de mortintoj. La cindrurno estas aŭtomate translokita al altaro, per uzo de magnetkarto kun informoj de la mortinto, kiam vizitanto alvenas tien por preĝi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Saud-Arablando malpermesis naskiĝotagan feston tutlande

Lunde, la 18-an de septembro, Saud-Arfablando malrajtigis al siaj civitanoj festi datrevenojn en tuta lando. Laŭ la lokaj amaskomunikiloj la koncerna anonco faris Abdullah Al-Mutlaq, kiu estas membro kaj konsilanto de la plej supera religia institucio de la lando.

Tiu malpermeso, kiu celas evitadon de nebezonaj elspezoj, validas ankaŭ pri infanaj festoj. La registaro de Saud-Arablando pravigas tiun decidon asertante ke “la homoj ne havas monon por elspezi je tiaj aferoj”. Abdullah Al-Mutlaq reliefigis, ke “tiaj aferoj ne donas iun ajn profiton, Islamo ne antaŭenigas ilin, kaj ili povas alporti malriĉecon al la familioj”.

Islamismo aŭ politika Islamo estas politika filozofio aŭ idearo kiu asertas ke Islamo estas ne nur religio sed ankaŭ politika sistemo. Nur la islamaj festoj “Eid ul-Fitr” (Finfasta Festo), kiu markas la finon de la fastmonato Ramadano, kaj “Eid ul-Adha” (Festo de la Ofero) estas permesataj en Saud-Arablando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

2-tuna konstruaĵo estis translokita foren je 30 metroj

Post du-semajna laborado finiĝis dimanĉe, la 18-an de septembro, en la ĉina urbo Ŝanhajo, agado por translokiĝo de la ĉefa konstruaĵo de 135-jaraĝa budaisma templo, al loko 30 metroj malproksime.

Ĉiutage miloj da homoj vizitas tiun templon, nomata Jada Budaa Templo, kaj la aŭtoritatoj per tiu ago celas eviti la sufiĉe grandan riskon de brulego, pro tiom da incensaĵo brulanta tie.

“Pavilono Mahaviro”, kiu pezas preskaŭ du tunojn, estis malrapide movigita sur specifaj elpensitaj reloj, kaj tiamaniere pli da spaco ekestis ĉirkaŭe.

La statuoj de la pavilono estis antaŭe protektitaj kaj estis translokitaj kune kun la konstruaĵo, laŭ “Renmin Ribao” (Popola Taggazeto) – oficiala organo de la ĉina komunista partio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Islama Ŝtato instruas teroristojn veneni nutraĵojn

Informis la itala novaĵagentejo ANSA: La ĝihada grupo “Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio” konigis “gvidilon” al siaj adeptoj, kun instruoj al ĉiuj “solecaj lupoj” por envenenadi nutraĵojn ĉe supervendejoj de Eŭropo, Ruslando kaj Usono, laŭ informo fare de la kontraŭterorisma retpaĝaro “SITE”.

En la publikaĵo la teroristoj petas, ke oni injektu cianidon (ĥemia venena substanco) en fruktoj kaj legomoj haveblaj al vendado ĉe la bazaroj.

Krome la ĝihadistoj sugestas efektivigon de aliaj atakoj ĉe lokoj kun amaso da homoj, kiel la publikaj naĝejoj.

Tiuj atakoj estus plenumitaj omaĝe al la islama festo Eid ul-Adha (Festo de la Ofero), kiu estas la dua plej grava evento en la kalendaro de tiu religio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo

Aperis roboto kiu rolas kiel budhisma sacerdoto ĉe funebraj ceremonioj

La ĉarma roboto nomata “Pepper”, de la firmao Softbank, jam enlistigis sur sia vivresumo diversajn rolojn kiel ekzemple kelnero, butikvendisto kaj helpanto de maljunuloj, kaj ekde nun jen plia: budhisma sacerdoto por konduki funebrajn ceremoniojn.

Laŭ informoj de Reuters, la roboto kapablas deklami mantrojn per sia robota voĉo, kaj dume ĝi ludas tamburon. Ĝiaj novaj funkcioj estis prezentitaj ĉe la evento “Life Ending Industry Expo” en la urbo Tokio (Japanlando).

Elpensis la aferon la firmao “Nissei Eco”, pro tia pli kaj pli kreskanta japana loĝantaro, kontraŭ nesufiĉa kvanto da budhismaj monaĥoj por funebraĵoj. Krome, uzo de roboto tiucele estas pli malmultekosta ol kontrakti monaĥon. Laŭ Reuters kontrakti “Pepper-n” kostas 350 usonajn dolarojn, kaj homan monaĥon 2.200.

Tiu robota servo celas klientojn, kiuj koncerne al novigoj estas malfermmensaj, diris la firmao “Nissei Eco”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Vatikano malpermesas senglutenan hostion

Lastsabate (la 8-a de julio) Vatikano determinis, ke faruno uzota por produkti hostiojn ne povas esti tute sen gluteno, kiu nepras por eviti bezono de nutraĵ-aldonaĵo je ilia produktado).

Laŭ la dokumento tiu instruo praviĝas ĉar nuntempe hostioj estas vendataj en superbazaroj kaj interreto, kaj tio povas estigi dubon tiurilate. En pasinto tiaj nutraĵoj estis produktitaj ekskluzive de religiaj komunumoj.

La kardinalo Robert Sarah, pro peto de la papo Francisko, sendis leterojn al ĉiuj episkopoj kun informoj pri la afero. Laŭ la teksto, aldono de aliaj ingrediencoj kiel fruktoj, sukero kaj mielo, estas konsiderata de la Katolika Eklezio kiel “serioza misuzo”, kaj ĝi nuligas la komunion.

Laŭ la katolika tradicio, en la komunio pano kaj vino iĝas la korpo de Kristo, kondiĉe ke ili estus produktitaj laŭ la ekleziaj reguloj, t.e., pano sen uzo de gisto, fare nur per faruno, kaj pura vino el vinberoj, sen mikso kun aliaj substancoj.

Tamen laŭ la dokumento la uzo de tritiko aŭ vinbero modifitaj per gentekniko ne nuligas la eŭĥaristion.

Pri hostio: vikipedia artikolo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Malajzio lanĉis konkurson pri “prevento de samseksemo”

homossexualismo

Aŭtoritatoj pri sano de Malajzio lanĉis konkurson pri ideoj de “prevento de samseksemo”, kiu estigis ondon de reagoj flanke de grupoj da GLAT-aktivuloj (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj).

Laŭ la koncerna regularo la konkursantoj sendu filmentojn kiuj montru la “konsekvencojn” roli kiel GLAT, kaj ankaŭ pritrakti “preventon, kontroladon kaj helpopeton”.

Tiu konkurso, inkluzivas aliajn kategoriojn, kiel retseksumado, kaj seksa sano por reproduktado. Ĝi estis lanĉita lastĵaŭde (la 1-a de junio) kaj finiĝos je la venonta 31-a de aŭgusto. La venkontoj ricevos monpremiojn de 200 ĝis 800 eŭroj.

Malajzio estas azia multetna lando kun plimulto da islamanoj, kaj tie samseksemo estas tabuo, kun leĝaj monpunoj, kaĵ eĉ ĝis 20-jara malliberigo, al tiuj kiuj geje plenumi seksajn agojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kirurgo estis senkulpigita pro fortranĉo de infana peniso dum cirkumcido

cirkumcido

Iu kuracisto (urologo) estis senkulpigita ĉi-merkrede, la 19-a de aprilo, post esti akuzita kiel respondeca pri tragika akcidento okazinta en 2014 sur kirurgia tablo en Genevo, Svislando. Tiam tiu profesiulo estis plenumanta cirkumcidon ĉe 4-jaraĝa knabo, kaj ties patro estis spektanta la procedon, portante kameraon.

La akcidento okazis kiam dum la cirkumcida procedo la patro alvokis sian infanon por fotado. En tiu momento estante operacianta, la infano subite turniĝis, kaj pro tio la kirurgo nevole amputis la penison de la knabo. La organo eĉ falis planken.

Laŭ la gazeto “Daily Mail” spite la akuzo pri korpa vundado pro neglekto, la 59-jaraĝa svisa kuracisto estis senkulpigita de la loka justico, kiu agnoskis ke li ne povus esti respondeca pri tia “neantaŭvidebla ago” flanke de la knabo por pozi al fotado.

Je multaj religioj cirkumcido estas rigardata kiel celebrinda okazintaĵo, kvazaŭ ia puriga bapto de la knabetoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Bruno malaperis – Ĉu ia mistera projekto?

bruno-borges

La 24-jaraĝa brazila studento pri psikologio Bruno Borges estas malaperinta ekde la 27 de marto. Krom sian maltrankvilan familion li forlasis ankaŭ 14 librojn, kiuj estis skribitaj per lingvo kreita de li mem. Deĉifri tiun verkaron ekde nun estas la celo de lia familio.

Laŭ televid-raporto de “Rede Amazônica”, la dormĉambro de Bruno estis tute modifita kiam lia familio estis forestanta dum 24 tagoj pro turisma vojaĝo. Lia fratino diris, ke Bruno konservadis la pordon ŝlosite, kaj li ne komentis pri siaj okupaĵoj.

Antaŭ foriri, Bruno lokigis ĉe sia dormĉambro 2-metran statuon de la itala filozofo Bruno Giordano. Ĝi estas repliko de tiu ekzistanta en la placo Campo de’ Fiori (Kampo de la Floroj) en Romo, Italujo. Jorge Rivaplasta (83-jaraĝa) estas la skulptisto al kiu la junulo mendis la replikon, kaj tiu artisto diris, ke kredas esti Bruno Borges reenkarniĝo de Bruno Giordano.

La loka polico prienketas tiujn faktojn, kiuj okazis en la urbo Rio-Branko, ĉefurbo de la subŝtato Akro en Brazilo.

Jen bildoj: ligilo al portugallingva filmeto


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.