Makedonlando iĝas Nord-Makedonlando

Hieraŭ – dimanĉe, la 7-an de la 6-a monato 2018 – la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Greklando (Nikos Kotzias) kaj Makedonlando (Nikola Dimitrov) kune subskribis historian interŝtatan interkonsenton, kiu finigas dulandan 27-jaran konflikton pri la nomo de la eksa jugoslava respubliko, kiu de nun eknomiĝas Nord-Makedonlando.

Tiu interkonsento estu konfirmenda de la koncernaj du parlamentoj kaj trapasi popolkonsulton en Makedonlando. Pro ĝi Greklando ne plu baros la eniron de Makedonlando en Eŭropa Unuiĝo, kaj NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo).

La subskriba ceremonio okazis borde de la lago “Prespa”, ĉe la landlimoj inter Greklando, Albanlando kaj Makedonlando, kun partopreno ankaŭ de Matthew Nimetz, la aparta peristo de UN (Unuiĝintaj Nacioj).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Bm

Jen 200-kilometra homĉeno favore al sendependeco de Eŭsklando

Laŭ Vikipedio “Eŭsklando estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdlando: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca”.

Hieraŭ – dimanĉe, la 10-an de la 6-a  monato – miloj da homoj estigis homĉenon da 200 kilometroj inter la urboj Donostio, Bilbao kaj la regiona regurbo Vitorio, por postuli popolkonsulton pri sendependeco de Eŭska Aŭtonoma Komunumo (norda Hispanlando).

Laŭ la grupo “Gure Esku Dago” (en la eŭska lingvo signifas “Ĉe Niaj Manoj”) ĉirkaŭ 175 mil homoj partoprenis la manifestacion, inter ili estis politikistoj, krom eŭskaj kaj katalunaj aktivuloj pri sendependeco.

Tiu okazintaĵo, kiu daŭris duonhoro, bezonis mil aŭtobusojn kaj 5 mil volontulojn por konduki la partoprenantojn al la stratoj kaj veturvojoj. La afero finiĝis per legado de manifesto antaŭ la Eŭska Parlamento en Vitorio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3yO

Duobluloj de Trump kaj Kim kune promenis en Singapuro

Centoj da scivolemuloj spektis hieraŭ (sabate, la 9-an) “pintkunvenon” de la duobluloj de usona prezidanto Donald Trump kaj la nordkorea gvidanto Kim Jong Un, en butikumcentro de Singapuro. La koncerna vera pintkunveno okazos en tiu lando mem, en la venonta mardo (la 12-an).

La duoblulo de Kim nomiĝas “Howard X”, loĝas en Honkongo (Ĉinlando) kaj li aperis kune kun “Dennis Alan” personigite kiel Trump.

Dum tiu okazintaĵo, nomata la “vera” pintkunveno, tiuj du viroj manpremadis la homojn dum promenado ĉe la tutplena vendejaro “Bugis Junction”.

Tiam, kiuj dezirus mem fotadi ĉe ili, tiuj nepre elŝutu programeton propagandita de ili, kaj fari pagon da 11 usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3yC

Medalo antaŭenigas la okazigotan pintkunvenon inter Trump kaj Kim

Venontsemajne Singapuro gastigos la pintkunvenon inter la ŝtatprezidantoj usona Donald Trump kaj nordkorea Kim Jong-un, kaj kadre de tiu afero ĉi marde (la 5-an) la lando surmerkatigis memorigantan medalon kun la enskribo “World Peace” (Monda Paco).

Kune kun la skribaĵo sur la medado estas bildo de kolombo kun olivbranĉo (pacsimbolo), krom unu rozo kaj unu magnolio, kiuj estas nacifloroj respektive de Usono kaj Nord-Korea.

La medalo aĉeteblas pere de la retbutiko de la singapura monfarejo. Jen la koncernaj prezoj laŭ singapura dolaro: 1380 (ora versio), 118 (arĝenta versio) kaj 36 (nikela versio).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: https://wp.me/p87b5r-3y1

Juĝisto malpermesas al Trump, ke li baru uzantojn de Tvitero

Sinjorino Naomi Reice Buchwald, kiu estas federa juĝisto en Nov-Jorko (Usono) determinis merkrede (la 23-an), ke la usona ŝtatprezidanto Donald Trump laŭleĝe ne rajtas bloki uzantojn de la socia retejo Tvitero, ĉar tiu ago kontraŭas la rajton al parollibereco, kies garantion donas la Unua Ŝanĝo al la Usona Konstitucio.

Ŝi ne tekste ordonis la malbaron de tiuj jam blokitaj, tamen ŝi supozas, ke pro sia decido, li aŭ lia komisiito pri sociaj retejoj, Dan Scavino, faros tion.

Tiu verdikto de Buchwald koncernas al juĝafero prezentita la 7-an monaton 2017 flanke de Instituto Knight pri Unua Ŝanĝo de Kolumbio-Universitato, kaj diversaj uzantoj de Tvitero.

Usona Departmento pri Juĝistanco, kiu reprezentas Trump en tiu juĝafero, asertis la jenon: “Ni respekte malkonsentas tiun tribunalan decidon, kaj ni pripensas la venontajn paŝojn tiurilate”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vj

Pri la nova oficiala limuzino de la rusa ŝtatprezidanto

Pasintlunde, la 7-an de la 5-a monato, kadre de sia kvara enoficigo kiel ŝtatprezidanto de Ruslando, Vladimir Putin veturis per nova limuzino, kies projekto kostegis ĉirkaŭ 12 miliardojn da rubloj (160 milionojn da eŭroj).

Nomata “Kortej” (Karavano), tiu nova modelo anstataŭigos la nunajn 11 “Mercedes-Benz S600 Pullman” de la rusa prezidanto. Ĝi estis disvolvita surbaze de tiuj “Mercedes-Benz Classe S e BMW Série 7”, kun motoroj “V12”, kaj ekde 2019 ĝi estos surmerkatigita plurlande, sed ĝia prezo ankoraŭ ne estas decidita.

Laŭ Denis Manturov, kiu estas la rusa ministro pri industrio kaj komerco, tiu aŭtomobilo spertos egan konkurencon de la modeloj produktataj de “Rolls-Royce” kaj “Bentley”, kadre de la monda merkato.

La rusa firmao “Sollers”, kiu surmerkatigos la aŭtojn asertis: “Unue la azia sudoriento kaj Mezoriento – Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj aparte Ĉinlando estis elektataj kiel celmerkatoj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Lingva misaĵo – Macron diris angle, ke la aŭstralia unua sinjorino estas “bongusta”

Merkrede la 2-an de la 5-a monato la franca ŝtatprezidanto Emmanuel Macron salutante angle la ĉefministron de Aŭstralio, Malcolm Turnbull, fuŝe asertis, ke li havas “bongustan edzinon”. Li diris la jenon: “Mi volas danki al vi kaj al via ‘bongusta edzino’ pro tia varma bonvenigo kaj perfekta aranĝo de ĉi tiu vojaĝo” .

Makron tute ne estis aludanta al seksa afero, sed li volis diri, ke la aŭstralia unua sinjorino “Lucy Turnbull” estas bona kaj plaĉa gastigantino. La miso okazis pro tio, ke la franca prezidanto posedas ankoraŭ neperfektan scipovon de la angla lingvo, kaj estis trompita de “falsa kognato”.

En la angla lingvo “delicious” estas adjektivo rilatanta al nutraĵoj kaj ankaŭ aludanta al sekseco, dume la simila franca vorto “délicieux” povas esti uzata por esprimi kontentecon koncerne al homoj aŭ aferoj.

Pri kognato en Vikipedio: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La plantaĵo plantita de Trump kaj Macron ĉe Blanka Domo ne plu estas surĝardene

Pasintmonate je la 23-a tago la ŝtatprezidantoj Donald Trump (usona) kaj Emmanuel Macron (franca) kune plantis arbon en la ĝardeno de “Blanka Domo” – la oficiala loĝejo de la prezidanto de Usono – sed ĝi ne plu restas tie. Tiu “malapero” iĝis mistera, ĝis alveno de klarigo fare de la koncernaj landoj: la plantaĵo estis sendita al kvaranteno.

Tiu plantitaĵo estas donaco de Macron al Trump okaze de oficiala ŝtatestra vizito. La arbo originas el norda franca regiono, kie en 1918 okazis batalo kadre de la unua mondmilito, kaj tiam 2 mil usonaj soldatoj mortis tie.

Laŭ la novaĵagentejo Reuters tiu kvaranteno celas analizi eblecon pri parazitminaco al la kreskaĵoj de la ĝardeno. “Vere estis gentileco fare de la prezidanto Trump al Franclando, ke li plantis la arbon okaze de la vizito de la (franca) prezidanto”, tion diris iu aŭtoritatulo de la laborĉambro de Macron.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La foto de la jaro, kadre de la premio WPP

Ĵaŭde la 12-an de la 4-a monato en Amsterdamo, Nederlando, estis premiita en la kategorio “la plej bona foto de la jaro”, kadre de la premio “World Press Photo” (fotado de tutmonda gazetaro), bildon kiu kaptis momenton pri bruligo de la 28-jaraĝa universitata studanto Víctor Salazar, pro eksplodo de milita motorbicikla benzinujo, okazinta la 3-an de la 5-a monato 2017 en la placo Altamira, oriente de Karakaso, la regurbo de Venezuelo. Tiam junuloj estis protestantaj kontraŭ la registaro.

La bildon kaptis Ronaldo Schemidt, kiu estas fotisto de la franca novaĵagentejo APF, kaj li raportis: “Mi ekspertis varmon kaj lumegon. Mi ne identigis la aferon, nur rimarkis fajran pilkon alvenante. Mi sekvis ĝin fotante senĉese kaj pro krioj mi eksciis pri la okazintaĵo”.

Antaŭnelonge Carmen Salazar, fratino de la junulo, rakontis al AFP, ke lia korpo estis brulvundita je 70 elcento, kaj li trapasis 42 operaciojn koncerne al enplanto de haŭto.

Partoprenis la konkurson WPP-2018 pli ol 4.500 fotistoj el 125 landoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Alckmin: tiu moknomo “bastonglaciaĵo de ĉajoto” ne ĝenas min

En Brazilo la estro de subŝtato San-Paŭlo, Geraldo Alckmin, kiu estas antaŭkandidato de PSDB-partio al la brazila ŝtatprezidanteco, afiŝis sur sociaj retejoj filmeton, kiu tuŝas la ŝerconomon “bastonglaciaĵo de ĉajoto”.

Tiu moknomo jam de 16 jaroj akompanas la “tukanon” (tiu estas populara aludo al ano de PSDB-partio), kaj ĝi estis kreita de la eseisto José Simão okaze de la voĉdonado de la jaro 2002-a, kaj ekde tiam ĝi estis amplekse uzata je diversaj okazoj.

Tamen Alckmin garantias, ke ĝi ne ĝenas lin. Intervjue al la novaĵkanalo “BH News” li asertis: “Tio ne ĝenas min. Mi pensas, ke la loĝantaro ne volas spektaklulon, sed tiu kiu vere solvas la landajn problemojn kaj servadas la socion”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.