Grandega kanada nutraĵfirmao vetas je insektoj

En Kanado la plej granda firmao de la nutraĵa industrio, nome “Maple Leaf Foods”, estas investanta en la firmao “Entomo Farms”, kiu konsideras rostitajn grilojn kaj aliajn insektojn kiel pli daŭripova elekteblo ol viando, koncerne al proteina nutrado.

Maple Leaf estas ofertanta financadon (tipo serio-A) al Entomo, kiu estas la plej granda produktanta de insektoj por homa nutrado, kun sidejo en la urbo Ontario, Kanado, kaj per komunikaĵo lastmerkrede ĝi asertis, ke per tiu monrimedo ĝi plialtigos la faradon – surbaze de griloj kaj larvoj – de ingrediencoj kiuj komponiĝas farunoj por produktado de briketproteinoj, vitaminoj kaj saŭcoj.

“Nia investo per malplimulta kapitalo en la firmao Entomo kongruas al nia celo iĝi tutmonde la plej daŭripova firmao pri proteinnutrado”, tion diris per komunikaĵo Michael McCain, la prezidanto de Maple Leaf.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Jen brazila bakaĵo aspektanta kiel “kapo de Neymar”

En Brazilo “coxinha” (prononce “koŝinja”) estas ŝatata fritita manĝaĵo farita el pastaĵo de tritika faruno kun farĉo de disfadenigita kokaĵo, kaj pasintsemajne en la urbo Governador-Valadaro, subŝtato Minas-Ĵerajso, aparta “coxinha” estis kreita de la 27-jaraĝa junulino Shirley Candido.

Per la devizo “trokuraĝo, ĝojo kaj kremfromaĝo” ŝi – kiu estas kaj reklamisto kaj kuiristo – propagandis sur socia retejo sian novan kreaĵon: bakaĵo aspektanta kiel la kapo de la fama brazila piedpilkisto “Neymar”.

Intervjue al la retejo “UOL esporte” Shirley klarigis ke ŝi ne surmerkatigos tiun bakaĵon: “En tiu tago farunpastaĵo restis, mia ideo tiurilate estis antaŭe aperinta, iom da libera tempo mi spertis kaj finfine mi efektivigis ĝin. Mi ŝatas Neymar, kaj ankaŭ ŝercon. Kaj oni entuziamiĝas je jaro kun okazonta mondpokalo de piedpilkado, ĉu ne?”

coxinha


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La provo pri kuirista roboto por hamburgaĵoj

“Flippy” estas kuirista roboto kreita de la firmao “Miso Robotics”, kaj ĝi kapablas prizorgi samtempan kuiradon je 12 hamburgaĵoj. Ĝi ekfunciis ĉi-monate lunde (la 5-an) en lunĉejo de la reto “CaliBurger” en la urbo Pasadena (Kalifornio – Usono), sed post tri tagoj ĝi estis malŝaltita por reagordigo de la provo, kiu interesegis la klientojn kaŭzante plialtigon de la mendado.

Al la usona gazeto “USA Today” la firmao “Miso Robotics” asertis lastĵaŭde, ke “Flippy” estus refunkciigita lunde (la 12-an) kun limigita deĵoro – de la horo 11-a ĝis la horo 2-a posttagmeze – por helpi je tagmanĝa tempo.

En tiu lunĉejo en la areo nomata “Flippy’s Kitchen” oni povas rigardi la agadon de tiu roboto. La firmao “CaliBurger” planas instali ĉi-jare tiun roboton ĉe pliaj 50 lunĉejoj de sia reto, komenciĝante per tiuj en la urboj Seatlo (Vaŝingtonio) kaj Anapoliso (Marilando).

Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Unuafoje Koka-kolao surmerkatigos alkoholaĵon

En Japanlando la usona plurlanda firmao Koka-kolao pretiĝas por surmerkatigi sian unuan alkoholaĵon post pli ol 130 jaroj da historio de tiu fabrikanto de gastrinkaĵoj. Per noto aperigita sur la retpaĝaro de la kompanio, la prezidanto de la japanaj fabrikoj Jorge Garduno anoncis, ke ili faros merkateksperimenton: ladbotela trinkaĵo enhavanta alkoholon.

Tiu nova varo similos al la japana trinkaĵo nomata “Chu-Hi”, kiu estas miksaĵo en ladbotelo, enhavanta critonan gastrinkaĵon kun regionan distilitan alkoholaĵon nome “ŝoĉuo”, kiu povos esti anstataŭgita de vodko. Pliaj gustelektoj estos pruno, frago, liĉio kaj kivifrukto.

La plimulto de la tieaj bierfabrikantoj – Asahi, Kirin, Takara, Suntory – vendas ankaŭ tiajn gastrinkaĵojn kun ĝenerale 3% ĝis 9% da alkoholaĵo. Ili aparte furoras inter junuloj kaj virinoj. Tiu unua alkoholaĵo de la firmao Koka-kolao surmerkatiĝos nur en Japanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nova ondo en Silicia Valo – vendado de ne filtrita akvo

Usonaj fiirmaoj enspezas je vendado de tiu, kiu ili mem nomas kiel “kruda akvo”, tio estas, akvo sen modifo, sen filtrado, sen ĥemiaĵo kiel fluoro, kiu troviĝas ĉe la akvoj liveritaj de publikaj servoj.

Tiu nova ondo fortiĝis aparte en Silicia Valo, kiu estas regiono konata por naski ekfirmaojn pri teĥnikoscienco, kaj esti loĝata de homoj tiaj “pli naturemaj”.

Laŭ la novaĵretejo “Business Insider”, inter tiuj kredantoj je tiu ondo estas la firmao “Live Water”, kies galjono da akvo estis vendata kontraŭ 38 usonaj dolaroj pasintsemajne. La prezo multe plialtiĝis post la gazeto “New York Times” raporti pri tiu tendenco.

Intervjue al tiu gazeto, la fondinto de Live Water, Mukhande Singh, defendis sian produkton kaj pridubis la kvaliton de la akvo el krano: “Ĉu kranakvo? Vi ĉiuj estas trinkantaj akvo infektita de drogoj por naskiĝkontrolo” tion li diris.

Nur la tempopaso indikos, ĉu tiu tendenco kontraŭ “malpura akvo” firmiĝos. Ankaŭ demando estas, ĉu tio plibonigos la sanon, ĉu tio iĝos retropaŝo je la konkeroj atingitaj ĝis nun koncerne al prizorgado de trinkakvo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Parlamentanoj aprobis “Lundon sen viandaĵo” en la subŝtato San-Paŭlo

La 27-an de decembro en Brazilo la parlamentanoj de la subŝtato San-Paŭlo aprobis leĝproponon kiu kreis la “Lundon sen viandaĵo” kadre de subŝtataj registaraj organizoj.

Tiu projekto por ekvalidi ankoraŭ dependas de aprobo ankaŭ de la subŝtatestro Geraldo Alckmin. Se li ne bari ĝin, ĉiuj publikaj organizoj kaj ties kontraktataj kunagantoj estos malpermesataj – ĉiulunde – manĝigi per viandaĵoj. Alia devigo de tiu aprobita leĝpropono estas tiu, ke al vegetaranoj ĉiutage nepre estu elekteblo al senviandaĵoj.

La leĝo koncernas al publikaj lernejoj, krom restoracioj kaj drikejoj kiuj liveras nutraĵojn al publikaj organizoj. Malsanulejoj kaj aliaj flegsanaj organizaĵoj ne estas celataj de tiu devigo.

Proponis tiun aferon en 2016 la parlamentano de la partio PSC Feliciano Filho, kiu estas aktivulo pri bestorajtoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Konkura vendo de speciala kafo – la rekordo pri prezo

Estis produktita en Patrosinjo (subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo) la plej multekosta speciala kafo de la mondo. Ĝiaj 60-kilogramaj sakoj estis aĉetitaj de japanoj kaj aŭstralianoj kontraŭ po 55.457,60 realoj (ĉirkaŭ 14.300 eŭroj). Estis ofertitaj kaj venditaj ses sakoj de tiu kafo kadre de virtuala konkura vendado aranĝita de la organizaĵo “Alliance for Coffee Excellence – ACE”.

Laŭ Brazila Asocio de Specialaj Kafoj tiu rekordo estis konigita kiam la nomoj de la bieno “Fazenda Bom Jardim”, kaj de la terkultivisto “Gabriel Alves Nunes” el Patrosinjo aperis la 13-an de novembro 2017 je identigo de la ĉampiono en la kategorio “Pulped Naturals” de la konkurso “Cup of Excellence”, okazinta pasintoktobre en la urbo “Venda Nova do Imigrante”, subŝtato Espirito-Santo, Brazilo. [LIGILO]

La ĉampiona produktisto Nunes (28-jaraĝa), surpriziĝis je tiom bona trafita prezo je BRL 55 mil, ĉar li estis atendanta ĝis BRL 25 mil, konsiderante la rekordan prezon je BRL 18 mil de tiu sama virtuala konkura vendo en 2016. “Ni estas familia entrepreno kaj nun ni spertas multan feliĉon, ĉar ni konsistas el sindediĉa teamo”, tion li diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La arto pri napola pico iĝas homara heredaĵo

Napolo (Itallando) estas la origina loko de la pico. Ĵaŭde la 7-an de decembro la arto de la napolanoj pri picofarado – kiu famigis tutmonde tiun spcialaĵon de la itala kuirarto – estis enlistigita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” de UNESKO (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo).

Tutmonde du milionoj da homoj aliĝis al petskribo kiu subtenis la kandidatiĝon de tiu metio, kiu nuntempe estas praktikata en Napolo de preskaŭ tri mil picokuiristoj.

Tiu estas kuirarta kompetenteco komencinta en la 16-a jarcento, miksiĝanta kantojn, ridetojn, teĥnikojn, krom la okulfrapa manipulado de la pastaĵoj.

Decidis la aferon iu interregistara komitato kunvenanta ĉi-semajne en la insulo Jeju de Sudkorelando. Entute estas 34 kanditatiĝoj al la listo, kiu enhavas 365 tradiciojn enlistigatajn. Tiu listo de UNESKO pri nemateria kultura heredaĵo estis kreita en 2003 kaj ĝi celas tradiciojn, kutimojn, morojn kaj metiojn transdonatajn de generacio al generacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pano farita el grilfaruno surmerkatiĝas en Finnlando

Lastĵaŭde, la 23-an de novembro, iu finna firmao pri nutraĵo ekis surmerkatigon pri tiu, kiu ĝi asertas esti la unua – aĉetebla en vendejoj – pano farita el insektoj.

La pano de tiu firmao estas farita el maso da dehidratigitaj griloj miksitaj kun tritikaj faruno kaj semo, kaj ĝi enhavas pli da proteino ol la ordinara pano. La grilfaruno estas enportita el Nederlando, sed la firmao serĉas lokajn liverantojn.

Tiu pano kostas po 3,99 eŭrojn, kaj enhavas po 70 grilojn. Komence ĝi aĉeteblas nur ĉe 11 vendejoj de la regurbo de Finnlando, sed oni planas plialtigi ĝian distribuon.

La estro pri novigo de la firmao asertis, ke tiu pano bonas kiel fonto de proteino, kaj ĝi helpos enkonduki la konsumanton en la nutrado surbaze de insektoj, kies adopto en estonto estas tendenco.

“Mi ne spertas diferencon. Ĝi gustas kiel pano”, tion diris Sara Koivisto (lernantino en Helsinko) post gustumi la panon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nesufiĉo de butero en Franclando

Lastatempe tiuj kiuj provas aĉeti buteron en Franclando ofte trovas malplenajn fridbretarojn kaj pardonpetojn fare de vendejestroj. Laŭ artikoloj en la gazetaro, tiu lando spertas la plej intensa krizo pri manko de butero ekde la dua mondmilito. Per kradvorto #beurregate la uzantoj de sociaj retejoj ŝercadas pri la alta prezo pagataj kontraŭ pakaĵeto da butero.

Tiu nutraĵo estas fundamenta ingredienco kadre de la franca kuirarto. Kvarono de la pezo de korna bulko, ekzemple, rezultas el uzo de butero je ties pretigado.

Francoj estas la plej grandaj konsumantoj de butero, sed ili ankaŭ estas grandaj produktantoj. Nu, kial ĝi malaperis el la bretaroj? Jen kelkaj eblaj kialoj: 1-e) Estingo en 2015 de la kvantsistemo por laktoproduktantoj fare de Eŭropa Unio (por komerca konkurado); 2-e) La ĉinoj malkovris la kornan bulkon (plialtigo je tutmonda konsumado); 3-e) Okcidente pli kaj pli da laktaĵoj ol sukeraĵoj estas konsumata (sanecocele).

Sed laŭ Emmanuelle Auriole, de la lernejo pri ekonomiko “Toulouse School of Economics”, la francoj spertas tiun problemon pro difekto je sia interna merkato en tiu sektoro, kiu estas regata de malmultaj grandaj retoj de supervendejoj, kiuj altrudas al la produktantoj la difinon de prezoj nur unufoje jare. En Germanlando, ekzemple, la prezoj de butero pagataj al produktantoj ĉi-jare ĝis aŭgusto jam plialtiĝis je 72%, dume en Franclando ĝi estis 6% samperiode. Tial oni ne miras, ke francaj produktantoj preferas eksportadi buteron anstataŭ prizorgi la lokan bezonon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.