En Japanlando por 23 loĝantoj ekzistas po unu vendmaŝino

Vendilo estas aparato, kiu memstare vendas varojn aŭ servojn. Imagu iun uzante la vendilon de la supra bildo. Tiu ulo paŝus direkte al maŝinlumo spertante la neĝon ĉe siaj ŝuoj, malvestus la gantojn, metus la monerojn kaj per sensentaj fingroj premus la butonojn por indiki la alfanumeran kombinaĵon pri la dezirata varo. Imagu la bruon el la falanta ladbotelo. Nu, eble ĝuste tion imagis Eiji Ohashi, la fotisto kiu kaptis tiun bildon.

Per la serio de publikaĵoj “Roadside Lights” li spegulis la pejzaĵojn estiĝantajn de la multobliĝo de tiuj vendiloj. Ekzistas kvin milionoj da tiaj maŝinoj en Japanlando – tio estas po unu vendilo por 23 loĝantoj. La albumo koncernas aron da fotoj pri brilaj fridujoj ĉe nekutimaj peizaĵoj: ebenaĵoj kun neĝo, dezertaj marbordoj, malplenaj kamparoj, dormantaj vulkanoj, kia tia de la bildo, nome Monto Yotei.