Jen nova rekordo en elsendfluo – la nova albumo “Scorpion”, de Drake

Laŭ anoncis la firmaoj “Apple Music” kaj “Spotify”, Drake (kanada artisto kaj entreprenisto) per sia nova albumo “Scorpion”, estigis novan rekordon pri aŭskultado de muziko per interreto, koncerne al la unua surmerkatiga tago.

Tiu estas la kvina albumo de la repstelulo, kaj ĝi estis aŭskultita 170 milionoj da fojoj dum 24 horoj post ĝia surmerkatigo, okazinta lastvendrede – la 29-an de la 6-a monato 2018.

Laŭ la retejo Spotifycharts, la uzantoj de Spotify aŭskultadis la 25 muzikojn de la albumo je pli ol 132 milionoj da fojoj dum la unua tago. Tiu atingo superas la antaŭan plej sukcesan por unua tago, tiu de la albumo “Beerbongs and Bentleys” (de la repisto “Post Malone”) kun 79 milionoj da fojoj en la pasinta 4-a monato ĉi-jare.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Post 35 jaroj ABBA registras du novajn kantojn

Laŭ Vikipedio, ABBA estis sveda popmuzikgrupo, kiu fondiĝis en 1971 kaj disiĝis en 1983. La grupo fariĝis mondfama, kiam ĝi en 1974 per la kanto Waterloo gajnis la Grandan Premion de la plej granda eŭropa kantofestivalo, nome Eŭrovido-Kantokonkurso. Nuntempe ABBA estas konsiderata unu el la plej sukcesaj muzikgrupoj en la historio de la popmuziko.

Pasintvendrede la 27-an de la 4-a monato ABBA anoncis, ke siaj kvar membroj kunveniĝis por registri du novajn kantojn, post 35 jaroj da disiĝo.

Konfirmante supozojn, tiu kvaropo per komunikaĵo asertis: “Post 35 jaroj povas esti amuziga denove arigi fortojn kaj eniri sonregistrejen. Do ni faris tion”.

“Tiu estis tre plezuriga sperto. La afero rezultis du novaj kantoj, kaj unu el ili (I still have Faith in you) estos prezentita kadre de speciala programo por televido”, tion klarigis la grupon. La muzikoj estos eldonitaj ĝis la jarfino.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kanado ŝanĝas sian himnon celante respekton al seksa neŭtraleco

En la jaro 2016-a la jam mortinta kanada parlamentano Mauril Bélanger proponis, ke en la nacia himno de Kanado la esprimo “thy sons” (viaj filoj) estu modifita al “all of us” (ni ĉiuj), kaj merkrede la 31-an de januaro la senatanoj aprobis ĝin.

La afero unue sukcesis je la ĉambro de la parlamentanoj, kaj superis la opozicion de konservatuloj, sed por ekvalidi, tiu leĝpropono ankoraŭ bezonas la aprobon de Julie Payette, kiu estas la ĝenerala subŝtatestro de Kanado.

Kaŭ Vikipedio: “O Canada (Ho Kanado) estas la nacia himno de Kanado. La muziko estis komponita de Calixa Lavallée. La unua versio de la teksto estis en la franca, kaj estis komponita de Sir Adolphe-Basile Routhillier kiel kanto por la franckanada popolo. Ĝi unue kantiĝis je la 24-a de junio (Sankt-Johan-Baptist-festo), 1880. La aktualan anglalingvan version verkis Robert Stanley Weir en 1908. La kanto proklamiĝis la nacia himno en 1980.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Elton Jhon anoncis sian emeritecon

Per gazetara intervjuo merkrede la 24-an de januaro en Nov-Jorko (Usono), la brita kantisto Elton Jhon anoncis sian lastan tutmondan muzikrondiron, okazonta ekde septembre kaj finiĝonta en 2021.

“Mi estas 71-jaraĝa. Fizike mi ne plu povas vojaĝadi. Mi volas resti hejme. Mi deziras hejmajn travivaĵojn ĉe miaj filoj. Mi havis nekredeblan vivon, sed ĝi nepre ŝanĝiĝas”, tion diris li, kiu geedzece vivas kun la kina reĝisoro David Furnish.

Tiu anoncita adiaŭa muzika rondvojaĝo, nome “Farewell Yellow Brick Road”, enhavos 300 spektaklojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

K-pop steluloj partoprenis la entombigon de Kim Jong-hyun

K-pop (korea popmuziko, mallongigo por la angla “Korean pop”) estas ĝenro de muziko de Sud-Korelando.

Ĵaude la 21-an de decembro en Seulo (Sud-Korelando) ses elstaraj steluloj pri K-pop kune alportis la ĉerkon de la kantisto Kim Jong-hyun, kiu mortis ĉi-semajne lasante adiaŭan leteron. Ankaŭ ĉeestis la fratino de la montinto, plorante kaj alportante portreton de la kantisto ridante.

Tiu 27-jaraĝa artisto estis integranta la muzikgrupon “SHINee”, kiu populariĝis en Azio kaj ankaŭ ekster ĝi. Lia korpo estis trovita ĉe hotelĉambro lunde, la 18-an de decembro.

La artisto “Nain9”, kiu estis amikino de la kantisto, publikis la adiaŭan mesaĝon de Jong-hyun. “Ene mi estas frakasita. La senkuraĝigo, kiu malrapide eroziis min finfine tute englutis min”, tion li tekstis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Furorego: muzikfilmeto superis 4.000.000.000 da vidoj en Jutubo

Fare de la porto-rikanoj Luis Fonsi kaj Daddy Yankee, la muzikfilmeto “Despacito” iĝis la unua projekto pri muziko, kiu sukcesis en Jutubo je pli ol kvar miliardoj da vidoj. Ĝi estas pli spektata minimume je 898 milionoj da fojoj ol iu ajn alia en tiu platformo.

Tiu muzikfilmeto ankaŭ estis la unua, en la historio de tiu retejo, sukcesinta je tri miliardoj da vidoj, kaj tio okazis nur 203 tagoj post ĝia apero en januaro ĉi-jare.

Mezume tiu artaĵo estas spektata tage po 14 milionoj da fojoj, kun plej alta atingo da 25 milionoj ĉe ununura tago. En 45 landoj ĝi estas la plej vidata filmeto, inter ili estas Hispanlando, Meksiko, Germanlando, Greklando, Portugallando kaj Argentino.

Al tiu, kiu emas (re)spekti ĝin jen ligilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Bierdukto por muzikfestivalo estas konstruata de germanoj

bierdukto

7-kilometra duktosistemo situanta je 80 centimetroj subgrunde, transportos 400 mil litrojn da biero por konsumado ĉe “Wacken Open Air”, kiu estas la plej granda festivalo pri metalroko tutmonde, okazonta norde de Germanujo. En tiu 3-taga evento la homoj trinkadas mezume po 5,1 litrojn da biero.

Laŭ asertis la proparolanto Frederike Arns, al novaĵagentejo DPA, tiu duktosistemo evitos kaj la difektigon de la grundo pro veturado de tropezaj bierkamionoj, kaj la ĉiutagan disdonon de bierbareloj diversloke en la tuta eventejo.

Ĉi-jare “Wacken Open Air” okazos de la 3-a ĝis la 5-a tago de aŭgusto, kaj ĝia programo promesas 150 spektaklojn. Inter la artistoj kaj muzikgrupoj jam konfirmitaj estas Megadeth, Alice Cooper, Marilyn Manson, Trivium, Accept, Status Quo kaj Turbonegro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.