Lamborghini de Papo enspezis 715 mil eŭrojn, cele al sociaj projektoj

Sabate la 12-an de la 5-a monato en Monako (Monaka Princlando) iu aĉetanto pagis 715 mil eŭrojn por la aŭtomobilo Lamborghini, kiu Papo Francisko gajnis pasintjare, tion informis la firmao pri vendado per konkuro “Sotheby’s”.

Tiu aŭtomobilo “Lamborghini Huracán” estas tia luksa modelo, kiu la itala fabrikanto de sportaŭtoj donacis al la ĉefpontifiko, kaj ĝia prezo estis taksata inter 250-350 mil eŭroj.

Kiam la papo ricevis ĝin la 11-an monato 2017, tiam li benis kaj subskribis la aŭton. La firmao Sotheby’s ne informis la nomon de la aĉetinto.

La enspezata mono subtenos sociajn projektojn pri rekonstruado en Irako, krom asocioj en Itallando kaj Afriko, laŭ indikis Sankta Seĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

McLaren stirita de Senna en 1993 estis konkure vendita kontraŭ 4,19 milionoj da eŭroj

Vendrede la 11-an de la 5-a monato en Monako (Monaka Princlando) iu F1-aŭtomobilo, kiu estis uzata de la trifoja ĉampiono Ayrton Senna en la konkurso de 1993 de la aŭtokurado F1, estis konkure vendita kontraŭ 4,19 milionoj da eŭroj.

Laŭ la firmao pri vendado per konkuro “Bonhams”, la aĉeto okazis post longa kaj vigla sesio de proponoj, sed ĝi ne informis la nomon de la venkanto. Ĝi asertis, ke la aŭtomobilo estas tute funkcianta, kun motoro V8 kaj originala transmisiilo.

Tiu McLaren estis la lasta stirita de la brazilano en Monako. Ayrton Senna mortis la 1-an de majo 1994 en Bolonjo (Itallando) pro akcidento dum lia partopreno en la konkurso de Formulo 1 okazinta en Imola (Itallando).

La unua aŭto F1 de Senna en Monako, nome Toleman-Hart TG184, de 1984 , ankaŭ estis vendita en tiu evento nomata “Les Grandes Marques a Monaco”, kontraŭ 1,6 milionoj da eŭroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Virino estis monpunata je USD 500 pro eniri Usonen kunportante pomon liverita de la flugkompanio

Revenante el Parizo, la usona virino Crystal Tadlock ricevis monpunon da 500 usonaj dolaroj, ĉar kadre de persona elesploro ĉe la flughaveno de Mineapolo (subŝtato Minesoto) oni konstatis, ke ŝi estis alportanta pomon.

Al la televidkanalo Fox ŝi raportis, ke ne estante sufiĉe malsata ŝi metis en sia mansako la pomon liverita de la flugkompanio dum la vojaĝo. “La doganisto demandis al mi, ĉu la vojaĝo al Franclando multekostis. Mi ne komprenis la kialon de tia demando, kaj sekve li diris, ke ĝi iĝos iom pli multekosta pro la de li farota monpunon al mi”, tion ŝi rakontis.

Estis vane ŝia argumento, ke tiu frukto ne estis aĉetita de ŝi eksterlande, kaj ŝi vane atentigis pri la emblemo de la flugfirmao Delta sur ĝia pakaĵo.

Per komunikaĵoj la koncernaj organizaĵoj faris simplajn manifestojn laŭjene:
La flugkompanio Delta Airlines: “ĉiuj pasaĝeroj nepre legu la vojaĝoregulojn”.
La usona dogano: “ĉiuj nepre deklaru fruktojn ĉe la dogano”.

Crystal planas apelacii kontraŭ la monpuno per juĝafero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La statuo pri knabino antaŭ la virbovo de “Wall Street” estos translokita

Tiu statuo pri staranta knabino – instalita antaŭ jaro vidalvide al la fama virbovo de Wall Street – estos translokita al fina ejo ĉi-jare. Nomata “Sentima knabino”, la bronza statuo estis surprize starigita la 7-an de la 3-a monato 2017 – antaŭtage al la internacia tago de virinoj – kaj ĝi estis finance subtenata de privata firmao.

Ĵaŭde – la 19-an de la 4-a monato – la urbestro de Nov-Jorko, Bill de Blasio anoncis, ke la verko translokiĝos fronte al Novjorka Borso. “Ni fieras pro tio, ke ni gastigas ‘Sentiman knabinon’. Temas pri pova simbolo alude al bezonata ŝanĝo ĉe la plej altaj niveloj de la kompania medio en Usono”, tion li diris.

Kaj Thomas Farlej (la prezidanto de Novjorka Borso) kaj Kristen Visbal (la usonanino kreinta la verkon) sin esprimis kontentaj pro tiu anonco, kies noto ankaŭ informis, sed sendetale, pri studo de simila translokiĝo por la fama virbovo, kiu simbolas Wall Street.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Vizaĝbildo de virino ekster la reĝa familio unuafoje aperos sur monbileto en Kanado

En la urbo Halifakso, ĵaŭde la 8-an de la 3-a monato, Kanado prezentis sian eldonotan monbileton, kies profilbildo montras la nigran virinon Viola Desmond, kiu estis aktivisto pri civilaj rajtoj. Temas pri la 10-kanaddolara monbileto, kies funkciado komencos jarfine 2018.

En la jaro 1946-a Desmond rifuzis foriri el areo rezervita al blankuloj en kinejo de Nova Glasgow, urbo ĉe la kanada marbordo. Tiam ŝi estis malliberigita pro defii la leĝojn, kiuj tiutempe diskriminaciadis nigrulojn en Kanado. Ŝi ankaŭ estis kondamnita pri impostoj kaj decidis transloĝiĝi al Usono, kie ŝi mortis en la jaro 1965-a.

En 2010 la kanada registaro decidis pri postmorta pardono al Desmond, kaj en 2016 Banko de Kanado anoncis, ke ŝi estos la unua virino (ekster la reĝa familio), kies profilbildo estos sur monbileto en la lando. Sur la dorsa flanko de la nova monbileto estos la bildo de Muzeo pri Homaj Rajtoj, kiu estis nelonge konstruita en la kanada urbo Vinipego.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Svedlando timas, ke forlaso de papera mono estas efektiviĝanta tro rapide

La retpagsistemoj forte anstataŭigas la uzadon de monbiletoj kaj moneroj en Svedlando, kaj multobliĝas en la vendejoj de tiu lando afiŝoj kun tiaj avertoj: “Ni ne akceptas papermonon”.

Tamen la rapida irado de tiu tendenco maltrankviligas la aŭtoritatojn, kaj kadre de okazanta ampla analizo de la leĝaro koncerne al la centra banko oni pritaksas tian apartan situacion, kies konkludoj aperos per antaŭraporto atendata venontsomere.

“Pro tiu malapero de papera mono efektiviĝanta tro vigle, povos okazi malfacilaĵoj je tenado de la infrastrukturo rilatanta al monbileto”, tion asertis la parlamenta estro Mats Dillen.

Svedlando estas de multoj konsiderata kiel la komunumo kies uzo de papera mono estas tutmonde la malplej intensa. Tie la plimulto el la bankagentejoj ne plu funkcias per papera mono, samkiel multaj vendejoj, muzeoj kaj restoracioj. Tamen tiurilate malutilo ankaŭ estas, ke multaj homoj – aparte tiaj maljunaj – staras ekster la cifereca socio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publika lernejo estis kritikita pro adopti uniformon “Armani”

En la aristokrata kvartalo “Ginza” (Tokio – Japanlando) troviĝas la publika bazlerneja “Taimei”, kiu vendrede la 9-an de februaro estis forte kritikita de la registaro kaj parlamento, pro elekti al ĝiaj lernantoj uniformojn desegnitajn de la fama itala firmao pri modo nome “Giorgio Armani”, kun prezo da ĉirkaŭ po 600 eŭroj.

La nova uniformo, kiu kostas trioblon de tiu anstataŭita, ekvalidos aprile, je la reveno de la lernojaro, kaj laŭ la lernejestro Toshitsugu Wada, Taimei estas referenco en Ginza, kaj tio pravigas la decidon koncerne al tiuj uniformoj por kongrui la lernejo al la kvartalo.

Diversaj gepatroj plendis kontraŭ la alta prezo de la vestaĵoj, kaj iu patrino timas, ke netaŭgan koncepton oni havigos al la infanoj kiel nepra: multekosta aĵo bonas, kaj malmultekosta aĵo malbonas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Itala urbo vendas forlasitajn domojn kontraŭ po 1 eŭro

En Sardlando – la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Itallando – estas la urbeto nomata “Ollolai”, kiu estas vendanta forlasitajn domojn kontraŭ la simbola valoro da po 1 eŭro.

Laŭ la gazeto “The Telegraph”, tiu estas ago kadre de projekto por renovigo de la municipo, kies loĝantaro malplialtiĝis de 2.250 al ĉirkaŭ 1.300 dum la lastaj 50 jaroj, pro la foriro de ĝia junularo serĉante laboron, ĉu en aliaj partoj de la insulo ĉu en kontinento.

La tiea urbestro Efisio Arbau anoncis, ke ofertus 200 forlasitajn domojn – kelkaj aĝantaj ĝis du jarcentojn – kondiĉe ke la novaj propuloj elspezu minimume 20 mil eŭrojn por reformi la domon, kun limdato da tri jaroj por fini tion.

Tri domojn jam estis venditaj kaj aliaj 100 estis rezervataj al eblaj aĉetontoj. Limdato por la interesatoj kontakti aŭtoritatojn estas la 7-an de februaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Okazis la plej granda ŝtelo en la historio de ĉifromonoj

En Japanlando kaj Azio la firmao Coincheck staras inter la ĉefaj platformoj pri negocado de ĉifromonoj, kaj ĝi anoncis, ke ĝi konstatis nerajtigitan aliron al sia sistemo okazinta vendrede frumatene, la 26-an de januaro.

Tiom da ĉifromono NEM – samkvante al ĉirkaŭ 58 miliardoj da japanaj enoj – malaperis pro supoza komputila atako. Tio estas 534 milionoj da usonaj dolaroj.

Post la anonco la respondeculoj pri tiu monŝanĝejo raportis la aferon al la japana agentejo pri financaj servoj, kaj kelkatempe ĉesigis ĉiujn servojn: deponado, deprenado, vendado kaj eldonado pri NEM, aliaj ĉifromonoj kaj enoj.

Koichiro Wada, la prezidanto de Coincheck, pardonpetis dirante, ke la firmao intencas iamaniere kompensi siajn klientojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

1% da loĝantaro posedas 82% da riĉaro

Estas koalicio de neregistaraj organizaĵoj batalanta kontraŭ la malriĉeco, nome “Oxfam International”, kiu je la 22-a de januaro (antaŭvespere de la ĉi-jara kunferenco Monda Ekonomia Forumo, okazonta en la svisa urbo Davos)  informis, ke 82 centonoj da riĉaro produktita en la jaro 2017-a tutmonde estis enmanigita de tia unu centono plej riĉa loĝantaro, kaj virinoj estis tiuj, kiuj malpli profitis la ekonomian kreskon.

La direktoro de Oxfam, S-rino Winnie Byanyima, asertis dum prezentado de la raporto titolata “Rekompenci laboron, ne riĉecon”, ke “la ega plialtigo de miliarduloj ne signifas prosperan ekonomion, sed simptomon pri fiasko ĉe la ekonomia sistemo”.

Laŭ tiu raporto de Oxfam 3,7 miliardoj da homoj – tio estas duono de la tutmonda loĝantaro – spertis nenian profiton kadre de la ekonomia kreskado okazinta pasintjare en la mondo, dum tiaj 1% plej riĉuloj enpoŝigis 82% de la monda riĉaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.