Murskribaĉoj de svastiko estas kreive kaŝitaj

Malkontentaj pro la kvanto da murskribaĉoj de svastiko ĉe stratoj de Berlino, stratartistoj elpensis kovrigi ilin per grafitaĵoj.

La Projekto “Paintback” (pentru denove), kiu estis fondita de Ibo Omari, celas kovri tian nazian simbolon per buntaj grafitioj tuj post ĝia aperio ĉe berlinaj muroj. “Antaŭlonge ni pripensis kiamaniere reagi al tiaj malamaj mesaĝoj”, tion li diris, “kaj decidon alvenis – ni reagu per humuro kaj amo”.

“Mi ĵus pripensis desegni iun kapon ĉirkaŭ la svastiko”, tion diris la junulo Klemens, kiu estas unu el la lernantoj de tiu metiejo de Ibo.

Laŭ la grupo, nun la naziaj simboloj jam malaltiĝas ĉe la muroj, sed la revo igi Berlinon tute libera el la svastikoj ja estas dezirata.

La svastika kruco estis ordinare uzata de antikvaj popoloj (en Mezopotamio kaj Bizanco), kaj ĉar ĝi estis adoptita kiel oficiala emblemo de La Tria Regno, ĝi ankoraŭ restas nuntempe kunligita al naziismo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉinujo inaŭguris sian unuan fremdan militbazon

Laŭ komunikaĵo de ĝia registara novaĵagentejo, Ĉinujo oficiale inaŭguris eksterlande sian unuan militbazon, en Ĝibutio – lando apartenanta al “Korno de Afriko”, la tiel nomata kornoforma orienta ekstremaĵo de Afriko, kiu konsistas el la landoj Etiopujo, Eritreo kaj Somalujo, krom Ĝibutio. La afero koincidas kun la 90-jariĝo de Popola Liberiga Armeo.

Ekde kiam Ĉinujo manifestis, fine de la jaro 2015-a, sian emon starigi tian militan bazon, la registaro en Pekino multfoje asertis, ke tiu ago ne rilatas al ia milita ekspansio, sed ĝi koncernas agadon kontraŭ piratado, protektado de vojoj pri markomerco kaj internaciaj aktivaĵoj.

Ĝibutio jam gastigas similajn militbazojn de Usono, Francujo kaj Japanujo, kiuj inter aliaj celoj subtenas militajn ŝipojn, kiuj eskortas konvojoj pri humanitara helpo al diversaj landoj de tiu regiono, krom monitori la marojn por kontraŭbatali piratadon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nazia ŝipo kun ŝarĝo da brazila oro estis trovita ĉe islanda marbordo

“Minden” estas nazia germana ŝipo, kiu estis subakvigita je la 24-a de septembro 1939, kaj ĝi estis trovita antaŭnelonge en la islanda marbordo, fare de la brita firmao “Advanced Marine Services”, kiu estas faka entrepreno pri savo de pereitaj ŝipoj.

La ŝipo enhavus ŝarĝon de kvar tunoj da oro, kiu valoras 110 milionojn da eŭroj. Tiu oro estis prenita el “Banco Germânico”, kiu estis brazila filio de iu banko de la germana urbo Dresdeno.

Kiam ĝi estis alproksimiĝanta al Eŭropo, tiam Minden estis identigita de militoŝipoj de la brita mararmeo, nome “HMS Calypso” kaj “HMS Dunedin”. Do, Hitlero mem ordonis al la kapitano, la subakvigon de la ŝipo Minden por malebligi al la britoj, la prenon de la ŝarĝo. La ŝipanaro estis tiam savita kaj kondukita al ŝipbazo “Scapa Flow” en la insuloj Orkadoj, proksime al nordaj bordoj de Skotlando.

Oni atendas nun, ke islandaj aŭtoritatoj difinu tiun, kiun havos rajtojn pri la restaĵoj de tiu ŝipo, kaj eventuale rajtigi la firmaon “Advanced Marine Services” venigi ilin al Britujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Havajo pritraktas eblecon de misila atako farota de Nord-Koreujo

La subŝtato Havajo (Usono) starigis kampanjon cele al pretigado de la insularo je ebla misila atako el Nord-Koreujo, laŭ informis ĉi-vendrede (la 21-a de julio) diversaj usonaj amaskomunikiloj.

La turisma sektoro kritikis tiun decidon, asertante ke tia minaco estas tre malcerta por pravigi tian krizan planon, kaj la afero povos maltrankviligi la turistojn, sed la Agentejo pri Kriza Kunordigado de Havajo kredas, ke tia pretiĝo ne plu devas esti prokrastita.

La plano memorigas la pretiĝojn por la malvarma milito, kiu disvolviĝis post la Dua Mondmilito en la insularo, kiu estis trafita de neatendita atako fare de la japana eskadro en 1941 al la bazejo Pearl Harbor.

Komence de julio Nord-Koreujo unuafoje sukcesis je testo pri interkontinenta misilo, kaj ekde tiam oni timas, ke la reĝimo de Kim Jong-un kapablus trafi la usonan subŝtaton Alasko, kiu estas pli malproksima de Nord-Koreujo ol Havajo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Registaro kaj virino pridisputas konstruaĵon kie Hitlero naskiĝis

 

Pasintjanuare Gerlinde Pommer-Angloher ekprocesis ĉe aŭstra konstitucia tribunalo celante nuligo de leĝo, kiu rajtigis al la ŝtato eksproprietigi 3-etaĝan domon ĉe la urbo Braunau, en landlimo inter Aŭstrujo kaj Germanujo. Ŝi estis la lastatempa proprulo de tiu konstruaĵo, kiu estis aĉetita de ŝiaj geavoj en la jaro 1913-a.

La eksproprietigo de tiu loko, kie naskiĝis Adolfo Hitlero, estas kontraŭkonstitucia, kaj tia ne estas la ununura maniero eviti la domon daŭri kiel vidindaĵo al novnazianoj, laŭ asertis ĉe la tribunalo ĉi-ĵaŭde (la 22-a de junio) la advokato de la virino.

“Daŭri kiel renkontiĝejo de neonazianoj post 70 jaroj de la fino de Dua Mondmilito estas fakto kiu tute ne rilatas al la eks-posedanto, S-rino Gerlinde Pommer-Angloher, kiu ĉiam havis neŭtralan sintenon je uzado de la domo”, tion diris la advokato Pommer-Angloher. Krome li diris, ke la solvo de tiu problemo koncernas al polico, aliaj sekurecaj fortoj kaj justico.

Laŭ la aŭstra registaro tia estis la ununura solvo por ĉesigi la disputon kun Pommer-Angloher, kiu estas emeritulo, ne havanta filojn kaj rifuzis antaŭajn proponojn fare de la ŝtato por aĉeto de la domo.

Ekde la jaro 1972-a la konstruaĵo estis luata al Ministerio pri Landinterno, sed en la lastaj jaroj pro tiu disputo ĝi estis neloĝata. Aŭstrujo planas reformi ĝin kaj starigi tie centron por tiuj kiuj spertas malfacilaĵojn je lernado. Tio ankaŭ estus provo por rompigi tie la ligon kun la hitlera ideologio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Knabo kies bildo kortuŝis la mondon aperas en intervjuo

Omar Daqneesh

Ĵuse per TV-intervjuo prezentita en Sirio, Rusujo kaj Libano, oni montris Omar Daqneesh, kiu estas la sangmakulita kaj polvkovrita knabo fotita pasintjare post savo fare de fajrobrigadisto en la siria urbo Alepo. Je tiuj novaj bildoj li aperis sana kune kun sia patro.

La bildo de Omar ene de ambulanco kun mieno de malkompreno, post li estis prenita el ruinoj fare de bombaviadiloj aŭguste 2016, reefikis tutmonde kaj iĝis simbolo de la milito en Sirio. Ĝi estis kunhavigita de milionoj da retumantoj sur sociaj retejoj kaj stampis ĉefnovaĵojn de ĵurnaloj.

Horo poste savo de la familio de Omar, la loĝejo disfalis. Lia plejaĝa frato mortis post tagoj. Post detruo de la domo, lia patro provis kaŝi lin al amaskomunikiloj. Laŭ la brita gazeto “Telegraph” oni ne konas la cirkonstancojn pri la realigo de tiu intervjuo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kadre de NATO-kunveno, “vira” Unua Damo reliefiĝis sur foto

Xavier Bettel

La edzo de Xavier Bettel, kiu estas la ĉefministro de Luksemburgo, allogas atenton de la internacia gazetaro ĉe la renkontiĝo de prezidentoj de lando-membroj  pri NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo), okazanta en Bruselo (Belgujo).

Cirkuladas tra sociaj retejoj la foto de Gauthier Destenay apud la unuaj damoj en la reĝa kastelo de Laken, ĉi-ĵaŭde (la 25-a de majo).

Destenay kaj Betell edziĝis en la jaro 2015-a tuj post la aprobo de leĝo pri samseksaj edzeco kaj edzineco en Luksemburgo. Kiam Bettel enposteniĝis kiel ĉefministro en la jaro 2013-a, tiam ili jam estis kunvivantoj laŭ civila ligo, tion informis la televidfirmao CNN.

Betell ne estas la ununura ĉefministro kiu publike agnoskis sian gejan staton, sed nuntempe li estas tia ununura plenumanta tia posteno. La eks-ĉefministro belga Elio Di Rupo, kaj la eks-ĉefministrino islanda Jóhanna Sigurõardóttir ankaŭ publike asertis, ke ili estas samseksemuloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pro militparado, nuboj estas forigotaj el la moskva ĉielo

antonov-26

Aviadiloj de la rusa aerarmeo intervenos morgaŭe (la 9-a de majo) por dissolvado de nuboj sur la ĉielo de Moskvo, okaze de “tago de la venko” kontraŭ nazismo (Granda Patria Milito), kiu en Rusujo estas festata je la 9-a de majo.

La rusa ministerio pri defendo informis ĉi-lunde, ke naŭ aviadiloj Antonov-12 kaj Antonov-26 el la transport-milita aviado havos la respondecon “ataki” la nubojn cele al plibonigo de la klimato, kiu hodiaŭ estas pluva kaj neĝa.

“Ekde la nula horo de la 9-a de majo la flugoj okazos dum la tuta tago”, tion informis la ministerio. Fakaj skipoj je tia afero injektos kemiaĵojn en la nuboj, de 3 mil ĝis 8 mil metroj altaj. Tia teknologio estiĝis en la tempo de la tiama Sovetunio.

Pli ol 10 mil soldatoj, 100 unuoj de blenditaj veturiloj kaj milita maŝinaro defilos laŭlonge de Ruĝa Placo, kadre de la tradicia defilado de la venko.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Polico estis alvokita pro kato sur arbo supoze armita per fusilo

armita-kato

En la urbo Newport, subŝtato Oregono (Usono), preterpasante arbon iu civitano ekvidis katon trankvile ripozanta sur iu el iliaj supraj branĉoj, sed supozeble la besto estis tenanta “fusilon”. Prizorge li decidis tion denunci al polico, cele preventi problemojn.

Tamen la policistoj trankviliĝis tuj post ricevo de bildo pri tiu “armita kato”. Rigardante la foton ja eblas konkludi, ke temas pri simpla optika iluzio, kiu konfuzigis la denuncanton.

Ŝerce la polico afiŝis sur sia fejsbukpaĝo la jenon: “La ‘armila kunporto’ de kato, kiu estis raportita al ni ĉi-matene estis senfundamenta. La kato, kiu estis kontaktitaj de niaj hundoj, estis alportanta nur neletalan arbobranĉon. Ili voĉe admonis la katon pri ĝia aĉa kamuflado kaj pozo kun io kio povus aspekti kiel atak-fusilon”.

Jen la afiŝo: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉu retaj atakoj estas uzataj por saboti nord-koreajn testojn de misiloj?

kibernetika-atako

Teorion cirkuladas tra brita gazetaro kaj interrete, ke Usono per reta atako sabotis la teston de misilo en Nord-Koreujo je la 15-a de aprilo,  la lasta dimanĉo. Ĝia aŭtoro estas brita politikisto, la konservativulo Malcom Rifkind, kiu estas eks-ministro pri eksteraj rilatoj kaj eks-ministro pri defendado en la periodo de la eks-ĉefministro John Major de Britujo.

Laŭ li ĉi-tiu lasta testo, kaj ĉiuj aliaj malsukcesaj fare de Nord-Koreujo supoze estis sabotitaj de Usono, pere de kodumuloj. “La testo povus esti fiaskinta pro paneo de la sistemo aŭ ĉar Usono, pere de retaj atakoj, sukcesis kelkafoje ĉesigi tiajn agojn”, tion asertis la brita eks-kanceliero. La gazeto “The Daily Telegraph” memoris, ke en 2014 la tiama usona prezidento Barack Obama ordonis la intensigon je la agado de kodumuloj, pere de kibernetikaj metodoj, celante ruinigon de la milita kapablo de Nord-Koreujo.

Tiu lasta misilo eksplodis post kvar aŭ kvin sekundoj de sia lanciĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.