Speciala vestaĵo igas senhejmajn hundojn en gardistoj

En Tajlando iu propagandagentejo disvolvis specialan vestaĵon, kiu povas igi hundojn sen mastroj en gardistoj sur la stratoj de Bankoko. Laŭ takso nuntempe ekzistas ok milionoj da tiaj hundoj en la lando, kaj 10% el ili estas en la regurbo.

Tian vestaĵon elpensis Pakornkrit Khantaprab, kiu estas teamano de la propagandagentejo Cheil Thailand. “La inspiro venis el la raportitaj novaĵoj kiuj oni spektadas en Tajlando kaj preskaŭ ĉie, pri torturo de senhejmaj hundoj”, tion li diris.

Enhavanta kaŝitajn filmilojn, tiu vestaĵo elsendas realtempe al poŝtelefono aŭ komputilo la filmetojn, kiuj montras tion, kion la hundo vidas. La filmilo ekfilmas pro la hunda bojado. Tio utilas, ĉar hundoj jam pruvis esti lertaj je perceptado de supozaj ŝtelistoj kaj serpentoj, ekzemple.

La firmao kredas, ke tiu sistemo utilos kaj al hundoj kaj al komunumoj, kaj planas surmerkatigi ĝin. Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉina polico identigas homojn per konektitaj okulvitroj

En la ĉina urbo Ĝengĝoŭo – la regurbo de la provinco Henano – ĉe ciuj enirejoj de la rapidvagonaro staras policistoj kun sunokulvitroj enhavanta etan fotilon, kiu fotas ĉiujn pasantojn por kontroli, se iu el ili estas en la informbazo de la polico koncerne al listo pri krimuloj kaj suspektuloj. La rezulto preskaŭ tuje aperas sur portebla aparato simile al tabulkomputilo.

Per tiuj okulvitroj – ili aspektas same al tiuj iam surmerkatigitaj de Guglo – sep homoj estis malliberigitaj ekde la 1-a de februaro.

Krom serĉi suspektulojn, tiu sistemo ankaŭ ebligas identigi iun ajn homon skanita de la fotileto, kaj pro tio ankaŭ estis arestitaj 26 homoj vojaĝantaj kun falsaj dokumentoj.

Laŭ informis la proparolanto de la provinca departamento pri sekureco, Zhang Xiaolei, al la registara gazeto Global Times, tiu teĥnikaro uzas artefaritan inteligentecon kaj bezonas nur unu vizaĝbildo de la persono por fari la serĉon. La antaŭaj sistemoj estis postulantaj diversajn fotojn el malsamaj anguloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La unua brita homo havis nigran haŭton kaj bluajn okulojn

Antaŭ 10 mil jaroj vivis la unua konata brita homo, kies haŭto estis nigra, kaj bluaj la okuloj, laŭ ties vizaĝa rekonstruado fare de teamo da esploristoj.

Konata kiel “Cheddar Man” (Viro de Cheddar), kiu estas la nomo de vilaĝo sudokcidente de Angllando kie lia skeleto estis trovita ĉe kaverno en la jaro 1903-a, tiu homo havis angulan vizaĝon, nigran kaj ondlinian hararon, bluajn okulojn kaj malhelan haŭton.

“Cheddar Man” estis parto de ĉasista kaj kolektista popolo, kiu migris de Mezoriento al norda Eŭropo fine de la lasta glaciepoko. Nuntempe ĉirkaŭ 10% el la brita blanka loĝantaro devenas de unu el ili.

La direktoro pri esplorado de Muzeo pri Natura Historio de Londono, Chris Stringer, klarigis: “Ni ne estas sugestanta, ke ‘Cheddar Man’ evoluadis ĝis disvolvo de haŭto pli hela, sed ke estis ondoj da popoloj regantaj terkultivadon (kun dieto pli malriĉenhava je D-vitamino) kaj portantaj genon koncerne al pli hela haŭtkoloro”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Itala urbo vendas forlasitajn domojn kontraŭ po 1 eŭro

En Sardlando – la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Itallando – estas la urbeto nomata “Ollolai”, kiu estas vendanta forlasitajn domojn kontraŭ la simbola valoro da po 1 eŭro.

Laŭ la gazeto “The Telegraph”, tiu estas ago kadre de projekto por renovigo de la municipo, kies loĝantaro malplialtiĝis de 2.250 al ĉirkaŭ 1.300 dum la lastaj 50 jaroj, pro la foriro de ĝia junularo serĉante laboron, ĉu en aliaj partoj de la insulo ĉu en kontinento.

La tiea urbestro Efisio Arbau anoncis, ke ofertus 200 forlasitajn domojn – kelkaj aĝantaj ĝis du jarcentojn – kondiĉe ke la novaj propuloj elspezu minimume 20 mil eŭrojn por reformi la domon, kun limdato da tri jaroj por fini tion.

Tri domojn jam estis venditaj kaj aliaj 100 estis rezervataj al eblaj aĉetontoj. Limdato por la interesatoj kontakti aŭtoritatojn estas la 7-an de februaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Lernotago estis nuligita pro malvarmego da -67ºC

En la fora rusia regiono de “Yakutia”, kelkaj lokoj spertis subnulan 67-celsigradan temperaturon, je la 16-a de januaro.

Tiu regiono estas 5.300 kilometroj malproksime de Moskvo, enhavanta milionon da loĝantoj, kies lernejanoj estas alkutimiĝantaj vizitadi la lernejojn eĉ tiam, kiam la temperaturo trafas -40ºC. Lastmarde la lernotago estis nuligita, kaj la polico ordonis al gepatroj, ke ili tenu siajn filojn hejme.

La vilaĝo Oymyakon elstaras inter la plej malvarmaj lokoj tutmonde, kaj en la jaro 2013-a tie estis registrita historian rekordon da -71ºC.

Tamen, pro alkutimiĝo de la loka loĝantaro je tia frostiga temperaturo, la ĉi-semajna malvarmo eĉ ne reliefiĝis ĉe amaskomunikiloj, kiuj nur aperigis memfotadojn de la homoj tiurilate. Virinoj afiŝis bildojn montrante okulharojn plene kovritaj de glacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aviadilo joris dum alteriĝon kaj falis talusen

Sabatvespere la 13-an de januaro en Trabzon – urbo en nordorienta Turklando, sur la sudorienta marbordo de la Nigra maro – aviadilo joris dum alteriĝo sur la aviadilodromo de la loka flughaveno, kaj falis en taluson ĉe la marlimo.

La virino Fatma Gordu (pasaĝero) diris al la registara novaĵagentejo Anadolu, ke la subita neregado de la aviadilo panikigis ĉiujn: “Unue ni kliniĝis flanken, kaj post antaŭen, ondo da paniko estiĝis kun multe da krioj”.

Tiu aviadilo Boeing 737 de la firmao Pegasus Airlines tiam estis transportanta 168 homojn ekde la turka urbo Ankaro, kaj ĉiuj estis sekure retiritaj, laŭ informis la estro de la provinco Yucel Yavuz, kaj la kaŭzoj de la akcidento estas enketataj de la aŭtoritatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La interesa bildraporto pri serpento englutante lacerton en brazila urbo

Nekutima okazintaĵo en urboj estis spektita sur avenuo de la brazila urbo Baŭruo, en la subŝtato San-Paŭlo: la manĝego de iu verda lacerto fare de iu falsa koralserpento.

La tuta afero estis kaptitaj de la fotilo de Júnior Esteves – kiu estas faka fotisto pri naturmedio – ekde tiam kiam la serpento senmovigis la lacerton, kiu estis tute englitita je tempodaŭro da ĉirkaŭ horo kaj duono.

Esteves faris tiujn fotojn je la 29-a de dezembro 2017 ĉe la na avenuo Jorge Zaiden, en regiono proksime de la “sambódromo” (sambejo) de la urbo.

Jen la fotoj: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Paraplegiulo sukcesis je montgrimpado sur rulseĝo

Lai Chi-wai, 35-jaraĝa, estas la unua ĉina atleto indikita al la premio Laureus World Sports Awards, post lia faro efektivigita decembre 2017: sidite sur rulseĝo li grimpis la monton Lion Rock en Honkongo, 495 metroj alta.

Li estas kvarfoje ĉampiono pri Azia Turniro de Grimpado, kaj la unua ĉina venkinto de la sporta turniro “X-Games”, sed lia brila kariero estis finita pro aŭtomobila akcidento, kiu en la jaro 2011 paralizigis liajn malsuprajn membrojn.

“Por mi supreniri la monton koncernis plenumo de revo, krom pruvi al miaj amikoj kaj ŝatantoj, ke mi superis tiajn plej malfacilajn momentojn de mia vivo. Eĉ sur rulseĝo mi kapablas defii aliajn sportojn krom fari tion, kion mi plej amas”, tion Lai Chi-wai diris al la novaĵagentejo Reuters.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La ĉi-jara ŝipvojaĝo “Ĉirkaŭ la Mondo” ekis en Venecio

Laŭ la itala novaĵagentejo ANSA, ĉi lastsemajnfine je la 6-a de januaro komenciĝis ekde Venecio (Itallando) la “Ŝipvojaĝo Ĉirkaŭ la Mondo 2018”, kiu spertos 106 tagojn da ŝipveturado tra tri oceanoj kun vizitoj al 41 lokoj.

Enŝipiĝis en la krozoŝipon “Costa Luminosa” (Luma Marbordo), de la ŝipvojaĝa firmao “Costa Crociere”, ĉirkaŭ du mil diversnaciaj homoj – la plimulto francoj (500), germanoj kaj italoj (po 300).

Estas vojaĝplanoj da 32 ĝis 106 noktoj, kontraŭ prezo je 5 mil ĝis 12 mil eŭroj (ĉiu persono), kiu inkluzivas nutradon, trinkaĵojn kaj ĝis 15 ekskursojn. La vojaĝo finiĝos je la 22-a de aprilo.

Por la jaro 2019-a la firmao Crociere jam ekaranĝas la “ŝipvojaĝon ĉirkaŭ la mondo”, kies aliĝo jam eblas sur ĝia retejo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Brulego detruis pli ol mil aŭtomobilojn

En la parkumejo “Kings Dock” de la urbo Liverpulo – Unuiĝinta Reĝlando – granda brulego detruis pli ol mil aŭtomobilojn, inter la nokta dimanĉo (la 31-an de decembro) kaj frumatena lundo (la 1-an de januaro), laŭ informo fare de la loka polico.

La brulo estus estiĝinta per akcidenta maniero ĉe iu aŭto, kaj el tiu veturilo ĝi rapide disvastiĝadis. Ĉe la ĉirkaŭaĵo de brulego la homoj estis devigitaj lasi siajn hejmojn, pro la fumo, kaj veni en rifuĝejojn.

Tiu parkumejo havas parkumlokojn por 1,6 mil aŭtomobiloj kaj tiam ĝi estis preskaŭ plena, pro la novjaraj festoj. Pere de afiŝo en Tvitero la polico de Merseysid informis, ke ĉiuj veturiloj tie estis detruitaj de la fajro. La loka fajrobrigado bezonis ĉirkaŭ ses horojn por estingi la bruladon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.