Kuko bakita antaŭ 106 jaroj estis trovita de esploristoj en Antarkto

Esploristoj de “Antarctic Heritage Trust” (organizaĵo kreita por valorigi kaj protekti la historiaĵojn kaj biologiajn specimenojn de Antarkto) trovis iun tradician anglan kukon de fruktoj ĉe ruinoj de konstruaĵo en kabo Adare, kiu estis grava surteriĝa loko komence de la esplorado de Antarkto.

La kuko, kiu estis fabrikita de la brita firmao “Huntley & Palmers”, mirigis la esploristojn ĉar ĝi ja estis prezervita ene de rustiĝinta metala skatolo. “Malgraŭ tio, ke la pakaĵo estis kovrata de rusto, la kuko havis aspekton kaj odoron (preskaŭ) manĝeblaj”, tion skribis la NRO en sia retejo.

Post katalogado kaj restaŭrado la kuko gastiĝos en Aŭstralio ĝis la efektiviĝo de la plano por restarigi la ruinigitajn konstruaĵojn de kabo Adare, cele al kreo de subĉiela muzeo en la frosta kontinento, pri la antarktaj ekspedicioj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Restoracio rezignis pri sia afiŝo kun tabelo de rabatoj laŭ grando de mamoj

Ĉina restoracio estis vigle trafita de kritikoj post starigi kampanjon, kiu donis rabatojn al virinoj laŭ grando de ties mamoj. La afiŝoj enhavis vicon da virinoj surhavantaj subvestojn, tabelon da rabatoj, kaj la frazon “La tuta urbo serĉas mamojn”.

Post rimarki la anoncon de la restoracio “Trendy Shrimp”, en butikumcentro de la urbo Hangĝoŭo (Ĉinujo), la lokaj loĝantoj registris formalan plendon ĉe la municipa konsilio.

Laŭ la reklamacio, la afero estas aĉa kaj diskriminacia kontraŭ virinoj. La afiŝoj, kiuj aperis je la 1-a de aŭgusto, jam estis forigitaj, tamen la estro de la restoracio, s-ro Lan Shenggang, defendis tiun vendadostrategion de la firmao, asertante ke la nombro da klientoj plialtiĝis, kaj “multaj junulinoj fiere partoprenis ĝin”.

La estro informis, ke nur inaj funkciuloj kontrolis la grandon de la mamzonoj de la klientoj, cele eviti embarasiĝojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Firmaoj profitiĝas el antaŭeniro de la merkato de insektoj por nutrado

“Apetito” por insektoj nune trafas entreprenantojn, kiuj emas novigi la nutraĵan industrion, pro ekkono de la avantaĝoj – al sano kaj medio – de nutrado per griloj, muŝoj kaj vermoj.

Ĉe antaŭvido de kresko de la homa loĝantaro al 10 miliardoj da homoj ĝis la 2050-a jaro, kaj same la kresko pri bezono de nutrajoj, pli kaj pli firmaoj ekesploras la potencialon de insektoj kiel fonto de manĝaĵo kaj besta nutraĵo.

Insektoj efikas ĉar, kompare kun aliaj bestoj por nutrado, ili rolas per malpli granda media damaĝo, krom enhavi grandan kvanton da proteinoj, vitaminoj kaj mineraloj.

“La pioniroj pri tiu sektoro profitas la oportunon. Tute klare estiĝas tian merkaton pri manĝeblaj insektoj, kaj kiu ne timas riski, tiuj entreprenantoj estas agantaj por esplori ĝin”, tion asertis Patrick Durst, el ONA (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj).

Registaroj, filantropiaj organizoj kaj fakaj fondusoj pri agrikultura industrio estas subtenantaj tiaj ekfirmaoj.

Tiu merkato pri manĝeblaj insektoj, kiu inkluzivas lakto-kirlaĵon, proteinaj biskvitoj el polvo de grilo, kaj manĝaĵoj el larvoj de drozofiloj kaj tervermoj, estis taksitaj je ĉirkaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj, kaj ĝi plialtigos al USD 1,5 miliardoj ĝis la jaro 2021-a, laŭ Arcluster, kiu estas singapura firmao pri haŭsiero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La senhejmulo, kiu fripone sin regalas ĉe restoracioj

senhejmulo-italujo

De kelkaj semajnoj la polico de Florenco (Italujo) spertas malsukceson por konvinki senhejmulon ne plu restoraciumi trompe ĉe restoracioj de la toskana ĉefurbo.

Kiam la kelnero prezentas la fakturon al tiu 38-jaraĝa bonaspektulo, kiu ne havas fiksan loĝejon kaj parolas almenaŭ tri lingvojn, tiam li diras: “Tiun pagu la italoj, mi estas germano”, laŭ informas la gazeto “Corriere della Sera”.

Ĉe “Caffe Giacosa”, kiu estas historia kafejo en Florenco, li lasis nur jenan skribaĵon: “La katolika eklezio jam faris la pagon”. La samo li faris ĉe la drinkejo “Palazzo Vecchio”, post trinkado de kelkaj dozoj da viskio, kaj post manĝi stekon akonpanata de Chianti (toskana ruĝa vino) en fama regiona restoracio.

La polico diversfoje prenis lin, sed tiaj friponaĵoj fare de li ne sufiĉas por arestado, kaj juĝa plendo estus vana. Pasintjare la landa supera tribunalo nuligis kondamnon pri aresto de senhejmulo, kiu ŝtelis 4,07 eurojn da fromaĝo kun ŝinko. La tribunalo ne konsideris krima tian ŝtelon de malgrandaj kvantoj da nutraĵoj por satiĝo.

Nu, jen solvinda dubo: ĉu tia rafinita gustumado de tiu germano kongruas al la kategorio “tujaj esencaj bezonoj”, konsideritaj de la juĝistoj?


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Fuĝante pro muso, virino rompis piedartikon, kaj rajtas monkompenson de 40 mil realoj, pagenda de Makdonaldo

 

Lastvendrede, la 9-a de junio, verdikto fare de brazila supera juĝinstanco devigas la ĉenon de restoracioj Makdonaldo, pagi monkompenson da 40 mil realoj (preskaŭ 11 mil eŭroj) al virino, kiu fuĝante de muso, rompis sian piedartikon ĉe unu el la restoracioj de tiu reto pri rapidmanĝejo en la urbo Rio-de-Ĵanejro (Brazilo).

La virino, kiu procesas kontraŭ Makdonaldo, asertis ke en sia paŭzo por tagmanĝo ŝi venis al la restoracio, kaj ekvidante la muson ŝi genuiĝis sur iu seĝo por eviti la besteton, sed ankaŭ ĝi provis grimpi seĝen. Klopodante malsupreniri el la seĝo ŝi falis kaj frakasis la piedartikon.

Pro tiu akcidento la virino bezonis 75 tagojn da ripozado, kaj ŝi diras, ke dum tiu periodo ŝi ricevis registaran profiton pli malgranda ol ŝia salajro, krom suferi estetikan difekton pro la kirurgio.

La apelacio fare de Makdonaldo al tribunalo, kontraŭ la pagota sumo, estis rifuzita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Retejo dungas gustumiston pri hejmkuirita manĝaĵo

selecao-localchef

La retejo “LocalChef”, pri liverado de manĝaĵo, serĉas gustumiston en la urbo São Paulo (Brazilo). La posteno postulas, ke tiu elektota gustumu kvin ĝis ok pladojn ĉiusemajne, kaj verku recenzojn, fotojn kaj filmetojn pri ili, kontraŭ monata salajro de 1.500 realoj (ĉirkaŭ 410 eŭroj).

“LocalChef” estas platformo per kiu sendependaj kuiristoj ofertadas siajn pladojn rekte al la konsumantoj. La ideo konsistas je ligo de aro da kuiristoj kiuj emas hejmkuirado, kun klientoj interesataj en lokaj produktoj. Ĝi estis lanĉita antaŭ jaro kaj havas 200 aliĝintajn kuiristojn.

Por kandidatiĝi oni devas sendi retpoŝtmesaĝon kun la titolo “Degustador Oficial” (Oficiala Gustumisto) al la retpoŝtadreso “querotrabalhar@localchef.com.br”, enhavanta siajn vivresumon, adresojn ĉe sociaj retejoj, kaj filmeton (maksimume 1-minuta) pri sia rilato kun gastronomio.

La limdato por kandidatiĝi estas junio, la laborkontrakto validos por ses monatoj kaj ne estas postulata antaŭa sperto kaj specifa instruado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Dungitoj rajtas monpremiojn pro kilogramoj da maldikiĝo

emagrecer

Ĉina entreprenisto konvinkis kelkajn el siaj dungitoj fari maldikigan dieton, kontraŭ mon-rekompenso je ĉiu kilogramo da maldikiĝo, ĉar li rimarmis ke multaj el ili estis tropezaj.

La direktoro Wang Xuebao de la firmao Kingtian Consulting, kiu estas entrepreno pri konsultiĝo en la urbo Siano, proponas 200 juanojn (ĉirkaŭ 26 eŭrojn) kontraŭ ĉiu kilogramo forigita.

“Ekde marto 20 funkciuloj jam partoprenis ĝin. La maksimuma premio estas 2.000 juanoj”, kaj iu sufiĉe instigita funkciulino jam estas sukcesinta je tio, ĉar ŝi spertis 10 kilogramojn da maldikiĝo en tempodaŭro de du monatoj, tion asertis Wang.

La direktoro elpensis tian ideon por instigi prizorgado de sano, ĉar la trajto de ilia profesio ĉe oficejo estas malfavora tiurilate.

Pli bona financa stato kaj kreskanta okcidentiĝo de nutromaniero ekdikigas la ĉinojn, kaj la obezeco en la lando jam trafas 10 procenton de la loĝantaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La japana krizo pri ĉipsoj

ĉipsoj

Pro manko de terpomoj, krizo stariĝis ĉe produktado de ĉipsoj en Japanujo. Tia industriigita varo draste plikostiĝis kaj eĉ malaperis de la vendejaj bretaroj.

Post unu monato de estiĝo de tiu krizo, la saketo da pico-gusta ĉipsoj (terpomfloko), de la firmao “Calbee”, kiu estas la ĉefa japana produktanto, estis ofertata hodiaŭ (la 1-a de majo) kontraŭ 3.000 enoj (ĉirkaŭ 25 eŭroj) sur la aŭkcia retejo “Yahoo Japan”. Je normalaj merkat-kondiĉoj ĝi kostus malpli ol 200 enojn (ĉirkau 1,70 eŭroj).

Tiu firmao, kiu posedas pli ol duono de tiu merkato en la japana insularo, anoncis je la 10-a de aprilo paŭzon en la produktado de 14 variaĵoj de ĉipsoj – dum nedifinita tempodaŭro – pro tro malgranda terpomrikoltado norde de la lando, kiu estis trafita de multaj uraganoj dum la jaro 2016-a.

Tamen, influas tiun krizon la protektismo adoptata rilate al eniro de fremdaj agrikulturaĵoj en la lando, kiu malhelpas tian aĉetadon flanke de la firmaoj. Japanujo ekimportis terpomon nur en la jaro 2006-a pro insisto de Usono, kiu estas unu el la ĉefaj eksportantoj de tiu tubero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La universitata profesoro kiu spertas duonprimitivan vivmanieron

 

Pripensu tion: estas tempo por tagmanĝi. Ĉe kuirejo vi prenas pakaĵon da frostigita manĝo, varmigas ĝin per mikroondilo kaj voras ĝin sublitkovrile antaŭ televidilo. Tio estas rapida, simpla kaj facila (krom pigreca) maniero sin satigi, ĉu ne? Nu, tia ne estas ordinara kutimo ĉe la familio de la usona profesoro Bill Schindler.

Per antropologiaj lecionoj en la universitato Schindler instruas al siaj studentoj kiel vivi laŭ la praaj homoj, sed ne nur, ĉar li mem vivas tiamaniere kune kun Cristina, sia edzino, kaj tri gefiloj en Usono, subŝtato Marilando.

Ilia dieto konsistas ĉefe je viando, kiu estas ĉasita de ili, kaj ĝi inkluzivas panojn, kiuj estas bakitaj per bakforno en la korto. Al siaj filoj aĝantaj 13, 11 kaj 9 jaroj la patro instruis fiŝadon, frukt- kaj legom-kultivadon, kaj li konstruis “kavernon” ĉe sia kelo.

Schindler kredas, ke la nuntempaj homoj estas “malkonektitaj” je siaj nutraĵoj kaj pri la fundamentaj lertecoj kiuj igis nian specion evoluintan. Instruante arkeologion li miris rimarkante, ke siaj studentoj ne scipovas eĉ kiel rompi ovon. La kialo? Neniu instruis al ili kiel fari tion.

“Nune oni tiom alkutimiĝis pri aliuloj farante ĉion anstataŭ ni, ke oni rimarkas la nutraĵon nur kiel pakaĵoj sur superbazaraj bretoj. Ni manĝas ĝin per malmulta aŭ nenia konsidero pri ĝia rolo sur nia telero”, tion asertis tiu “kavernulo” al la gazeto “New York Times”.

Laŭ Schindler gravas, ke la karnomanĝulo mem mortigu ties manĝotan beston, kaj la homoj devus almenaŭ unufoje fari tion en la vivo. “Mi vere kredas, ke se vi finigu la vivon de iu besto, ĝi nepre estu signifa por vi”, tion li diris.

Kvankam Schindler ĉasas per pafarko kaj uzas virkalsono el cerva felo, li loĝas kun sia familio en antaŭurba domo, kaj lia edzino profesie laboras kun eduka teknologio.

La usona profesoro ne volas ke la mondo adoptu lian primitivan vivmanieron, sed li celas kunlabori je edukado de la homoj koncerne al media interagado kaj respekto al la prenitaj rimedoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Knabo estis fatale premita en turniĝanta restoracio

restoracio

Lastvendrede, la 14-a de aprilo, en la urbo Atlanto (Usono) 5-jaraĝa knabo mortis post esti premita en la turniĝanta restoracio “Sun Dial”, kiu situas ĉe la 72-a etaĝo de la fama hotelo “Westin Peachtree Plaza”.

Laŭ informoj de la gazeto “The Guardian”, Charles Holt estis serioze vundita ĉe sia kranio post enkaptiĝi ĉe 12-centimetra spaco inter la moviĝanta planko kaj la muro. La knabo estis tagmanĝanta kune kun siaj gepatroj sed lasante ilin tiu terura akcidento okazis. Li estis tuj enhospitaligita sed li forpasis poste.

Tiu restoracio estis inaŭgurita en 1976 kaj ĝi estas vidindaĵo en tiu urbo, ebligante 360-grada vidado de la pejzaĝo, pro ĝia turniĝanta salonego, je alto de pli ol 200 metroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.