Post 63 jaroj Usono remalfermis juĝaferon pri murdo, kiu evidentigis la brutecon de rasapartismo

Ĵaŭde (la 12-an) pere de la novaĵagentejo “Associated Press” oni eksciis, ke Usona Departmento de Justico lastmarte informis al Usona Kongreso, ke “pro novaj informoj” ĝi denove enketus pri la brutala murdo de la 14-jaraĝa nigra junulo “Emmett Till“, kiu estis forkaptita kaj linĉita en 1955 en la usona subŝtato Misisipio.

Temas pri enketado fare de Timothy Tyson, kiu estis verkanta libron pri tiu krimo. Intervjue al li en 2008, Carolyn Donham, kiu estis edziniĝinta kun unu el la akuzitoj, asertis, ke “ne estas ĝusta” tiu versio de ŝi prezentita al la juĝisto kvindek jaroj antaŭe.

Malgraŭ tio, ke ŝia depozicio ne estis konsiderita, ŝi mensogis dirante, ke la junulo tuŝis ŝin kaj provis sekse ĝeni ŝin en vendejo de la kampara vilaĝo Money. “Nenion, kion faris tiu junulo pravigus tion, kion okazis al li”, tion ŝi asertis al la verkisto.

La akuzitoj jam mortis, Donham ankoraŭ vivas, ŝi estas 83-jaraĝa kaj loĝas en la subŝtato Norda Karolino.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mortis Steve Ditko, la kreinto de Araneo-Viro

La legenda desegnisto pri bildrakonto Steve Ditko – la kreinto, kune kun Stan Lee, de figuraĵoj kiel Araneo-Viro kaj Stranga Doktoro – mortis je la aĝo 90 jaroj. Tiun informon konfirmis la polico de Nov-Jorko al la retejo de la gazeto “The Hollywood Reporter” lastvendrede (la 6-an).

Ne estis informita la mortokaŭzo, lia korpo estis trovita ĉe lia apartamento kaj la polico supozas, ke tiam li jam estis mortinta de du tagoj.

En Usono, 1962, la eldonisto kaj ĝenerala redakisto de Marvel Comics, Stan Lee, petis al Ditko helpon por krei tiun, kiun iĝus la figuraĵo “Araneo-Viro”, tia juna heroo posedanta araneajn povojn.

Ditko estis sinkaŝema, evitante famon. Post 1970 li maloftege partoprenis intervjuojn, kaj eĉ fuĝis el la reklamkampanjoj de la filmoj Araneo-Viro kaj Stranga Doktoro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Maljunulo, kiu spertis 29-jaran ermitan vivon, estis elhejmigita el sia insula ermitejo

Oni ne scias kie nuntempe troviĝas Masafumi Nagasaki, (li estas kvazaŭ “japana Robinsono Kruso”) post la aŭtoritatoj devigi lin, antaŭ kelkaj monatoj, forlasi la insulon Sotobanari (en la Provinco Okinavo, 2.000 km sudokcidente de la japara regurbo Tokio), kie li vivis sole kaj nude dum 29 jaroj.

Nagasaki estas 82-jaraĝa, profesie li estis fotisto, kaj en 1989 li decidis translokiĝi al insulo por vivi sole. Tie, post detruado de liaj aĵoj, inkluzive vestaĵoj, fare de uragano, li rimarkis, ke ne plu bezonus vivi vestita.

Lia rutino konsistas tranoktadon en rudimenta tendumejo, fizika ekzercado kaj purigado de la strando. Najbaran insulon li vizitadis por akiri provizojn kun monata donaco da 80 usonaj dolaroj fare al li de lia fratino.

Pasintmonate la hispana entreprenisto pri turismo Álvaro Cerezo publikigis filmeton, kiu raportas unusemajnan restadon kun Nagasaki en 2014. Jen sube.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

128-jaraĝa virino asertas, ke spertis neniam feliĉan tagon la tutan vivon

“Mi neniam spertis eĉ ununuran feliĉan tagon dum la vivo”. Tiun plendon faras la viriro Koku Istambulova, kiu estas 128-jaraĝa kaj loĝas en vilaĝo de Ĉeĉenlando.

“La tutan vivon mi ĉiam multe laboris fosante ĝardenojn. Mi lacas”, ŝi diris intervjue al lokaj gazetoj, krom aserti, ke ŝia vivdaŭro ne estas dia donaco, “sed puno”. Ŝiaj filoj jam estas mortintoj – Tamara, la lasta filino antaŭ kvin jaroj, 104-jaraĝa.

Pri sia vivdaŭro ŝi ne konas la kialon – “estis la dia volo” – sed diris ke ĉiam ŝategis fermentintan lakton, kaj manĝas nek viandaĵon nek supojn.

Naskiĝinta la 1-an de la 6-a monato 1889 – tion konfirmas la rusa registaro post analizo de dokumento – Istambulova povos trafi la rekordon pri la plej longe vivanta homo en tuta historio.

La plej aĝa VIRO estis tiu japano mortinta en 2013, nome Jiroemon Kimura, kiu travivis 116 jarojn kaj 54 tagojn. Pri la plej aĝa HOMO, koncernas la francinon Jeanne Louise Calment, mortinta en 1997, je la aĝo 122 jaroj kaj 164 tagoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3sS

Post 60 jaroj da sangodonacado, viro “emeritiĝis” tiurilate

En 1951 James Harrison estis 14-jaraĝa kaj tiam li trapasis torakoperacion kun sangaldono, kiu savis lin. Ekde kiam li 18-jariĝis, li iĝis preskaŭ semajna sangodonacanto en Aŭstralio. Nuntempe li estas 81-jaraĝa kaj ĉi-semajne li “emeritiĝis” pri tiu funkcio. Laŭ “Ruĝa Kruco” li helpis 2,4 milionojn da infanetoj.

Dum 60 jaroj entute 1117 sangosakoj estis donitaj de li, kaj tio estas rekordo, laŭ la organizaĵo. “Mi esperas, ke tiu rekordo estos superita de iu, ĉar tio signifus, ke oni sin dediĉas al tiu afero”, tion diris Harrison.

Jemma Falkenmire, de la aŭstralia Ruĝa Kruco, intervjue al la gazeto “The Washington Post” informis, ke iu antikorpo de lia sangoplasmo estas malofta kaj ĝi helpis kuracadon de gravedaj virinoj kontraŭ la malsano HDN, kiu mortigadis ĵus naskitojn ĝis 1967 en Aŭstralio. Pro lia speciala sango li eĉ gajnis vivasekuron je 1,8 milionoj da realoj. Li iĝis volontulo je esploroj kaj testoj, kiuj rezultis la disvolviĝon de la vakcino “Antikorpo Kontraŭ-D”. Tri milionoj da dozoj kun lia sango estis disdonitaj al la patrinoj de tiu lando.

Laŭ ŝi “Aŭstralio ŝuldas grandan dankon al James Harrison”, kiu helpis ĝin iĝi la unua lando memsufiĉa pri produktado de Kontraŭ-D”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3rE

De pli ol tri jardekoj, centjaraĝulo tajloras ĉe urbocentro de Kujabao

Malgraŭ tio, ke li jam pensiiĝis antaŭ 38 jaroj, la tajloro Antônio Armindo Pedroso, kiu centjariĝis pasintmonate, daŭras servante klientaron en sia metiejo ĉe la strato “24 de Outubro” en Kujabao, la regurbo de la brazila subŝtato Mato-Groso.

Emon al tiu profesio “Seo Pedroso” (S-ro Pedroso) eksentis okaze de sia mallonga restado en la internulejo “Colégio Salesiano São Gonçalo”, kie li partoprenis metiejon pri tajlorado. Tiam li estis nur 11-jaraĝa knabo.

Antaŭ sia edziĝo li mallonge loĝis en diversaj urboj de la subŝtatoj Mato-Groso kaj Suda Mato-Groso, krom la urbo Rio-de-Ĵanejro, kaj en tiuj urboj li dungiĝis kiel tajloro, profitante pli da profesia sperto en tiu metio.

Li edziĝis al S-rino Ivone antaŭ 67 jaroj, kaj havas ses filojn, 11 nepojn kaj kvin pranepojn, kaj nuntempe en la metiejo li estas helpata de unu el siaj filoj. Li loĝas kaj laboras en sama konstruaĵo.

“Laboro estas esenco de la vivo. Mi ne planas ĉesi. Miaj amikoj, kiuj ĉesis je laborado, tiuj ĉiuj estas mortintaj, kaj mi volas daŭri. Kian veran ĝojon oni povas sperti nur manĝante, dormante, kaj rigardante plafonon la tutan tagon?”, tion diras S-ro Pedroso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pri supercentjaruloj kaj Masazo Nonaka

Marde, la 10-an de la 4-a monato 2018, la 112-jaraĝa japano Masazo Nonaka estis agnoskita de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej aĝa viro tutmonde.

Li naskiĝis la 25-an de la 7-a monato 1905, kaj akiris tiun titolon post la morto de la hispano Francisco Núñez Olivera, je la aĝo 113 jaroj kaj 47 tagoj, okazinta la 29-an de la 1-a monato 2018.

Junaĝe ĝi estis arbohakisto kaj bienmastro, kaj poste li mastrumis kamparan turismejon ĉe sia naskiĝurbo Aŝoro, en la insulo kaj provinco Hokajdo, 900 km norde de Tokio. Li prizorgis du filojn kaj tri filinojn.

Oni nomas supercentjarulo tiu persono atinginta la aĝon 110 jaroj, kaj preskaŭ la tuta aro de tiaj homoj tutmonte konsistas el virinoj kontraste al viroj. Je la 10-a de 4-a monato 2018, inter la 101 plej aĝaj vivantaj supercentjaruloj enlistigitaj de la angla Vikipedio,  nur ses estas viroj.

La plej aĝa VIRO estis tiu japano mortinta en la jaro 2013-a, nome Jiroemon Kimura, kiu travivis 116 jarojn kaj 54 tagojn. Pri la plej aĝa HOMO, koncernas la francinon Jeanne Louise Calment, mortinta en la jaro 1997-a, je la aĝo 122 jaroj kaj 164 tagoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sinjoro “Sunshine”, tiu eksmilionulo kiu iĝis ŝuciristo

Tre bone vestita kaj sidiĝanta ĉe la strato “Queen” (grava komercavenuo en la urbo Aŭklando, Nov-Zelando) la 60-jaraĝa usonano Larry Woods trapasas posttagmezojn sin proponante al polurado pri ŝuoj de siaj klientoj, kaj tion li faras senpage. Tie li estas konata kiel “Mr. Sunshine”, kaj por sia vivteno li vendas ciropotojn – kontraŭ po 14 usonaj dolaroj – kaj ankaŭ ledaĵojn.

En la 1980-jaroj en Usono li ediziĝis al neozelandino, kaj pro malsano de ties gepatroj ili transloĝigis al Nov-Zelando, kaj Woods eklaboris ĉe firmao de la familio (prospera negoco pri komerco de vitaminoj). Tiu firmao estis poste vendita, kaj tiam Woods ricevis monrekompencon je 3,6 milionoj da usonaj dolaroj.

Woods raportas al BBC, ke tiom da mono ŝangis sian vivon, tamen igante lin malsparema (eĉ aŭtomobilo Rolls-Royce li aĉetis, kun du stiristoj) kaj ege malsimpatia persono: “Jen tia, kia mono povas igi vin: aroganta”. Bonŝance, kiam pro hazarda sperto ĉe legomvendejo kun 85-jaraĝa ĉina vendisto, kiu estis diranta “dankon” je ĉiu varo, kiu mi krude estis kuŝanta sur la vendotablo por aĉeto, tiam subite mi ekkonsciis pri tiu maldelikatulo, kiu mi iĝis.

Li eksedziĝis, lia mono elĉerpiĝis, kaj post tiu nova vivŝanĝo, li trovis sian nunan vojon, instigite de pripenso fare de kuracisto al li: “Konsciu Larry, ke ekzistas tri sintenoj pri la aferoj. Oni povas pripensi ilin, priparoli ilin aŭ prifari ilin”. De tiam – 13 jaroj antaŭe – li komencis ciri ŝuojn.

Woods garantias, ke nuntempe li pli feliĉas ol tiam, kiam li estis milionulo, ĉar nune la homoj ŝatas lin. Dum deĵorado surtrate li ĝojigas kaj ridetigas la klientojn. “Rimarku tion, kion li faris al miaj ŝuoj. Do, imagu kion li povas fari al animo”, tion diris junulo kiu ofte vizitas lin.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Svedlando timas, ke forlaso de papera mono estas efektiviĝanta tro rapide

La retpagsistemoj forte anstataŭigas la uzadon de monbiletoj kaj moneroj en Svedlando, kaj multobliĝas en la vendejoj de tiu lando afiŝoj kun tiaj avertoj: “Ni ne akceptas papermonon”.

Tamen la rapida irado de tiu tendenco maltrankviligas la aŭtoritatojn, kaj kadre de okazanta ampla analizo de la leĝaro koncerne al la centra banko oni pritaksas tian apartan situacion, kies konkludoj aperos per antaŭraporto atendata venontsomere.

“Pro tiu malapero de papera mono efektiviĝanta tro vigle, povos okazi malfacilaĵoj je tenado de la infrastrukturo rilatanta al monbileto”, tion asertis la parlamenta estro Mats Dillen.

Svedlando estas de multoj konsiderata kiel la komunumo kies uzo de papera mono estas tutmonde la malplej intensa. Tie la plimulto el la bankagentejoj ne plu funkcias per papera mono, samkiel multaj vendejoj, muzeoj kaj restoracioj. Tamen tiurilate malutilo ankaŭ estas, ke multaj homoj – aparte tiaj maljunaj – staras ekster la cifereca socio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Dentisto estis kondamnita je miliona kompensodevo al sia patrino

Marde, la 2-an de januaro, Suverena Kortumo de Tajvano ordonis, ke iu viro – idendigita per la familinomo “Chu” – pagu al sia patrino preskaŭ unu milionon da usonaj dolaroj kiel kompensodevo pro tio, ke ŝi prizorgis lian vivtenon kaj diplomigis lin kiel dentisto.

La filo argumentis, ke tute malpravas postuli kompensodevon pro vivtenado de filojn, sed la tribunalo konsideris la ekziston de validan kontrakton, kiu rajtigas tiun profiton al la patrino.

En la jaro 1997-a la filo estis 20-jaraĝa, kaj tiam li subskribis kune kun sia plejaĝa frato kaj sia patrino kontrakton, kiu determinas – post la koncernaj universitataj diplomiĝoj – pagadojn da 60% de la enspezoj de la filoj al la patrino, kun limo je po 1,7 milionoj da usonaj dolaroj, kiel repago de la universitataj monatpagoj.

Laŭ la loka gazetaro la plej aĝa filho interkonsentis kun sia patrino je pli malalta sumo kaj plenumis la kontrakton. Post multjara rifuzado de la plej juna filo je la pagoj, ŝi postulis per juĝafero sian rajton, kaj ŝi sukcesis.

La patrino identigita nur per la familinomo “Luo” sole prizorgis siajn du filojn post eksgeedziĝo. Ŝi estas timema pri sia prizorgado en maljuneco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.