Greka modelo kaŭzas polemikon pro la aspekto de ŝia brovo

La 21-jaraĝa greka manekeno Sophia Hadjipanteli havas la belecon de tiaj profesiuloj, kiuj oni rimarkas sur la platformoj de prezentado kaj faldfolioj, sed tio ne validas rilate al ia ne tiom diskreta detalo – ŝi fiere pozas kun okulfrapa, dika kaj nigra brovo.

Ŝi diras, ke ŝi celas pridiskuti kaj eĉ ŝanĝi la kliŝojn pri beleco, pere de la movado #unibrow (#unubrovo): “Ni estas ŝanĝanta la homojn en ties maniero je taksado de io rilate al beleco”.

Ŝia aspekto pro la brovo jam instigis tiom da malsamaj reagoj de la homoj. Ŝi jam aŭdis, ke ŝi estas “sola”, “nekutima”, “ŝoka”, “malbela” kaj “belega”, kaj ŝi diras, ke ne ĝeniĝas pro kelkaj malfavoraj adjektivoj tiurilate.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La emblembesto de FIFA-Mondpokalo 2018 estis kreita de junulino

Ĉiuj ludoj de la okazanta FIFA-Mondpokalo 2018 en Ruslando havas komunan trajton, nome la ĉeesto de la “lupo Zabivaka”, kiu estas la oficiala emblembesto de tiu eventego.

Lunde (la 18-an), intervjue al la rusa gazeto “The Moscow Times”, Ekaterina Bocharova (nuntempe 22-jaraĝa) diris, ke Zabivaka iĝis kvazaŭ talismano por ŝi ekde la 21-an de la 10-a monato 2016, kiam FIFA anoncis, ke ŝia kreitaĵo venkis la du aliajn konkurantojn de la konkursa finfazo. La nomon “Zabivaka”, kiu signifas “etan plurgolanton” elpensis la organizanta komitato de la mondpokalo.

La koncerna konkurso de FIFA okazis kiam ŝi estis studanto pri grafika fasonado en Provinca Universitato de Tomsk, kiu estas publika, fondita en 1878 en Siberio, 3.500 kilometroj for de la rusa regurbo Moskvo.

La konkursa premio da 500 usonaj dolaroj estis nur simbola, tamen laŭ ŝi profitojn aliajn ŝi ekspertis pro tio, ke ŝia nomo eniris la historion pro tiu afero – ekzemple, patronado ebligis ŝian translokiĝon al Moskvo por studado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Et

47-jaraĝa virino aspektas kiel dekkelkjarulo

La japana modelo Risa Hirako posedas belecon tian inter la plej nekutimaj tutmonde. Proksimiĝanta al kvindekiariĝo, ŝi prezentas aspekton tre juna, kvazaŭ knabino aĝanta 17-18 jarojn.

Hirako iĝis ia sensacio ĉe sociaj retejoj, kaj ŝi jam havas pli ol 200 mil ŝatantojn en Instagramo. Por kontroli ŝian profilon, jen LIGILO.

Laŭ Vikipedio ŝi naskiĝis la 14-an de la 2-a monato 1971 en Tokio, la regurbo de Japanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3wO

Juĝisto malpermesas al Trump, ke li baru uzantojn de Tvitero

Sinjorino Naomi Reice Buchwald, kiu estas federa juĝisto en Nov-Jorko (Usono) determinis merkrede (la 23-an), ke la usona ŝtatprezidanto Donald Trump laŭleĝe ne rajtas bloki uzantojn de la socia retejo Tvitero, ĉar tiu ago kontraŭas la rajton al parollibereco, kies garantion donas la Unua Ŝanĝo al la Usona Konstitucio.

Ŝi ne tekste ordonis la malbaron de tiuj jam blokitaj, tamen ŝi supozas, ke pro sia decido, li aŭ lia komisiito pri sociaj retejoj, Dan Scavino, faros tion.

Tiu verdikto de Buchwald koncernas al juĝafero prezentita la 7-an monaton 2017 flanke de Instituto Knight pri Unua Ŝanĝo de Kolumbio-Universitato, kaj diversaj uzantoj de Tvitero.

Usona Departmento pri Juĝistanco, kiu reprezentas Trump en tiu juĝafero, asertis la jenon: “Ni respekte malkonsentas tiun tribunalan decidon, kaj ni pripensas la venontajn paŝojn tiurilate”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vj

Per juĝafero gepatroj elhejmigis sian filon

Usona geedza duopo bezonis helpon de tribunalo por ke sia 30-jaraĝa filo Michael Rotondo forlasu hejmon. Laŭ raportata en ĵuĝafero li estis kunlaboranta kun Christina kaj Mark Rotondo nek finance nek partoprenante la hejmajn taskojn, kaj pro tio, de la 2-a ĝis la 5-a monato 2018 li jam estis ricevinta de lia patro kvin eldomigan ordonojn, kiuj estis vanaj. Lastmarde (la 22-an) juĝisto ordonis, ke li forlasu la familian hejmon.

La gesinjoroj Rotondo eĉ proponis financan helpon al la filo, por ke li translokiĝu, sed vane, ĉar li rifuzis. La juĝafero ĉe la tribunalo de Distrikto de Onondaga en la usona subŝtato Nov-Jorkio, kie vivas la familio, estis la ununura solvo por devigi la forigon de la filo.

Michael Rotondo revernis hejmen antaŭ ok jaroj pro maldungado, kaj nuntempe li administras iun retejon, laŭ BBC. La junulo asertis, ke li ne havis sufiĉe da tempo por pretigi sian translokiĝon, ke ses monatoj estus pli taŭga por tio, kaj li pripensas apelacii tiurilate.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3uP

Hundoj, por protektado de virinoj kontraŭ agresemaj kunuloj

En Hispanlando virinoj trafitaj de hejma perforto estas helpataj de programo, kiu trejnas hundojn por protekti ilin. En tiu lando, monate preskaŭ po kvar virinoj estas mortigitaj de siaj kunuloj aŭ ekskunuloj.

Angel Mariscal estas veterana hundotrejnisto, kaj li starigis fondaĵon por perado de trejnitaj hundoj al la viktimoj. Li diris al la gazeto “El País”, ke la hundoj “ne mordas, kaj ne atakas celante mortigon. Ili ne estas agresemaj, ĉar ni elektas tiajn tre societemajn bestojn, kiuj taŭgas por loĝi interne de la domo ĉe infanoj, per normala konduto, ĝis ricevi apartan ordonon por protekti lian mastron”.

Post aliĝo al tiu programo la virino trapasas intervjuon kun psikologo. Sekve ŝia loĝejo estas vizitata de fakulo pri besta konduto, kaj post komenca kurso kontrolata de la polico, komenciĝas la horoj pri trejnado, kiam Mariscal kaj sia teamo elektas la taŭgan hundon al tiu nova mastro (la protektota virino).

Ĝis nun 40 virinoj aliĝis al la programo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3rj

Inspirata de insektoj, usona universitato prilaboras etan flugroboton

Grupo de inĝinieroj de Vaŝingtonio-Universitato en Seatlo (Usono) disvolvigis tion, kio povos esti la unua “muŝa roboto” funkcianta sendrate. La rezulto de tiu esploro estos prezentita la 23-an de la 5-a monato en Brisbano (Aŭstralio), kadre de 18-a Plurlanda Konferenco pri Robotiko kaj Aŭtomatigo.

Laŭ la kreintoj de la projekto, maŝinoj tiaj povos utili je taskoj, kies plenumado postulas multon da tempo al homoj, kiel inspekti evoluado de plantaroj aŭ eltrovi gastralikiĝon, kaj alia avantaĝo estas financa – tiaj malgrandaj robotoj kostas malplimulte, kaj ili eniras lokojn neatingeblaj de pligrandaj flugrobotoj.

Nomata “RoboFly”, la “muŝa roboto” ne havas helicojn, sed flugilojn, kaj pere de lumelektra ĉelo ĝi igas al elektro lumon el laserradioj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3sK

De pli ol tri jardekoj, centjaraĝulo tajloras ĉe urbocentro de Kujabao

Malgraŭ tio, ke li jam pensiiĝis antaŭ 38 jaroj, la tajloro Antônio Armindo Pedroso, kiu centjariĝis pasintmonate, daŭras servante klientaron en sia metiejo ĉe la strato “24 de Outubro” en Kujabao, la regurbo de la brazila subŝtato Mato-Groso.

Emon al tiu profesio “Seo Pedroso” (S-ro Pedroso) eksentis okaze de sia mallonga restado en la internulejo “Colégio Salesiano São Gonçalo”, kie li partoprenis metiejon pri tajlorado. Tiam li estis nur 11-jaraĝa knabo.

Antaŭ sia edziĝo li mallonge loĝis en diversaj urboj de la subŝtatoj Mato-Groso kaj Suda Mato-Groso, krom la urbo Rio-de-Ĵanejro, kaj en tiuj urboj li dungiĝis kiel tajloro, profitante pli da profesia sperto en tiu metio.

Li edziĝis al S-rino Ivone antaŭ 67 jaroj, kaj havas ses filojn, 11 nepojn kaj kvin pranepojn, kaj nuntempe en la metiejo li estas helpata de unu el siaj filoj. Li loĝas kaj laboras en sama konstruaĵo.

“Laboro estas esenco de la vivo. Mi ne planas ĉesi. Miaj amikoj, kiuj ĉesis je laborado, tiuj ĉiuj estas mortintaj, kaj mi volas daŭri. Kian veran ĝojon oni povas sperti nur manĝante, dormante, kaj rigardante plafonon la tutan tagon?”, tion diras S-ro Pedroso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La mistera malapero de terkultivosciencisto antaŭjare

Antaŭjare en la brazila subŝtato Mato-Groso malaperis la 29-jaraĝa terkultivosciencisto Éder Tadeu Maciel da Costa, kaj ĝis nun la polico de la urbo “Água Boa” havas nenian indikaĵon pri lia troviĝo.

Tridek tagoj antaŭ sia malapero Eder estis translokiĝinta al la urbo “Agua Boa” – je la 4-a monato 2017 – kaj lia familio restis en la urbo “Nova Mutum”. La lasta kontakto de la familio kun Eder okazis la 4-an de la 5-a monato 2017, kaj tiam li informis, ke li ekveturus al la urbo “Canarana” por plenumi laboron.

La kamioneto uzata de li – de la firmao kiu dungis lin – estis trovita ĉe plantado de milio, kie ĝi faris markojn, laŭ fotoj fare de flugrobotoj. Oni trovis en tiu veturilo nek sangon nek aliajn indikaĵojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Brita firmao estas dunganta vindistojn por infanetoj

Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per vindo certe ne estas plezuriga tasko, ĉefe se temas pri anstataŭigo de tiaj malpuraj vindaĵoj. Tiurilate brita firmao planas liveri al gepatroj servon pri profesia vindado, kaj pro tio ĝi estas kontrakanta vindistojn por infanetoj.

La kondiĉoj por tiu laborposteno ĉe “childcare.co.uk” jenas: 1-jara sperto pri vindado de infanetoj kaj havi malplenan krimslipon. Je la tasko anstataŭigi vindaĵojn oni perlaboru po 5 britajn pundojn.

Tiu iniciato efektiviĝas pro intereso de gepatroj, inspirite de similaĵo aperinta kadre de la lasta ŝercotago (la 1-an de la 4-a monato). “Multaj gepatroj diris al ni, ke ili dezirus eblecon mendi iun por vindi iliajn infanetojn, kaj nun ili povas fari tion. Ni jam havas pli ol 100 kandidatojn al tiu laborposteno, sed tiom ne sufiĉas por la bezono de Unuiĝinta Reĝlando”, tion diris la prezidanto de la firmao, Richard Conway, al la brita gazeto “Daily Mail”


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.