Kanado ŝanĝas sian himnon celante respekton al seksa neŭtraleco

En la jaro 2016-a la jam mortinta kanada parlamentano Mauril Bélanger proponis, ke en la nacia himno de Kanado la esprimo “thy sons” (viaj filoj) estu modifita al “all of us” (ni ĉiuj), kaj merkrede la 31-an de januaro la senatanoj aprobis ĝin.

La afero unue sukcesis je la ĉambro de la parlamentanoj, kaj superis la opozicion de konservatuloj, sed por ekvalidi, tiu leĝpropono ankoraŭ bezonas la aprobon de Julie Payette, kiu estas la ĝenerala subŝtatestro de Kanado.

Kaŭ Vikipedio: “O Canada (Ho Kanado) estas la nacia himno de Kanado. La muziko estis komponita de Calixa Lavallée. La unua versio de la teksto estis en la franca, kaj estis komponita de Sir Adolphe-Basile Routhillier kiel kanto por la franckanada popolo. Ĝi unue kantiĝis je la 24-a de junio (Sankt-Johan-Baptist-festo), 1880. La aktualan anglalingvan version verkis Robert Stanley Weir en 1908. La kanto proklamiĝis la nacia himno en 1980.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sigelo 2700-jaraĝa de la tiama jerusalema subŝtatestro estis trovita

La 1-an de januaro 2018 Nir Barkat, la urbestro de Jerusalemo, anoncis gravan arĥeologian malkovron: kadre de fosadoj je ĉirkaŭ 100 metroj for de “Muro de lamentadoj” estis trovita tre altvalora argila sigelo. Ĝi enhavas la enskribon “Urba ŝtatestro”, kaj datiĝas de la periodo de Templo de Salomono (la 7-an jarcenton a.K), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo, kiu estis laŭ Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono.

Tiu objekto estas tre malgranda – 15 mm diametra kaj 3 mm dika – kaj ĝi estis uzita por sigeli korespondaĵojn kaj dokumentojn oficialajn. La enskribo prezentas du homojn vidalvide kaj inter ili desegnon ŝajnante lunon. En ĝia suba parto estas skribaĵo farita per la biblia hebrea lingvo.

Laŭ la kunordiganto de la fosadoj, doktorino Shlomit Weksler-Bdolah , “unuafoje oni trafas tian materialon pere de arĥeologia fosado en Jerusalemo. Ĝi konfirmas bibliajn raportojn pri ekzisto de estro por la urbo Jerusalemo antaŭ ĉirkaŭ 2.700 jaroj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Por eviti ĝenadon al bestoj urbo uzos artfajraĵojn sen sona efekto je novjara festo

En la brazila urbo Ponta-Groso, subŝtato Paranao, la urbodomo decidis aranĝi novjaran eventon kies eksplodaĵoj miksos efektojn luma kaj fuma, sed ne sona. Ĝi okazos dimanĉe la 31-an de decembro en “Parko de la Medio”, kaj per tiu ago la urbodomo celas mildigi al hejmbestoj la ĝenon fare de la sona efekto de artfajraĵoj je la noktomezo.

La aŭdkapablo de hundoj kaj katoj estas pli sentema ol aŭdkapablo ĉe homoj. Tiu bruego de eksplodaĵoj havigas al ili streĉiĝon, vundon dum rifuĝado kaj eĉ vomadon kaj lakson, pro korpa varmigo.

Karine Raile, kiu estas bestkuracisto konsilas, ke prefere oni ne lasu sole la beston dum tempodaŭro de fajropafado, fermu pordojn kaj fenestrojn por iom bari la eksteran sonon, havigu agrablan ĉirkaŭan sonon, kaŝu vundigajn objektojn kaj ne enmetu kolzonon.

Laŭ la urbodomo, tian “silentan” fajropafon sponsoros la entreprenoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Paĉjo-kristnaskoj are bicikladis

La projekto nomata “Mia patro estas Pacĵo-Kristnasko” estis elpensita de la organizo pri socia solidareco de la urbodomo de Katanduvo, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo, kaj konsistis el biciklaj promenadoj tra la kvartaloj – merkrede kaj vendrede de la 8-a ĝis la 22-a de dezembro – kies volontulaj partoprenintoj plenumis la veturadojn kun vestoj de pacĵo-kristnasko.

Kiuj partoprenis ĉiujn veturadojn, tiuj gajnis la biciklojn, krom la vestaĵojn. Entute estis 225 bicikloj donitaj de komercistoj kaj aliaj entreprenistoj al la projekto. Ne nur viroj partiprenis la bicikladojn, estis ankaŭ multaj “panjo-kristnaskoj” en la okazintaĵoj.

Je ĉiu veturado la paprtoprenintoj ricevis po unu sigelon, kies plena kolektado garantiis la biciklojn al ili. “La biciklon mi donacos al mia plej aĝa filino”, tion diris la elektristo André Luiz de Carvalho, partopreninto de la bicikladoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Konkura vendo de speciala kafo – la rekordo pri prezo

Estis produktita en Patrosinjo (subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo) la plej multekosta speciala kafo de la mondo. Ĝiaj 60-kilogramaj sakoj estis aĉetitaj de japanoj kaj aŭstralianoj kontraŭ po 55.457,60 realoj (ĉirkaŭ 14.300 eŭroj). Estis ofertitaj kaj venditaj ses sakoj de tiu kafo kadre de virtuala konkura vendado aranĝita de la organizaĵo “Alliance for Coffee Excellence – ACE”.

Laŭ Brazila Asocio de Specialaj Kafoj tiu rekordo estis konigita kiam la nomoj de la bieno “Fazenda Bom Jardim”, kaj de la terkultivisto “Gabriel Alves Nunes” el Patrosinjo aperis la 13-an de novembro 2017 je identigo de la ĉampiono en la kategorio “Pulped Naturals” de la konkurso “Cup of Excellence”, okazinta pasintoktobre en la urbo “Venda Nova do Imigrante”, subŝtato Espirito-Santo, Brazilo. [LIGILO]

La ĉampiona produktisto Nunes (28-jaraĝa), surpriziĝis je tiom bona trafita prezo je BRL 55 mil, ĉar li estis atendanta ĝis BRL 25 mil, konsiderante la rekordan prezon je BRL 18 mil de tiu sama virtuala konkura vendo en 2016. “Ni estas familia entrepreno kaj nun ni spertas multan feliĉon, ĉar ni konsistas el sindediĉa teamo”, tion li diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La arto pri napola pico iĝas homara heredaĵo

Napolo (Itallando) estas la origina loko de la pico. Ĵaŭde la 7-an de decembro la arto de la napolanoj pri picofarado – kiu famigis tutmonde tiun spcialaĵon de la itala kuirarto – estis enlistigita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” de UNESKO (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo).

Tutmonde du milionoj da homoj aliĝis al petskribo kiu subtenis la kandidatiĝon de tiu metio, kiu nuntempe estas praktikata en Napolo de preskaŭ tri mil picokuiristoj.

Tiu estas kuirarta kompetenteco komencinta en la 16-a jarcento, miksiĝanta kantojn, ridetojn, teĥnikojn, krom la okulfrapa manipulado de la pastaĵoj.

Decidis la aferon iu interregistara komitato kunvenanta ĉi-semajne en la insulo Jeju de Sudkorelando. Entute estas 34 kanditatiĝoj al la listo, kiu enhavas 365 tradiciojn enlistigatajn. Tiu listo de UNESKO pri nemateria kultura heredaĵo estis kreita en 2003 kaj ĝi celas tradiciojn, kutimojn, morojn kaj metiojn transdonatajn de generacio al generacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La lando de la ŝvitbanejoj deklaris sian sendependecon antaŭ 100 jaroj

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la oktobra revolucio en Ruslando, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedlando, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la rusa imperio, kiel memrega grandprinclando.

En tiu lando tradicia nacia manio estas: saŭnado.

Saŭno estas ŝvitbanejo laŭ finna maniero, kie troviĝas forno kun varmega ŝtonaro, sur kiun la verŝata akvo nebule vaporiĝas. En Finnlando la ŝvitbanejoj troviĝas eĉ en la laborejoj. Kun loĝantaro de 5,5 milionoj da homoj la lando havas ĉirkaŭ 2 milionojn da saŭnoj, 60% en domoj, la restaĵo en hoteloj, naĝejoj, ripozdomoj.

La finnaj ripozdomaj saŭnoj troviĝas ĉe bordo de lagoj, estas apartaj dometoj hejtitaj per betula ligno, kaj la urbaj per elektra kurento. La urba saŭno estas loketo en banejo, kovrita interne per ligna murkovraĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pola urbo sendis donacon al Tom Hanks

Fine de la pasinta jaro en la pola urbo Bielsko-Biala aperis ideo fari donacon de iu aŭtomobilo “Fiat 126” al la usona aktoro Tom Hanks, post ties afiŝo de foto je la 29 de oktobro 2016 en Tvitero, en kiu tiam en Hungarlando, li estis pozanta ĉe tia malgranda aŭto kaj esprimanta lian ŝaton pri ĝi.

Tiu “Fiat 126” estas tre populara en Pollando, tie ĝi estas konata kiel “Maluch” (etulo), kaj dum jardekoj ĝi estis produktata en la urbo Bielsko-Biala. La donacota unuo estis aĉetita komence de 2017, kaj de tiam ĝi estis rebonigita por fine forveturi (lunde la 20-an de novembro) al Varsovio, de kie ĝi venos aviadile al Los-Anĝeleso (Usono), la loĝloko de Tom Hanks.

Al la novaĵagentejo EFE la proparolanto de tiu iniciato, Monika Jaskolska, asertis tion: “Ni decidis profiti tiun okazon por donaci unuon de tiu Fiat, kiel maniero diskonigi la historion de Pollando kaj nia urbo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nesufiĉo de butero en Franclando

Lastatempe tiuj kiuj provas aĉeti buteron en Franclando ofte trovas malplenajn fridbretarojn kaj pardonpetojn fare de vendejestroj. Laŭ artikoloj en la gazetaro, tiu lando spertas la plej intensa krizo pri manko de butero ekde la dua mondmilito. Per kradvorto #beurregate la uzantoj de sociaj retejoj ŝercadas pri la alta prezo pagataj kontraŭ pakaĵeto da butero.

Tiu nutraĵo estas fundamenta ingredienco kadre de la franca kuirarto. Kvarono de la pezo de korna bulko, ekzemple, rezultas el uzo de butero je ties pretigado.

Francoj estas la plej grandaj konsumantoj de butero, sed ili ankaŭ estas grandaj produktantoj. Nu, kial ĝi malaperis el la bretaroj? Jen kelkaj eblaj kialoj: 1-e) Estingo en 2015 de la kvantsistemo por laktoproduktantoj fare de Eŭropa Unio (por komerca konkurado); 2-e) La ĉinoj malkovris la kornan bulkon (plialtigo je tutmonda konsumado); 3-e) Okcidente pli kaj pli da laktaĵoj ol sukeraĵoj estas konsumata (sanecocele).

Sed laŭ Emmanuelle Auriole, de la lernejo pri ekonomiko “Toulouse School of Economics”, la francoj spertas tiun problemon pro difekto je sia interna merkato en tiu sektoro, kiu estas regata de malmultaj grandaj retoj de supervendejoj, kiuj altrudas al la produktantoj la difinon de prezoj nur unufoje jare. En Germanlando, ekzemple, la prezoj de butero pagataj al produktantoj ĉi-jare ĝis aŭgusto jam plialtiĝis je 72%, dume en Franclando ĝi estis 6% samperiode. Tial oni ne miras, ke francaj produktantoj preferas eksportadi buteron anstataŭ prizorgi la lokan bezonon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.