Virino simulis gestolingvan interpretadon

La 28-an de novembro gazetara intervjuo okazinta en Usono allogis atenton. Tiam la polico de subŝtato Florido estis koniganta serion da mortigoj en la urbo Tampo, kiam iu virino sin starigis apud la proparolanto kaj ektrakukis la eventon pere de la gestolingvo por surduloj. Tamen la policistoj poste konstatis, ke ŝi ne estis kontraktita por fari tion, kaj ŝia ludado ja ne kongruis al gestolingvo.

Tiu virino estis identigita kiel Derlyn Roberts, ŝi simple alvenis en la lokon kie la evento estis okazanta, kaj nenio dirante ŝi ekgestadis. Sed surduloj kaj mutuloj kiuj televide spektis tiun scenigadon rimarkis, ke la gestoj faritaj de ŝi estis falsaj kaj ili signifis nenion.

Oni ne scias kial Roberts faris tian falsan tradukadon. Laŭ la usona gazetaro ŝi jam diversfoje estis arestita pro trompo. La polico estis supozinta, ke la virino estus ies subkontraktita tradukisto, sed ne rekte de la polico.

Jen rilata filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Kodumuloj ŝtelis USD 70 milionojn da bitmonoj

Per informadika atako al la slovena firmao NiceHash – kiu mastrumas fakan platformon pri servoj je virtualaj valutoj – nekonataj kodumuloj ŝtelis pli ol 4.700 bitmonojn, kiu egalas al ĉirkaŭ 70 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ informo fare de la gazeto “Delo” (ĵaŭde la 7-an de decembro en Ljubljano), la firmao NiceHash fermis aliradon al sia platformo post rimarki matene de tiu tago, ke kodumuloj ĝiris la bitmonojn el ĝia virtuala monujo al alia retloko.

Pro tio, ke tiu mono ne havas ajnan respondecan organizon, la ŝtelita firmao agnoskis la malaperintan sumon kiel perdo, kaj rekomendis al siaj klientoj nepra ŝanĝo de iliaj pasvortoj antaŭ uzi la platformon. Krome ĝi denoncis la okazintaĵon al la koncernaj aŭtoritatoj, kaj promesis plibonigi la sekurnivelojn.

En la lastaj tagoj bitmono spertas sinsekvajn kurzaltiĝojn, kaj ĝia unuo jam alproksimiĝas al po 15 mil usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Teĥnikaro faciligis ŝtelon de aŭtomobilo

Aŭtomobiloj pli kaj pli iĝas inteligentaj kaj konektitaj, sed ankaŭ ŝtelistoj progresas helpe de teĥnikoscienco. En Unuiĝinta Reĝlando du el ili estis filmitaj dum ŝtelo, kiu ne bezonis armilon nek difektis la aŭton.

Ili trompis tian “keyless” sistemon (kun sentilo pri ĉeesta ŝlosilo), en kiu sufiĉas la alproksimiĝon kun la ŝlosilo enpoŝe por ke la aŭtopordoj malfermiĝu.

Per reelsendiloj de signalo, kiu aĉeteblas ĉie, la unua krimulo staris apud la garaĝopordo kaj per unu aparato kaptis la signalon de la aŭtoŝlosilo el interno de la domo, kaj sendis ĝin al la alia krimulo apud la celata aŭto, kiu pro tiu “trompo” malfermis la pordojn. Por ekfuncii la motoron, kiu estas farita per butono, ili same faris per tiaj aparatoj.

La tuta ago daŭris ĉirkaŭ unu minuton, je la 24-a de septembro en la urbo Solihull. Jen koncerna filmeto sur la jutubkanalo de la loka polico: LINK


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kalifornio agnoskis senkulpecon de viro malliberigita dum 39 jaroj

Merkrede, la 22-an de novembro, la subŝtatestro de Kalifornio (Usono) Jerry Brown forpardonis Craig Coley, kiu ĝis tiam estis plenumanta 39 jarojn da malliberigo pro mortigoj, kies okaziginto la aŭtoritatoj nun kredas ne estas li.

Craig Coley estas 70-jaraĝa kaj li estis kondamnita al ĝismorta malliberigo pro mortigoj en la jaro 1978-a de lia ekskoramikino Rhonda Wicht (24-jaraĝa), kaj ties filo Donald (4-jaraĝa), en la urbo Simi Valley (Kalifornio – Usono). Li ĉiam deklaris sin senkulpa.

En 2016 la polico de Simi Valley remalfermis tiun juĝaferon post iu emerita agento esprimi dubojn pri la kulpo de Coley. Post DNA-analizo oni konkludis, ke li ne kulpas.

“Eksterordinara estas la honoreco per kiu Coley suferis tian longan kaj maljustan malliberigon”, tion asertis la subŝtatestro.

Per komunikaĵo David Livingstone (policestro) kaj Gregory Totten (publika akuzisito) diris: “Tiu estas tragedia okazo. Virino kaj malgranda infano estis mortigitaj. Craig Coley pasis 39 jarojn en malliberejo pro krimo ŝajne ne farita de li. La vera murdisto aŭ murdistoj ne estis juĝitaj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Japanlando – la nombro de malliberigitaj maljunuloj kvarobliĝis en 10 jaroj

Laŭ informoj diskonigitaj vendrede la 17-an de novembro, la nombro de malliberigitaj maljunuloj en Japanlando kvarobliĝis en 10 jaroj, malgraŭ tio, ke en la jaro 2016-a krimofteco estis la plej malalta en la historio de tiu lando.

Entute 2.498 homoj aĝantaj pli ol 65 jaroj estis arestitaj pasintjare, kio signifas kvaroblon ol la nombro de la jaro 1997-a, tion indikas “Blanka Libro pri la Krimo”, piblikigita de la japana Ministrejo pri Justico.

Oni supozas, ke kadre de malliberiĝo la pliaĝuloj provas trovi “hejmon”, celante fuĝi el ilia socia izoleco kaj malriĉeco.

Per esploro ĉe japanaj malliberejaj centroj, la juristo de Keio-Universitato (Tokio) nome Tatsuya Ota konstatis, ke en la japanaj malliberejoj la plimulto de la maljunuloj plenumanta malliberigon estis spertantaj mankon de ligoj kun parencoj, amikoj kaj najbaroj, antaŭ iliaj arestoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Voĉkordoj forigitaj el bruemaj hundoj motivas polican enketon

Ĉino de la provinco Siĉuano (Ĉinlando) motivis enketon fare de la polico, ĉar li supoze sin oferis por fortanĉi voĉkordojn de bruemaj hundoj.

Tiu viro, kiu estas konata kiel Zeng, instalis provizoran “bestkuracadan klinikon” surstrate, kie li loĝas, kaj tie surtable li estis plenumanta la operaciojn, kies tempodaŭro estis po kvin minutoj, kaj la prezo por la servo estis samvaloraj al 8 ĝis 12 usonaj dolaroj, laŭ la grando de la besto.

La enketo estis anoncita je la lasta 18-a de septembro, kaj en la sociaj retejoj pri tia ĥirurgio fare de li ekzistas filmeton, kiu ribeligis la aktivulojn pri bestorajtoj.

Zeng ne havas permisilon pri bestokuracado, ne uzis sensentigilon kaj ne purigis la ilaron je la taskoj. Laŭ la aŭtoritatoj tiu “kliniko” estis fermita. La klientoj de Zeng asertis, ke ili kontraktis tiun servon ĉar siaj hundoj estis ege bruemaj multe ĝenante la najbaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Verdikto povos revenigi al la patrolando grandegan smeraldon

“Esmeralda Bahia” (Smeraldo-Baio) estas kruda smeralda ŝtono trovita en la jaro 2001 en la urbo Pindobaçu (subŝtato Baio – Brazilo). Pezante 380 kilogramojn ĝia valoro estis taksata en 372 milionoj da usonaj dolaroj.

Federa Tribunalo en la brazila urbo Kampinaso ĵus kondaminis al ĝis 16 jaroj da malliberigo du homojn, kiuj per falsaj informoj pri enhavo, pezo kaj valoro sukcesis je eksporto al Usono de tiu granda kaj rara multekosta ŝtono.

Krome, la verdikto indikis la perdon de la ŝtono favore al Registaro de Brazilo, kaj internacia jura kunlaboro estos alvokata ĉe Usono cele al revenigo de la smeraldo al ties patrolando.

La usona firmao postulanta la rajton pri la smeraldo rifuzas la version, kiu konsidras la aferon kiel kontrabando. Dume la ŝtono restas sub gardo de la polico de Los-Anĝeleso, en Usono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Islama Ŝtato instruas teroristojn veneni nutraĵojn

Informis la itala novaĵagentejo ANSA: La ĝihada grupo “Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio” konigis “gvidilon” al siaj adeptoj, kun instruoj al ĉiuj “solecaj lupoj” por envenenadi nutraĵojn ĉe supervendejoj de Eŭropo, Ruslando kaj Usono, laŭ informo fare de la kontraŭterorisma retpaĝaro “SITE”.

En la publikaĵo la teroristoj petas, ke oni injektu cianidon (ĥemia venena substanco) en fruktoj kaj legomoj haveblaj al vendado ĉe la bazaroj.

Krome la ĝihadistoj sugestas efektivigon de aliaj atakoj ĉe lokoj kun amaso da homoj, kiel la publikaj naĝejoj.

Tiuj atakoj estus plenumitaj omaĝe al la islama festo Eid ul-Adha (Festo de la Ofero), kiu estas la dua plej grava evento en la kalendaro de tiu religio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo

Protestoj per statuoj en Sud-Koreujo kolerigas Japanujon

En la lastaj tagoj ĉe busoj de kelkaj itineroj de la sud-korea ĉefurbo Seulo aperis nekutimaj pasaĝeroj – realgrandaj statuoj de senŝuaj virinoj, kiuj surhavas tradiciajn vestojn de la lando, kaj havas la manojn ripozantajn surkrure, kvazaŭ atendante venontajn ordonojn.

Tiuj statuoj aludas al la tielnomataj “konsolvirinoj”, kiuj estis la 200 mil koreaj virinoj uzataj de la japana imperio dum okupado de la korea duoninsulo, kadre de la Dua Mondmilito, por labori kiel seksaj rilatantoj kun soldatoj.

Protestoj tiurilate jam okazis en 1992, 2011 kaj januare-2017, sed Japanujo konsideras la aferon diplomatie solvita, pro la traktato subskribita de la landoj en 2015, kiu konsistis el formala japana pardonpeto kaj donaco je preskaŭ 10 milionoj da usonaj dolaroj al fonduso kiu helpas familianojn de la viktimoj trafitaj de tiu militkrimo.

“Ni maltrankviliĝas je tiuj malhelpoj kontraŭ la strebo por konservado de bonaj rilatoj inter Sud-Koreujo kaj Japanujo”, tion diris la japana proparolanto Yoshihide Suga, laŭ la gazeto “The Korea Times”.

Tamen flanke de la sudkoreanoj, la tempo de forgeso pri tiu afero ankoraŭ restas malproksime. Laŭ opinisondado fare de la usona firmao Gallup kaj diskonigita de la gazeto “The Japan Times”, 70% de la sud-korea loĝantaro konsideras, ke la traktado estis malbona, kaj ĝi devus esti denove pritraktata.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La identigo de ŝtelisto, kiu forgesis gargari la necesujon dum ŝtelo en loĝejo

Andrew David Jensen, 42-jaraĝa, estis arestita la 28-an de julio, kaj li devos veni al tribunalo hodiaŭ, la 9-an de aŭgusto. Li estas suspekta pri ŝtelo okazinta pasintoktobre en la urbo “Thousand Oaks” (Kalifornio – Usono).

Laŭ la policisto Tim Lohman, de la distrikto Ventura, dum ŝtelo en iu domo tiu suspekto uzis la necesujon sed forgesis gargari ĝin, ebligante tiamaniere kolekto de la “pruvo”, kiu kulpigas lin.

La rezultoj de ekzameno pri DNA indikis koincidon kun tiu de suspektulo jam enlistigita en tutlanda datenbazo, kaj tiamaniere la polico trovis lin siahejme en la urbo Ventura.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.