Kun kosmosondilo rezistega al varmo NASA komencas mision ĉe Suno

Venontsabate, la 11-an de la 8-a monato, la homaro komencos sian unuan vojaĝon por “tuŝi” la Sunon. “Parker Solar Probe (PSP)” estas misio de la usona kosmagentejo NASA, kaj ĝi alfrontos milojn da celsiaj gradoj por kolekti informojn ĉe la plej proksima distanco de la Suno jam trafita de la scientistoj (7-oble pli proksime ol tiu atingita de ajna antaŭa kosmosondilo).

PSP havas grandon simile al tiu de aŭtomobilo, kaj ĝi estas kovrata de 11,43-centimetra speciala ŝildo, kiu rezistas temperaturojn super 1,3 mil celsiaj gradoj. Surface de la Suno la varmo povas atingi 5,5 mil ºC.

La nomo de tiu misio estas omaĝo al la kosma fizikisto de Miĉigano nome Eugene Newman Parker, kiu malkovris matematikan solvon por konfirmi la sunajn ventojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

NASA premiis disvolvigintojn, kiuj projektis la estontan bazejon en Marso

Kvin teamoj el malsamaj regionoj de Usono gajnis premion da 100 mil usonaj dolaroj, kadre de la lasta fazo de la konkurso “3D-Printed Habitat Centennial Challenge”, kiu estis efektivigita de NASA, la usona agentejo de kosma esplorado, kaj Bradley-Universitato (Peoria, Ilinojso).

Laŭ komunikaĵo sur la retejo de NASA, la venkintoj sukcesis je kreo de “ciferecaj reprezentoj pri fizikaj kaj funkciaj trajtoj de domo en Marso, uzante ilojn de faka programaro”.

La defio komencis en 2014, kaj celas starigon de loĝejoj fidindaj al subteno de la vivo, por gastigi programojn de profunda esplorado pri la kosmo. La monpremio estis dividita laŭ la unuaro de la venkintoj “aljuĝita de panelo de fakuloj el NASA, akademio kaj industrio”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La kosma rubaĵaro povos iĝi serioza problemo en terglobo

Krom mediaj diskutadoj pri senarbarigo, akva krizo kaj tutmonda varmigo, alia afero reliefas inter fakuloj, nome la rubaĵo en spaco. Laŭ la usona kosmagentejo NASA, pli ol 500 mil kosmoruboj – kiel restaĵoj de malnovaj raketoj kaj satelitoj, restaĵoj de eksplodaĵoj kaj etaj eroj de farboj – minace orbitas la Teron, kun rapidecoj antingantaj pli ol 30 mil kilometrojn/hore.

La 18-an de la 4-a monato sur marbordo de la brazila subŝtato San-Paŭlo, unu el tiaj neregataj kosmoruboj eniris la teran atmosferon estigante fajran spuron en la ĉielo, kiu atentigis multajn loĝantojn de la urboj en la san-paŭlana marbordo. Laŭ la profesoro Amaury de Almeida, kiu estas fakulo pri astroscienco en la Universitato de San-Paŭlo, oni ne dubas, ke tiun okazintaĵon kaŭzis iu tia senutila orbitinta objekto.

Tiaj objektoj, krom riski funkciantajn similaĵojn, povas trapasi la atmosferon kaj okazigi akcidentojn ĉe la planedo. En Brazilo tiu temo ankoraŭ estas nesufiĉe prizorgata.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3xs

Roboto plenumis 2000-tagan promenadon sur Marso

Marsa Scienca Laboratorio (MSL) estas robota kosma misio sendita al la planedo Marso, kiun ĵetis la organizaĵo NASA la 26-an de la 11-a monato 2011 el la kosmodromo Kennedy Space Center, de la usona subŝtato Florido. La misio havas moviĝantan roboton nome “Curiosity”, kiu surmarsiĝis la 6-an de la 8-a monato 2012, kaj nun ĝi festas sian 2000-marstagan agadon sur la ruĝa planedo.

Dum tiu restado en Marso la roboto Curiosity produktis plurajn impresajn fotojn, kaj la unua aperis nur 15 minutoj post almarsiĝo (vidu sube).

(Curiosity-primeira foto)

Ricevado de la bildoj kaj aliaj informoj dependas de la kosmosondilo “Mars Reconnaissance Orbiter” (MRO), esperante “Marsa Skolta Orbitilo”.

MSL havas anglan retejon de NASA: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Invito: vojaĝigu vian nomon al la Suno

La kosmosondilo “Parker Solar Probe” de la usona kosmagentejo NASA estos ĵetita ĉi-jare por studado de la Suno, kaj kiu volas tiu povos per ĝi sendi sian nomon al tiu stelo, laŭ invito (filmeto, angle) fare de la aktoro William Shatner – li rolis kiel la fikciulo kapitano Kirk en la sciencfikcia serio “Star Trek”, kaj ankaŭ li ĉefrolis en la terura filmo Inkubo (Incubus), kiu estas tute parolata en Esperanto.

Shatner jam enlistigis sian nomon, kaj oni povas fari same en la retejo de tiu projekto ĝis la 27-an de la 4-a monato, por havi la propran nomon ĉe la aliĝantaro ene de memorilo, kiu estos alportata de la ĵetota kosmosondilo. Koncernan personan bileton NASA sendas al ĉiu aliĝanto.

Ĝis nun pli ol 2,4 milionoj da homoj jam akiris tian bileton, por ke iliaj nomoj vojaĝos sunen. La ĵetado estas planata por la 31-a de la 7-a monato 2018, kaj la kosmosondilo forbruliĝos inter la 12-a monato 2024 kaj la fino de 2025.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Valentina Tereŝkova, la unua virino en la spaco

La 16-an de la 6-a monato 1963 estis eniranta en la orbiton de la Tero la rusa kosmoŝipo Vostok-6, kies komandon tiam havis Valentina Tereŝkova, la unua virino fluganta en la eksteran spacon, en misio kiu ŝi plenumis kun la kodnomo “Chaika” (“mevo”, ruslingve). Entute ŝi plenumis 48 orbitojn ĉirkaŭ la Tero kun tempodaŭro da 71 horoj, pli da tempo ol antaŭvidite, pro iu eraro en la vojirado.

Tereŝkova naskiĝis en la vilaĝo Bolshoye Maslennikovo (centra rusa regiono), ŝia patro estis traktoristo kaj ŝia patrino teksaĵ-fabrika laboristo. Ŝi estis lernejano inter la aĝoj 8-16 jaroj kaj sekve ŝi daŭre lernadis per korespondaj kursoj. Laborante kune kun ŝia patrino en teksaĵa industrio, en la libertempo ŝi paraŝutis, unuafoje la 21-an de la 5-a monato 1959, tiam ŝi estia 22-jaraĝa. Tiuj spertoj helpis ŝian elekton al kosmoflugado en 1963.

Laŭ ŝi: “Sur la Tero viroj kaj virinoj same riskas. Kial ni ne faru same en la spaco?”


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Laŭ astrofizikistoj ia komputa minaco pro eksterteraj mesaĝoj eblas

Pasintmonate aperis artikolon de la astrofizikistoj Michael Hipke (germana Sonneberg-Observatorio) kaj John Learned (usona Havajo-Universitato) pritraktanta teorian studon koncerne al diversaj tipoj de signaloj kiuj oni eblus ricevi el eksterteruloj, kaj la riskoj rilatantaj al ĉiu el ili.

Tiuj scientistoj atentigas, ke malgraŭ malaltas la ebleco oni esti kontaktita de perversa civilizo (kiel unua sperto kun eksterteruloj), ĝi ne estas nula kaj por ne riski tiurilate la ununura solvo estus la detruo de la mesaĝoj.

Por mildigo de tiu risko je deĉifrado fakuloj indikas, ke por tiaj ne simplaj sonaj, bildaj kaj tekstaj mesaĝoj, do por la kompleksaj mesaĝoj, onu nepre faru tion per tute izolita komputilo, kvazaŭ resti la mesaĝojn en malliberejo. Sed laŭ Hipke kaj Learned perfekta malliberejo ne ekzistas, kaj eĉ homoj mem povus esti trompita de ia konvinkiga AI (Artefarita inteligenteco).

Intervjue al NBC News, la astrosciencisto Seth Shostak, (Instituto SETI, kun sidejo en Usono) kontraŭargumentis: “… rezigni pri studado de malkovraĵojn, barante la oportunojn pri daŭrigo de memlernado, tio ŝajnas al mi minacon al la homaro. Certe la progreso penus”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Luno baldaŭ havos sendratan retkonekton

Partnereco inter kvar firmaoj estiĝis por alporti al Luno malgrandan maŝinaparaton, kiu estigos 4G-retkonekton sendratan tie. Ĝi estos ĵetita de la raketo Falcon 9, de la usona firmao “SpaceX” en la jaro 2019-a.

Marde, la 27-an de la 2-a monato, la telekomunikaj kompanioj “Vedafone” (germana) kaj “Nokia” (suoma), kune lun la germana aŭtomobila firmao “Audi” kaj privataj inĝenieroj de “Part-Time-Scientists”, anoncis partnerecon je konstruado de aparato, kiu  liveros 4G-retkonekton sur Luno por uzado de kosmovojaĝantoj.

Tiu aparato estos nur ĉirkaŭ 1-kilogramo peza, kaj malgraŭ tio, ke la retumado per ĝi estos malrapida ol tia sendrata surtere (vifio), ĝi estos havebla en pli granda areo, pro du esplorveturiloj, kiuj jam troviĝas surlune, ebligante komunikadon rekte al Tero dum veturado sur Luno.

En 2014, pere de lasero, unuafoje retkonekto estiĝis en Luno, fare de inĝenieroj de MIT-Universitato, sed Hannes Ametsreiter – vicprezidanto de Vedafone en Germanlando – asertis per komunikaĵo, ke “tiu projekto konsistas el maniero radikale noviga koncerne al disvolvo de la baza strukturo de moveba reto”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La rusa ŝarĝa kosmoŝipo “Progress MS-08” survojas al IKS

Direktiĝante al Internacia Kosmostacio (IKS), la rusa ŝarĝa kosmoŝipo “Progress MS-08” estis ĵetita de iu Soyuz-raketo ĉi-marde, la 13-an de la 2-a monato, post antaŭa fiaskinta provo lastdimanĉe, en kosmodromo apud la urbo Bajkonur, Kazaĥlando. [FILMETO]

Tiu kosmoŝhipo alportas ekipaĵojn, brulaĵojn kaj nutraĵojn al la kosmoŝipanoj de IKS, kaj oni antaŭvidas, ke ĝi kuniĝos al la orbitanta platformo morgaŭ (ĵaŭde, la 15-an), kaj restos tie ĝis la 8-a monato 2018.

Nuntempe IKS estas loĝata de ses kosmoŝipanoj: la usonanoj Scott Tingle, Mark Vande Hei kaj Joseph Acaba; la rusoj Anton Shkaplerov kaj Aleksandr Misurkin, kaj la japano Norishige Kanai.

Internacia Kosmostacio estas USD-150-miliarda projekto, en kiu partoprenas 16 landoj, ĝi integriĝas per 14 daŭraj moduloj kaj ĝi orbitas per rapido je pli ol 27 mil km/hore kun malproksimo da 400 kilometroj de la Tero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Japanlando ĵetis la plej malgrandan raketon de la mondo

Post malsukcesinta simila provo pasintjare, JAXA, la japana agentejo pri kosma esplorado, ĵetis al spaco sabate la 3-an de februaro, la plej malgrandan raketon de la mondo, kapablanta orbitigi etan sateliton.

La ĵetado de la raketo, kiu estas 52 centimetroj diametra kaj 10 metroj alta, okazis je la 14-a horo kaj 3 minutoj ekde Kosmocentro Uchinoura, en la gubernio Kagoŝimo, kaj ĝi estis realtempe elsendita pere de la jutubkanalo de JAXA. [FILMETO]

La kosmoŝipeto estas trietaĝa, kaj ĝi estis disvolvita de Tokio-Universitato. Dum la ĵetado ĝi estis portanta 3-kilograman sateliteton kies utilo estas fotadi la terglobon.

Tiu evento okazis kadre de projekto, kiu celas kapabligi JAXA-on je ĵetado de malmultekostaj raketoj, por orbitigado de malgrandaj satelitoj per malaltaj prezoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.