Michael Phelps raportis senkuraĝigon kaj penson pri sinmortigo

La plej elstara gajninto pri olimpikaj medaloj de la historio, la usonano Michael Phelps, raportis ĉi-semajne kadre de iu konferenco en Ĉikago (Usono), ke li estis trafita de senkuraĝigo kaj eĉ pensis pri sinmortigo.

Malkaŝe priparolante tiun temon, tiu eksnaĝisto klarigis, ke lia plej severa krizo okazis post la Somera Olimpiko 2012, okazinta en Londono – tiam li gajnis ses el siaj 28 medaloj: “Tiam mi volus ne plu esti sportisto; mi volus ne plu esti vivanto”. En tiu tempo ofte li estis restanta sole dormoĉambre dum tri ĝis kvin tagoj, nek manĝante nek sufiĉe ripozante, tion li informis.

Agado kadre de altkvalita sportumado multe kostis al li, kaj liaj problemoj tiurilate komencis en la jaro 2004-a: “Verdire post ĉiu olimpiko mi estis sentanta krizon pri senkuraĝigo”. Laŭ li ne estis simpla la decidon akiri helpon, sed la kuracado savis lin.

Laŭ Phelps rakonti sian sperton, kiu eble povos utili al aliaj homoj, konsistas el pova oportuno: “Mi tre dankas min, ke mi ne estingis mian vivon”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Programeto promesas “kontrakton” por seksumado

Norveglando planas plibonigi sian leĝon kontraŭ seksperforto, kaj tio instigis, ke nederlanda ekfirmao kreis programeton – por poŝtelefonaparato – kiu ebligos al la homoj laŭlege konsenti pri seksumado.

La programeto “LegalFling” ebligas al la uzantoj “agordi” multnombrajn trajtojn pri iliaj preferoj kadre de seksrilatoj, kaj registras tion je ia koncerna jura agordo.

Uzante la teĥnikoscienco “blockchain” (tiu de la pagosistemo Bitmono), la programeto estas tute imuna kontraŭ nerajtigitaj ŝanĝoj.

Atendante aprobojn de Apple (iOS) kaj Google (Android), la surmerkatigo de LegalFling estas planata por okazi post tri semajnoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Alta germana kortumo volas oficialigi la trian seksanecon

Ekde maio 2013 en Germanlando, okaze de registro pri naskiĝo, oni povas preterlasi la indikon pri sekso. Nun plia novigo ekestas: tie iu homo, naskiĝinta kaj registrita kiel ino en 1989, apelaciis al Konstitucia Tribulano cele al agnosko pri ŝia seksaneco kiel nek viro nek virino, sed tria sekso. Tiu apelacianta homo prezentis al tribunalo kromosoman analizon montrante, ke ŝi estas nek viro nek virino. Pasintjare iu malalta juĝinstanco rifuzis tion asertante, ke “la afero estus neleĝa”.

Nu, lastmerkrede, la 8-an de novembro, Konstitucia Tribunalo decidis, ke la Parlamentoĉambro voĉdonu – antaŭfine de 2018 – iun projekton pri seksaneco, cele al aldono de la elektorajto “tria” flanke de la ebloj “ina” kaj “vira” ĉe la naskiĝatestilo.

Kun sidejo en la urbo Karlsruhe, la tribunalo argumentas, ke la nuna leĝo estas diskriminacia, ĉar la ĝenerala rajto al personeco inkluzivas ankaŭ la “seksan identecon”, kies ĝusta klasigo gravas.

La obeo de la parlamentanoj al tiu verdikto fare de la konstituciaj juĝistoj estigus la unuan eŭropan landon enhavanta laŭleĝe tian trian seksanecon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La senseksemo kadre de seksema socio

Neniuseksemo, aŭ senseksemo, estas seksa orientiĝo kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro. Por senseksemuloj, eĉ ĉe geedziĝo, vivi en socio, kiu iĝas pli kaj pli seksema, ofte estas tre malfacila sperto. Ili spertas sentojn kiel strangeco al nenormaleco, kulpo kaj “nevidebleco”.

La norvego Michael Doré, kiu sin difinas kiel senseksemulo, kaj membriĝas ĉe reto por subteno al neniuseksemuloj (angle “Asexual Visibility and Education Network”, mallongigo AVEN) , diris al BBC ke la sento pri “ne apartenado” oftas ĉe ili, kaj li konsilas al kiuj sin konsideras tiaj, tiuj prenu helpon ĉe komunumoj por kontraŭbatali la izolecon kaj solecon.

“Neniuseksemo estas nur seksa orientiĝo, kaj ĝi tute ne koncernas malsanecon. Tiaj homoj ĉiame ekzistis, sed antaŭe ili ne grupiĝis. Dum longa tempo tiu temo ne estis malferme pritraktita”, tion li asertis.

Doré krome komentis: “La homoj opinias, ke tiuj ne aliseksemuloj estas ĉu samseksemaj ĉu ambaŭseksemaj. Malgraŭ tio, ke en la lastaj jaroj la konsciiĝo pri neniuseksemo pliboniĝis, ties koncerna movado ankoraŭ novas, kaj longa vojo trairendos”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kuriozaĵoj pri dektrifobio kaj vendredo la 13-a

 

Dektrifobio estas timo de la numero 13.
Vendreddektrifobio estas timo de vendredo la 13-a.

La superstiĉo estas ligata al la fakto, ke 13 homoj ĉeestis la lastan vespermanĝon de Jesuo Kristo, kaj la 13-a persono sidanta tie estis Judaso Iskarioto, kiu estontece perfidus Jesuon. Ankaŭ supoze Jesuo estis krucumita je tia dato.

Vendrede la 13-an de oktobro 1307 okazis la sekrete planita aresto, enkarcerigo kaj posta mortigo de Ordeno de templanoj  laŭ ordono de papo Klemento Kvina. Estis inkviziciaj torturoj celante konfesojn, kaj centoj mortis tiam.

La brita reĝisoro Alfredo Ĥiĉkoko, naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1899 (vendredo), kaj pro financaj kialoj li neniam sukcesis lanĉi la filmon titolitan “Numero 13”, per kiu li volis debuti en la kinarto.

Dektrifobio trafis ankaŭ la usonan eksprezidenton Franklin Delano Roosevelt. Li evitados ekvojaĝi je tiu dato kaj neniam sidiĝis ĉe 13-persona manĝotablo.

Hoteloj kaj hospitaloj foje ignoras la 13-an etaĝon kaj flughavenojn kutime ne havas la pordegon n-ro 13.

Oni taksas, ke je ĉiu “vendredo la 13-a” la usona ekonomio perdas USD 800-900 milionojn. Laŭ la organizaĵoj “Stress Management Center” kaj “Phobia Institute”, tiudate multaj homoj rifuzas plenumi negocojn aŭ veturi per aviadilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La ondo “Childfree” – ĉu konveneco aŭ malamo?

“Ni ne akceptas infanojn”. Kaj en Brazilo kaj en la mondo estiĝis niĉo de spacoj, kiu rifuzas ĉeeston de infanoj, kaj ĝia pravigo estus certigi trankviliĝon al la klientaro.

Tiu niĉo spegulas la movadon “childfree” (“sen infanoj”), kiu ekzistas ekde la jaroj 1990 en Usono kaj Kanado, celante grupigi plenkreskulojn kiuj sentas sin diskriminaciitaj de la socio ĉar ili ne posedas infanojn.

Tamen nuntempe parto de tiu movado “childfree” superas tiun “mi ne volas havi infanojn” kaj adoptas la sintenon “mi ne ŝatas infanojn” aŭ “mi ne volas infanojn ĉirkaŭe”, kaj ĝi disvolviĝas en la sociaj retejoj.

La afero estigis polemikon. Estas tiuj, kiuj rimarkas ekziston de nenia diskriminacio al infanoj aŭ familioj, sed nur de laŭrajta ekspluatado pri niĉo de merkato. Tamen, hoteloj, restoracioj, flugfirmaoj, ktp, same povus ekmalpermesi maljunulojn, malbelajn homojn kaj dikulojn. Ĉu akcepteblus?


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pariza parko ekhavos areon por nudistoj

Kadre de kelkatempa eksperimento, ekde la venonta 15-an de oktobro funkcios oriente de la urbo Parizo (Franclando), en la parko “Bois de Vincennes”, areon kun grando de piedpilkadejo, cele al nudismo.

Tiuj kiuj apogas tiun decidon asertas, ke en lando kun tiom da plaĝoj kaj tendumejoj malfermataj al nudismo, Parizo ja devus ekhavi lokon cele al tiu vivstilo.

Aŭtoritatoj asertas, ke estos permesata al la uzantoj, nek rigardismo nek ekshibicio, kaj averto pri “taŭgaj kondutoj” staros tie. Ĝi estos malfermata de 8h00 ĝis 19h30 kaj funkcios proksime al la birdareo de la parko.

Parizanoj jam posedas publikan naĝejon, por praktikado de nudismo, po 3 tagoj semajne.

Laŭ la vicurbestro Penelope Komites, kiu respondecas pri parkoj, tiu decido “montras nian malferman menson koncerne al uzado de publikaj spacoj en Parizo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La bildo misrigardata de multaj homoj, pro influo de ties personaj konvinkoj

En Oslo, la ĉefurbo de Norvegujo, oni mokis membrojn de privata kontraŭenmigrada fejsbukgrupo, post multaj el ili prialudi iun foton de busaj seĝoj malplenaj, kvazaŭ ili estus virinoj uzantaj burĥojn (ekstera vesto tute kovranta la korpon).

Johan Slattavik afiŝis la foton en tiu grupo, kun frazo kiu tekstas jene: “Kion la homoj pripensas tiurilate?” Sekve la membroj de la grupo malatente ekfaris komentojn pri islamaj virinoj.

“Tio ŝajnas timiga, kaj devus esti malpermesata”.
“Oni neniam scias kiu estas kaŝita tie. Povus esti armitaj teroristoj”.
“Tio neniam devus esti laŭleĝa”.

Ankaŭ kelkaj atentigaj komentoj aperis. Ekzemple – “Kiu povus imagi, ke bildo pri malplenaj seĝoj instigus tiom da malamaj komentoj”.

Tiu okazintaĵo iĝis publika pro iniciato de la eksa loka politikisto Sindre Beyer, kiu pro scivolemo partoprenis la grupon, kaj decidis bild-raporti la aferon en sia retpaĝo kun jena titolo: “Kio okazis, kiam foto pri busaj seĝoj estis afiŝita en naŭza fejsbukgrupo, kies preskaŭ ĉiuj membroj vidis burĥojn?”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sekseco pritraktendas, laŭ averto de fakuloj pri robotiko

 

Unuafoje aperas studo koncerne al supoza agado de seksaj robotoj ĉe homara ĉiutago en estonto. Malgraŭ ke ili utilus je iuj situacioj, maltrankvilo estas pri iuj aliaj.

Fare de Fondaĵo por Respondeca Robotiko (Londono – Unuiĝinta Reĝlando), tiu esploro estis publikigita ĉi-semajne, kaj ĝi informas, ke uzado de tia androido povus estigi seksan revolucion – ili helpus homojn kiel maljunuloj, fizikaj handikapuloj kaj tiuj trafitaj de psika traŭmato, ekzemple.

Inter la eblecoj tiurilate la scientistoj plej timas tia kia estus la uzado de infanaspektaj robotoj (nekredeble jam ekzistas japana firmao tia, starigita de memkonfesinta pedofilo, kiu raportas pri ilia utilo al si mem, je anstataŭo de veraj infanoj).

Tiurilate la esploro citas la raporton de Patrick Lin, kiu estas direktoro de grupo pri etiko en Universitato de Kalifornio (Usono) – “prizorgi pedofiloj per seksaj infanaspektaj robotoj estas propono duba kaj forpuŝa. Imagu solvi rasismon, permesante al rasisto, ke li frapus negran roboton. Ĉu tio efikus? Probable ne”.

Intervjue ĉe BBC, Kathleen Richardson, kiu estas profesorino pri robotika etiko en la Monfort-Universitato (Unuiĝinta Reĝlando), asertis ke “la vera problemo ne konsistas la pupoj, sed la seksa komercado. Tiaj seksaj robotoj estas nur plia speco de pornografio”. Krome, laŭ ŝi, tiaj androidoj nepre plialtigus la socian izolecon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kadre de NATO-kunveno, “vira” Unua Damo reliefiĝis sur foto

Xavier Bettel

La edzo de Xavier Bettel, kiu estas la ĉefministro de Luksemburgo, allogas atenton de la internacia gazetaro ĉe la renkontiĝo de prezidentoj de lando-membroj  pri NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo), okazanta en Bruselo (Belgujo).

Cirkuladas tra sociaj retejoj la foto de Gauthier Destenay apud la unuaj damoj en la reĝa kastelo de Laken, ĉi-ĵaŭde (la 25-a de majo).

Destenay kaj Betell edziĝis en la jaro 2015-a tuj post la aprobo de leĝo pri samseksaj edzeco kaj edzineco en Luksemburgo. Kiam Bettel enposteniĝis kiel ĉefministro en la jaro 2013-a, tiam ili jam estis kunvivantoj laŭ civila ligo, tion informis la televidfirmao CNN.

Betell ne estas la ununura ĉefministro kiu publike agnoskis sian gejan staton, sed nuntempe li estas tia ununura plenumanta tia posteno. La eks-ĉefministro belga Elio Di Rupo, kaj la eks-ĉefministrino islanda Jóhanna Sigurõardóttir ankaŭ publike asertis, ke ili estas samseksemuloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.