Literaturo de “cordel” estas agnoskata kiel brazila kultura nemateria heredaĵo

Ekzistas en Brazilo popola literatura ĝenro, portugallingve konata kiel “literatura de cordel” (laŭlitere “ŝnurliteraturo”), kiu utiligas intense rimojn kaj estas publikigitaj en malmultekostaj presitaj broŝuroj. Ili enhavas romanojn, poemojn kaj kantojn, kies produktado kaj vendo okazas en foiroj, fare de stratovendistoj en la nordorienta regiono de la lando kaj iam en multaj regionoj de Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi estas tiel nomita, ĉar oni ofte pendigas la broŝuretojn el ŝnuroj por elmontri ilin al eblaj klientoj.

Hieraŭ (merkrede, la 19-an de la 9-a monato 2018) tia literaturo estis oficiale agnoskita kiel brazila kultura nemateria heredaĵo. Tiu titolo estis unuanime aprobita de la konsulta konsilantaro de Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo. Koncerna ceremonio okazis en Rio-de-Ĵanejro kun partoprenoj de reprezentantoj de Ministerio pri Kulturo kaj Brazila Akademio pri Ŝnurliteraturo.

Jen portugallingva filmeto pri tiu “Museu do Cordel” (“Muzeo de Ŝnurliteraturo”), de la urbo Karuaruo: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La usona organo FBI atentigis pri rusa fiprogramo

Federa Oficejo de Enketado (angle “Federal Bureau of Investigation”, FBI) diskonigis vendrede, la 25-an de la 5-a monato, atentigon pri minaco veninta supoze el Ruslando, kaj ĝi estus trafinta pli ol 500 mil enkursigiloj tutmonde. [LIGILO]

La fiprogramo nomata “VPNFilter” celas popularajn aparatojn, kaj ĝi kapablas malfunciigi la etajn enkursigilojn ĉe malgrandaj oficejoj kaj loĝejoj. Krome ĝi povas kapti informojn, kiuj trapasas la aparatojn.

Per tiu averto FBI rekomendas, ke oni malŝaltu kaj refunkciigu la aparatojn. Tiu ago estas minimuma prevento kontraŭ tia krimo. Jen listo de aparatoj trafitaj ĝis nun:

  • Linksys E1200
  • Linksys E2500
  • Linksys WRVS4400N
  • Mikrotik RouterOS for Cloud Core Routers 1016
  • Mikrotik RouterOS for Cloud Core Routers 1036
  • Mikrotik RouterOS for Cloud Core Routers 1072
  • Netgear DGN2200
  • Netgear R6400
  • Netgear R7000
  • Netgear R8000
  • Netgear WNR1000
  • Netgear WNR2000
  • QNAP TS251
  • QNAP TS439 Pro
  • QNAP NAS kun programo QTS
  • TP-Link R600VPN

Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3wf

Nova devigo en Kenjo: permisilo por filmeto afiŝota sur socia retejo

Lunde la 28-an de la 5-a monato ekvalidas en Kenjo polemikan leĝon. Jen koncerna komunikaĵo afiŝita de la novaĵretejo “The Next Web”: “La organo Kenja Komisiitaro pri Klasado de Kino informas al agentoj, produktantoj kaj publiko, ke ajna filmo por publika prezentado, farita sen permisilo de KKKK estas kontraŭleĝa afero”.

Malobeo al tiu regulo povos rezulti monpunon da 846 eŭroj kaj ĝis kvin jaroj da malliberigo. Kaj la leĝo validas ankaŭ por filmetoj afiŝotaj sur sociaj retejoj.

Tiom da kritikoj ekestis en la afrika lando pro tiu decido, kun civitanoj asertantaj, ke temas pri ia cenzurado, kaj puno tro severa, sed oni dubas, ke KKKK kapablos glate apliki tiun leĝon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vW

Cele al aĉeto de grandaj ĉerkoj, municipa afiŝo fuŝe priskribis: “dikulon, balenon”

En Tres-Korasojnso (sude de la subŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo) je la 8-a de la 5-a monato la urbodomo ekricevis proponojn fare de firmaoj interesataj je livero da 40 ĉerkoj al la municipo. Tiu afero iomete polemikis tie, ĉar la koncerna oficiala afiŝo estis priskribanta: “speciala funebraĵa servo por plenkreskulo (dikulo, baleno)”.

Ankaŭ la agentoj pri funebraĵoj surpriziĝis tiurilate, kaj ili klarigis, ke nuntempe la grandoj de ĉerkoj oni esprimas simile al tiuj de vestaĵoj: portugallingve “G”, “GG” kaj “Extra G”.

La urbodomo asertis, ke koncerne al la grando ĝi uzis teĥnikan terminon, sed ĝi pardonpetis, ĉar temas pri antikvaj terminoj, kaj merkrede (la 9-an) posttagmeze la afiŝo jam estis elretigata.

Fonto: Laŭ la gazeto “O Estado de São Paulo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Lingva misaĵo – Macron diris angle, ke la aŭstralia unua sinjorino estas “bongusta”

Merkrede la 2-an de la 5-a monato la franca ŝtatprezidanto Emmanuel Macron salutante angle la ĉefministron de Aŭstralio, Malcolm Turnbull, fuŝe asertis, ke li havas “bongustan edzinon”. Li diris la jenon: “Mi volas danki al vi kaj al via ‘bongusta edzino’ pro tia varma bonvenigo kaj perfekta aranĝo de ĉi tiu vojaĝo” .

Makron tute ne estis aludanta al seksa afero, sed li volis diri, ke la aŭstralia unua sinjorino “Lucy Turnbull” estas bona kaj plaĉa gastigantino. La miso okazis pro tio, ke la franca prezidanto posedas ankoraŭ neperfektan scipovon de la angla lingvo, kaj estis trompita de “falsa kognato”.

En la angla lingvo “delicious” estas adjektivo rilatanta al nutraĵoj kaj ankaŭ aludanta al sekseco, dume la simila franca vorto “délicieux” povas esti uzata por esprimi kontentecon koncerne al homoj aŭ aferoj.

Pri kognato en Vikipedio: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La foto de la jaro, kadre de la premio WPP

Ĵaŭde la 12-an de la 4-a monato en Amsterdamo, Nederlando, estis premiita en la kategorio “la plej bona foto de la jaro”, kadre de la premio “World Press Photo” (fotado de tutmonda gazetaro), bildon kiu kaptis momenton pri bruligo de la 28-jaraĝa universitata studanto Víctor Salazar, pro eksplodo de milita motorbicikla benzinujo, okazinta la 3-an de la 5-a monato 2017 en la placo Altamira, oriente de Karakaso, la regurbo de Venezuelo. Tiam junuloj estis protestantaj kontraŭ la registaro.

La bildon kaptis Ronaldo Schemidt, kiu estas fotisto de la franca novaĵagentejo APF, kaj li raportis: “Mi ekspertis varmon kaj lumegon. Mi ne identigis la aferon, nur rimarkis fajran pilkon alvenante. Mi sekvis ĝin fotante senĉese kaj pro krioj mi eksciis pri la okazintaĵo”.

Antaŭnelonge Carmen Salazar, fratino de la junulo, rakontis al AFP, ke lia korpo estis brulvundita je 70 elcento, kaj li trapasis 42 operaciojn koncerne al enplanto de haŭto.

Partoprenis la konkurson WPP-2018 pli ol 4.500 fotistoj el 125 landoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Televidkanalo komencis programon prezentita de virinforma roboto

Ĵaŭde la 5-an de la 4-a monato la japana televidkanalo Nippon TV (NTV) aperigis novan ĉiutagan programon, nome “PON!”, kies prezentadon faris “Erica Aoi”, kiu estas virinforma roboto regata de homfarita inteligenteco, kreita de la universitatoj Osako kaj Kyoto kunlabore kun la landa agentejo pri sciencoj kaj teĥnikaro.

Tiu roboto scipovas plurajn lingvojn, enhavas multe da informoj, funkcias senĉese, komentas ludojn de piedpilkado per bonkvalita rezonado kaj eĉ faras statistikajn komparojn konsiderante antaŭajn renkontojn de la teamoj.

La maŝino ankaŭ kapablas analizi trafikkondiĉojn kaj veterprognozon, tutmonde. En tiu unua apero ĝi interparolis al aliaj prezentistoj de la programo – Erica Aoi estas ekipita per rekonilo pri la voĉoj de siaj kolegoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Apple proponas grupon da bildsignoj alude al nekapableco

Vendrede la 23-an de la 3-a monato la usona komputila firmao Apple prezentis al la organizaĵo Unikoda Asociiĝo (angle “The Unicode Consortium”) proponon pri inkluzivo de bildsignoj rilatantaj al nekapableco, kun celo plialtigi la reprezentivecon de nekapabluloj.

Per tiu unua propono tiurilate oni inkluzivos 9 novajn bildsignojn – 13, konsiderante eblojn por viro kaj virino, aŭ 45 konsiderante eblojn pri haŭtkoloroj.

Jam estas nova aro da 157 bildsignoj, kiu trafos la telefonaparatojn ĉi-jare, sed tiu ĵusa propono ŝajne ne estos aldonita nun. La venonta kunveno de la organizaĵo Unikoda Asociiĝo okazos venontmonate en la usona urbo San-Joseo, subŝtato Kalifornio, kaj tiam la estroj de pluraj firmaoj pri teĥnikoscienco pritraktos la novajn bildsignojn kaj skribsignojn kiuj estos enkondukitaj poste, ŝajne venontjare.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Botelo enhavanta mesaĝon verkita antaŭ 132 jaroj estis trovita de familio

Marde, la 6-an de la 3-a monato, Muzeo de Okcidenta Aŭstralio prezentis la pej antikvan botelmesaĝon konata en la mondo. Ĝi estis ĵetita de germana ŝipo antaŭ 132 jaroj kaj estis trovita de aŭstraliana familio, duonenterigita en sablo ĉe la malgranda insulo Wedge, kiu troviĝas 140 kilometrojn norden de la urbo Perto (okcidenta Aŭstralio).

La mesaĝo, de la sendinto “Bark Ship Paula”, tekstas jene: “Ĉi-tiu botelo estis ĵetita maren la 12-an de la 6-a monato 1886, je la latitudo 32°49′ suden, kaj longitudo 105° 25′ okcidenten de Grenviĉo. Kapitano: D [nelegeble], en la vojaĝo de Cardiff al Macassar. Oni petas al kiu trovos ĝin, tiu sendu la noton troviĝanta ene de la botelo al la germana Mara Observatorio en Hamburgo, aŭ al la plej proksima konsulejo, cele al ĝia redono al tiu agentejo, kun plenigo de informoj je la malantaŭa parto”.

Laŭ raportis Tonya Illman, kiam ili estis piedirantaj sur sablomontoj, tiam ŝi rimarkis ion ĉe la sablo. Germanaj aŭtoritatoj konfirmis la verecon de tiu trovo, kaj raportis pri okaziginta mara esploro kun tempodaŭro da 69 jaroj, kunordigita de la germana scientisto Georg von Neumayer, kadre de kiu miloj da tiaj botelmesaĝoj estis ĵetitaj por studado de tutmondaj marfluoj. Ĉirkaŭ 660 mesaĝoj estis redonitaj al Hamburgo, tio estas ĉirkaŭ 10% da ili. La antaŭa estis trovita en la jaro 1934-a en Danlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Luno baldaŭ havos sendratan retkonekton

Partnereco inter kvar firmaoj estiĝis por alporti al Luno malgrandan maŝinaparaton, kiu estigos 4G-retkonekton sendratan tie. Ĝi estos ĵetita de la raketo Falcon 9, de la usona firmao “SpaceX” en la jaro 2019-a.

Marde, la 27-an de la 2-a monato, la telekomunikaj kompanioj “Vedafone” (germana) kaj “Nokia” (suoma), kune lun la germana aŭtomobila firmao “Audi” kaj privataj inĝenieroj de “Part-Time-Scientists”, anoncis partnerecon je konstruado de aparato, kiu  liveros 4G-retkonekton sur Luno por uzado de kosmovojaĝantoj.

Tiu aparato estos nur ĉirkaŭ 1-kilogramo peza, kaj malgraŭ tio, ke la retumado per ĝi estos malrapida ol tia sendrata surtere (vifio), ĝi estos havebla en pli granda areo, pro du esplorveturiloj, kiuj jam troviĝas surlune, ebligante komunikadon rekte al Tero dum veturado sur Luno.

En 2014, pere de lasero, unuafoje retkonekto estiĝis en Luno, fare de inĝenieroj de MIT-Universitato, sed Hannes Ametsreiter – vicprezidanto de Vedafone en Germanlando – asertis per komunikaĵo, ke “tiu projekto konsistas el maniero radikale noviga koncerne al disvolvo de la baza strukturo de moveba reto”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.