Blake Lively diris, ke pro ties alto ŝi spertis ĉikanadon infanaĝe

Blake Ellender Lively – 30-jaraĝa virino – estas usona aktoro konata ĉefe pro ĉefroli kiel “Serena van der Woodsen” en la televiserio “Gossip Girl” (2007-2012). Ĉi-marde, la 17-an, ŝi afiŝis sur la socia retejo Instagramo foton, kiu montras ŝin kune kun la personaĵo “Big Bird” (Granda Birdo), de la usona infanprogramo por publika televido “Sesame Street” (Sezamostrato).

“Ĉe lernejo la infanoj moknomis min ‘Big Birdino’, pro mia alto kaj flava hararo”, tion ŝi skribis. Krome, ĝoje: “Plejbonas amikiĝi kun aferoj, kiuj iam ĝenis vin”.

Lively – kiu baldaŭ rolos en la filmo “The Rhythm Section” – estas edzino de la kanada aktoro Ryan Reynolds, konata ĉefe pro rolado en la usona filmo pri superheroo nome “Deadpool”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La desegnofilmo “Early Man” (Prahomo)

Haltmovo (angle “stop motion”) estas teĥniko de desegnofilmo kreata de senmova pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj senmovaj bildoj. Tia estas la porinfana brita desegnofilmo “Early Man” (Prahomo), kiu unuafoje aperis en Brazilo lastĵaŭde, la 5-an de la 4-a monato.

Tiu filmo estas reĝisorita de la brita Nick Park, kiu reĝisoris ankaŭ aliaj haltmovaj desegnofilmojn, kiel “Chicken Run” (Kokina Kuro) kaj tiuj de “Wallace e Gromit”.

Temas pri rakonto de la praulo “Doug”, kiu trafis plu evoluantan tribon, kaj la voĉoaktorado ludis angle Eddie Redmayne (brita aktoro), kaj portugale Marco Luque (brazila aktoro).

Por spekti la reklamfilmeton jen LIGILO.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

“Bildsigno, la Filmo” gajnis la premion “Ora Frambo” 2017

Laŭ Vikipedio, “Ora Frambo (angle ‘Golden Raspberry Awards’) estas premio por la plej malbonaj roluloj, reĝisoroj, scenaroj, filmoj, kantoj. Ĝi estis fondita en 1980 de cinisma film-frenezulo John Wilson”.

Ĉi-sabate, la 3-an de la 3-a monato, la filmo “Bildsigno, la Filmo” estis elektira kiel la plej malbona en 2017, kadre de la 38-a eldono de la premioj “Razzie”, popole konataj kiel “Premio Ora Frambo” de Holivudo.

La fondaĵo Golden Raspberry Award anoncis, ke “Bildsigno, la Filmo” (angle “The Emoji Movie”) pintorangis la liston de la “honorigitaj”, kun kvar agnoskoj: plej malbona filmo, plej malbona scenaro, plej malbona reĝisoro (Tony Leondis) kaj plej malbona rolularo.

Tom Cruise, pro la filmo “La Mumio (2017)” gajnis la premion pri plej malbona aktoro, kaj Tyler Perry pri plej malbona ina aktoro, pro la filmo “Boo 2! A Medea Halloween”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

“Nigra Leopardo” fierigas kaj entuziasmigas la afrikanojn

De Kenjo al Niĝerio, la unua prezento de la filmo “Black Panther” (Nigra Leopardo) okazinta pasintsemajne estas instiganta entuziasmon ĉe la afrikaj spektantoj, kaj la senton, ke Holivudo finfine plenumis malplenaĵon.

“Nigra Leopardo” estas ne nur la unua afrika heroo de la korporacio Marvel kun sia propra filmo, sed ĝi estas espero, kadre de la holivuda kino, al fina ŝanĝo koncerne al reprezentado de la afrikanoj ekster la temaro malriĉeco.

Tiu unua filmo kun nigra superheroo superis ĉiujn prognozojn kaj ĝi jam firme staras unuarange pri enspezo en Usono, laŭ informoj konigitaj ĉi-dimanĉe (18) de la faka firmao “Exhibitor Relations”.

Reklamfilmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aperis la oficiala reklamfilmeto pri “La Nekredebluloj 2”

Merkrede, la 14-an de la 2-a monato, la produktata filmo “La Nekredebluloj 2” gajnis kompletan reklamfilmeton – ĝis tiam nur scivolecaĵon estis diskonigita. Temas pri daŭrigo de la desegnofilmo unue aperinta en 2004, kaj gajninta Oskarpremiojn en la sekva jaro.

La propagandfilmeto prezentas la hejmmastrumanton Bob, la S-ro Nekredebla. La rakonto de tiu nova filmo komencos tuje al la okazintaĵoj de la unua filmo. En tiu familio, la patro prizorgos la infanojn hejme, dum la patrino savos la mondon.

Reĝisoras tiun desegnofilmon Brad Bird, tiu sama de la originala longa filmo, kaj ĝia unua apero okazos la venontan 6-an monaton 2018, je la tagoj 15-a Usone kaj 28-a Brazile.

Por spekti la reklamfilmeton jen LIGILO.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Stelulo de “Shazam!” muskole plidikiĝis je 10 kilogramoj pro tiu rolo

La 37-jaraĝa usona aktoro Zachary Levi parolante al la retejo “Collider” pri lia korpa ekzercado cele al rolado kiel heroo en “Shazam!” – la venonta filmo de la kinkompanio Warner/DC – asertis la jenon: “Mi gimnastikas semajne po 5 aŭ 6 tagoj… Tage ĉirkaŭ po unu horo kaj kvarono. Kiam mi duobligas tiun tagan tempodaŭron, tiam mi rajtas ferii je la sekva tago”.

Krome li klarigis: “Mi estas 100 kilogramoj peza nun. Ĉiame mi estis 90-kilogrampeza. Mi gajnis 10 kilogramojn da muskoloj post tempodaŭro da ĉirkaŭ monato aŭ monato kaj duono”.

La filmo “Shazam!” estos reĝisorata de David F. Sanbderg (37-jaraĝa svedo), kun Asher Angel (15-jaraĝa usonano), kiu rolos kiel Billy Batson – knabo, kiu post akiri la povaron de iu mago (Ron Cephas Jones, 61-jaraĝa usonano) li sukcesis, dirante ian magian vorton, iĝi la pova heroo Levi. Mark Strong (54-jaraĝa brita) rolos kiel la malbonulo D-ro Sivana.

La 15-a tago de la 4-a monato 2019 estas la difinita dato por unua apero de la filmo “Shazam!” en la kinejoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sultano gajnis replikon de Flintstones-veturilo

Konata kiel ŝatanto de sportaj aŭtomobiloj, la sultano Ibrahim Sultan Iskandar, de Malajzio ricevis ĉi-semajne kiel donaco modelon, kiu oni ne trovas ĉe kolektoj pri belegaj aŭtoj: temas pri repliko de tiu veturilo de la televida desegnofilma serio “The Flintstones”.

Malsame al tiu de la desegnofilmo kreita de Hanna Barbera, tiu donita al li ne moviĝas per piedagado de ties uzantoj, sed per propra motoro, laŭ informoj fare de la oficialaj sociaj retejoj de la azia ŝtatestro.

La donacon faris iu reganto de la regiono de Pahango, kiu estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. Ĝi staras ĉe la garaĝo de Iskandar, apud kelkaj pli modernaj modeloj de la markoj Ferrari, Rolls-Royce kaj Bugatti, inter aliaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Afiŝo pri filmo estis konkure vendita kontraŭ pli ol 500 miloj da usonaj dolaroj

Sabate – la 18-an de novembro – Iu malofta afiŝo pri la terurofilmo de la jaro 1931-a, nome Drakulo, kies ĉefrolulo estas la hungara aktoro Bela Lugosi, estis konkure vendita kontraŭ 525.800 usonaj dolaroj en la usona urbo Dallas, subŝtato Teksaso.

Laŭ la firmao pri vendado per konkuro “Heritage”, tiu estas la plej alta prezo jam pagita por kina afiŝo. Tiu vendita ekzemplero estas unu el la ununuraj du ankoraŭ ekzistantaj.

Pri la laktoro oni legas en Vikipedio: “Béla LUGOSI (lugoŝi), familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 1882 – 16-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein)”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Turistoj vestitaj per la fama bankalsono de Borato estis arestitaj

Ses amikoj ludis ŝercaĵon, kies fina rezulto ne estis tiel amuziga al ili. Turismante ĉe Kazaĥlando, tiu grupo estis arestita tie surhavante bankalsonojn de Borato, kiu estas personaĵo kreita de la brita Sacha Baron Cohen kadre de la usona filma komedio de la jaro 2006-a nome “Borato: Rigardado en usona kulturo laŭ mende por gloro al kazaĥa nacio”.

Laŭ la usona novaĵagentejo “Associated Press”, kiam la amikoj estis pozantaj ĉe la artaĵo “I Love Astana” (Mi amas Astanon), tiam tiaj verdaj vestaĵoj atentigis la lokan policon. Astano estas la regurbo de Kazaĥlando. Kontraŭ Ili estis aljuĝita monpunon je po 68 usonaj dolaroj.

Jen vikipedia artikolo pri la filmo Borato: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Omaĝe al Carrie Fisher farmisto faris labirinton en kampo de maizo

En la usona subŝtato Indiano farmisto faris labirinton per maizo, omaĝe al la aktorino Carrie Fisher, kiu ludis la rolon de Princino Leia en la filmoserio “Star Wars”.

Jeremy Goebel desegnis sur la kampo februare, post iom pli da monato de la morto de la aktorino, kiu okazis la 27-an de decembro 2016. La maizo maturiĝis, formante la vizaĝon de Carrie kun trajtoj pri Leia.

Goebel diris al la loka gazetaro, ke delonge li estas ŝatanto de “Star Wars”, kaj li volis iamaniere, fari omaĝon al Carrie.

Carrie Frances Fisher naskiĝis en Usono la 21-an de oktobro 1956, kaj ŝi populariĝis kiel muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo