Junulo, kiu bremsis la tutmondan informadikan atakon, estis arestita de FBI

Marcus Hutchins, la 23-jaraĝa brita fakulo pri informadika sekureco kiu pasint-maje bremsis la tutmondan informadikan atakon, estis arestita de FBI last-merkrede, la 2-an de aŭgusto, en la urbo Lasvegaso (Nevado – Usono). Li estas konata kiel “MalwareTech”, kaj venis en Usonon por partopreni la konferencojn de kodumuloj “Black Hat” kaj “Def Con” en tiu urbo.

Tiu okazintaĵo estis konfirmita de la usonaj aŭtoritatoj al la retejo “Motherboard”, kaj al la gazeto “Telegraph”.

La supoza partopreno de Hutchins en la kreado kaj disvastigado de la “troja ĉevalo nomata Kronos”, kiu trafis diversajn bankojn en la jaroj 2014 kaj 2015, estas la kialo de lia malliberigo, laŭ FBI.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Uzi telefonon dum strat-piediro pravigos monpunon

La plialtiĝo de trafikakcidentoj en Havajo (Usono) devigis la aŭtoritatojn de Honoluluo efektivigi urĝajn agojn, kiel aprobi leĝon, kiu malpermesas al piedirantoj uzi telefonon kaj aliajn elektronikajn aparatojn dum trapaso de stratoj. La leĝon estis aprobita de la magistrato antaŭ du semajnoj, per voĉdonoj sep favoraj kaj du kontraŭaj. Ekde la venonta 25-a tago de oktobro, kiu esti rimarkata uzante poŝtelefonon dum trairo surstrate, tiu devigos pagi monpunon inter 15 kaj 35 usonaj dolaroj, aŭ ĝis USD 99 okaze de rekulpiĝo.

Kirk Caldwell, kiu estas la urbestro de Honoluluo, agnoskas, ke tiu leĝo estas drasta, sed bezonata, pro neprudenta sinteno de la piedirantaro. “Ni bedaŭrinde rememoras, ke ni posedas titolon de urbo tia, kun plej alta indico pri homoj trafitaj de veturiloj ĉe strat-kruciĝoj, ĉefe la maljunuloj”.

Sed ondo da protestoj al tiu leĝo jam venis. Kritikuloj asertas, ke la registaro ne devus leĝodoni pri aferoj tuŝantaj la privatan vivon de la civitanoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Firmao garantias, ke ĝia robota polvosuĉilo ne estas spiono

Ĉi-semajne estis diskonigita, ke la usona firmao “iRobot” povus uzi la robotan polvosuĉilon “Roomba” por kolekti informojn pri la domoj de ĝia klientaro kaj poste vendi tiujn datumojn al aliaj firmaoj. Tamen ŝajne tiu supozo devenas el miskompreno.

La tuta problemo ekestis per frazon intervjue dirita de Colin Angle, kiu estas prezidanto de la firmao “iRobot”. Li asertis, ke ekzistas “ampleksa sistemo pri aĵoj kaj servoj, kiu inteligenta domo povos montri, se oni havus riĉenhavan mapon de ties interno, kies kunhavigo dependus de permeso de la uzanto”.

Roomba kaj similaj aparatoj posedas kameraojn kaj sentilojn, kiuj permesas al ili plenumi aŭtomatan purigadon de la domo.

Laŭ la firmao, informoj kiel tempodaŭro de purigado, trairita distanco kaj mesaĝoj pri eraroj povas esti senditaj al la “nubo” kaj esti prezentitaj per poŝtelefonoj, se la polvosuĉilo Roomba estas konektita per vifio (sendrata reto).

“Tia estis malĝusta interpreto. Colin neniam disris, ke iRobot provus vendi datumojn aŭ mapojn de internodomo de la konsumantoj al aliaj firmaoj. Ni neniam pritraktis interŝanĝon de datumoj kun aliaj firmaoj, kaj neniam vendus informojn pri niaj klientoj”, tion asertis iRobot al la retejo ZDNet.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Merkatika ago disdonas tekilon per trinkfontanoj

Amuzo je agoj kadre de merkatiko oftiĝas. Ĉi semajne nova okazintaĵo reliefiĝis, fare de la marko de tekila “Jose Cuervo” por atentigi la konsumantojn.

La merkatika ago de la fabrikanto de alkoholaĵoj “Jose Cuervo” estis kreita partnere kun la propagandagentejo “CP+B”, kaj elfarita lunde la 24-an de julio en la urbo Los-Anĝeleso (Usono), por celebri la festotagon “National Tequila Day” (Nacia Tago de Tekilo).

Ofertante senpage la brandon en trinkfontanoj (ili estis nomitaj “H2Cuervo”), la marko invitis la homojn al profito de momentoj da malstreĉo.

Por certigi, ke nur plenkreskuloj partoprenus la aferon, tiam deĵoris kontrolantoj pri la aĝo de la enviciĝitaj homoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Vivresumo sur botelo de Koka-kolao furoras en interreto

Ĉi-semajne reliefiĝis en sociaj retejoj okazintaĵo kies rolanto, la 17-jaraĝa brazila junulino Beztriz Carmona, trovis kreivan manieron por atentigi firmaon, kie ŝi revas dungiĝi. Ŝi estas studento baldaŭe diplomiĝinta.

Impresiita de ŝia iniciato, la tvitero-uzanto @richardao faris pepaĵon raportante ŝian faron, kiu konsistis je sendo, al la celata firmao, de botelo da Koka-kolao, kies surskribo tekstis jene: “Miloj da vivresumoj oni sendas rubujen, sed jen tiu, kiu satigos vian soifon”, krom ŝia glata sinprezento kaj celo.

Tiu pepaĵo spertis pli ol 50 mil reagojn. ReachLocalBrasil estas la firmao kiu ricevis tian nekutimaĵon fare de la juna kandidato al laborposteno. Temas pri merkatika agentejo, kiu pere de Fejsbuko reagis tiamaniere: “Hej, Beatriz, ni ricevis vian vivresumon, kiu ege furoris kun tiom da reagojn ĉe sociaj retejoj. Ni ricevas pli ol 4.000 vivresumojn monate. Ĉu iu dubas, ke la faro de Beatriz sukcesis atentigi nin? La intervjua dato jam estas difinita, kaj ni senpaciencas por konatiĝi kun vi”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Retejo dungas gustumiston pri hejmkuirita manĝaĵo

selecao-localchef

La retejo “LocalChef”, pri liverado de manĝaĵo, serĉas gustumiston en la urbo São Paulo (Brazilo). La posteno postulas, ke tiu elektota gustumu kvin ĝis ok pladojn ĉiusemajne, kaj verku recenzojn, fotojn kaj filmetojn pri ili, kontraŭ monata salajro de 1.500 realoj (ĉirkaŭ 410 eŭroj).

“LocalChef” estas platformo per kiu sendependaj kuiristoj ofertadas siajn pladojn rekte al la konsumantoj. La ideo konsistas je ligo de aro da kuiristoj kiuj emas hejmkuirado, kun klientoj interesataj en lokaj produktoj. Ĝi estis lanĉita antaŭ jaro kaj havas 200 aliĝintajn kuiristojn.

Por kandidatiĝi oni devas sendi retpoŝtmesaĝon kun la titolo “Degustador Oficial” (Oficiala Gustumisto) al la retpoŝtadreso “querotrabalhar@localchef.com.br”, enhavanta siajn vivresumon, adresojn ĉe sociaj retejoj, kaj filmeton (maksimume 1-minuta) pri sia rilato kun gastronomio.

La limdato por kandidatiĝi estas junio, la laborkontrakto validos por ses monatoj kaj ne estas postulata antaŭa sperto kaj specifa instruado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nova silka vojo

nova-silka-vojo

Ĉi dimanĉe, la 14-a de majo, la ĉina prezidento Xi Jinping malfermis en Pekino la internacian forumon “Zono kaj Vojo”, pri ia nova silka vojo, kiu estas projekto proponita de li por rekonstrui la historian ekonomian koridoron kiu ligis orientan kaj okcidentan civilizoj.

Tiu 2-taga evento kunvenigas reprezentantojn el preskaŭ 30 landoj, inter ili la ŝtatestroj Vladimir Putin (Rusujo), Mariano Rajoy (Hispanujo), Michelle Bachelet (Ĉilio), kaj aliaj.

La ĉina prezidento anoncis novan monrimedan injekton je preskaŭ 70 miliardoj da usonaj dolaroj (USD 14,5 miliardoj de la registaro kaj USD 55 miliardoj de pruntepreno el du naciaj bankoj) por la ambicia projekto pri la nova silka vojo, kiu ĝis nun ĝia ĉefa financa fonto estis la Fonduso Silka Vojo kun komenca sumo de 40 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la malferma prelego ĉe la Pekina Internacia Konvencia Centro, la prezidento  Xi ankaŭ promesis ĉinan monhelpon al la landoj partoprenontaj de la nova silka vojo, po USD 8,7 miliardoj.

Xi elpensis tiun projekton pri internacia infrastrukturo dum sia oficiala vizito tra centra azio en 2013. Per rapidegaj fervojoj, interretaj retoj, havenoj kaj ŝoseoj, Ĉino intencas plialtigi sian influojn politikan kaj ekonomian, ĉefe en Azio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La kompufonoj ĉe la familio de Bill Gates

familio-gates

Pasintsemajne je intervjuo al la londona gazeto Daily Mirror, la kunfondinto de la firmao Mikrosofto, Bill Gates, iomete malkaŝis privatan flankon de sia vivo – tiu de patro. En la konversacio li klarigis, ke malgraŭ sia reliefigo je la teknologia mondo, siaj gefiloj ne rajtis algluiĝi je elektronikaj aparatoj dum multegaj horoj tage.

“Dum manĝado ni ne alportas telefonojn ĉe manĝotablo, kaj ni ne havigis al ili poŝtelefonojn antaŭ 14-jariĝo. Tiam ili plendis, ke aliaj infanoj rajtas posedi tiajn aparatojn pli frue”, tion raportis Gates.

Krome, Gates kaj lia edzino Melina, al siaj plej junaj filoj limigas la tempodaŭron de uzado de kompufonoj antaŭ dormado. La kialo? Plibonigi kvaliton de dormado, kaj “enlitiĝi je modera horaro”, tion diris Gates. Li estas patro de Jennifer (20-jaraĝa), Rory (17-jaraĝa) e Phoebe (14-jaraĝa).

Post studoj fare de du gravaj institutoj pri pediatrio (kanada kaj usona), estas rekomendo por ke infanoj ĝis la aĝo 12 jaroj ne havu siajn proprajn kompufonojn kaj tabletojn. Sed kompreneble tio varias laŭ cirkonstancoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Retpaĝo helpas bremsi kalumniojn kontraŭ Napolo

napolo

Kiuj aludi al la itala urbo Napolo kiel “kloako de Italujo”, diri ke “Vezuvion devus lavi per fajro la napolanojn”, aŭ aserti ke la loka loĝantaro rilatas kun la mafieca organizaĵo Kamoro, tiuj povos estonte esti procesitaj.

Post jarojn da malbonaj komentoj, ofendoj kaj insultoj ĉiaj, la itala municipo gvidata de la urbestro Luigi de Magistris celas ĉesigi tiajn atakojn al la urbo kaj ties loĝantaro, per helpo de la retpaĝo “Difendi La Città” (Defendu la Urbon).

En tiu retpaĝo oni povos denunci ofendaĵojn pruvante ilin per fotoj, aŭskultaĵoj, filmetoj kaĵ eĉ ekrankopioj de retpaĝoj kaj afiŝoj sur sociaj retejoj, kiuj poste estos pli detale esploritaj de la urbo celante estigon de procesoj, se tiel decidi la loka polico.

“Temas pri interesa novaĵo – komunumo kiu defendas sian propran komunumon”, tion diris Magistris. Tamen la anonco pri tiu retpaĝo jam estigis kontraŭstarantajn reagojn, nome flanke de tiuj favoraj kaj de tiuj kiuj opinias esti la afero ia “ĉasado de sorĉistinoj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĉu retaj atakoj estas uzataj por saboti nord-koreajn testojn de misiloj?

kibernetika-atako

Teorion cirkuladas tra brita gazetaro kaj interrete, ke Usono per reta atako sabotis la teston de misilo en Nord-Koreujo je la 15-a de aprilo,  la lasta dimanĉo. Ĝia aŭtoro estas brita politikisto, la konservativulo Malcom Rifkind, kiu estas eks-ministro pri eksteraj rilatoj kaj eks-ministro pri defendado en la periodo de la eks-ĉefministro John Major de Britujo.

Laŭ li ĉi-tiu lasta testo, kaj ĉiuj aliaj malsukcesaj fare de Nord-Koreujo supoze estis sabotitaj de Usono, pere de kodumuloj. “La testo povus esti fiaskinta pro paneo de la sistemo aŭ ĉar Usono, pere de retaj atakoj, sukcesis kelkafoje ĉesigi tiajn agojn”, tion asertis la brita eks-kanceliero. La gazeto “The Daily Telegraph” memoris, ke en 2014 la tiama usona prezidento Barack Obama ordonis la intensigon je la agado de kodumuloj, pere de kibernetikaj metodoj, celante ruinigon de la milita kapablo de Nord-Koreujo.

Tiu lasta misilo eksplodis post kvar aŭ kvin sekundoj de sia lanciĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.