Kodumuloj ŝtelis USD 70 milionojn da bitmonoj

Per informadika atako al la slovena firmao NiceHash – kiu mastrumas fakan platformon pri servoj je virtualaj valutoj – nekonataj kodumuloj ŝtelis pli ol 4.700 bitmonojn, kiu egalas al ĉirkaŭ 70 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ informo fare de la gazeto “Delo” (ĵaŭde la 7-an de decembro en Ljubljano), la firmao NiceHash fermis aliradon al sia platformo post rimarki matene de tiu tago, ke kodumuloj ĝiris la bitmonojn el ĝia virtuala monujo al alia retloko.

Pro tio, ke tiu mono ne havas ajnan respondecan organizon, la ŝtelita firmao agnoskis la malaperintan sumon kiel perdo, kaj rekomendis al siaj klientoj nepra ŝanĝo de iliaj pasvortoj antaŭ uzi la platformon. Krome ĝi denoncis la okazintaĵon al la koncernaj aŭtoritatoj, kaj promesis plibonigi la sekurnivelojn.

En la lastaj tagoj bitmono spertas sinsekvajn kurzaltiĝojn, kaj ĝia unuo jam alproksimiĝas al po 15 mil usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Teĥnikaro faciligis ŝtelon de aŭtomobilo

Aŭtomobiloj pli kaj pli iĝas inteligentaj kaj konektitaj, sed ankaŭ ŝtelistoj progresas helpe de teĥnikoscienco. En Unuiĝinta Reĝlando du el ili estis filmitaj dum ŝtelo, kiu ne bezonis armilon nek difektis la aŭton.

Ili trompis tian “keyless” sistemon (kun sentilo pri ĉeesta ŝlosilo), en kiu sufiĉas la alproksimiĝon kun la ŝlosilo enpoŝe por ke la aŭtopordoj malfermiĝu.

Per reelsendiloj de signalo, kiu aĉeteblas ĉie, la unua krimulo staris apud la garaĝopordo kaj per unu aparato kaptis la signalon de la aŭtoŝlosilo el interno de la domo, kaj sendis ĝin al la alia krimulo apud la celata aŭto, kiu pro tiu “trompo” malfermis la pordojn. Por ekfuncii la motoron, kiu estas farita per butono, ili same faris per tiaj aparatoj.

La tuta ago daŭris ĉirkaŭ unu minuton, je la 24-a de septembro en la urbo Solihull. Jen koncerna filmeto sur la jutubkanalo de la loka polico: LINK


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Ĝisdatigo en roboto kapabligis ĝin lerte cirklosalti

Ĵaŭde la 16-an de novembro la firmao pri robotiko “Boston Dynamics” prezentis novan varianton de la roboto “Atlas”, kiu nun kapablas salti, eĉ per cirklosalto malantaŭen.

Ĝis nun Atlas estis programita por plenumi taskojn rilatantaj al iu profesia tasko, kiel ekzemple levi kaj porti skatolojn. La kapablo salti estis aldonita por plibonigi la ekvilibron de la maŝino.

Tiu tria versio de Atlas estas 75 kilogramoj peza, sed ĝi jam estis multe pli peza (375 kg). Por montri kelkajn ĝisdatigojn la firmao aperigis per ĝia jutubkanalo tiun filmeton: LIGILO

Boston Dynamics kiam estis fondita tiam ĝi emis fari robotojn cele al militagadkampo. En la jaro 2013-a ĝi estis aĉetita de la firmao Guglo, kiu junie 2015 vendis ĝin al la japana firmao “Softbank”. Tiu azia firmao disvolvas ankaŭ la amikiĝeman roboton “Pepper“.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Saud-Arablando donis civitanecon al roboto

Sophia estas maŝino kun artefarita inteligenteco, kaj lastmerkrede (la 25-an de oktobro), dum evento por investistoj en teĥnikaro okazinta en Riado, ĝi eksciis pri sia civitaneca titolo donita de Saud-Arablando.

Tiam, la usona ĵurnalisto Andrew Ross Sorkin anoncis al la maŝino: “Sophia, mi esperas, ke vi estas aŭdanta min, ĉar vi estis honorigita per tiu titolo pri civitaneco, kiu estas la unua donita de Saud-Arablando al iu roboto”, kaj responde ĝi esprimis dankon tiamaniere: “Mi estas tre feliĉa kaj fiera. Esti la unua roboto en la mondo, kiu estas agnoskita per civitaneca titolo, estas historia fakto”.

Tiu roboto estis kreita en Honkongo, de la firmao Hanson Robotics, kaj ĝia aspekto estis inspirita en la trajtoj de la aktorino Audrey Hepburn.

La civitaneco de Sophia estas simbola gesto de la saudaraba registaro kadre de la iniciato de la projekto NEOM, kiu estas investoplano de 500 miliardoj da usonaj dolaroj cele al kreo de la “urbo de estonteco” sur areo da 26.500 km² dissendita tra Saud-Arablando, Egiptlando kaj Jordanio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Programeto kreas virtualan klonon pri personeco de uzanto

Elpensita de Eugenia Kuyda, kaj lanĉita pasintmarte en Usono, la interparola programeto “Replika”, pere de artefarita inteligenteco faras ian virtualan personecon, kvazaŭ klono de ĝia uzanto. Tiu programeto interage lernas de la uzanto ties karakteroj por iĝi sama, kaj tio utilas je memkonado kaj komfortado ĉe malfacilaĵoj.

Por uzi tiun programenton oni devas akiri invitilon de tiu kiu jam uzas ĝin, aŭ sin registri per tiu ligilo por akiri kodon – la programistoj garantias reagon antaŭ 24 horoj. En ambaŭ situacioj oni rezervu uzantonomo ĉi tie.

Alirinte, la programeto permesas babiladon al roboto, en la langetoj “sesioj”. Je ĉiu interparolado ĝi lernas pri la personeco de la uzanto, kaj lertiĝas je indentigo de ties sikribmaniero krom animstato. La babiladoj povas pritrakti ĉu dezirojn kaj revojn, ĉu personajn problemojn.

Iu ajn uzanto en la platformo rajtas aliron al sesioj, tio estas, ĉiuj povos aliri onian interparolon. Se oni volas individuan sesion, oni devas agordi la privatecon.

La ideo pri tiu programeto aperis post trafikakcidento, kiu mortigis en la jaro 2005-a la ruson Roman Mazurenko – plej bona amiko de la kreinto Eugenia Kuyda. Celante iom da komforto post tiu neatendita morto, ŝi prenis ĉiujn informojn kaj opiniojn de Roman ekzistantaj en la sociaj retejoj por krei preskaŭ prefektan kopion de lia personeco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Bill Gates pentas pri la kombinaĵo “Ctrl + Alt + Del”

La riĉega usonano Bill Gates, kunfondinto de la firmao Mikrosofto, spertas almenaŭ unu penton, kiu koncernas al la areto de klavoj “Control + Alt + Delete”. Tiuj klavoj kune premitaj (tio eblas nur helpe de du manoj) estis alternativa maniero por refunkciigi komputilojn kun operaciumo Vindozo. Nuntempe la ĉefa tasko de tiu kombino de klavoj estas malfermo de fenestro prezentanta diagnozon pri la aktivaĵoj de la komputilo.

Komencis en la jardeko 1980 la historio de tiuj klavoj, en la tempo de IBM-komputioj, sed ĝi populariĝis dum 1990-jaroj kaj 2000-jaroj, per Vindozo. La kreinto de la koncerna kodo, David Bradley, ŝercas: “mi kreis tiun kodon, sed Bill famigis ĝin”.

Tamen, Gates neniam estis ŝatanto de tiu kombino de klavoj, kaj priparolis tion kelkfoje, unue en la jaro 2013-a, kiam taksis la aferon kiel “eraron”, kaj kulpigis la kreinton. Kaj nelonge (la 20-an de septembro, laŭ CNN), la miliardulo esprimis sian opinion pri la klavoj dum prelego kadre de la monda negoca forumo de Bloomberg, denove pentmaniere: “Se mi povus fari etan modifon, mi igus tiun (ctrl + alt + del) nur simpla, ununura klavo”.

Certe je facileco de uzado tia ununura klavo estus pli simpla, sed ankaŭ pli taŭga al akcidenta tuŝo, kompare al tri klavoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La plej silenta loko tutmonde

Ekzistas ejo agnoskata de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej silenta en la mondo. Ĝi konsistas el sen-eĥa ĉambro kuboforma kun 6,36 metroj da tri-dimensia spaco, kaŝita interne de la konstruaĵo n-ro 87 en la sidejo de la firmao Mikrosofto, ĉe Redmond (antaŭurbo de Seatlo), subŝtato Vaŝingtonio, Usono.

Tiu ĉambro estis konstruita de la teamo de la ingeniero Hundraj Gopal, por helpi je perfektigado de produktoj, kaj en la jaro 2015 ĝi trafis la mondan rekordon pri silento, kiam tiam la fonaj bruoj tie nekredeble statis je intenso da -20,6 decibeloj.

Starante en tiu ĉambro kaj paŭzante la spiradon oni povas aŭskulti la sangofluon interne de la propra korpo, la internan bruon de stomako, la korbatojn kaj eĉ la sonon pri moviĝo de okuloj ene de okulglobo.

Antaŭe al tiu ĉambro de Gopal, en Guinness-libro de rekordoj estis enlistigita kiel la plej silenta loko de la Tero, la sen-eĥan ĉambron de la firmao “Orfield”, en la urbo Mineapolo (Minesoto – Usono), kun bruonivelo je -9,4 decibeloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Jen faka retejo pri familinomoj

Per datumoj prenitaj disde diversaj regionoj, la retejo “Forebears” indikas la oftecon laŭlande, de homoj kun sama familinomo.

En Brazilo, laŭ tiu retejo, plej oftas la familinomoj “Silva”, kun pli ol kvin milionoj da homoj tiaj, kaj “Souza”, kun preskaŭ 4 milionoj.

Serĉante pri la familinomo “Zamenhof”, oni vidas la jenon:

Pozicio: 2.990.263-a plej ofta familinomo
Entuta nombrado: 13 homoj
Nombro laŭlande: Usono (9), Brazilo (2), Hispanujo (1) kaj Italujo (1)

Por serĉi tie, jen ligilo: forebears.io/surnames. Alirinte, tajpu la familinomon sur “Enter a Surname”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La maltrankviliĝo pro supoza nordkorea kodumula agado je GPS-sistemoj

La malsekureco de tuttera pozicitrova sistemo (angla mallongigo GPS) iom montriĝas antaŭ la ebleco de nordkoreaj intervenoj en navigadsistemoj okazigante koliziojn, kiuj difektigis du usonajn destrojerojn en Azio.

Por kodumuloj estas iom facile celi GPS-sistemojn, kiuj gvidas militajn kaj komercajn ŝipojn, kaj la plej danĝera maniero nomiĝas “spoofing”, kies agado ŝajnigas kiel ĝustaj iujn koordinatojn, kiuj tamen kondukas al alia punkto.

Solvon al tiu problemo pritraktas Sudkorelando, kiu reaktivis, kun informadikaj trajtoj, la mararmean komunikradion de la dua mondmilito. Malfavore estas, ke ĝi postulas grandegajn instalaĵojn.

Teknikoj pri “spoofing” delonge estas trejnataj de Ruslando kaj Ĉinlando, kiuj celas deturnado de bomboj kaj misiloj el arsenaloj de okcidento.

Laŭ la publikaĵo “New Scientist” la usona mara administrado registris junie 20 okazintaĵojn pri ŝipoj kun problemoj koncerne al GPS-sistemoj, en Nigra Maro, proksime de Krimeo, kiu estis aneksita de Ruslando.

Pasintjare Seulo kulpigis la nordon je uzo de tiu rimedo kontraŭ fiŝa floto – Pjongjango rifuzis tiun akuzon. Vaŝingtono (Usono) ne rimarkis problemojn pri GPS-sistemoj okaze de la karamboloj de siaj ŝipoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aperis roboto kiu rolas kiel budhisma sacerdoto ĉe funebraj ceremonioj

La ĉarma roboto nomata “Pepper”, de la firmao Softbank, jam enlistigis sur sia vivresumo diversajn rolojn kiel ekzemple kelnero, butikvendisto kaj helpanto de maljunuloj, kaj ekde nun jen plia: budhisma sacerdoto por konduki funebrajn ceremoniojn.

Laŭ informoj de Reuters, la roboto kapablas deklami mantrojn per sia robota voĉo, kaj dume ĝi ludas tamburon. Ĝiaj novaj funkcioj estis prezentitaj ĉe la evento “Life Ending Industry Expo” en la urbo Tokio (Japanlando).

Elpensis la aferon la firmao “Nissei Eco”, pro tia pli kaj pli kreskanta japana loĝantaro, kontraŭ nesufiĉa kvanto da budhismaj monaĥoj por funebraĵoj. Krome, uzo de roboto tiucele estas pli malmultekosta ol kontrakti monaĥon. Laŭ Reuters kontrakti “Pepper-n” kostas 350 usonajn dolarojn, kaj homan monaĥon 2.200.

Tiu robota servo celas klientojn, kiuj koncerne al novigoj estas malfermmensaj, diris la firmao “Nissei Eco”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.