Juĝisto decidis malpermesi vendadon de la pupo “Barbie Frida Kahlo”

En Meksiko iu juĝisto malpermesis la vendadon en tiu lando de la pupo “Barbie Frida Kahlo”, agnoskante la familion de la grava pentristo Frida Kahlo kiel ununura posedanto de la rajto pri ŝia persona bildo, tion informis (ĵaŭde, la 19-an) iu advokato de la koncerna juĝafero.

Tiu decido tuje validas en Meksiko, tamen la fabrikanto Mattel ankoraŭ rajtas apelacii tiurilate. La familio de Frida Kahlo informis, ke atendas la finan decidon por komenci similan juĝaferon en Usono.

La firmao Mattel havas akordon kun la firmao “Frida Kahlo Corporation”, kiu estis fondita de la familio de la pentristo, kunlabore kun la firmao “Casablanca Distributors”, kies kunlaboron la parencoj rompis poste.

Pri Frida Kahlo en Vikipedio: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La kamionkolektisto kun pasio por “Fenemê”

Osvaldo Strada estas 61-jaraĝa emerita sistemanalizisto, nuntempe entreprenisto, kiu posedas pli ol 30 kamionojn, kies plimulto estas tiuj de la eksa brazila produktanto FNM – “Fábrica Nacional de Motores” (Nacia Fabrikanto de Motoroj). Tiuj kamionoj estas popole nomataj “Fenemê”, kia estas la dirmaniero de brazilaj nordorientuloj pri la mallongigo FMN.

Tiuj kamionoj estis produktitaj en la jardekoj 1950 kaj 1960, kaj el tiuj aĉetiaj de S-ro Strada la plimulto bezonis ampleksan riparadon por iĝi perfektaĵoj – kelkaj el ili partoprenis la konstruadon de Braziljo, la regurbo de Brazilo. “Por renovigoj de la kamionoj mi ja ne elspezis malpli ol po 200 mil realojn (ĉirkaŭ 47 mil eŭrojn)”, tion li diris.

Strada rifuzas vendproponojn, kaj por koncepto pri valoroj, li informis ekzemple, ke similaĵo de lia plej valora modelo (jaro 1955) estis vendita de aliuloj kontraŭ 450 mil realoj (ĉirkaŭ 106 mil eŭroj).

Kadre de tiu persona projekto – en la urbo “Pilar do Sul”, subŝtato San-Paulo, Brazilo – tiu kolektisto dungas teamon enhavanta ladaĵiston, garaĝiston kaj projektestron.

Fotaro: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Grandega kanada nutraĵfirmao vetas je insektoj

En Kanado la plej granda firmao de la nutraĵa industrio, nome “Maple Leaf Foods”, estas investanta en la firmao “Entomo Farms”, kiu konsideras rostitajn grilojn kaj aliajn insektojn kiel pli daŭripova elekteblo ol viando, koncerne al proteina nutrado.

Maple Leaf estas ofertanta financadon (tipo serio-A) al Entomo, kiu estas la plej granda produktanta de insektoj por homa nutrado, kun sidejo en la urbo Ontario, Kanado, kaj per komunikaĵo lastmerkrede ĝi asertis, ke per tiu monrimedo ĝi plialtigos la faradon – surbaze de griloj kaj larvoj – de ingrediencoj kiuj komponiĝas farunoj por produktado de briketproteinoj, vitaminoj kaj saŭcoj.

“Nia investo per malplimulta kapitalo en la firmao Entomo kongruas al nia celo iĝi tutmonde la plej daŭripova firmao pri proteinnutrado”, tion diris per komunikaĵo Michael McCain, la prezidanto de Maple Leaf.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Pro “dizeloleo-skandalo” Volkswagen jam aĉetis ĉirkaŭ 350 mil aŭtomobilojn

La skandalo de Volkswagen pri dizelolemotoroj, kiuj poluas pli ol la leĝa permeso, devigis tiun fabrikanton aĉeti ĉirkaŭ 350 mil aŭtomobilojn surmerkatigitaj de ĝi en Usono, kontraŭ 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis komence de la 2-a monato 2018, laŭ informoj de juĝafero, kies akordo antaŭvidas solvon al entute 500 mil aŭtoj ĝis 2019 en tuta Nordameriko.

La 18-an de 9-a monato 2015 la usona registaro akuzis tiun fabrikanton pri uzado de komputila programo por trompi rezultojn je kontrolado de poluaĵelsendo. Volkswagen agnoskis tiun trompadon en Usono, okazinta ekde 2009, kaj la afero motivigis la forlason de ĝia prezidanto.

Aro da ĉirkaŭ 300 mil el tiuj aŭtoj aĉetitaj de VW restas parkitaj ĉe 37 instalaĵoj tra la lando, atendante la aprobon de la usonaj aŭtoritaroj koncerne al modifo pri poluaĵelsendo, cele al ĝia venonta surmerkatigo aŭ eksportado, laŭ informis la porparolanto de Volkswagen, Jeannine Ginivan.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Roboto venkis defion kontraŭ korbopilkistoj

Dum siaj ripozaj tempoj dek sep teamanoj de la japana fabrikanto de aŭtomobiloj Toyota konstruis la roboton nomata CUE, kiu plenumis pli ol 200 mil liberajn ĵetadojn je 12 metroj malproksime de la korbo kun preskaŭ 100% da precizeco.

Malgraŭ tio, ke temas pri simplaj kaj ripetataj movoj, CUE pruvis sian kapablon superi homajn konkursantojn, kaj tion oni povas rimarki spektante la jenan filmeton, kiu prezentas ĝin en defio kontraŭ korbopilkistoj de la teamo “Alvark Tokyo”, kiu nuntempe partoprenas la japanan ligon de korbopilkado (B Ligo).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Musko anstataŭigas aeron en provtipo de radbendo

Ĉi-semajne en Svislando la fabrikanto de radbendoj “Goodyear”, kadre de la industriaŭtomobila evento “Ĝeneva Salono”, prezentis la radbendon nomata “Oxygene”, kies interna parto enhavas muskojn, kontraste kun la aero de la ordinaraj radbendoj. La kreskaĵo helpas je plibonigo de la aero, per fotosintezo, kiu ankaŭ servas je produktado de elektra energio.

Laŭ la fabrikanto per tiu elektro “Oxygene” funkciigas diverskolorajn signalojn centre kaj borde de la radbendo por indiki ekzemple bremson kaj turniĝon dum veturado.

Koncerne al medio “Goodyear” asertas, ke se aro de 2,5 milionoj da aŭtomobiloj uzus tiun radbendon, la afero kapablus ensorbi jare 4 mil tunojn da CO2 (karbona dioksido), kaj dume krome produkti 3 mil tunojn da oksigeno.

Tiu radbendo estas farita el recikligita kaŭĉuko. Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La provo pri kuirista roboto por hamburgaĵoj

“Flippy” estas kuirista roboto kreita de la firmao “Miso Robotics”, kaj ĝi kapablas prizorgi samtempan kuiradon je 12 hamburgaĵoj. Ĝi ekfunciis ĉi-monate lunde (la 5-an) en lunĉejo de la reto “CaliBurger” en la urbo Pasadena (Kalifornio – Usono), sed post tri tagoj ĝi estis malŝaltita por reagordigo de la provo, kiu interesegis la klientojn kaŭzante plialtigon de la mendado.

Al la usona gazeto “USA Today” la firmao “Miso Robotics” asertis lastĵaŭde, ke “Flippy” estus refunkciigita lunde (la 12-an) kun limigita deĵoro – de la horo 11-a ĝis la horo 2-a posttagmeze – por helpi je tagmanĝa tempo.

En tiu lunĉejo en la areo nomata “Flippy’s Kitchen” oni povas rigardi la agadon de tiu roboto. La firmao “CaliBurger” planas instali ĉi-jare tiun roboton ĉe pliaj 50 lunĉejoj de sia reto, komenciĝante per tiuj en la urboj Seatlo (Vaŝingtonio) kaj Anapoliso (Marilando).

Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Unuafoje Koka-kolao surmerkatigos alkoholaĵon

En Japanlando la usona plurlanda firmao Koka-kolao pretiĝas por surmerkatigi sian unuan alkoholaĵon post pli ol 130 jaroj da historio de tiu fabrikanto de gastrinkaĵoj. Per noto aperigita sur la retpaĝaro de la kompanio, la prezidanto de la japanaj fabrikoj Jorge Garduno anoncis, ke ili faros merkateksperimenton: ladbotela trinkaĵo enhavanta alkoholon.

Tiu nova varo similos al la japana trinkaĵo nomata “Chu-Hi”, kiu estas miksaĵo en ladbotelo, enhavanta critonan gastrinkaĵon kun regionan distilitan alkoholaĵon nome “ŝoĉuo”, kiu povos esti anstataŭgita de vodko. Pliaj gustelektoj estos pruno, frago, liĉio kaj kivifrukto.

La plimulto de la tieaj bierfabrikantoj – Asahi, Kirin, Takara, Suntory – vendas ankaŭ tiajn gastrinkaĵojn kun ĝenerale 3% ĝis 9% da alkoholaĵo. Ili aparte furoras inter junuloj kaj virinoj. Tiu unua alkoholaĵo de la firmao Koka-kolao surmerkatiĝos nur en Japanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Jen okazonta konkura vendo: dungpropona formularo (1973) de Steve Jobs

Venontmonate, kadre de popkultura foiro en Bostono (Usono), okazos konkurvendo de personaj objektoj, kaj inter ili estos kelkaj tiaj de Steve Jobs, la fama pioniro pri komputila industrio, kunfondinto de la firmao Apple Computer Inc.

Inter la objektoj de Jobs estas iu peto pri laborposteno en la jaro 1973, per formularo mane skribita de li tri jaroj antaŭ la fondo de sia propra firmao Apple. Oni ne scias je kiu dungisto tiu formularo estis plenumita, kaj oni estimas, ke ĝi estos vendita kontraŭ 50 mil usonaj dolaroj.

Kurioze: la kreinto de la telefonaparato “iPhone” tiam plenumis la kampon “telefono”-n de la formularo per la vorto “none” (angla vorto por “neniu”).

En 2011 je la aĝo 56 jaroj Steven Jobs forpasis pro kancero. Pasintjare Apple iĝis la unua firmao kies mona merkatvaloro superis 800 miliardojn da usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La 60-jariĝo de la konstru-ludilo “Lego”

La firmao Lego estis fondita de Ole Kirk Kristiansen en Danlando en la jaro 1932-a, sed la surmerkatigo de la fama plasta konstru-ludilo – laŭ la nuntempa formato – komencis en la jaro 1958-a.

Lastdimanĉe la 28-an de januaro, en la dana urbo Billund, kie troviĝas la sidejo de la firmao, la tiea Lego-vendejo malfermis siajn pordojn kaj plenumis diversajn eventojn por festi tiun datrevenon.

Laŭ Vikipedio:

Lego estas konstru-ludilo kun briketoj kombineblaj, simplaj, facile uzeblaj, sed kun senfinaj ebloj. La briketoj estas plastaj (akrilonitril-butadiena stireno) kaj ekkuniĝas kun klako. La plej oftaj koloroj de la briketoj estas ruĝo, flavo, verdo, bluo, blanko, kaj nigro, sed multdekoj da koloroj ekzistas.

La LEGO-ludilo venas de la dana kompanio LEGO, kiu fabrikas plastajn ludilojn. […] La nomo devenas de “leg godt”, la dana por “ludu bone”.

 


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.