Ŝatantoj festis la 50-jariĝon de la aŭtomobilo “Chevrolet Opala”

En Brazilo tiu ne plu produktata aŭtomobilo “Chevrolet Opala” estas inter tiaj klasikaj modeloj plej festataj, kaj ĉi-jare ĝi 50-jariĝas. La koncerna datreveno pri ĝia surmerkatigo okazos nur en la 11-a monato, sed la “festo” okazis vespere lasmarde (la 17-an) ĉe Anhembi-Sambodromo, en San-Paŭlo, kun partopreno da ses mil homoj, laŭ la organizintoj.

Krom miloj da “invititoj”, la “amfitrionoj” (Opaloj) ĉeestis amase – ĉirkaŭ 700 ekzempleroj de tiu aŭtomobilo, de diversaj jaroj, motorecoj kaj karoserioj.

Tiu evento estis demokatia, ĉar tie oni rimarkis ekzemplerojn ĉu iomete aĉa, ĉu perfekta, kaj eĉ unu tian antikvan veturilon de la milita polico de la subŝtato San-Paŭlo.

Jen portugallingva fotoraporto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

En Brazilo la princino Mako partoprenas eventojn kun japandevenaj brazilanoj

La plej aĝa nepino de la japana imperiestro Akihito, nome princino Mako, alvenas hodiaŭ (la 18-an) en Rio-de-Ĵanejro, kaj ŝi restos en Brazilo dum du semajnoj por partopreni eventojn kadre de festado pri la 110-jariĝo de alveno de la unuaj japanaj enmigrintoj en la lando.

Tiu princino estas 26-jaraĝa, faras sian kvaran vojaĝon eksterklanden – unuafoje en Brazilo – kaj vizitos 14 urbojn en kvin subŝtatoj, kie ŝi partoprenos eventojn kaj kunvenos kun japandevenaj brazilanoj, antaŭ ŝia reveno al Japanlando la 31-an de la 7-a monato.

Hodiaŭ la princino faros kortegecan viziton al la brazila ŝtatprezidanto Michel Temer, kaj vizitos la vidindaĵon “Statuo de Kristo Savinto”, antaŭ vojaĝi morgaŭ (la 19-an) al la subŝtato Paranao.

Vendrede (la 20-an) ŝi prelegos en la urbo Maringao, kaj en la sekva tago ŝi partoprenos kiel ceremoniestro ĉe festa evento en la urbego San-Paŭlo, kiu gastigas la plej granda japana komunumo de la lando.

La princino vizitos ankaŭ diversaj aliaj lokoj kun granda ĉeesto de japandevenaj brazilanoj, kiel Manaŭso – la regurbo de la subŝtato Amazonio – kaj Tome-Asuo (subŝtato Parao).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kial la landoj japana kaj rusa – kiuj batalis inter si je la dua mondmilito – ankoraŭ ne subskribis packontrakton?

Pli ol 70 jaroj post la japana kapitulaco okazinta je la 15-a de la 8-a monato 1945, Japanlando kaj Ruslando ankoraŭ ne subskribis packontrakton post la fino de Dua Mondmilito, kaj jen la kialo: Ŝikotano, Iturupo, Kunaŝiro kaj Habomai.

Temas pri insuloj ĉe Pacifiko aneksitaj de la rusaj trupoj en 1945, sed Japanlando asertas ke ili estas siaj propraĵoj. La disputo pri tiu teritorio – de la rusoj nomata “Sudaj Kurilaj”, kaj de la japanoj “Nordaj Teritorioj” – malebligas afinecon kaj kunlaboron inter tiuj du landoj.

Ĉi-vendrede, la 23-an de la 2-a monato, la japana ĉefministro Shinzo Abe vizitis la rusan ŝtatprezidanton Vladimir Putin en ties oficiala feria loĝejo (Soĉio – Ruslando), kaj kadre de tiu renkontiĝo estis interalie la celo antaŭeniri akordon pri tiuj insuloj. Temas ja pri tute ne facila afero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La unua brita homo havis nigran haŭton kaj bluajn okulojn

Antaŭ 10 mil jaroj vivis la unua konata brita homo, kies haŭto estis nigra, kaj bluaj la okuloj, laŭ ties vizaĝa rekonstruado fare de teamo da esploristoj.

Konata kiel “Cheddar Man” (Viro de Cheddar), kiu estas la nomo de vilaĝo sudokcidente de Angllando kie lia skeleto estis trovita ĉe kaverno en la jaro 1903-a, tiu homo havis angulan vizaĝon, nigran kaj ondlinian hararon, bluajn okulojn kaj malhelan haŭton.

“Cheddar Man” estis parto de ĉasista kaj kolektista popolo, kiu migris de Mezoriento al norda Eŭropo fine de la lasta glaciepoko. Nuntempe ĉirkaŭ 10% el la brita blanka loĝantaro devenas de unu el ili.

La direktoro pri esplorado de Muzeo pri Natura Historio de Londono, Chris Stringer, klarigis: “Ni ne estas sugestanta, ke ‘Cheddar Man’ evoluadis ĝis disvolvo de haŭto pli hela, sed ke estis ondoj da popoloj regantaj terkultivadon (kun dieto pli malriĉenhava je D-vitamino) kaj portantaj genon koncerne al pli hela haŭtkoloro”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kanado ŝanĝas sian himnon celante respekton al seksa neŭtraleco

En la jaro 2016-a la jam mortinta kanada parlamentano Mauril Bélanger proponis, ke en la nacia himno de Kanado la esprimo “thy sons” (viaj filoj) estu modifita al “all of us” (ni ĉiuj), kaj merkrede la 31-an de januaro la senatanoj aprobis ĝin.

La afero unue sukcesis je la ĉambro de la parlamentanoj, kaj superis la opozicion de konservatuloj, sed por ekvalidi, tiu leĝpropono ankoraŭ bezonas la aprobon de Julie Payette, kiu estas la ĝenerala subŝtatestro de Kanado.

Kaŭ Vikipedio: “O Canada (Ho Kanado) estas la nacia himno de Kanado. La muziko estis komponita de Calixa Lavallée. La unua versio de la teksto estis en la franca, kaj estis komponita de Sir Adolphe-Basile Routhillier kiel kanto por la franckanada popolo. Ĝi unue kantiĝis je la 24-a de junio (Sankt-Johan-Baptist-festo), 1880. La aktualan anglalingvan version verkis Robert Stanley Weir en 1908. La kanto proklamiĝis la nacia himno en 1980.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sigelo 2700-jaraĝa de la tiama jerusalema subŝtatestro estis trovita

La 1-an de januaro 2018 Nir Barkat, la urbestro de Jerusalemo, anoncis gravan arĥeologian malkovron: kadre de fosadoj je ĉirkaŭ 100 metroj for de “Muro de lamentadoj” estis trovita tre altvalora argila sigelo. Ĝi enhavas la enskribon “Urba ŝtatestro”, kaj datiĝas de la periodo de Templo de Salomono (la 7-an jarcenton a.K), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo, kiu estis laŭ Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono.

Tiu objekto estas tre malgranda – 15 mm diametra kaj 3 mm dika – kaj ĝi estis uzita por sigeli korespondaĵojn kaj dokumentojn oficialajn. La enskribo prezentas du homojn vidalvide kaj inter ili desegnon ŝajnante lunon. En ĝia suba parto estas skribaĵo farita per la biblia hebrea lingvo.

Laŭ la kunordiganto de la fosadoj, doktorino Shlomit Weksler-Bdolah , “unuafoje oni trafas tian materialon pere de arĥeologia fosado en Jerusalemo. Ĝi konfirmas bibliajn raportojn pri ekzisto de estro por la urbo Jerusalemo antaŭ ĉirkaŭ 2.700 jaroj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Memoraĵoj de Hirohito estis aĉetitaj de japano ĉe konkura vendo

La japana plastika ĥirurgo Katsuya Takasu venkis konkuran vendon de la memoraĵoj de Hirohito – skribaĵoj koncerne al la japana agado kadre de la dua mondmilito. Por tiu dokumento li pagis 275 mil usonajn dolarojn.

Takasu ofte partoprenas japanajn televidprogramojn, kaj li estis riproĉita pro afiŝoj fare de li oktobre 2015 sur Tvitero, laŭdante naziojn kaj mildigante japanajn militkruelaĵojn, sed li asertas, ke siaj vortoj estis intence miskonprenataj.

Al la novaĵagentejo “Reuters” Takasu diris, ke aĉetis tiun manuskripton – ĝi estas konata kiel “Solparolado de la Imperiestro” – ĉar laŭ li ĝi enhavas mesaĝon al membroj de la imperiestra familio kaj al la japana popolo, kaj pro tio ĝi nepre restu en Japanlando.

La dokumento estis diktita en 1946 al iu asesoro de Hirohito, kaj ĝi rakontas okazintaĵojn el la jaroj 1920, kaj la decido de la imperiestro ne kontraŭstari decidojn de sia konsilantaro. Tiu dokumento estis diskonigita en 1990.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La lando de la ŝvitbanejoj deklaris sian sendependecon antaŭ 100 jaroj

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la oktobra revolucio en Ruslando, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedlando, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la rusa imperio, kiel memrega grandprinclando.

En tiu lando tradicia nacia manio estas: saŭnado.

Saŭno estas ŝvitbanejo laŭ finna maniero, kie troviĝas forno kun varmega ŝtonaro, sur kiun la verŝata akvo nebule vaporiĝas. En Finnlando la ŝvitbanejoj troviĝas eĉ en la laborejoj. Kun loĝantaro de 5,5 milionoj da homoj la lando havas ĉirkaŭ 2 milionojn da saŭnoj, 60% en domoj, la restaĵo en hoteloj, naĝejoj, ripozdomoj.

La finnaj ripozdomaj saŭnoj troviĝas ĉe bordo de lagoj, estas apartaj dometoj hejtitaj per betula ligno, kaj la urbaj per elektra kurento. La urba saŭno estas loketo en banejo, kovrita interne per ligna murkovraĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La supoza transloĝiĝo de Hitlero al Kolombio post Dua Mondmilito

Fine de oktobro, kadre de malsekretigo de dosieroj pri la morto de la usona ŝtatprezidanto John F. Kennedy, iu konfidenca dokumento estis trovita: temas pri la destino de la diktatoro Adolfo Hitlero post Dua Mondmilito.

CIA, la ŝtata usona informcentro pri eksterlando, havas registraĵon montrante, ke ĝia agento en Sud-Ameriko kun kodnomo “Cimleody-3” suspektis, ke en la jaro 1955-a Hitlero estis loĝanta ĉe germana komunumo en Kolombio. Laŭ la oficiala versio de la historio, Hitlero sinmortigis en la jaro 1945-a, 56-jaraĝa, ĉe lia bunkro en Berlino, kune kun lia edzino Eva Braun.

Laŭ tiu skribaĵo de CIA:

– Cimelodoy-3 havis amikon kiel informanto tiurilate;
– Tiu amiko diris, ke septembre 1955 Phillip Citroen konfesis al li, ke Hitlero vivas;
– Phillip Citroen estis germana eks-oficiro, kaj el la kolombia urbo Tunja, Hitlero estis kontaktinta lin;
– Foto de Hitlero en 1954 en Kolombio estis prezentita al Cimelodoy-3
– En Kolombio Hitlero nomiĝis “Adolf Schrittelmayor”, kaj li estis varme bonvenigita de la germana komunumo.

Dum longe la sovetianoj asertis, ke ili posedis la restaĵojn de tiuj mortintoj, sed la korpoj de Hitlero kaj Eva ne estis oficiale cindrigitaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

600-jaraĝa vilaĝeto batalas kontraŭ malapero

La svisa vilaĝeto “Corippo”, kiu ekzistas de pli ol 600 jaroj, estas nuntempe loĝata nur de la urbestro Claudio Scettrini, kaj 15 emerituloj. Ĝi planas allogi turistojn por tranoktado en domoj, kiuj de ses jardekoj ne estas loĝataj, tiel ebligante kundividon de la tiea vivmaniero, kiu ŝajne samas al tiu de la 19-a jarcento.

Corippo estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. En la 19-a jarcento ĝi enhavis 300 loĝantojn, sed pli kaj pli junuloj de la novaj generacioj forlasis la lokon pro bezono akiri instruadon kaj laborpostenon ĉe pli grandaj urboj.

Tamen, la direktoro pri turismo de Tiĉino, Elia Frapolli, rigardas (eble kun troigo) tiun situacion kiel oportuno. Tiel, kun subteno de iu fondaĵo dediĉata al prezervado de Corippo, oni transformos kelkajn malplenajn domojn al hotelĉambroj, kadre de la koncepto “difuzita hotelo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.