Legaĵo – Brazila Esperantisto n-ro 359

Ĉe mia domo leterportisto ĵus enmanigis al mi la numeron 359 de la revuo “Brazila Esperantisto”, eldonita de Brazila Esperanto-Ligo, malgraŭ tio, ke rilate al mia ekzemplero kiel ano de BEL, delonge mi proponis nur bitigitan version, celante ŝparojn – al la asocio je presado kaj sendado, kaj al medio je arbaroj.

Oportune: pasintsemajne mi remembriĝis en BEL – por la jaro 2018-a. Se vi emas fari la samon kaj bezonas instruojn, mi proponas tiun retpaĝon (portugallingve): LIGILO

BEL estas landa asocio pri Esperanto en Brazilo. Mi estas ano ankaŭ en EASP (subŝtata asocio) kaj UEA (ĉefa tutmonda asocio). Bedaŭrinde ne estas loka asocio en mia urbo.

Advertisements

La 15-a de decembro 2016 …

ztago-2016

Laŭ Vikipedia artikolo:

La Zamenhofa tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.

Kelkaj Esperanto-parolantoj, proponis celebradon de la 15-a de decembro anstataŭe kiel de Tago de Esperanto-literaturo(aŭ Tago de Esperanto-libro, Esperanto-Librotago). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago aldoni libro-recenzon aŭ poem-deklamadon en la programon, aŭ anonci publikigon de nova libro. Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.

La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghykaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.