Provo: elektra aŭtomobilo kies reŝargsistemo inkluzivas sunenergion

Iu ekfirmao kun sidejo en Munkeno profitis la viglan bavaran sunlumon, kadre de la eŭropa somero, por testi la finan disvolvon de la reŝargsistemo por ĝia aŭtomobilo “Sion”, kiu estas sunenergia veturilo tute elektra kun ebleco reŝargi la pilojn dum veturado.

Fondinta en 2016, “Sono Motors” disvolvas tiun aŭton “Sion”, kiu estas tute elektra, enhavanta 330 sunĉelojn konektitaj sur la kapoto, supraĵo kaj ĉe la flankoj. Oni povas reŝargi ĝin trimaniere: ĉu per konvencia kontaktingo, ĉu per alia elektra aŭto, ĉu per sunenergio.

La koncerna produktado komencos je la dua jarduono 2019 per unu el ĝiaj germanaj fabrikoj, kaj la firmao havas 5 mil mendojn, kies vendoprezo estas planata je 16 mil eŭroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Elektraj aŭtomobiloj povos estigi krizon pri kobalto en 2020

Laŭ fakuloj la progresanta popularigo de elektraj veturiloj povos okazigi krizon pri liverado de kobalto komence de la 2020-jaroj, kaj etaj entreprenistoj klopodantaj je starigo de minejoj ekster Afriko povos plialtigi ilian rolon kadre de liverado de tiu metalo uzata en reŝarĝeblaj piloj.

Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Kongo Kinŝasa, produktas preskaŭ du trionojn de la monda kobalto – kiel kromprodukto el ĝiaj kupraj minejoj – kaj la sinteno de tiu lando rilate al fremdaj firmaoj pri minado pli kaj pli iĝas malakorda.

Nuntempe en la Toronta Borso, kaj “TSX Venture Exchange”, pli ol 100 firmaoj pri minado aŭ ekspluatado de kobalto enlistiĝas, kontraŭ 30 en 2015, laŭ “SNL Financial”. Firmaoj tiaj “por ekspluatado” estas konataj en Kanado kiel “junior mining companies” (pli juna minadfirmao).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vA

Ruslando ekfunciigas la unuan flosantan atomkernan centralon

Sabate la 28-an de la 4-a monato Ruslando aperigis novan atomkernan centralon, kies starigo okazis ne surgrunde, sed sur flosanta strukturo cele al funkciado en la maro. Nomata “Akademik Lomonsov” en tiu tago ĝi komencis longan vojaĝon el iu ŝipfarejo de Sankt-Peterburgo ĝis la arkta marbordo de Ĉukotko, proksime de Alasko.

Oni antaŭvidas, ke en 2019 ĝiaj du reaktoroj liveros sufiĉon da elektro por 200 mil homoj en la havena urbo Peveko, kiu nuntempe havas kvar mil loĝantojn.

Naturmediaktivuloj kritikis la maran atomkernan centralon. La organizo “Greenpeace” momis ĝin kiel “flosanta Ĉernobilo”, alude al la nuklea akcidento okazinta en tiu urbo en 1986. Ankaŭ la esprimo “atomkerna Titaniko” tiu organizo uzis por riproĉi la projekton.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Azia sunenergia centralo aspektas kiel granda pando

Inaŭguriĝis en Ĉinujo ĉi-semajne nekutima sunenergia centralo – ĝiaj sunpaneloj estis aranĝitaj laŭ desegno de granda pando, kiu estas unu el la plej karakteraj bestoj de tiu lando.

Tiu centralo estas la unua de la ĉina firmao “China Merchants New Energy”, kadre de partnereco kun la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), kiu estis subskribita septembre pasintjare. Ĝi situas en la urbo Datongo (Provinco Ŝanŝio, norde de Ĉinujo), kaj etendiĝas en areo de 248 akreojn, asertis UN.

Laŭ informoj de la firmao kiu respondecas pri la projekto, la centralo produktos, per plena kapablo, elektron je 100 MW (megavato), kaj 50 MW jam estas integritaj en la energia sistemo de la lando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Trump proponas landliman muron kun sunpaneloj

sunpanelo

Ĉi-marde (la 6-a de junio) dum kunveno kun gvidantoj de Respublikana Partio en Usona Kongreso, la prezidento Donald Trump proponis instaladon de sunpanelojn ĉe la muro, kiu li planas konstrui ĉe la meksika landlimo, cele al produktado de elektra energio, kiu financus la konstruadon mem.

“La prezidento havas kompromison konstrui la muron, protekti la landlimon, kaj mi gratulas lin pro tio”, tion asertis al la faka retejo “The Hill”, la reprezentanto de la partio Steve Scalise, kiu partoprenis la kunvenon.

Scalise, kiu estas la 3-a gravulo ĉe Malalta Ĉambro diris, ke “ĝojiĝas, ke Trump estas agante kiel noviganto” por trafi siajn celojn, kaj li promesis “tute” apogi la prezidenton ĉe Leĝdona Povo koncerne al konstruado de la muro.

La opozicio fare de la Demokrata Partio rifuzis aprobon de buĝeto laŭ propono de Trump, kiu petis monon por konstruado de la muro kun supoza repago de Meksiko estontece.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Risko de rompiĝo ĉe akvobaraĵo devigas forigon de 180 mil homoj

akvobarajxo.jpg

Hieraŭ (la 12-a de februaro, je la 16:30 horo) la polico de la kantono Butte, pere de la socia retejo Tvitero, ordonis evakuadon al ĉirkaŭ 180 mil loĝantoj en la malsupraj regionoj proksimaj de la akvobaraĵo ĉe Oroville, en norda Kalifornio (Usono), pro risko de baldaŭa rompiĝo post apero de truo je la verŝkanalo.

Tamen ŝajne la urĝaj agoj farataj sukcesas, ĉar la akvobaraĵo ankoraŭ ne rompiĝis. Pere de helikopteroj skipoj faligas ŝtonojn sur la granda truo celante ties plenigon, dum aŭtoritatoj verŝigas la troon da akvo por malpliigi la nivelon de la akvobaraĵo, kiu spertis multajn semajnojn de vigla pluvado lastatempe.

La 230-metra Oroville-akvobaraĵo estas la plej alta en Usono, superante je 12 metroj tiun de Hoover. Ĝi estis konstruita inter 1962 kaj 1968, kaj tiu estas la unua okazintaĵo tia tie.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Nuklea energio ĉe Svislando

 

La svisa balotantaro rifuzis ĉi dimanĉe, la 27-a de novembro, proponon por akceligi la rezignon pri nuklea energio, kiu estigus venontjare la estingon de tri el la kvin reaktoroj de la lando.

Fare de la Verda Partio Svisa kaj apogite de partioj de la politika maldekstro, la propono celus limigi je 45 jaroj la tempodaŭro de reaktora vivciklo, sed ĝi estis rifuzita de 54,23 de la voĉdonoj kaj ĉe 20 el 26 kantonoj de la lando.

Iom malgranda, la partopreno de la balotantoj je 44,8% oni pravigas ĉar tiu enketo ne temis pri la destino de nuklea energio en Svislando, sed nur pri la datoj de fermigo de la kvin reaktoroj.

“Neeblus tuje anstataŭi tiun kvanton da nuklea elektro per tia elektro el renoviĝanta energio produktata en Svislando”, tion indikas oficiala registara dokumento.

Svslando produktas 33% el sia elektro pere de nuklea energio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Produktado de energio fare de konsumantoj vigle plialtiĝas

En Brazilo la nombro de konsumantoj kiuj produktas sian propran elektran energion kreskis je 400% lastjare. Laŭ Nacia Agentejo pri Elektra Energio ili estis 5.525 je septembro 2016, kontraŭ 1.155 je septembro 2015 kaj 293 je septembro 2014. Ĝi kalkulas, ke tiu merkato daŭros kreskanta, kaj en 2024 entute estos 1,2 milionoj da mikrogeneratoroj produktante elektran energion.

La sistemo de malgranda generado distribuita permesas al iu ajn homo produkti energion por propra konsumado, kaj liveri la nekonsumitan kvanton al la retoj de la firmaoj, por estonta uzado de la rilata kredito ĝis 60 tagoj poste.

Kiu decidas produkti sian propran energion, tiu unue kontraktu firmaon por taksi la taŭgecon de la projekto. La efikeco de la fotovoltaikaj sunpaneloj dependas de faktoroj kiel regiono kaj posicio de la tegmento. Tiuj faktoroj rekte influas la tempodaŭron de repago al la konsumanto, pri ties investo farita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.