Universitatoj konjektas akcepton de 8-jaraĝa knabo

Je la aĝo ok jaroj la belga knabo Laurent Simons finpretigis la lernadon koncerne al mezgrada lernejo. Danke al privataj lecionoj li bezonis nur jaro kaj duono por plenumi la aferon, kiu ordinare daŭrus ses jaroj.

Li estas filo de belga patro kaj nederlanda patrino, kaj laŭ ili, lia Intelekta kvociento (IK) estas 145. En Belgolando, laŭ la tiea gazetaro, 2,5% de la loĝantaro estas taksata kiel posedantaj altajn lernokapablojn, kun IK 130 aŭ pli alta.

Sr-ro Alexander, la patro, asertis, ke Laureny jam estis konjektita de diversaj universitatoj: “Ni ankoraŭ restas en orientiĝa fazo. Ni ricevis multajn proponojn, eĉ el la eksterlando”. Tamen tiurilate decidon ne faris la knabo, kiu nun ĝuas lernejan ferion da du monatoj por ripozadi kaj pripensi sian estontecon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Inspirata de insektoj, usona universitato prilaboras etan flugroboton

Grupo de inĝinieroj de Vaŝingtonio-Universitato en Seatlo (Usono) disvolvigis tion, kio povos esti la unua “muŝa roboto” funkcianta sendrate. La rezulto de tiu esploro estos prezentita la 23-an de la 5-a monato en Brisbano (Aŭstralio), kadre de 18-a Plurlanda Konferenco pri Robotiko kaj Aŭtomatigo.

Laŭ la kreintoj de la projekto, maŝinoj tiaj povos utili je taskoj, kies plenumado postulas multon da tempo al homoj, kiel inspekti evoluado de plantaroj aŭ eltrovi gastralikiĝon, kaj alia avantaĝo estas financa – tiaj malgrandaj robotoj kostas malplimulte, kaj ili eniras lokojn neatingeblaj de pligrandaj flugrobotoj.

Nomata “RoboFly”, la “muŝa roboto” ne havas helicojn, sed flugilojn, kaj pere de lumelektra ĉelo ĝi igas al elektro lumon el laserradioj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3sK

De pli ol tri jardekoj, centjaraĝulo tajloras ĉe urbocentro de Kujabao

Malgraŭ tio, ke li jam pensiiĝis antaŭ 38 jaroj, la tajloro Antônio Armindo Pedroso, kiu centjariĝis pasintmonate, daŭras servante klientaron en sia metiejo ĉe la strato “24 de Outubro” en Kujabao, la regurbo de la brazila subŝtato Mato-Groso.

Emon al tiu profesio “Seo Pedroso” (S-ro Pedroso) eksentis okaze de sia mallonga restado en la internulejo “Colégio Salesiano São Gonçalo”, kie li partoprenis metiejon pri tajlorado. Tiam li estis nur 11-jaraĝa knabo.

Antaŭ sia edziĝo li mallonge loĝis en diversaj urboj de la subŝtatoj Mato-Groso kaj Suda Mato-Groso, krom la urbo Rio-de-Ĵanejro, kaj en tiuj urboj li dungiĝis kiel tajloro, profitante pli da profesia sperto en tiu metio.

Li edziĝis al S-rino Ivone antaŭ 67 jaroj, kaj havas ses filojn, 11 nepojn kaj kvin pranepojn, kaj nuntempe en la metiejo li estas helpata de unu el siaj filoj. Li loĝas kaj laboras en sama konstruaĵo.

“Laboro estas esenco de la vivo. Mi ne planas ĉesi. Miaj amikoj, kiuj ĉesis je laborado, tiuj ĉiuj estas mortintaj, kaj mi volas daŭri. Kian veran ĝojon oni povas sperti nur manĝante, dormante, kaj rigardante plafonon la tutan tagon?”, tion diras S-ro Pedroso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Sciencistoj anoncis bojkoton al universitato pro “murdistaj robotoj”

Vendrede – la 4-an de la 4-a monato – pli ol 50 esploristoj pri homfarita inteligenteco anoncis bojkoton al la grava sudkorea universitado KAIT (angla mallongigo “Korea Advanced Institute of Science and Technology”), post ties ekkunlaborado kun la militfirmao “Hanwha Systems”.  Kritikantoj diras, ke tiu agado starigos “laboratorion pri armiloj kun homfarita inteligenteco”.

La esploristoj – el 30 landoj – per malferma letero asertas, ke ili ne vizitos KAIT, nek bonvenigos ties anojn kaj ankaŭ ne kunlaboros je ĝiaj esplorprogramoj, ĝis tiam kiam la instituto faru kompromison pri ne disvolvado de armiloj kun homfarita inteligenteco sen sufiĉa homa kontrolado.

Kunvene venontlunde en Genevo (Svislando) 123 membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pritraktos la aferon “mortigaj memstaraj armiloj”, kiuj la kritikantoj nomas “murdistajn robotojn”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Britino venkis la konkurson de 2018 pri plej elstara instruisto

Andria Zafirakou estis anoncita ĉi-dimanĉe (la 18-an de la 3-a monato) en Dubajurbo (Dubajo), kiel venkinto de la premio “Global Teacher Prize”, kiu estas kvazaŭ Nobel-premio pri edukado. La koncerna ceremonio estis prezentita de la sudafrika komediisto Trevor Noah en la hotelo “Atlantis, The Palm”, kun ĉeesto de la brita aŭtomibila piloto Lewis Hamilton, de la ŝtatprezidanto de Argentino Mauricio Macri kaj de la ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, Theresa May.

Tiu premio de unu miliono da usonaj dolaroj staras inter tiaj plej grandaj tutmonde, kaj ĝi reliefigas la gravecon de la profesio pri edukado, krom la merito de la instruistaro esti agnoskita kaj honorigita ĉie.

Andria instruas arton ĉe la mezgrada lernejo “Alperton Community School” en la londona distrikto “Brent”, kiu estas loko inter la plej pluretnaj en la lando. Ĉirkaŭ 35 lingvoj estas parolata en tiu lernejo, kies lernantoj apartenas al malriĉaj familioj kaj spertas perforton de krimaj bandoj. Lernante baznivele multaj el la lingvoj de la lernantaro, ŝi sukcesis je rilatoj kun la familioj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mikrosofto reagis al strebado de instruisto, kiu instruas komputadon ne havanta komputilon

Rakonto pri la instruisto Richard Appiah Akoto reliefiĝis en interreto pro tio, ke ne havanta komputilon, li instruas komputadon en la afrika lando Ganao nur pere de kretotabulo.

Laŭ la retejo “MS Power User” Richard instruas la fakon “novaj teĥnikaroj pri komunikado kaj informado”, kaj la afero estas amuza al li. Impresas, ke li detale desegnas, ekzemple la interfaco de la mikrosofta verkilo “Vorto” (Microsoft Word), forgesante nenian funkciaĵon.

La lernejo de Akoto havas neniun komputilon ekde la jaro 2011-a, malgraŭ tio, ke la lernantoj nepre trapasu ekzamenon pri tiu fako, kiel postulo de la kurso.

Instigite de la entreprenisto S-rino Rebecca Enonchong, per Tvitero, Afrika Mikrosofto reagis promesante donacon de nova komputilo por la lernoĉambro de Akoto, krom eduka materialo por profesia disvolviĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publika lernejo estis kritikita pro adopti uniformon “Armani”

En la aristokrata kvartalo “Ginza” (Tokio – Japanlando) troviĝas la publika bazlerneja “Taimei”, kiu vendrede la 9-an de februaro estis forte kritikita de la registaro kaj parlamento, pro elekti al ĝiaj lernantoj uniformojn desegnitajn de la fama itala firmao pri modo nome “Giorgio Armani”, kun prezo da ĉirkaŭ po 600 eŭroj.

La nova uniformo, kiu kostas trioblon de tiu anstataŭita, ekvalidos aprile, je la reveno de la lernojaro, kaj laŭ la lernejestro Toshitsugu Wada, Taimei estas referenco en Ginza, kaj tio pravigas la decidon koncerne al tiuj uniformoj por kongrui la lernejo al la kvartalo.

Diversaj gepatroj plendis kontraŭ la alta prezo de la vestaĵoj, kaj iu patrino timas, ke netaŭgan koncepton oni havigos al la infanoj kiel nepra: multekosta aĵo bonas, kaj malmultekosta aĵo malbonas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Lernotago estis nuligita pro malvarmego da -67ºC

En la fora rusia regiono de “Yakutia”, kelkaj lokoj spertis subnulan 67-celsigradan temperaturon, je la 16-a de januaro.

Tiu regiono estas 5.300 kilometroj malproksime de Moskvo, enhavanta milionon da loĝantoj, kies lernejanoj estas alkutimiĝantaj vizitadi la lernejojn eĉ tiam, kiam la temperaturo trafas -40ºC. Lastmarde la lernotago estis nuligita, kaj la polico ordonis al gepatroj, ke ili tenu siajn filojn hejme.

La vilaĝo Oymyakon elstaras inter la plej malvarmaj lokoj tutmonde, kaj en la jaro 2013-a tie estis registrita historian rekordon da -71ºC.

Tamen, pro alkutimiĝo de la loka loĝantaro je tia frostiga temperaturo, la ĉi-semajna malvarmo eĉ ne reliefiĝis ĉe amaskomunikiloj, kiuj nur aperigis memfotadojn de la homoj tiurilate. Virinoj afiŝis bildojn montrante okulharojn plene kovritaj de glacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Dentisto estis kondamnita je miliona kompensodevo al sia patrino

Marde, la 2-an de januaro, Suverena Kortumo de Tajvano ordonis, ke iu viro – idendigita per la familinomo “Chu” – pagu al sia patrino preskaŭ unu milionon da usonaj dolaroj kiel kompensodevo pro tio, ke ŝi prizorgis lian vivtenon kaj diplomigis lin kiel dentisto.

La filo argumentis, ke tute malpravas postuli kompensodevon pro vivtenado de filojn, sed la tribunalo konsideris la ekziston de validan kontrakton, kiu rajtigas tiun profiton al la patrino.

En la jaro 1997-a la filo estis 20-jaraĝa, kaj tiam li subskribis kune kun sia plejaĝa frato kaj sia patrino kontrakton, kiu determinas – post la koncernaj universitataj diplomiĝoj – pagadojn da 60% de la enspezoj de la filoj al la patrino, kun limo je po 1,7 milionoj da usonaj dolaroj, kiel repago de la universitataj monatpagoj.

Laŭ la loka gazetaro la plej aĝa filho interkonsentis kun sia patrino je pli malalta sumo kaj plenumis la kontrakton. Post multjara rifuzado de la plej juna filo je la pagoj, ŝi postulis per juĝafero sian rajton, kaj ŝi sukcesis.

La patrino identigita nur per la familinomo “Luo” sole prizorgis siajn du filojn post eksgeedziĝo. Ŝi estas timema pri sia prizorgado en maljuneco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Junulino venkinta je scienca konkurso preferas lerni interrete ol lerneje

La 18-jaraĝa filipina lernantino Hillary Andales venkis konkurson kun kandidatoj el 178 landoj, kaj ŝi gajnis sciencan premion nomata “Breakthrough Junior Challenge”, kreita de Mark Zuckerberg kaj ties edzino. Per 3-minuta filmeto ŝi sukcesis simplamaniere klarigi la teorion de la relativeco de Alberto Ejnŝtejno.

“Mi plibonigas mian klerecon pere de familia diskutado – ni ĉiuj estas studemuloj – dokumentaj filmoj, retserĉadoj, jutubfilmetoj kaj libroj. Mi sentas, ke mi spertas pli da libereco ol tiu en lernejo. Tia lernado ŝajnas al mi pli vera ol tiu ĉe klasĉambro, ĉar mi povas kontentigi mian scivolemon serĉante respondojn al miaj duboj” tion ŝi diras.

Tiu premio konsistas jene:
250 mil usonaj dolaroj al Hillary por kursoj post mezlernejo;
100 mil usonaj dolaroj al la laboratorio de ŝia lernejo;
50 mil usonaj dolaroj al iu instruisto inspiriginta ŝin.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.