La ondo “Childfree” – ĉu konveneco aŭ malamo?

“Ni ne akceptas infanojn”. Kaj en Brazilo kaj en la mondo estiĝis niĉo de spacoj, kiu rifuzas ĉeeston de infanoj, kaj ĝia pravigo estus certigi trankviliĝon al la klientaro.

Tiu niĉo spegulas la movadon “childfree” (“sen infanoj”), kiu ekzistas ekde la jaroj 1990 en Usono kaj Kanado, celante grupigi plenkreskulojn kiuj sentas sin diskriminaciitaj de la socio ĉar ili ne posedas infanojn.

Tamen nuntempe parto de tiu movado “childfree” superas tiun “mi ne volas havi infanojn” kaj adoptas la sintenon “mi ne ŝatas infanojn” aŭ “mi ne volas infanojn ĉirkaŭe”, kaj ĝi disvolviĝas en la sociaj retejoj.

La afero estigis polemikon. Estas tiuj, kiuj rimarkas ekziston de nenia diskriminacio al infanoj aŭ familioj, sed nur de laŭrajta ekspluatado pri niĉo de merkato. Tamen, hoteloj, restoracioj, flugfirmaoj, ktp, same povus ekmalpermesi maljunulojn, malbelajn homojn kaj dikulojn. Ĉu akcepteblus?


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Aŭstralia subŝtato ŝanĝos loknomojn kun rasisma vorto

En nordorienta Aŭstralio la subŝtato Kvinslando ŝanĝos 10 loknomojn kies esprimo inkludas la anglan vorton “nigger”, kiu estas malŝata aludo al la nigra loĝantaro.

Pasintmaje la ministerio pri medio kaj minejoj de Kvinslando forigis el siaj datenbazoj ĉiujn referencojn al “Niggers Bounce”, kiu estas monto norde de la subŝtato. Poste ĝi efektivigis la samon rilate al aliaj naŭ nomoj – “Mount Nigger”, “Nigger Head” kaj sep lokoj nomataj “Nigger Creek”.

“La politiko pri nomo de lokoj permesas forlasi ofendajn nomojn kaj proponi alternativojn”, tion informis la registaro per komunikaĵo.

“Ni celebras tiun forviŝon de la nomoj ĉar la vorto ‘nigger’ sendube estas rasisma insulto, forta simbolo de sklaveco, de blanka supereco, kaj de perforto”, tion asertis la prezidanto de la komisio kontraŭ misfamo, Dvir Abramovich.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Restoracio rezignis pri sia afiŝo kun tabelo de rabatoj laŭ grando de mamoj

Ĉina restoracio estis vigle trafita de kritikoj post starigi kampanjon, kiu donis rabatojn al virinoj laŭ grando de ties mamoj. La afiŝoj enhavis vicon da virinoj surhavantaj subvestojn, tabelon da rabatoj, kaj la frazon “La tuta urbo serĉas mamojn”.

Post rimarki la anoncon de la restoracio “Trendy Shrimp”, en butikumcentro de la urbo Hangĝoŭo (Ĉinujo), la lokaj loĝantoj registris formalan plendon ĉe la municipa konsilio.

Laŭ la reklamacio, la afero estas aĉa kaj diskriminacia kontraŭ virinoj. La afiŝoj, kiuj aperis je la 1-a de aŭgusto, jam estis forigitaj, tamen la estro de la restoracio, s-ro Lan Shenggang, defendis tiun vendadostrategion de la firmao, asertante ke la nombro da klientoj plialtiĝis, kaj “multaj junulinoj fiere partoprenis ĝin”.

La estro informis, ke nur inaj funkciuloj kontrolis la grandon de la mamzonoj de la klientoj, cele eviti embarasiĝojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La bildo misrigardata de multaj homoj, pro influo de ties personaj konvinkoj

En Oslo, la ĉefurbo de Norvegujo, oni mokis membrojn de privata kontraŭenmigrada fejsbukgrupo, post multaj el ili prialudi iun foton de busaj seĝoj malplenaj, kvazaŭ ili estus virinoj uzantaj burĥojn (ekstera vesto tute kovranta la korpon).

Johan Slattavik afiŝis la foton en tiu grupo, kun frazo kiu tekstas jene: “Kion la homoj pripensas tiurilate?” Sekve la membroj de la grupo malatente ekfaris komentojn pri islamaj virinoj.

“Tio ŝajnas timiga, kaj devus esti malpermesata”.
“Oni neniam scias kiu estas kaŝita tie. Povus esti armitaj teroristoj”.
“Tio neniam devus esti laŭleĝa”.

Ankaŭ kelkaj atentigaj komentoj aperis. Ekzemple – “Kiu povus imagi, ke bildo pri malplenaj seĝoj instigus tiom da malamaj komentoj”.

Tiu okazintaĵo iĝis publika pro iniciato de la eksa loka politikisto Sindre Beyer, kiu pro scivolemo partoprenis la grupon, kaj decidis bild-raporti la aferon en sia retpaĝo kun jena titolo: “Kio okazis, kiam foto pri busaj seĝoj estis afiŝita en naŭza fejsbukgrupo, kies preskaŭ ĉiuj membroj vidis burĥojn?”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Malajzio lanĉis konkurson pri “prevento de samseksemo”

homossexualismo

Aŭtoritatoj pri sano de Malajzio lanĉis konkurson pri ideoj de “prevento de samseksemo”, kiu estigis ondon de reagoj flanke de grupoj da GLAT-aktivuloj (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj).

Laŭ la koncerna regularo la konkursantoj sendu filmentojn kiuj montru la “konsekvencojn” roli kiel GLAT, kaj ankaŭ pritrakti “preventon, kontroladon kaj helpopeton”.

Tiu konkurso, inkluzivas aliajn kategoriojn, kiel retseksumado, kaj seksa sano por reproduktado. Ĝi estis lanĉita lastĵaŭde (la 1-a de junio) kaj finiĝos je la venonta 31-a de aŭgusto. La venkontoj ricevos monpremiojn de 200 ĝis 800 eŭroj.

Malajzio estas azia multetna lando kun plimulto da islamanoj, kaj tie samseksemo estas tabuo, kun leĝaj monpunoj, kaĵ eĉ ĝis 20-jara malliberigo, al tiuj kiuj geje plenumi seksajn agojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Solidareca ondo ekestis pro rasa diskriminacio al kelnerino

diskriminacio

“Bona servo, sed ni ne donas trinkmonon al nigruloj” estis rimarko sur fakturo skribita de paro al Kelly Carter, kiu estas kelnerino ĉe la restoracio “Anitta’s”  en la usona ŝubŝtato Virginio. Kelly diris, ke ŝi miriĝis kaj legis tion trifoje por certiĝi.

Tiu okazaĵo oni disvastigis per sociaj retoj, kaj flanke de la diskriminacia faro sekvis solidarecan ondon. Tommy Tellez, la posedanto de la restoracio, kiu sentis sin indignita pro la situacio, informis al la gazetaro ke jam volonte ĉeestis en la restoracio multaj usonanoj por konatiĝi kun Kelly, apogi ŝin per vortoj kaj eĉ per trinkmono. Ĉe la interreto ankaŭ estas monkolekta kampanjo – ia “kolektiva trinkmono” jam sukcesis je ĉirkaŭ 300 usonaj dolaroj.

Ĉe Tvitero de la asocio pri defendo de afrik-usonanoj (NAACP), kiu denuncis la aferon, kontraŭaj komentoj aperis sugestante ke tiu skribaĵo estas trompo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.