Jen koko granda kiel infano

La plej granda koko tutmonde nomiĝas “Voodoo”, kaj vivas en la urbo “Jaguariúna” (subŝtato “São Paulo” en Brazilo). Ĝia alto estas 1,26 metroj kaj ĝi estas nevo de besto, kiu posedis tiun titolon pasintjare. Ili apartenas al la brazila raso “Índio Gigante” (Grandega Praloĝanto).

Voodoo estas juna, ankoraŭ ne reproduktkapabla koko, laŭ informis Haroldo Poliselli, kiu estas kunkomercanto ĉe la bredejo “Diamante Índio Gigante”, kie loĝas la besto. Kurioze tiu bredejo posedas ankaŭ la plej grandan kokinon de la mondo, nomata “Mamba da Diamante”, kies alteco estas 1,09 metroj.

Tiu, kiu akiras tian grandan beston havas celon ĉu ornaman, ĉu ekonomian (plibonigi la gregon per kunmiksado).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Voĉkordoj forigitaj el bruemaj hundoj motivas polican enketon

Ĉino de la provinco Siĉuano (Ĉinlando) motivis enketon fare de la polico, ĉar li supoze sin oferis por fortanĉi voĉkordojn de bruemaj hundoj.

Tiu viro, kiu estas konata kiel Zeng, instalis provizoran “bestkuracadan klinikon” surstrate, kie li loĝas, kaj tie surtable li estis plenumanta la operaciojn, kies tempodaŭro estis po kvin minutoj, kaj la prezo por la servo estis samvaloraj al 8 ĝis 12 usonaj dolaroj, laŭ la grando de la besto.

La enketo estis anoncita je la lasta 18-a de septembro, kaj en la sociaj retejoj pri tia ĥirurgio fare de li ekzistas filmeton, kiu ribeligis la aktivulojn pri bestorajtoj.

Zeng ne havas permisilon pri bestokuracado, ne uzis sensentigilon kaj ne purigis la ilaron je la taskoj. Laŭ la aŭtoritatoj tiu “kliniko” estis fermita. La klientoj de Zeng asertis, ke ili kontraktis tiun servon ĉar siaj hundoj estis ege bruemaj multe ĝenante la najbaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Kalifornio denove malpermesas grashepataĵon

Lastvendrede, la 15-an de septembro, apelacia kortumo de la usona subŝtato Kalifornio restarigis malpermeson pri vendado de grashepataĵon. Tamen tiu verdikto validos nur post plenumo de la tuta ciklo de apelacioj.

Grashepataĵo (france “foie gras”, laŭvorte “grasa hepato”), estas konsiderata unu el la plej bongustaj pladoj de la monda gastronomio, kaj ĝi konsistas el hepato hipertrofia de anaso, aŭ pli precize ansero, kiu estis tromanĝigita.

En 2004 la tieaj parlamentanoj aprobis malpermeson de vendado de tiu manĝaĵo, tamen monpuno pro malobeo ekvalidos nur ok jaroj post la eldono de tiu leĝo. En 2015 juĝa decido provizore haltigis tiun leĝon.

Al tiu ĵusa decido pri malpermeso favore reagis la brita organizo pri defendado de bestorajtoj PETA (angla mallongigo de “People for the Ethical Treatment of Animals”). Iu asocio da produktantoj de grashepataĵo, kaj iu restoracio de Los-Anĝeleso kritikis la decidon, asertante ke ĝi enmiksiĝas en komerca leĝaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

La fino de nekutima juĝafero – aŭtorrajto pri memfoto fare de simio

Post dujara nekutima juĝafero inter brita fotisto kaj indonezia simio, usona tribunalo de la urbo San-Francisko decidis ĉi-marde (la 12-an de septembro), ke la aŭtorrajto pri memfoto fare de la simio apartenas al la homa fotisto, kiu promesis kundividi la profiton.

Ĝis tiam la organizo pri defendado de bestorajtoj PETA (angla mallongigo de “People for the Ethical Treatment of Animals”) estis postulanta al tribunalo, ke la simio, nomata Naruto, “estus agnoskita kiel aŭtoro kaj proprulo de siaj propraj fotoj”.

La afero originis en la jaro 2011 ĉe la indonezia insulo Sulaveso. Tiam, pere de la fotilo de David Slater, iu “kresta nigra makako” (kiu estas simio de la speco “macaca nigra”) faris la plej faman memfoton de la historio.

David Slater kaj PETA anoncis lunde la jenan interkonsenton per kuna kominikaĵo: “Slater donacos 25% de la venontaj enspezoj el la “memfoto de la simio” al karitataj organizoj kiuj prizorgas la protektadon, bonstaton kaj medion de Naruto kaj la ceteraj ‘krestaj nigraj makakoj’ de Indonezio”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Libro de rekordoj – jen 44-centimetra katvosto

La kato nomata “Cygnus” loĝas en la urbo “Ferndale”, de la subŝtato Miŝigano (Usono), kie ĝi famas, kaj de nun tiu famo plialtiĝos, ĉar ĝia harkovrita vosto 44,66 centimetroj longa ĵus enlistigis ĝin sur la libro de rekordoj kiel kato kun la plej granda vosto tutmonde.

Ĝi apartenas al la raso “Maine Coon”, kiu estas konsiderata la plej antikva usona longhara raso, kaj la plej granda raso de la mondo. Tiu raso estis oficiale agnoskita kiel devenanta de la subŝtato Majno, kie ĝi famis pro ĝia lerteco je musĉasado kaj rezisto al malvarmego.

Nu, ekde nun “Cygnus” krome elstariĝas pro apero en la 63-a eldono de Guinness-libro de rekordoj, kies lanĉo okazis lastĵaŭde (la 7-an de septembro).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Katoj heredis 300 milojn da usonaj dolaroj post morto de ilia posedanto

La usona verkistino Ellen Frey-Wouter mortis pasintsemajne en la novjorka kvartalo Bronkso, en la aĝo 88 jaroj. Ŝi ne havis infanojn, kaj lasis parton de sia heredaĵo al siaj dolortbestoj, nome la katoj “Troy” kaj “Tiger”.

Tiuj bestetoj nune estas podedantoj de fonduso enhavanta 300 mil usonajn dolarojn – 10% de la entuta heredaĵo de 3 milionoj da usonaj dolaroj lasita de la verkistino.

Tamen al la katoj mono ne gravas, kaj pro tio iliaj heredaĵoj estos mastrumataj de du eks-helpantinoj de Elen, kiuj ankaŭ prizorgos “Troy”-n kaj “Tiger”-n.

La virinoj nepre uzu la monon nur por nutrado, banoj, veterinaraj flegoj, ludiloj kaj ĉio cetere bezonata por vivtenado de la bestoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Barato ĉasas elefanton, kiu mortigis 15 homojn

Ĉi-vendrede (la 11-an de aŭgusto) Barato alvokis sian plej lertan ĉasiston por persekuti elefanton, kiu mortigis 15 homojn dum ĝia ruiniga trapaso en diversaj lokoj.

La registaro petis al la kaŝpafisto Nawab Shafat Ali Khan por ekstermi tiun beston, kiu pasintmaje mortigis kvar homojn en la subŝtato Biharo, kaj pliajn 11 homojn antaŭnelonge en la subŝtado Ĝarkhando.

Laŭ L.R. Singh, kiu respondecas pri prezervado de arbaroj kaj sovaĝa faŭno de Ĝarkhando, la decido mortigi la beston venis post fiasko je injekto de kvietigaĵo en ĝi, cele al ties kapto.

Tiu elefanto estus perdiĝinta post ĝi disiĝi el sia grego, kaj ĝi vagis tra la vilaĝetoj de la montoj Sahibganj, kies loĝantaro (la tribo Paharia) estas inter la plej malriĉaj komunumoj de Barato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Aperas en Nederlando apartaj normoj por posedantoj de danĝeraj hundoj

La propruloj de specioj de hundo taksataj kiel danĝeraj estos devigataj partopreni kurson, kune kun siaj dorlotbestoj, por akiri specialan posedokarton, kadre de regularo estigita de la nederlanda registaro, kiu strebas je malaltigo de seriozaj incidentoj koncerne al tiaj bestoj.

Konsilio pri Bestaj Aferoj (nederlanda mallongigo RDA) kreis liston de hundoj kun “altgrada risko”, kaj nune estas tie enlistigitaj 21 rasoj. Inter ili troviĝas tiuj: usona buldogo, argentina dogo, kanaria dogo, akita-hundo, usona pitbulo, hispana dogo kaj angla kort-hundo.

Laŭ la reguloj, ekzemple, ĉe publikaj lokoj oni nepre surmetu muzelingon al hundo kiu apartenas al la rasoj de la listo, kaj okaze de ties unua atako, ĝi estos mortigita tuj poste.

Krome RDA rekomendis al registaro, estigon de centra administrejo pri hundmordo, kies celo estus ricevi anonimajn denuncojn fare de la polico kaj civitanoj, koncerne al danĝeraj situacioj, seriozaj atakoj kaj eĉ negravaj okazaĵoj ĉe la posedantoj de la bestoj.

Pasintjare la multnombro da seriozaj hundatakoj en Nederlando pravigis esploron gvidata de la sekretario pri ekonomiko Martijn van Dam, kiu agnoskas tamen, ke la rezulto de tiu esploro ne konsideris la eblecon de atakoj okazigitaj de bestoj instigitaj aŭ malbone traktitaj. Tiurilate la ministerio pri sekureco planas pli rigoraj normoj ankaŭ por tiuj kiuj instigus la hundojn por ataki homojn kaj aliajn bestojn.

La nederlanda leĝaro pri bestoj elstariĝas tutmonde, kaj la lando estas oficiale la unua, kie ne plu ekzistas senhejmaj hundoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Manato 69-jariĝis kaj mortis

Snooty, kiu estis tutmonde la plej aĝa manato en kaptiveco, mortis dimanĉe, la 23-an de julio. Tiu mamulo travivis en la urbo Bradenton (Florido – Usono) ĉe “South Florida Museum”, kiu bedaŭris ĝian morton. Sabate, la 22-a, en tiu loko okazis evento por festi la 69-jariĝon de la besto.

“South Florida Museum per profunda malĝojo informas la morton de nia amata Snooty. Temas pri akcidenta morto, kaj la koncernaj cirkonstancoj estas enketataj. Ni scias, ke nia komunumo kaj la tutmondaj ŝatantoj de Snooty same suferas de tiu doloro. Ni informos pri la funebro” – jen la komunikaĵo fare de la muzeo ĉe la sociaj retejoj.

Laŭ la muzeo Snooty 69-jariĝis je la 20-a de julio. La ĉi-jara eldono de Guinness-libro de rekordoj enlistigis ĝin kiel la plej vivdaŭra manato. Ĝi naskiĝis en kaptiveco kaj estis tute dependa de la homoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Kuracistoj anstataŭigis polekson per halukso en aŭstraliano vundita

Antaŭ du semajnoj aŭstralia kamparano havis sian piedan dikfingron enmetita en la loko de sia mana dikfingro, kiu estis fortranĉita de virbovo. Tiu vundo okazis pasint-aprile al Zac Mitchell (20-jaraĝa), dum lia deĵorado ĉe bieno en fora regiono de Aŭstralio.

“La virbovo hufobatis mian manon, kiu trafis la barilon”, tiel klarigis Mitchell.

Kolegoj de la kamparano eĉ konservis la tranĉitan fingron ene de klimatizata kesto, sed post du vanaj provoj por enplanti ĝin, la kuracistoj decidis uzi la grandan piedfingron, per procedo kiu daŭris 8 horojn.

Komence Mitchell hezitis pri tiu opcio, kiu estis efektivigita en la hospitalo Sydney Eye. Sed ĝi praviĝas, laŭ la plastika kirurgo Sean Nicklin, ĉar “eĉ se oni havas kvar perfektajn fingrojn en la mano, la manko de io por formi “pinĉilo” nuligas treegan parton de ĝia laŭfunkcieco”.

Laŭ la kuracisto, tiurilate multaj homoj timas problemojn pri ekvilibro kaj marŝado, sed malofte ili okazas. Karen, la patrino de Mitchell, diris ke lia paŝado jam estas preskaŭ tute normala.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.