Afiŝo pri filmo estis konkure vendita kontraŭ pli ol 500 miloj da usonaj dolaroj

Sabate – la 18-an de novembro – Iu malofta afiŝo pri la terurofilmo de la jaro 1931-a, nome Drakulo, kies ĉefrolulo estas la hungara aktoro Bela Lugosi, estis konkure vendita kontraŭ 525.800 usonaj dolaroj en la usona urbo Dallas, subŝtato Teksaso.

Laŭ la firmao pri vendado per konkuro “Heritage”, tiu estas la plej alta prezo jam pagita por kina afiŝo. Tiu vendita ekzemplero estas unu el la ununuraj du ankoraŭ ekzistantaj.

Pri la laktoro oni legas en Vikipedio: “Béla LUGOSI (lugoŝi), familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 1882 – 16-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein)”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Artaĵo estis barita de Luvro, kiu taksis ĝin kiel seksaĵo

Prizorgante komentojn kadre de interreto, la famega muzeo Luvro antaŭnelonge baris artaĵon, ĉar ĝia estraro taksis la aferon kiel klaresprima seksaĵo.

Temas pri la ero “Domestikator”, fare de la nederlanda “Atelier Van Lieshout”, kaj ĝi estus ekspoziciita ekde la veonta 19-an de oktobro en la ĝardeno Tuileries de la franca ĉefurbo Parizo, kadre de foiro pri nuntempa arto.

Laŭ la gazeto “Le Monde”, Luvro tiamaniere decidis konsiderante reagojn aperintajn en sociaj retejoj. “Retaj komentoj indikas, ke tiu artaĵo havas brutajn trajtojn; ĝi riskas je miskompreno de la ĝardenaj vizitantoj”, tion skribis la direktoro de Luvro, Jean-Luc Martinez, al la organizantoj de la foiro.

Intervjue al la gazeto “The New York Times” la fondinto de Atelier Van Lieshout, Joep van Lieshout, kritikis tiun decidon: “Muzeu devus esti malferma loko por komunikado. Klarigi artaĵojn estas tasko de muzeoj kaj gazetaro. Tiu ero ne estas sufiĉe klaresprima je sekseca vidpunkto. Ĝi estas naiva abstraktaĵo, ne enhavanta seksorganojn”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Inteligentaj tatuaĵoj kontrolos sanon

La usonaj universitatoj MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio) kaj Harvardo disvolvis inteligentajn tatuaĵojn, kiuj enmetas verajn sansentilojn en la haŭto, sen bezono de energio kaj sendrata konekto.

Inko de tatuaĵoj reagas al la ĥemia enhavo de la interĉela fluidaĵo, kaj tio spegulas la sangostaton. Verdkolora tatuaĵo iĝas pli intensa por, ekzemple, helpi atletoj kontroli dehidratiĝon, dum alia verda inko de tatuaĵo ŝanĝas al bruna koloro por atentigi sukermalsanulojn je plialtigo de la sangoglikoza nivelo.

La scientistoj celas krei tatuaĵojn kiuj ekzistos nur dum bezonata tempo, kaj nevideblaj, kun aliro al ilin per specifa lumon, kiu povus veni ekzemple el poŝtelefonaparato.

Jam estis disvolvita programeto kiu kapablas analizi la sentilan bildon kaj prezenti rezultojn pri kvanteca diagnozo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Furorego: muzikfilmeto superis 4.000.000.000 da vidoj en Jutubo

Fare de la porto-rikanoj Luis Fonsi kaj Daddy Yankee, la muzikfilmeto “Despacito” iĝis la unua projekto pri muziko, kiu sukcesis en Jutubo je pli ol kvar miliardoj da vidoj. Ĝi estas pli spektata minimume je 898 milionoj da fojoj ol iu ajn alia en tiu platformo.

Tiu muzikfilmeto ankaŭ estis la unua, en la historio de tiu retejo, sukcesinta je tri miliardoj da vidoj, kaj tio okazis nur 203 tagoj post ĝia apero en januaro ĉi-jare.

Mezume tiu artaĵo estas spektata tage po 14 milionoj da fojoj, kun plej alta atingo da 25 milionoj ĉe ununura tago. En 45 landoj ĝi estas la plej vidata filmeto, inter ili estas Hispanlando, Meksiko, Germanlando, Greklando, Portugallando kaj Argentino.

Al tiu, kiu emas (re)spekti ĝin jen ligilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La nova rekordo pri desegno kunlabore farita surpapere

Faraĵo kiu postulis pli ol kvar mil homojn, 370 kilogramojn da papero, 1,7 milojn da kretoj de parafino kaj 1,1 milojn da feltokrajonoj, konkeris la novan tutmondan rekordon pri desegno kunlabore farita surpapere. La koncerna marko je 11.595 metroj estis registrita de Guinness-libro de rekordoj en la pasinta monato julio.

Faber-Castell, kiu estas la plej granda fabrikanto de krajono en Brazilo, disvolvigis tiun agon, kies temo estis “urba ĉielo”. La desegnado startis decembre 2016, kaj plenumiĝis pasint-marte, en la sidejo de la firmao, ĉe la brazila urbo “São Carlos”, subŝtato “São Paulo”.

La tuta procedo estis tuttempe filmita de kameraoj, kaj volontuloj ne ligitaj al la firmao deĵoris ĉiutage por atesti la aferon. Ili plenigis raportojn kiuj estis senditaj kune kun la filmetoj al la sidejo de “Guinness Word Records” en Novjorko (Usono).

Kun longeco je 9.528 metroj la antaŭa rekordo estis produktita en 2014 en Singapuro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Firmao elserĉas heredantojn por redoni artaĵojn konfiskitajn en naziisma epoko

La tutmonde konata germana firmao “Dr. Oetker” kontraktis historiistojn por inventari kolekton da 4,5 mil artaĵoj, kies plejparto estis akirita je judoj kiuj estis devigitaj fordoni siajn kolektojn.

Tiu firmao nuntempe strebas je riparado de sia riproĉinda agado en la jardekoj 1930 kaj 1940, kiam ĝi apogis la militajn klopodojn, ne nur per livero de miksaĵoj por pudingo, sed ankaŭ municio al la naziaj trupoj, krom uzi sklavolaboron ĉe kelkaj el siaj instalaĵoj.

Tiun aŭditon ordinis la konsilio de la firmao en 2015, sed ĝis nun nur kvar artaĵoj estis redonitaj al ties laŭleĝaj heredantoj.

Tiun aŭditon ordinis la konsilio de la firmao en 2015, sed ĝis nun nur kvar artaĵoj estis redonitaj al ties laŭleĝaj heredantoj. Laŭ Lothar Fremy, kiu estas unu el la advokatoj pritraktanta la aferon, temas pri malfacila tasko, kvazaŭ solvi grandan puzlon, kiuj certe bezonos 10, 20 aŭ 30 jaroj.

En 1998 konferenco okazis en Vaŝingtono (Usono), kiu starigis regulojn pri redono de objektoj disrabitaj de nazioj. Tiuj normoj estas amplekse observataj de pubkilaj organizoj, sed ne sufiĉe flanke de privataj kolektistoj.

Joerg Schillinger, proparolanto de la firmao “Dr. Oetker”, bedaŭras, ke ankoraŭ ekzistas entreprenoj, kiuj ne esploris siajn pasintecojn, kaj li sugestas: “Nepre faru tion, kaj pro la firmao kaj pro la investantoj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

La fino de nekutima juĝafero – aŭtorrajto pri memfoto fare de simio

Post dujara nekutima juĝafero inter brita fotisto kaj indonezia simio, usona tribunalo de la urbo San-Francisko decidis ĉi-marde (la 12-an de septembro), ke la aŭtorrajto pri memfoto fare de la simio apartenas al la homa fotisto, kiu promesis kundividi la profiton.

Ĝis tiam la organizo pri defendado de bestorajtoj PETA (angla mallongigo de “People for the Ethical Treatment of Animals”) estis postulanta al tribunalo, ke la simio, nomata Naruto, “estus agnoskita kiel aŭtoro kaj proprulo de siaj propraj fotoj”.

La afero originis en la jaro 2011 ĉe la indonezia insulo Sulaveso. Tiam, pere de la fotilo de David Slater, iu “kresta nigra makako” (kiu estas simio de la speco “macaca nigra”) faris la plej faman memfoton de la historio.

David Slater kaj PETA anoncis lunde la jenan interkonsenton per kuna kominikaĵo: “Slater donacos 25% de la venontaj enspezoj el la “memfoto de la simio” al karitataj organizoj kiuj prizorgas la protektadon, bonstaton kaj medion de Naruto kaj la ceteraj ‘krestaj nigraj makakoj’ de Indonezio”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Marina Ruy Barbosa festis la tagon de la ruĝharuloj

Jaŭde, la 7-an de septembro, la brazila aktorino Marina Ruy Barbosa festis la tagon de la ruĝharuloj (nederlande “Roodharigendag”), kaj ŝi memorigis, ke la “gingers” konsistas el nur 2% de la monda loĝantaro. “Ni malmultas. Ni havu feliĉan tagon!”, tion ŝi skribis sur sia paĝo ĉe Instagramo.

Tiu okazintaĵo oni ekfestis en jaro 2005-a, ĉe la nederlanda urbo “Breda”, kiam la artisto Bart Rouwenhorst arigis ruĝharulojn cele al ties fotado.

Ankaŭ ĵaŭde Marina konigis la kovrilon de sia libro nomata “Inspirações– Uma Seleção Afetiva de Reflexões e Poemas” (Inspiroj – Elvoka Elektaro da Pripensoj kaj Poemoj). Venontdimanĉe, la 10-an de septembro, ekde la 18-a horo, ŝi ĉeestos en la 18-a Internacia Dujara Libro-Prezentado de Rio-de-Ĵanejro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Grandega sabloburgo estas konstruata en Germanlando

Internacia teamo da sabloskulptistoj provas konstrui en la germana urbo Duisburgo (okcidente de la lando) la plej grandan sabloburgon tutmonde, kun alteco da 15,5 metroj.

Se tiu klopodo ne fiaski, la plenumita faro superos tiun de Barato, kie pasintfebruare la saboskulptisto “Sudarsan Pattnaik” kune kun siaj 45 lernantoj konstruis sabloburgon 14,48 metroj alta.

La aranĝantoj de tiu laboro restas optimismaj, malgraŭ tio ke pasintsemajne sufiĉe granda peco de la afero disfalis.

Guinness-libro de rekordoj pritaksos la sabloburgon je la 1-a de septembro, kaj la publiko povos viziti ĝin ekde la 24-an de septembro.

Laŭ la televidkanalo “Deutsche Welle”, tiu projekto estas financata de iu turisma firmao, kiu konstruis artefaritan plaĝon en “Landscape Park”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Forpasis la komediisto Jerry Lewis

Per komunikaĵo la familio Lewis anoncis jene: “La fama komediisto, legenda aktoro Jerry Lewis trankvile mortis hodiaŭ pro naturaj kaŭzoj, kun la aĝo 91 jaroj, siahejme en Las-Vegaso, je ĉeesto de sia familio”.

La aktoro, kiu forpasis en Usono dimanĉmatene, la 20-an de aŭgusto, iĝis fama flanke de sia kunulo Dean Martin, kaj estis simbolo de la kino kaj de la rido.

Kun la artistnomo Jerry Lewis, li elstaris inter la plej popularaj komediistoj en la jardekoj 1950 kaj 1960. Kiel veterano kun pli ol 50 filmoj, per aktorado dum pli ol kvin jardekoj, li influis tutplenan generacion da humoristoj, kiel ekzemple Jim Carrey.

Li ankaŭ jare prezentis, de 1952 ĝis 2011, televidan programon de pluraj horoj, konate kiel teletono (mallongigo de “televida maratono”), kun la celo rikolti monon por la Asocio pri Muskola Distrofio. Tiu agado eĉ enlistigis lin inter la kandidatoj al la Nobel-premio pri paco en la jaro 1977.

Lewis naskiĝis en Usono je la 16-a de marto 1926 en la urbo Newark (Nov-Ĵerzejo), kaj ricevis la oficialan nomon Joseph Levitch.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.