La mistera piramidforma hotelego, kiu de 30 jaroj atendas sian malfermon

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Nuntempe la plej alta neloĝata konstruaĵo de la mondo troviĝas en Pjongjango, la nordkorea regurbo. Temas pri la ĉielskrapanto nome Ryugyong Hotel, projektita por enhavi minimume 3 mil dormoĉambrojn kaj kvin rotaciajn restoraciojn, kun panorama vido de la regiono, kaj ĝia malfermo devus okazi en 1989.

Tiu hotelo koncernas eron kadre el la malvarma milito inter Sud-Korelando, subtenata de Usono, kaj Nord-Korelando, subtenata de la tiama Sovetunio. Ĝia piramidformo estas ne nur stila, sed la konstruo tiamaniere bezonatas pro tio, ke ĝi estis farita el ŝtalbetono, aŭ armita betono, kiu estas nekutima por grandegaj konstruaĵoj. Tiam ili ne posedis pli novigajn konstrumaterialojn.

Laŭ Vikipedio Hotel Ryugyong estas nefinkonstruita hotelo en Sojang-dong, en distrikto Potong-gang de Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. La hotelo estis nomita per la eksa nomo de Pjongjango: Ryugyong (ĉefurbo de salikoj). Oni ekkonstruis la hotelon en 1987, planante ĝin fini antaŭ la 13-a Internacia festivalo de junularo kaj studentoj (1989). Tamen, por tio ne sufiĉis resursoj, kaj en 1992 konstruado estis tute ĉesigita pro la severa ekonomia krizo ligita kun la kolapso de la socialisma sistemo en plejparto de la socialisma landaro. La alteco de la konstruaĵo estas 330 m, estas en ĝi 105 etaĝoj.