La okulfrapa, densa kreskaĵaro ĉe apartamentoj en aro da konstuaĵoj de ĉina urbo

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Aro da ok vertikalaj konstruaĵoj por loĝejoj konstruitaj en 2018 ĉe la urbo Ĉengduo, ĉina sudokcidento, nun spertas ĉe la apartamentoj troigon de kreskaĵaro, kiu estas plenumanta la fronton.

Tamen tiu, kiu estis projekto kun sukcesa vendado – laŭ la retejo de la koncerna firmao, la tuto de 826 apartamentoj estis rapide venditaj – iĝis “kapdoloro” por la aĉetintoj. Laŭ la gazeto “Global Times”, nur 10 familioj ekloĝis tie, eble pro tio, ke tia densa kreskaĵaro alportis tien multe da insektoj.

Jen nova kraterego malkovrita sur Siberio

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ekde 2014 Ruslando spertas aperadon de grandaj krateroj sur sia teritotio, en la siberia regiono. Antaŭnelonge malkovrita de televidteamo aperis plia, kun profundo da 50 metroj, venigante sciencistojn tien. Laŭ la loka gazetaro ĝi estas la “plej impresiga” el tiuj 17 krateroj aperintaj en la lastaj jaroj en tiu regiono.

Vasily Bogoyavlensky, kiu estas tersciencisto ĉe la rusa esplorinstituto pri nafto kaj gaso de Moskvo, intervjue al la televidoreto Vesti Yamal klarigis, citante iun raporton de la scienca instituto Skolkov, ke tiaj krateregoj aperas pro la degelo de la glacia tavolo ĝis tiam daŭra, nome “ĉiamfrosta grundo”, kun sekva liberiĝo de la metano troviĝanta sub la glacio. “Koncernas (la kratero) spacon plenan je altpremita gaso, kiu delasas la kovrilan glacian tavolon”, tion li diris.

62-jaraĝa pitono demetis ovojn estante de pli ol 15 jaroj sen interrilato kun vir-serpentoj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Malgraŭ tio, ke iu 62-jara serpento de la speco reĝa pitono de pli ol 15 jaroj restas sen interrilato kun vir-serpentoj, fine de la 7-a monato ĉi-jare ĝi demetis sep ovojn en la bestoĝardeno de St. Louis, de la usona subŝtato Misurio.

Laŭ tiu bestoĝrardeno, la reproduktado tia neseksa en tiu speco estas nekutima, sed ne tro. Cetere la ina serpento kapablas konservi spermon antaŭe akiritan, por estonta uzo. Pri la sep ovoj de tiu pitono, kiu estas konsiderata la plej aĝa serpento ĉe bestoĝardeno tutmonde: du malsukcesis, tri restas ĉe kovilo kaj du estis forsenditaj al gena esploro.

Ŝarĝoŝipo movata de ventoenergio povos transporti 7 milojn da aŭtomobiloj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

En Svedlando kunlaborado inter la Reĝa Teĥnikscianca Instituto (svede: Kungliga Tekniska Högskolan – KTH) kaj la mara ekspertiza firmao nome SSPA, kun superrigardo de la ŝipdesegnistoj de la kompanio Wallenius Marine, disvolvis la ŝipon nome wPCC (mallongigo por Wind Powered Car Carrier), kiu estas ŝarĝoŝipo tute movata de ventoenergio.

La sektoro de elektraj veturiloj forte kreskis por finuzantoj en la lastaj jaroj, kaj dume en la negoca mondo ĝi ne faris grandajn saltojn, ĉefe ĉe la mara transporto. Elektrajn ŝipojn malhelpas la pezo de la pilaroj, kaj pro tio anstataŭ pilaro, wPCC moviĝas per “veloj”. Ĝi estas 200 metroj longa, 40 metroj larĝa, 100 metroj alta (nur la veloj altas po 80 metrojn). Ĝi posedas elektrajn motorojn nur por havene eniri kaj eliri.

La wPCC koncernas daŭripovecon – ĝi transportos ĝis 7 mil aŭtomobilojn elsendante ĝis 90% malpli da gasoj ol samgrandaj ŝarĝoŝipoj movataj de fosiliaj brulaĵoj. Ĝia nura malavantaĝo estas tiu, ke ĝi trapasas la Atlantikon en tempodaŭro da 12 tagoj, kontraŭ 7 tagoj de tiaj ordinaraj ŝipoj. Oni antaŭvidas ĝian ekfunkciadon en 2024.

Konkurso premias fotojn pri bestoj en amuzaj situacioj

Ĉu vi scias, ke ekzistas konkurso pri fotoj de bestoj en amuzaj situacioj? Temas pri la premio “The Comedy Wildlife Photography Awards”, kiu ĵus anoncis la aron de finalistoj. Laŭ la organizantoj tiu premiado celas “plialtigi la konsciigon pri la klopodoj je konservado, per maniero envolva kaj pozitiva”.

La venkanto estos anoncata je la 22-a venontmonate per ceremonio, kiu devos okazi rete. Tiu venkonto gajnos metalan trofeon manfaritan en Tanzanio (Afriko), unusemajnan ekspedicion por du homoj al Kenjo (Afriko) kaj fotilon kun lensoj, de la marko Nikon.

Jen fotaro de la finalistaj konkursaĵoj: ligilo

WSL konfirmis, ke la brazilanino Maya Gabeira superis sian propran rekordon pri plej granda ondo rajdita de virino: 22,4m

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Preskaŭ sep monatoj post rajdi unu el la plej grandaj ondoj rajditaj ĉi-jare en Nazaré (Portugallando), Maya Gabeira havis hieraŭ (ĵaŭde, la 10-an) ian tiom atendatan konfirmon: la monda ligo de ondorajdado nome WSL (angla mallongigo pri World Surf League) anoncis, ke la brazilanino superis sian propran rekordon pri plej granda ondo jam rajdita de virino en la historio, kun atingita marko da 73,5 futoj (tio estas 22,4 metroj).

Tiun ondon ŝi rajdis je la 11-a de la 2-a monato 2020, superinte sian antaŭan markon da 68 futoj (20,72 metroj), kiu estis la unua virina rekordo pri plej granda ondo aprobita de Guinness-libro de rekordoj – ĝi estis rajdita en 2018 ankaŭ en la trankvila portugala vilaĝo nome Nazaré, kiu lastatempe iĝis la “Mekao” por ondorajdistoj de marondegoj.

Mistera ĉina kosmoŝipo revenis Teren

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ĉinlando anoncis per Tvitero, ke revenis Teren la “eksperimenta reuzebla aerveturilo”, kiu estis sendita al spaco pasintsemajne pere de la raketo Long March 2F. En la afiŝo la komunikorganoj de la regado de Xi Jinping klarigas, ke tiu misio koncernas “gravan antaŭeniron en la esplorado de reuzeblaj aerveturiloj” – la kosmoŝipo orbitis la Teron dum du tagoj.

Oni kredas, ke la afero kadriĝas en la ambicio de la lando rilate al raketoj kaj reuzeblaj kosmoŝipoj, kun efektiva kostoreduktiĝo de la venontaj kosmaj misioj.

Oni akuzas mafiestron, ke li mordis kaj englutis fingron de mallibereja gardisto

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Giuseppe Fanara, kiu estas malnova estro de la sicilia mafio kaj plenumas ĝismortan malliberigon, estis rolinta perfortan okazaĵon ĉe la malliberejo Rebibbia, en Romo, la itala regurbo. Tiu 60-jaraĝa viro malbone reagis al inspekto ĉe sia ĉelo, kaj perforte atakis sep gardistojn.

Laŭ la itala gazeto “Il Messaggero”, dum la bataleto Fanara mordis iun fingron de la dekstra mano de unu gardisto, antaŭ ataki la aliajn ses gardistojn uzante balailan tenilon kiel armilon kaj kriante, ke li “tranĉos al ili la gorĝojn kiel oni faras al porkoj”.

Pro tio, ke la pecofingro malaperis, la publika akuzisto konkludis, ke ĝi estis englutita. La afero okazis antaŭ preskaŭ tri monatoj, kaj Fanara estis translokigita al la altkvalita sekureco de Sassari, en Sardolando, kaj nun li respondecas novajn akuzojn, nome pligravigita agreso kaj rezisto al aŭtoritatoj.

Junulo vendas donacojn akiritajn ekde sia naskiĝo: 28 botelojn da viskio

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Matthew Robson estas 28-jaraĝa viro loĝanta en Trauton, sudokcidenta Anglolando, kaj li planas aĉeti sian unuan domon per mono el la anoncata vendo de 28 boteloj da viskio, kiuj lia patro lin donacis okaze de ĉiu naskiĝdatreveno. Tiu rakonto estis malkaŝata de BBC, kiu klarigas, ke la patro nome Pete Robson, naskiĝinta en Milnathort (Skotlando), elspezis ĉirkaŭ 5.600 eŭrojn pri tiuj 28 boteloj 18-jaraĝa tipo Single Malt de la marko Macallan. Nun tiu kolekto valoras pli ol 40 milojn da britaj pundoj (45 milojn da eŭroj).

“Ĉiujare mi ricevis tiajn botelojn kiel naskiĝtaga donaco. Estis stranga donaco, mi pensis, ĉar mi estis tro juna por ektrinki. Tamen kune venis instruoj por nepre malfermi ilin neniam. Mi sukcesis tiurilate, ili ĉiuj estas netuŝataj”, tion diris Matthew.

La unua viskio (distilita en 1974, enboteligita en 1992) estis aĉetita “por malsekigi la kapon de la infaneto”. “Tiam mi taksis interesa afero, se mi aĉetus botelon ĉiujare kaj li fine havus 18 botelojn da 18-jaraĝa viskio je lia 18-jariĝo”, tion diris Pete Robson klarigante, ke “tiuj ne estis la ununuraj donacoj al la filo”.

Oni komisiis la vendon de tiu kolekto al la viskimakleristo Mark Littler.

Post eksigo Djokovic pardonpetis: “Jen leciono por mia evoluo”

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La 33-jaraĝa serba tenisludisto Novak Đoković reagis sur la sociretejoj pri la okazintaĵo, kiu eksigis lin el la teniskonkurso “US Open” hieraŭ nokte (dimanĉe, la 6-an). Li, kiu estas la numero 1 sur la ATP-listo (Asocio de Tenisaj Profesiuloj), pilkofrapis la arbitraciistinon de lineo, reaginte al la sia malvenko kontraŭ la hispana Pablo Carreño Busta, kiu sukcese revenigis la pilkon kadre de la unua interbato de la ludo en okonfinalo de la turniro de Grand Slam.

“Ĉi-okazintaĵo malfeĉigis kaj malplenigis min. Mi kontrolis ĉe la organizantoj la situacio de la arbitraciistino, kiu bonfartas, danke al dio. Mi ege bedaŭras, ke mi kaŭzis tiom da streĉo. Tiom nevole. Tiom erare. Mi ne konigas ŝian nomon por respekto al ŝia privateco. Pri la eksigo, mi bezonas interniĝi kaj pripensi mian elreviĝon kaj profiti je tio kiel leciono por mia evoluo profesia kaj homa. Mi pardonpetas al Us Open-turniro kaj al ĉiuj membroj, pro mia konduto. Mi dankegas miajn teamon kaj familion, ke ĉiam ili konsistas el mia subteno, kaj miajn ŝatantojn, kiuj ĉiam ĉeestas. Dankon, kaj mi bedaŭras”, tion li skribis sur Instagramo.